Francisko. – La amon de mia patro vi devas rekompenci en liaj filoj, kaj Karolo mortis… Vi miras? vi ricevas kapturnon? Jes, efektive, la penso estas tiel flate alta, ke ĝi eĉ la fierecon de virino ebriigas. Francisko premas per la piedoj la esperojn de la plej nobelaj fraŭlinoj, Francisko venas kaj proponas al malriĉa senhelpa orfino sian koron, sian manon kaj kune kun ĝi sian tutan oron, ĉiujn siajn kastelojn kaj arbarojn. Francisko, la enviata, la timata, deklaras sin propravole sklavo de Amalio.
Amalio. – Kial la fulmo ne fendas la malpian langon, kiu elparolas la kriman vorton! Vi mortigis mian amaton, kaj Amalio nomu vin sia edzo! Vi…
Francisko. – Ne tiel kolere, mia princidina moŝto! Estas vero, ke Francisko ne fleksas sin antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono; certe li ne kutimiĝis, simile al la sopiranta Arkadia paŝtisto, krii siajn amajn plendojn al la eĥo de la grotoj kaj rokoj, – Francisko parolas, kaj se oni ne respondas, li ordonos.
Amalio. – Vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? kaj se oni resendos al vi la ordonon kun ridego?
Francisko. – Tion vi ne faros. Mi scias ankoraŭ rimedojn, kiuj tre bone povas fleksi la fierecon de malhumila obstinulino – monaĥinejo kaj muroj.
Amalio. – Brave! belege! kaj en la monaĥinejo kaj inter la muroj esti por ĉiam liberigita de via baziliska rigardo kaj havi sufiĉe da libera tempo, por pensi pri Karolo kaj fordoni sin al li. Bonvenon al via monaĥinejo! donu, donu viajn murojn!
Francisko. – Haha! tia estas la afero? Gardu vin! Nun vi instruis al mi la arton, kiel mi devas vin turmenti. Tiun ĉi eternan ĥimeron pri Karolo mia rigardo elvipados al vi el la kapo simile al fajrohara furio; la teruraĵo Francisko staros ĉiam garde malantaŭ la bildo de via amato, simile al la sorĉita hundo, kiu kuŝas sur subteraj kestoj da oro, – per la haroj mi vin trenos en la preĝejon, kun la glavo en la mano mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron, vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco.
Amalio, donas al li vangofrapon. – Antaŭe prenu ĉi tion kiel doton.
Francisko, furioze. – Ha! dekoble kaj centoble tio ĉi estu venĝita! Ne mia edzino – tiun ĉi honoron vi ne havos – mia amaĵistino vi estos, tiel ke la honestaj vilaĝanedzinoj montrados vin per fingroj, kiam vi permesos al vi iri tra la strato. Grincu per la dentoj, ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj – min amuzas la kolerego de virino, ĝi faras vin ankoraŭ pli bela, pli dezirinda. Venu, – tiu ĉi kontraŭbatalado ornamos mian triumfon kaj spicos al mi la volupton en perforte akirita ĉirkaŭprenado, – venu kun mi en mian ĉambron, mi brulas de dezirego, – nun tuj iru kun mi. (Li volas fortreni ŝin.)
Amalio, ĵetas sin sur lian kolon. – Pardonu min, Francisko! (Dum li volas ŝin ĉirkaŭpreni, ŝi deŝiras al li la glavon de lia flanko kaj rapide resaltas.) Ĉu vi vidas, malbonulo, kion mi povas nun fari kun vi? Mi estas virino, sed virino furioza, – kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, – kaj tiu ĉi ŝtalo trapenetros la mezon de via voluptavida brusto, kaj la spirito de mia onklo gvidos por tio ĉi mian manon. Tuj kuru for! (Ŝi forpelas lin.)
Amalio. – Ha, kiel bone estas al mi! Nun mi povas libere spiri, mi sentas min forta, kiel flama ĉevalo, furioza kiel tigrino, kiu kuras post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj… En monaĥinejon, li diras, – dankon al vi por tiu ĉi feliĉa elpenso! Nun la trompita amo trovis sian rifuĝejon, – la monaĥinejo, la kruco de la Savinto estas la rifuĝejo de la trompita amo. (Ŝi volas foriri.)
Hermano timeme eniras.
Hermano. – Fraŭlino Amalio! Fraŭlino Amalio!
Amalio. – Malfeliĉulo! kial vi min malhelpas?
Hermano. – Tiun ĉi pezegon mi devas deĵeti de mia animo, antaŭ ol ĝi ĝin enpremos en la inferon. (Ĵetas sin teren antaŭ ŝi.) Pardonon! pardonon! Mi vin tre ofendis, fraŭlino Amalio.
Amalio. – Leviĝu! Iru! mi nenion volas scii. (Ŝi volas foriri.)
Hermano, retenante ŝin. – Ne! Restu! Pro Dio! Pro la eterna Dio! Vi devas ĉion scii!
Amalio. – Eĉ ne unu sonon plu! Mi vin pardonas, – iru hejmen en paco. (Ŝi volas forrapidi.)
Hermano. – Aŭdu do nur unu solan vorton, – ĝi redonos al vi vian tutan trankvilecon.
Amalio, revenas kaj rigardas lin kun miro. – Kiel, amiko? Kiu en la ĉielo aŭ sur la tero povas redoni al mi mian trankvilecon?
Hermano. – Tion ĉi povas fari unu sola vorto de miaj lipoj. Aŭskultu min!
Amalio, prenante lian manon kun kompato. – Bona homo, ĉu unu vorto de viaj lipoj povas disrompi la riglilojn de la eterneco?
Hermano, leviĝas. – Karolo ankoraŭ vivas!
Amalio, kriante. – Malfeliĉa!
Hermano. – Tiel estas… Ankoraŭ unu vorton, – via onklo…
Amalio, kun minaca mieno. – Vi mensogas!
Hermano. – Via onklo…
Amalio. – Karolo ankoraŭ vivas!
Hermano. – Kaj via onklo…
Amalio. – Karolo ankoraŭ vivas?
Hermano. – Ankaŭ via onklo… Ne elperfidu min. (Rapide forkuras.)
Amalio, staras longan tempon kvazaŭ ŝtonigita. Poste ŝi sovaĝe ekkrias kaj elkuras post Hermano. – Karolo ankoraŭ vivas!
Sceno Dua
Loko sur la bordo de Danubo
La Rabistoj kuŝas sur altaĵo sub arboj, la ĉevaloj paŝtiĝas sur la deklivaĵo.
Moor. – Ĉi tie mi devas resti kaj kuŝi. (Ĵetiĝas sur la teron.) Miaj membroj estas kvazaŭ dehakitaj. Mia lango estas kiel briko. (Schweizer malaperas nerimarkate.) Mi volus vin peti alporti al mi ĉerpeton da akvo el tiu ĉi rivero, sed vi ĉiuj estas morte lacaj.
Schwarz. – Ankaŭ de la vino en niaj felsakoj restis nenio.
Moor. – Rigardu, kiel bele staras la greno! La arboj preskaŭ rompiĝas sub sia multego da fruktoj. La vinbertrunkoj donas la plej bonan esperon.
Grimm. – Estos fruktoriĉa jaro.
Moor. – Tiel vi opinias? En tia okazo almenaŭ unu ŝvito en la mondo estus pagita. Unu?… Sed ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati.
Schwarz. – Ĝi facile povas okazi. Ĉio povas perei kelkajn horojn antaŭ la rikolto.
Moor. – Tion ĉi mi ja diras. Ĉio pereos. Kial la homo sukcesus en tio, kion li havas de la formiko, se li malsukcesas en tio, kio egaligas lin al la dioj? Aŭ eble ĉi tie estas la limo de lia destino?
Schwarz. – Mi ĝin ne konas.
Moor. – Vi bone diris kaj ankoraŭ pli bone faris, se vi neniam deziris ĝin koni! Frato, mi vidis la homojn, iliajn abelajn klopodojn kaj iliajn gigantajn projektojn, iliajn diajn planojn kaj iliajn musajn farojn, la mirinde strangan konkurkuradon al la feliĉo; unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia la nazon de sia azeno, tria siajn proprajn krurojn; diverskolora loterio de la vivo, en kiu multaj metas en la ludon sian senkulpecon kaj… sian ĉielon, por kapti gajnon, kaj… nuloj estas la rezultato, – estis neniu gajna numero. Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido.