Выбрать главу

Moor. – Vi estas ĉi tie, afabla fraŭlino? kaj malĝoja? kaj larmo sur tiu ĉi pentraĵo? (Amalio nenion respondas.) Kaj kiu estas la feliĉulo, pro kiu la okulo de anĝelo arĝentiĝas? Ĉu ankaŭ al mi estas permesite tiun sanktigitan… (Li volas rigardi la portreton.)

Amalio. – Ne, jes, ne!

Moor, resaltante. – Ha! kaj ĉu li meritas tiun adoradon? ĉu li meritas?

Amalio. – Ho, se vi lin konus!

Moor. – Mi lin envius!

Amalio. – Vi lin adorus, vi volas diri.

Moor. – Ha!

Amalio. – Ho, vi lin tiel amus! estis tiom multe, tiom, multe en lia vizaĝo, en liaj okuloj, en la tono de lia voĉo – io, kio similas vin, kion mi tiel amas…

(Moor rigardas al la tero.)

Amalio. – Ĉi tie, kie vi staras, li staris mil fojojn, kaj apud li staris tiu, kiu ĉe li forgesadis ĉielon kaj teron. Ĉi tie lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo, – kaj tiu ĉi lasta kvazaŭ sentis la grandan rekompencantan rigardon kaj plibeliĝadis sub la kontenteco de sia majstra ornamo. Ĉi tie per sia ĉiela muziko li malliberigadis la aerajn aŭskultantojn; ĉi tie de tiu ĉi arbetaĵo li deŝiradis rozojn, kaj li deŝiradis la rozojn por mi, – ĉi tie, ĉi tie li ĉirkaŭprenadis mian kolon, lia buŝo brulis sur mia, kaj la floroj volonte mortadis sub la paŝoj de la amantoj.

Moor. – Ĉu li plu ne ekzistas?

Amalio. – Li veturas sur malkvietaj maroj – la amo de Amalio veturas kun li; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj – la amo de Amalio verdigas sub li la brulan sablon kaj florigas la sovaĝajn kreskaĵojn; la suda suno bruligas lian nudan kapon, norda neĝo glaciigas liajn piedojn, sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn, kaj la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj; maroj, montoj kaj horizontoj estas inter la amantoj, sed la animoj elŝiriĝas el la polva malliberejo kaj renkontiĝas en la paradizo de la amo. Ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja, sinjoro grafo?

Moor. – La vortoj de amo revivigas ankaŭ mian amon.

Amalio, paliĝante. – Kio? Vi amas alian? – Ve al mi! kion mi diris!

Moor. – Ŝi pensis, ke mi estas mortinta, kaj ŝi restis fidela al la mortinto, – ŝi aŭdis, ke mi vivas, kaj ŝi oferis al mi kronon de sanktulino. Ŝi pensas, ke mi vagas en dezertoj en granda mizero, kaj ŝia amo flugas al mi tra dezertoj kaj mizero. Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.

Amalio. – Kiel mi envias vian Amalion!

Moor. – Ho, ŝi estas malfeliĉa knabino; ŝi havas amon por persono, kiu estas pereinta, kaj tiu amo neniam estos rekompencita.

Amalio. – Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita. Ĉu oni ne diras, ke ekzistas pli bona mondo, kie la malĝojaj ekĝojos kaj la amantoj sin denove rekonos?

Moor. – Jes, mondo, en kiu la vualoj defalos kaj la amo terure denove renkontiĝos. – Eterneco estas ĝia nomo… mia Amalio estas malfeliĉa knabino.

Amalio. – Malfeliĉa, kaj vin ami!

Moor. – Malfeliĉa, ĉar ŝi min amas! Kio, se mi estus mortigisto? Kio, mia fraŭlino, se via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu mortigon? Ve al mia Amalio! ŝi estas malfeliĉa knabino.

Amalio, kun ĝojo. – Ha, kia feliĉa knabino mi estas! Mia sole amata estas rebrilo de la Dieco, kaj la Dieco estas amo kaj kompato! Eĉ muŝon li ne povis vidi suferi! Lia animo estas tiel malproksima de ia sanga penso, kiel malproksima estas la sudo de la nordo.

(Moor rapide sin deturnas al arbetaĵo kaj rigardas rigide la ĉirkaŭaĵon.)

Amalio, kantas kaj ludas sur liuto.

Ĉu Hektoro volas senrevene Iri tien, kie kolerplene Pro Patroklo buĉas la venĝanto? Kiu do instruos vian filon Timi diojn, uzi batalilon, Se por ĉiam, kovros vin la Ksanto?

Moor, silente prenas la liuton kaj ludas.

Karulin’, haltigu vian ploron! Al batalo lasu for Hektoron…

(Li forĵetas la liuton kaj forkuras.)

Sceno Kvina

Proksima arbaro. Nokto. Malnova ruina kastelo en la mezo.

La Rabista bando kuŝas sur la tero.

La rabistoj, kantas.

Ŝtelo, buĉ’, adulto, rabo – Ĝi por ni nur ludo estas. Morgaŭ pendos ni ĉe l’ trabo, Tial nun ni gaje festas.
Liberan vivon havas ni, Plezuran kaj sen mastro; En la arbaro noktas ni, Ĉe neĝ’ kaj vent’ laboras ni, Lun’ estas nia astro. Kaj nin protektas Merkuri’, Plej sprita kaj plej lerta di’.
Jen ĉe la pastro gastas ni, Jen ĉe riĉul’ alia. Kaj zorgon pri la plu kaj pli Ni lasas jam al Dio.
Kaj kiam ni per vina ban’ La gorĝon refreŝigas, Fortiĝas tiam nia man’ Kaj kun sinjoro la Satan’ Ni nin fratece ligas.
Se krias patroj kun malben’, Patrinoj helpon vokas Kaj falas fianĉin’ en sven’ – Ni ĝuas kaj ni mokas.
Ha, kiam ili sub tranĉil’ En konvulsi’ ĵetiĝas, Al ni ekĝojas la pupil’ Kaj la orel’ raviĝas.
Kaj kiam venas morta hor’, Diablo nin ektiras, – Pagita estas jam labor’, Ni niajn plandojn ŝmiras. Ni glutas bone el la vin’ Kaj flugas alten al la fin’.

Schweizer. – Fariĝas jam nokto, kaj la hetmano ankoraŭ ne revenis!

Razmann. – Kaj tamen li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.

Schweizer. – Se fariĝis al li io malbona – ho, kamaradoj! tiam ni faru grandan brulon kaj ni mortigu eĉ la suĉinfanojn.

Spiegelberg, fortiras Razmannon flanken. – Por unu vorto, Razmann!

Schwarz, al Grimm. – Ĉu ne estus bone starigi ĉirkaŭe spionojn?

Grimm. – Lasu lin trankvila! Li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj devos honti.

Schweizer. – Ne tien vi trafis, al la diablo! Li ne foriris de ni kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon. Ĉu vi forgesis, kion li diris, kondukante nin tra la erikejo? «Kiu ŝtelos tie ĉi eĉ unu rapon, kaj mi tion ĉi ekscios, tiu lasos ĉi tie sian kapon, tiel certe, kiel mia nomo estas Moor». Ne estas al ni permesite rabi.

Razmann, mallaŭte al Spiegelberg. – Kion vi celas? parolu pli klare!

Spiegelberg. – Ts! ts! Mi ne scias, kian komprenon vi aŭ mi havas pri la libereco, se ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco. Tio ĉi al mi ne plaĉas.

Schweizer, al Grimm. – Pri kio tiu venta kapo sekretas?

Razmann, mallaŭte al Spiegelberg. – Vi parolas pri la hetmano?

Spiegelberg. – Silentu do, silentu! Li ja havas siajn orelojn inter ni! Hetmano, vi diras? Kiu faris lin hetmano super ni? Ĉu li ne uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi? Kiel? ĉu por tio ni konstante riskas nian vivon, suferas ĉiujn hipoĥondriajn kapricojn de la sorto, por ke ni fine nomu nin feliĉaj, ke ni estas servutuloj de sklavo? servutuloj, kiam ni povas esti princoj? Per Dio, Razmann, ĉi tio neniam plaĉis al mi.