Выбрать главу

Schweizer, al la aliaj. – Jes, jes, vi estas la vera heroo! Por dispremi ranojn per ŝtonoj! Jam la sono de lia nazo, kiam li ĝin purigas, povus peli homojn tra trueton de kudrilo.

Spiegelberg, al Razmann. – Jes, kaj jam en la daŭro de tutaj jaroj mi pensas pri tio: oni devas aranĝi ĉion alie. Razmann, se vi estas tia, kian mi ĉiam prezentis vin al mi… Razmann! Li forestas, oni preskaŭ estas konvinkitaj, ke li pereis. Razmann, ŝajnas al mi, ke nun batas lia nigra horo… Kiel? vi eĉ ne ruĝetiĝas, kiam la sonorilo sonoras la liberecon? Vi ne havas eĉ tiom da kuraĝo, por kompreni kuraĝan aludon?

Razmann. – Ha, satano! kien vi implikas mian animon?

Spiegelberg. – La hoketo kaptis? Bone, tiam sekvu min! Mi notis al mi, kien li iris. Venu! Du pistoloj ordinare ne maltrafas, – kaj tiamaniere ni estos la unuaj, kiuj sufokis la infanon. (Li volas lin fortiri.)

Schweizer, furioze eltiras sian tranĉilon. – Ha, kanajlo! Vi rememorigas al mi nun ĝuste la Bohemajn arbarojn! Ĉu ne vi estis la timemulo, kiu komencis kuri, kiam ni diris, ke la malamiko venas! Tiam mi ĵuris per mia animo… Pereu, kaŝmortigisto! (Li trapikas lin per la tranĉilo.)

Rabistoj, tumulte. – Mortigo! mortigo! Schweizer, Spiegelberg! Disigu ilin!

Schweizer, ĵetante sian tranĉilon sur la kadavron. – Jen! kaj tiel forrampu via fianimo!… Trankvile, kamaradoj, la mizeraĵo vin ne ekscitu. Tiu ĉi besto ĉiam estis venena kontraŭ la hetmano, kaj ĝi ne havis eĉ unu cikatron sur sia tuta haŭto. Ankoraŭ unu fojon, estu kontentaj. Ha, tiu hundo! De malantaŭe li volas malhonore mortigi homojn? virojn mortigi de malantaŭe! Ĉu por tio la konstanta ŝvito lavadis niajn vangojn, ke ni malaperu el la mondo kiel mizeraj friponoj? Ha, vi kanajlo! Ĉu por tio ni faradis al ni litojn sub fajro kaj fumo, ke ni fine kadavriĝu kiel ratoj?

Grimm. – Sed pro la diablo, kamarado, kio estis inter vi? La hetmano furioziĝos.

Schweizer. – Pri tio vi min lasu zorgi. (Al Razmann.) Kaj vi, senkonscienca, vi estis lia helpanto, vi! For de miaj okuloj! Schufterle ankaŭ tiel faris; sed por tio li nun pendas ja en Svisujo, kiel mia hetmano al li profetis… (Oni pafas.)

Schwarz, eksaltante. – Aŭskultu, ekpafo de pistolo! (Oni pafas denove.) Ankoraŭ unu! Ho, ho! la hetmano!

Grimm. – Paciencon! Li devas pafi trian fojon! (Oni aŭdas ankoraŭ unu pafon.)

Schwarz. – Ĝi estas li, li! Foriĝu, Schweizer, – ni respondu al li! (Ili pafas.)

(Moor kaj Kosinsky aperas.)

Schweizer, irante renkonte al li. – Bonvenon al vi, mia hetmano! Dum vi forestis, mi estis iom malmodesta. (Li kondukas lin al la kadavro.) Estu vi juĝanto inter mi kaj ĉi tiu – de malantaŭe li volis vin mortigi.

Rabistoj, konsternite. – Kio? la hetmanon?

Moor, kun rigardo fiksita ekkrias ekscitite. – Ho, nekomprenebla fingro de la venĝema Nemezo! Ĉu ne li estis tiu, kiu forlogis min per sia sirena kanto? Dediĉu tiun ĉi tranĉilon al la malluma venĝantino! ne vi tion ĉi faris, Schweizer!

Schweizer. – Per Dio! mi tion ĉi faris, kaj per la diablo, ĝi ne estas la plej malbona, kion mi faris en mia vivo. (Li foriras malkontenta.)

Moor, meditante. – Mi komprenas, reganto en la ĉielo, mi komprenas… la folioj defalas de la arboj… kaj mia aŭtuno venis… forigu lin de miaj okuloj! (Oni forportas la kadavron de Spiegelberg.)

Grimm. – Ordonu al ni, hetmano, kion ni faru plu?

Moor. – Baldaŭ… baldaŭ ĉio estos plenumita… Donu al mi mian liuton! Mi perdis min mem de la tempo, kiam mi tie estis. Mian liuton, mi diras, – mi devas reluli min al mia antaŭa forto. Lasu min sola!

Rabistoj. – Estas jam noktomezo, hetmano.

Moor. – Tamen ĝi estis nur la larmoj en la teatro, – la Roman kanton mi devas aŭdi, por ke mia dormanta genio denove vekiĝu. Mian liuton! Noktomezo, vi diras?

Schwarz. – Ĝi jam pasis. Kiel plumbo la dormo nin premas. Jam de tri tagoj ni ne fermis okulon.

Moor. – Ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj? Kial al mi ĝi ne venas? Mi neniam estis malkuraĝulo aŭ malbonulo… Iru dormi, morgaŭ matene ni iros pluen.

Rabistoj. – Bonan nokton, hetmano. (Ili kuŝiĝas sur la teron kaj ekdormas.)

(Profunda silento.)

Moor, prenas la liuton kaj ludas.

Bruto
Mi salutas vin, ho paca tero! Nun akceptu lastan la Romanon! De Philippi de l’ batalinfero Mi al vi etendas mian manon. Decidiĝis, Romo, via sorto, De l’ patruj’ pereis la espero! Mi nun frapas al la pord’ de l’ morto, Mi jam ĉion perdis sur la tero!
Cezaro
Kiu tie vagas, fierulo, Kvazaŭ hom’ neniam kliniĝinta? He, se min ne trompas la okulo, Estas ĝi Romano ĵus mortinta! Tiberan’, de kie vi nun venas? Ĉu la granda urb’ ankoraŭ staras? Ĉu ĝi bone sin ankoraŭ tenas, Dum en ĝi neniu nun cezaras?
Bruto
Ha, vi kun dudektriobla vundo! Kiu vin elvokis el sub tero? Paŝu for al Orko la profunda, Ne triumfu nune kun fiero! Lastan sangon de libera homo Ĉe Philippi sorbis nun la tero; Super mia ĉerk’ pereas Romo, Min Minoso prenos – vin rivero.
Cezaro
Morta bato de la glav’ de Bruto! Ankaŭ vi, ho Bruto, filo mia! Vi mortigis patron! Tero tuta Estus ja post mi heredo via! Vi atingis la plej grandan gloron, Kiam vi trapikis patran koron. Nun min jam nenio plu turmentos; Mi returne iros kaj silentos.
Bruto
Patro, haltu! Sur la tuta tero Mi nur unu solan homon konis Kun al vi simila karaktero – Vi al li la nomon filo donis. Nur Cezaro Romon ruinigus Kaj Cezaron Bruto nur mortigus. Ambaŭ kune vivi ni ne povas! Vi maldekstren – mi min dekstren ŝovas.

(Li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante.)

Kiu povus al mi garantii? Ĉio estas tiel malluma… konfuzaj labirintoj… nenia eliro, nenia gvida stelo… se ĉio finiĝas kune kun la lasta ekspiro, finiĝas, kiel sengusta ludo de marionetoj?… Sed por kio tiu senmezura celado al feliĉo? Por kio la idealo de neatingita perfekteco? la prokrastado de neefektivigitaj planoj? Se la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto (li tenas la pistolon antaŭ la vizaĝo) egaligas la saĝulon al la malsaĝulo, la kuraĝulon al la malkuraĝulo, la noblulon al la fripono? Ekzistas ja tia dia harmonio en la senanima naturo, kial do ekzistus tiu dissonado en la naturo prudenta? Ne, ne! ekzistas io pli, ĉar mi ne estis ankoraŭ feliĉa.

Ĉu vi pensas, ke mi tremos? Spiritoj de miaj mortigitoj! mi ne tremos. (Forte tremante.) Via korprema antaŭmorta kriado, via sufokiĝe nigra vizaĝo, viaj terure dismalfermitaj vundoj estas ja nur ĉeneroj de nerompebla ĉeno de la sorto kaj estas en dependeco de miaj senlaboraj vesperoj, de la kapricoj de miaj infanistinoj kaj edukantoj, de la temperamento de mia patro, de la sango de mia patrino. (Kun pli forta tremado.) Kial mia Perillo faris el mi bovon, en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas?