Выбрать главу

(Francisko en nokta robo rapide enkuras.)

Danielo. – Dio, savu min! mia sinjoro! (Li estingas la lanternon.)

Francisko. – Perfidita! perfidita! Spiritoj eliris el la tomboj, la regno de la mortintoj, elŝiriĝinte el la eterna dormo, kriegas kontraŭ mi: mortiginto! mortiginto! Kiu tie sin movas?

Danielo, kun timo. – Helpu min, sankta Dipatrino! Ĉu ĝi estas vi, moŝto sinjoro, kiu tiel terure krias tra la ĉambroj, ke ĉiuj dormantoj vekiĝas timigite?

Francisko. – Dormantoj? Kiu ordonas al vi dormi? For, ekbruligu lumon! (Danielo foriras, venas alia servanto.) Neniu devas dormi en tiu ĉi horo. Vi aŭdas? Ĉiuj devas maldormi, havi armilojn, ĉiuj pafiloj ŝargitaj… Ĉu vi vidis, kiel ili tie iris mallaŭte sub la arkaĵoj?

Servanto. – Kiu, moŝto sinjoro?

Francisko. – Kiu? Malsaĝulo! Kiu? Tiel malvarme, tiel senzorge vi demandas, kiu? Ĝi min ja kaptis kiel ventego! Kiu, azeno! kiu? Spiritoj kaj diabloj! Kioma horo post noktomezo nun estas?

Servanto. – La nokta gardisto ĵus ekkriis la duan horon.

Francisko. – Kio? Ĉu tiu ĉi nokto volas daŭri ĝis la tago de la lasta juĝo. Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco? nenian bruon de galopantaj ĉevaloj? Kie estas Kar… la grafo, mi volas diri?

Servanto. – Mi ne scias, moŝto sinjoro.

Francisko. – Vi ĝin ne scias? Vi ankaŭ apartenas al la bando? Mi lasos elŝiri al vi la koron el post la ripoj kun via malbenita «mi ne scias»! Kuru, venigu la pastron!

Servanto. – Moŝto sinjoro!

Francisko. – Vi murmuras? vi ŝanceliĝas? (La servanto rapide foriras.) Kio? eĉ almozistoj konspiras kontraŭ mi? Ĉielo kaj infero! Ĉio konspiras kontraŭ mi?

Danielo, venas kun lumo. – Moŝto sinjoro…

Francisko. – Ne! mi ne tremas! Ĝi estis sole sonĝo. La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas. Kiu diras, ke mi tremis, kaj ke mi estas pala? Estas ja al mi tiel facile, tiel bone.

Danielo. – Vi estas morte pala, via voĉo estas tremanta kaj balbuta.

Francisko. – Mi havas febron. Diru nur, kiam la pastro venos, ke mi havas febron. Mi morgaŭ ellasos al mi sangon, diru al la pastro.

Danielo. – Ĉu vi ordonos, ke mi gutigu por vi iom da eliksiro de vivo sur sukeron?

Francisko. – Gutigu por mi sur sukeron! La pastro ne baldaŭ venos. Mia voĉo estas tremanta kaj balbuta, donu eliksiron de vivo sur sukero!

Danielo. – Donu do al mi la ŝlosilojn, mi iros malsupren preni el la ŝranko.

Francisko. – Ne, ne, ne! Restu! aŭ mi iros kune kun vi. Vi vidas, mi ne povas resti sola! mi ja povus, vi vidas… sveni… se mi restos sola. Lasu, lasu! ĝi pasos, restu.

Danielo. – Ho, vi estas serioze malsana.

Francisko. – Jes, certe, certe! Tio ĉi estas la tuta afero. Kaj malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn. Sonĝoj nenion signifas, ne vere, Danielo? Sonĝoj venas ja el la ventro, kaj sonĝoj nenion signifas… Mi ĵus havis ridindan sonĝon… (Li falas svene.)

Danielo. – Jesuo Kristo! kio ĝi estas? Georgo! Konrado! Bastiano! Marteno! Donu ja almenaŭ signon de vivo! (Li skuas lin.) Mario, Magdaleno kaj Jozefo! rekonsciiĝu do! Oni povos ankoraŭ diri, ke mi lin mortigis! Dio kompatu min!

Francisko, konfuze. – For, for! kial vi min tiel skuas, vi abomeninda skeleto? La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas.

Danielo. – Ho eterna Dia boneco! Li perdis la prudenton.

Francisko, malforte leviĝas. – Kie mi estas? Vi, Danielo? Kion mi diris? ne atentu ĉi tion! Mi mensogis, kion ajn mi diris. Venu, helpu al mi min levi! Ĝi estas nur atako de senkonscieco… ĉar mi… ĉar mi… ne sufiĉe dormis.

Danielo. – Se nur Johano venus! Mi serĉos helpon, mi sendos venigi kuracistojn.

Francisko. – Restu! Sidiĝu apud mi sur la sofon! Tiele! vi estas prudenta homo, bona homo. Mi devas rakonti al vi.

Danielo. – Nun ne, alian fojon! Mi enlitigos vin, trankvileco estos por vi pli bona.

Francisko. – Ne, mi vin petas, lasu min rakonti al vi kaj ridu pri mi forte! Vidu, ŝajnis al mi, ke mi havis reĝan festenon, mia koro estis gaja kaj mi kuŝis ebria sur la herbaĵo de la kastela ĝardeno, kaj subite – ĝi estis en la horo de tagmezo – subite… sed mi diras al vi, moku min forte!

Danielo. – Subite?

Francisko. – Subite fortega tondro trafis mian dormetantan orelon; mi eksaltis tremante, kaj jen estis al mi, kvazaŭ mi vidas, ke la tuta horizonto ekflamiĝis per ruĝa fajro kaj montoj kaj arbaroj fandiĝis kiel vakso en forno, kaj brueganta ventego ekbalais la maron, ĉielon kaj teron… kaj jen eksonis kvazaŭ el kupraj trumpetoj: tero, redonu viajn mortintojn! maro redonu viajn mortintojn! Kaj la nudaj kampoj ekkrevis kaj komencis elĵetadi kraniojn kaj ripojn kaj makzelojn kaj krurojn, kiuj kuniĝis kaj formis homajn korpojn kaj kiel vivanta ventego ekkuris sennombre kaj senfine. Tiam mi ekrigardis supren kaj jen mi vidas, ke mi staras ĉe la malsupro de la tondranta Sinajo, kaj super mi estas tumulto kaj sub mi, kaj supre sur la pinto de la monto sur tri fumantaj seĝoj sidas tri viroj, antaŭ kies rigardo kuris ĉiuj kreitaĵoj.

Danielo. – Tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo.

Francisko. – Ne vere, ĝi estas freneza sensencaĵo? Tiam elpaŝis iu kun vizaĝo kiel la stelplena nokto, li havis en sia mano feran sigelringon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: «Eterna, sankta, justa, nefalsebla! Ekzistas nur unu vero, ekzistas nur unu virto! Ve, ve, ve al la dubanta vermo!» Tiam elpaŝis dua, kiu havis en sia mano brilantan spegulon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: «Tiu ĉi spegulo estas vero, hipokriteco kaj maskiteco ne teniĝos kontraŭ ĝi». Tiam teruro atakis min kaj ĉiujn homojn, ĉar ni ekvidis vizaĝojn serpentajn kaj tigrajn kaj leopardajn, kiuj elrigardis el la terura spegulo. Tiam elpaŝis tria, kiu havis en sia mano kupran pesilon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: «Alpaŝu ĉi tien, vi idoj de Adamo, – mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero, kaj la farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozeco!»

Danielo. – Dio kompatu min!

Francisko. – Palaj kiel neĝo ĉiuj staris, kun timego batis la atendado en ĉies brusto. Tiam ekŝajnis al mi, kvazaŭ mi aŭdas, ke mia nomo estas vokata la unua el la tondroj de la monto, kaj la cerbaĵo de miaj ostoj frostiĝis en mi, kaj miaj dentoj laŭte ekfrapis. Rapide la pesilo komencis sonori, la monto ektondris, kaj la horoj ekmarŝis unu post alia preter la maldekstra pesiltasoj kaj unu post alia ĵetis tien ian mortan pekon.

Danielo. – Ho, Dio vin pardonu!

Francisko. – Tion li ne faris! La pesiltaso kreskis ĝis la alteco de monto, sed la dua taso, plena de sango de pardonigo, ĉiam tenis ĝin ankoraŭ alte en la aero. Fine venis maljuna homo, forte klinita de granda suferado, kun mano ĉirkaŭmordita de furioza malsato; ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo; mi konis la homon. Li detranĉis buklon de siaj arĝentkoloraj haroj, ĵetis ĝin en la tason de la pekoj, kaj jen la taso malleviĝis, malleviĝis subite profunde en la abismon, kaj la taso de pardonigo ekflugis tre alten! Tiam mi ekaŭdis voĉon, sonantan el la fumo de la roko indulgo, indulgo por ĉiu pekinto de la tero kaj de la abismo! vi sola estas kondamnita! (Longa silento.) Nu, kial vi ne ridas?