Schwarz. – Kiel belege la suno tie subiras!
Moor, longe rigardante. – Tiel mortas heroo! Adorinde!
Grimm. – Ŝajnas, ke vi estas tre kortuŝita.
Moor. – Kiam mi estis ankoraŭ knabo, mia amata revo estis vivi kiel ĝi, morti kiel ĝi… (Kun pene kaŝata doloro.) Ĝi estis knaba revo!
Grimm. – Certe.
Moor, surŝovas la ĉapelon sur la vizaĝon. – Estis tempo… Lasu min sola, kamaradoj.
Schwarz. – Moor! Moor! Kio al la diablo? Kiel li ŝanĝis sian koloron!
Grimm. – Morto kaj infero! kio estas al li? al li fariĝas malbone?
Moor. – Estis tempo, kiam mi ne povis dormi, se mi forgesis fari mian noktan preĝon…
Grimm. – Ĉu vi estas freneza? ĉu vi volas preni instruon de viaj knabaj jaroj?
Moor, metas sian kapon sur la bruston de Grimm. – Frato! Frato!
Grimm. – Kiel? Ne estu do infano, mi vin petas.
Moor. – Ho, se mi tio estus! se mi tio estus denove!
Grimm. – Fi! Fi!
Schwarz. – Gajiĝu! Rigardu tiun ĉi pentrindan pejzaĝon, la ĉarman vesperon.
Moor. – Jes, amikoj! tiu ĉi mondo estas tiel bela.
Schwarz. – Nu, tio ĉi estis bone dirita.
Moor. – Tiu ĉi tero estas tiel belega.
Grimm. – Bone, bone, tiel vi al mi plaĉas.
Moor, forklininte la kapon. – Kaj mi estas tiel malbela en tiu ĉi bela mondo… kaj mi estas monstro sur tiu ĉi belega tero.
Grimm. – Ho ve! ho ve!
Moor. – Mia senkulpeco! mia senkulpeco! Rigardu! ĉio eliris, por ĝui la pacajn radiojn de la printempa suno, – kial mi sola devas suĉi inferon el la ĝojoj de la ĉielo? Kiel ĉio estas feliĉa, ĉio fratigita per la spirito de la paco! La tuta mondo estas unu familio kaj unu patro estas tie supre, – sed mia patro li ne estas, mi sola estas forpelita, mi sola estas elĵetita el la vicoj de la puruloj, por mi ne ekzistas la dolĉa nomo «infano», neniam ekzistos por mi la sopira rigardo de amatino, neniam, neniam la ĉirkaŭpreno de kora amiko. (Kun sovaĝa moviĝo.) Ĉirkaŭita de rabistoj, ĉirkaŭsiblata de aspidoj, alforĝita al la malvirto per feraj ligiloj, pendanta super la tombo de anima pereo sur la balanciĝanta kano de la malvirto… meze inter la floroj de la feliĉa mondo mi staras kiel krieganta Abadono!
Schwarz, al la aliaj. – Nekompreneble! Neniam mi vidis lin tia.
Moor, malgaje. – Ho, se mi povus reveni en la ventron de mia patrino! Se mi povus naskiĝi almozulo! Ne! nur tion mi volus, ho ĉielo, ke estu permesite al mi fariĝi kiel unu el tiuj taglaboristoj! Ho, mi volus laboregi tiel, ke la sango fluus el miaj tempioj, – por aĉeti al mi la volupton de unu sola tagmeza dormo, la feliĉegon de unu sola larmo.
Grimm, al la aliaj. – Nur paciencon, la paroksismo komencas jam fali.
Moor. – Estis tempo, kiam larmoj fluis al mi tiel facile, – ho vi, tagoj de la paco! Vi, kastelo de mia patro, vi verdaj revigaj valoj! Ho, vi ĉiuj Elizeaj scenoj de mia infaneco! ĉu vi neniam revenos, neniam malvarmetigos mian brulantan bruston per via ĉarma murmuretado? Funebru kun mi, ho Naturo! Ili neniam revenos, ili neniam malvarmetigos per sia ĉarma murmuretado mian brulantan bruston. Forflugis, forflugis! forflugis, nerevenigeble!
(Schweizer kun akvo en la ĉapelo.)
Schweizer. – Drinku, hetmano, jen estas sufiĉe da akvo kaj freŝa kiel glacio.
Schwarz. – Vi sangas ja, – kion vi faris?
Schweizer. – Malsaĝulo, mi faris nur ŝercon, kiu facile povis kosti al mi du krurojn kaj unu kolon. Dum mi tiel vagadis sur la sabla monteto super la rivero, huŝ! jen la abomena ŝtonetaĵo sub mi deglitiĝas, kaj mi flugas dek futojn malsupren, – jen mi kuŝas, kaj apenaŭ mi iom rekonsciiĝis, mi trovas la plej klaran akvon en la pirito. Tiun ĉi fojon ĝi sufiĉos por la danco, mi diris al mi mem, la hetmano trinkos ĝin kun plezuro.
Moor, redonas al li la ĉapelon kaj viŝas al li la vizaĝon. – Alie oni ja ne vidos la cikatrojn, kiujn la bohemaj rajdistoj signis sur via frunto, – la akvo estis bona, Schweizer, – ĉi tiuj bone vin ornamas.
Schweizer. – He! estas ankoraŭ loko por trideko da ili.
Moor. – Jes, kamaradoj, ĝi estis varmega posttagmezo, – kaj nur unu homon ni perdis, – mia Roller mortis per bela morto. Oni metus marmoron super liaj ostoj, se li mortus ne por mi. Ni devas kontentiĝi per nemulto. (Li viŝas al si la okulojn.) Kiom estis da malamikoj, kiuj restis sur la loko?
Schweizer. – Cent sesdek husaroj, naŭdek tri dragonoj, ĉirkaŭ kvardek ĉasistoj, – kune ĉirkaŭ tricent.
Moor. – Tricent por unu! (Li deprenas sian ĉapelon.) Jen mi levas mian ponardon. Mi ĵuras per mia animo! Mi neniam vin forlasos!
Schweizer. – Ne ĵuru! Vi ne scias, ĉu vi eble ne fariĝos ankoraŭ feliĉa kaj ne bedaŭros.
Moor. – Mi ĵuras per la ostoj de mia Roller! Mi neniam vin forlasos!
Kosinsky eniras.
Kosinsky, al si mem. – En tiu ĉi regiono, ili diris, mi lin trovos… He! hola! Kiaj vizaĝoj tio ĉi estas? eble? eble ili? ĝi estas ili! mi ekparolos al ili.
Schwarz. – Atendu! kiu tie venas?
Kosinsky. – Sinjoroj! pardonu! Mi ne scias, ĉu mi iras ĝuste aŭ malĝuste?
Moor. – Kaj kiuj ni devas esti, se vi iras ĝuste?
Kosinsky. – Viroj!
Schweizer. – Ĉu ni tion ĉi pruvis, hetmano?
Kosinsky. – Virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon kaj lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ ili, kiel dresita serpento, kiuj ŝatas la liberecon pli ol honoron kaj vivon, kies sola nomo, aŭdata plezure de malriĉuloj kaj prematoj, la kuraĝulojn timigas kaj la tiranojn paligas.
Schweizer, al la hetmano. – La knabego plaĉas al mi. – Aŭdu, bona amiko! vi trovis viajn homojn.
Kosinsky. – Mi kredas kaj mi esperas, ke baldaŭ ankaŭ miajn fratojn. Sekve vi povas konduki min al mia ĝusta homo, ĉar mi serĉas vian hetmanon, la grandan grafon de Moor.
Schweizer, donas al li la manon kun varmeco. – Kara junulo, ni estu amikoj.
Moor, alproksimiĝante. – Ĉu vi konas la hetmanon?
Kosinsky. – Ĝi estas vi! Kun tiu ĉi mieno, – kiu povus ekvidi vin kaj serĉi alian? (Longe rigardas lin fikse.) Mi ĉiam deziris al mi vidi la homon kun la frakasanta rigardo, sidantan sur la ruinoj de Kartago, – nun mi tion ĉi jam plu ne deziras.
Schweizer. – Fulma knabego!
Moor. – Kaj kio kondukas vin al mi?
Kosinsky. – Ho hetmano! mia pli ol kruela sorto. Mi spertis ŝiprompiĝon sur la malkvietega maro de tiu ĉi mondo, la esperojn de mia vivo mi devis vidi forfali en la abismon, kaj restis al mi nenio, krom la turmenta rememoro pri ilia perdo, kiu min frenezigus, se mi ne penus sufoki tiun rememoron per aliloka agado.
Moor. – Jam denove unu plendanto kontraŭ la Dia forto! Nu, pluen!
Kosinsky. – Mi fariĝis soldato. La malfeliĉo persekutis min ankaŭ tie, – mi partoprenis en ekspedicio al Hindujo, mia ŝipo rompiĝis sur rifoj, – nenio krom malsukcesintaj planoj! Fine mi pri viaj agoj, pri viaj bruligmortigoj, aŭdis tre multajn rakonti kiel ili tion nomis, kaj mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma decido servi sub vi, se vi volas akcepti mian servadon. Mi petas vin, eminenta hetmano, ne rifuzu tion ĉi al mi!