Выбрать главу

Schweizer, kun eksalto. – Hura! hura! Tiam nia Roller estos ja miloble kompensita! Perfekta kamarado-rabisto por nia bando!

Moor. – Kiel estas via nomo?

Kosinsky. – Kosinsky.

Moor. – Kiel? Kosinsky! Ĉu vi scias, ke vi estas facilanima knabo, kiu transpetolas la grandan paŝon de sia vivo, kiel nepripensema knabino? Ĉi tie vi ne ĵetados pilkojn nek rulados keglajn globojn, kiel vi imagas al vi.

Kosinsky. – Mi scias, kion vi volas diri. Mi havas la aĝon de dudek-kvar jaroj, sed mi vidis jam glavojn, kiuj brilis, kaj mi aŭdis kuglojn, kiuj siblis ĉirkaŭ mi.

Moor. – Efektive, juna sinjoro? Kaj ĉu vian skermadon vi lernis nur por tio, ke vi mortigu malriĉajn vojaĝantojn pro unu talero, aŭ ke vi de malantaŭe trapiku al virinoj la ventron? Iru, iru! vi forkuris de via vartistino, ĉar ŝi minacis al vi per la vergo.

Schweizer. – Kio al la diablo, hetmano! kion vi pensas? ĉu vi volas forsendi tiun ĉi Herkuleson? Ĉu li ne havas tian mienon, kvazaŭ li estus kapabla per kuireja kulero forpeli la marŝalon de Saksujo trans la Gangeson?

Moor. – Ĉar viaj bagateloj ne prosperas al vi, tial vi venas kaj volas fariĝi kanajlo, mortigisto? Knabo, ĉu vi komprenas bone la vorton mortigo? Certe vi trankvile iris dormi, kiam vi debatis la kapojn al papavoj, sed porti sur la animo mortigon…

Kosinsky. – Por ĉiu mortigo, kiun vi ordonos al mi plenumi, mi prenos sur min la respondecon.

Moor. – Kio? ĉu vi estas tiel saĝa? Vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj? De kie vi scias, ke mi ne havas malbonajn sonĝojn aŭ ke sur la lito de la morto mi ne paliĝos? Kiom multe da faroj vi jam plenumis, ĉe kiuj vi pensis pri respondeco?

Kosinsky. – Efektive! ankoraŭ tre malmulte; tamen tiu ĉi vojaĝo al vi, nobla grafo!

Moor. – Ĉu via edukinto faligis en viajn manojn la historion de Robin – tiajn nesingardajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj – kaj ĝi flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo? Ĉu vin tiklas gloro kaj honoro? ĉu vi volas aĉeti senmortecon per bruligmortigoj? Notu ĝin al vi, glorama junulo! por mortigistoj ne kreskas laŭroj! Por venkoj de banditoj ne ekzistas triumfoj, sed nur malbeno, danĝero, morto, malhonoro. – Ĉu vi vidas la ekzekutejon tie sur la monteto?

Spiegelberg, malkontente irante tien kaj reen. – He, kiel malsaĝe! kiel abomene, kiel nepardoneble malsaĝe! Ne tio ĉi estas la ĝusta maniero! Mi faradis alie.

Kosinsky. – Kion devas timi tiu, kiu la morton ne timas?

Moor. – Brave! senkompare! Vi bone tenis vin en la lernejo, vi majstre lernis parkere vian Seneka’n. Sed, kara amiko, per tiaspecaj sentencoj vi ne babiltrompos la suferantan naturon, per tio ĉi vi neniam malakrigos la sagojn de la doloro. – Pripensu bone, mia filo! (Li prenas lian manon.) Memoru, mi konsilas al vi kiel patro, ekkonu antaŭe la profundecon de la abismo, antaŭ ol vi ensaltas en ĝin! Se vi povas kapti en la mondo ankoraŭ eĉ unu solan ĝojon… povus veni momentoj, kiam vi… vekiĝos, kaj tiam… estus tro malfrue. Ĉi tie vi kvazaŭ eliras el la rondo de la homaro, – aŭ vi devas esti homo pli alta, aŭ vi estas diablo. Ankoraŭ unu fojon, mia filo! se eĉ unu fajrero da espero ie aliloke bruletas por vi, tiam forlasu tiun ĉi teruran ligon, en kiun eniras nur malespero, se ne pli alta saĝeco ĝin fondis. Oni povas trompiĝi, – kredu al mi, oni povas rigardi kiel fortecon de la spirito tion, kio fine estas ja nur malespero. Kredu al mi, al mi, kaj rapide forkuru.

Kosinsky. – Ne! mi nun plu ne forkuros. Se vin ne tuŝas miaj petoj, tiam aŭskultu la historion de mia malfeliĉo. Tiam vi mem perforte enmetos la ponardon en mian manon, tiam vi… Kuŝiĝu ĉi tie sur la teron kaj aŭskultu min atente!

Moor. – Mi aŭskultos.

Kosinsky. – Sciu do, mi estas bohema nobelo, kaj per la frua morto de mia patro mi fariĝis posedanto de sufiĉe granda kavalira bieno. La regiono estis paradiza, ĉar ĝi enhavis anĝelon – knabinon, ornamitan per ĉiuj ĉarmoj de la floranta juneco, kaj ĉastan, kiel la lumo de la ĉielo. Sed al kiu mi tion ĉi diras? ĝi forsonas preter viaj oreloj, – vi neniam amis, neniam estis amata…

Schweizer. – Kviete! kviete! nia hetmano fariĝas ruĝa kiel fajro.

Moor. – Ĉesu! mi aŭskultos ĝin alian fojon, – morgaŭ, post kelka tempo, aŭ… kiam mi estos vidinta sangon.

Kosinsky. – Sangon, sangon… aŭskultu do plue! Sango, mi diras al vi, plenigos vian tutan animon. Ŝi estis naskita burĝulino germanino, – sed ŝia rigardo forfandadis la antaŭjuĝojn de la nobelaro. Kun la plej timema modesteco ŝi prenis la edzigan ringon el mia mano, kaj postmorgaŭ mi devis konduki mian Amalion al la altaro.

Moor rapide leviĝas.

Kosinsky. – Meze en la ebrieco de la min atendanta feliĉego, inter la prepariĝoj al la edziĝo – oni vokas min per ekspreso al la kortego. Mi venas, oni montras al mi leterojn, kiuj estas kvazaŭ skribitaj de mi kaj kiuj estas plenaj de plej perfida enhavo. Mi ruĝiĝis pri la senkonscienca kulpigo. Oni forprenis de mi la spadon, oni ĵetis min en malliberejon, mi preskaŭ freneziĝis.

Schweizer. – Kaj dume, – nu pluen! mi flaras jam la rostaĵon.

Kosinsky. – Tie mi kuŝis tutan monaton, kaj mi ne sciis, kio okazis al mi. Mi timis pro mia Amalio, kiu pro mia sorto ĉiuminute kredeble havis suferojn de morto. Fine aperis la unua ministro de la kortego, gratulis min per sukerdolĉaj vortoj pro la eltrovo de mia senkulpeco, legis al mi la leteron pri liberigo kaj redonis al mi mian spadon. Nun mi triumfe rapidas al mia kastelo, por flugi en la brakojn de mia Amalio, – sed ŝi malaperis. En noktomezo, oni diris al mi, oni ŝin forkondukis, neniu scias kien; kaj de tiam neniu okulo ŝin vidis. Hu! eklumis en mia kapo kiel fulmo, mi flugas al la urbo, mi sondas ĉe la kortego, – ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min, neniu volis min informi… Fine mi ŝin eltrovis tra kaŝita krado en la palaco, – ŝi ĵetis al mi karteton.

Schweizer. – Ĉu mi tion ne diris?

Kosinsky. – Ho, morto, infero kaj ĉiuj diabloj! Tie ĉio estis dirita! oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo. En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua, kaj… (ridante) mi estis savita.

Schweizer. – Kion vi tiam faris?

Kosinsky. – Tiam mi staris kiel trafita de mil tondroj! Sango estis mia unua penso, sango estis mia lasta. Kun ŝaŭmo sur la buŝo mi kuras hejmen, mi elektas al mi triakraĵan spadon kaj mi kuras kun ĝi rapidege al la domo de la ministro, ĉar nur li, nur li estis la infera parigisto. Kredeble oni rimarkis min jam sur la strato, ĉar kiam mi venis supren, ĉiuj ĉambroj estis ŝlositaj. Mi serĉas, mi demandas; li forveturis al la princo, estis la respondo. Mi iras rekte tien, – oni diras, ke oni nenion scias pri li. Mi iras returne, enrompas la pordojn, mi lin trovas, mi volis jam… sed tiam elsaltis kvin aŭ ses servistoj el la embusko kaj elŝiris al mi la spadon.

Schweizer, ekbatas per la piedo la teron. – Kaj li ricevis nenion, kaj vi foriris kun malplenaj manoj?