Выбрать главу

Schweizer. – Malviva! kio? malviva? malviva sen mi? Mensogo, mi diras al vi! Rigardu, kiel lerte li stariĝos piede! (Li skuas lin.) He vi! estas okazo, por mortigi patron.

Grimm. – Ne lacigu vin vane. Li estas malviva kiel sufokita muso.

Schweizer, foriras de la kadavro. – Jes! li ne ekĝojis. Li kadavriĝis kiel rato. Iru returne kaj diru al mia hetmano, ke la kanajlo plu ne vivas, – min li jam plu ne vidos. (Pafas al si en la frunton.)

Sceno Dua

Loko de la lasta sceno de la kvara akto.

La Maljuna Moor sidas sur ŝtono. Rabisto Moor kontraŭe. Rabistoj iras tien kaj reen en la arbaro.

Rabisto Moor. – Li ne venas ankoraŭ! (Ekfrapas per la ponardo ŝtonon tiel forte, ke fajreroj elsaltas.)

Maljuna Moor. – Pardono estu lia puno, – mia venĝo estu duobligita amo.

Rabisto Moor. – Ne, mi ĵuras per mia kolerega animo! Tio ne estos. Mi tion ĉi ne volas. La grandan abomenindan krimon li trenu kun si en la eternecon! Alie por kia celo mi lin mortigus?

Maljuna Moor, kun larmoj. – Ho mia infano!

Rabisto Moor. – Kio? vi ploras pri li? ĉe tiu ĉi turo?!

Maljuna Moor. – Kompaton! ho kompaton! (Forte interplektigas la manojn.) Nun, en la nuna minuto oni juĝas mian infanon!

Rabisto Moor, ektimigite. – Kiun infanon?

Maljuna Moor. – Ha, kia demando ĝi estas?

Rabisto Moor. – Nenio! nenio!

Maljuna Moor. – Ĉu vi venis por moki mian mizeron?

Rabisto Moor. – Malkaŝema konscienco! Ne atentu mian parolon!

Maljuna Moor. – Jes, mi filon turmentis, kaj filo devis min ankaŭ turmenti, ĉi tio estas la fingro de Dio. Ho mia Karolo! mia Karolo! Se vi portiĝas ĉirkaŭ mi en vesto de paco, pardonu min! ho pardonu min!

Rabisto Moor, rapide. – Li vin pardonas. (Konsternite.) Se li estas inda, por esti nomata via filo, li devas vin pardoni.

Maljuna Moor. – Ha! li estis tro grandvalora por mi… Sed mi iros al li renkonte kun miaj larmoj, miaj sendormaj noktoj, miaj turmentaj sonĝoj, mi ĉirkaŭprenos liajn genuojn, mi krios, mi laŭte krios: mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi, mi ne estas inda, ke vi nomu min patro.

Rabisto Moor, tre tuŝita. – Li estis por vi kara, tiu via dua filo?

Maljuna Moor. – Vi tion ĉi scias, ho ĉielo! Kial mi lasis min malsaĝigi per la intrigoj de malbona filo? Mi estis la plej enviinda patro inter ĉiuj patroj inter la homoj. Bele floris ĉirkaŭ mi miaj infanoj, plene de espero. Sed… ho malfeliĉa horo! la malbona spirito eniris en la koron de mia dua filo; mi kredis al la serpento, – perditaj estas ambaŭ miaj filoj! (Kovras al si la vizaĝon.)

Rabisto Moor, foriras de li malproksimen. – Perditaj por eterne!

Maljuna Moor. – Ho, mi profunde ĝin sentas, kion Amalio al mi diris, la spirito de venĝo parolis el ŝia buŝo: «Vane vi etendos viajn mortantajn manojn, por voki filon, vane vi esperos ĉirkaŭpreni la varman manon de via Karolo, kiu neniam staros ĉe via lito…»

(Rabisto Moor etendas al li la manon kun deturnita vizaĝo.)

Maljuna Moor. – Ho, se vi estus la mano de mia Karolo! Sed li kuŝas malproksime en la malvasta domo, li dormas jam per la fera dormo, li neniam aŭdos la voĉon de mia plendo. Ho ve al mi! Morti en la brakoj de fremdulo… nenian filon plu… nenian filon plu, kiu povus fermi al mi la okulojn…

Rabito Moor, en granda ekscito. – Nun ĝi devas fariĝi… nun… (Al la rabistoj.) Forlasu min!… Kaj tamen – ĉu mi povas redoni al li lian filon? Mi ne povas ja plu redoni al li lian filon! Ne! mi tion ĉi ne faros.

Maljuna Moor. – Kio, amiko? Kion vi tie murmuris?

Rabisto Moor. – Via filo… jes, maljunulo… via filo… estas perdita por eterne.

Maljuna Moor. – Por eterne?

Rabisto Moor, en plej granda suferado rigardante al la ĉielo. – Ho, nur tiun ĉi fojon! ne lasu mian animon malfortiĝi… nur tiun ĉi fojon lasu min teni min fortike!

Maljuna Moor. – Por eterne, vi diras?

Rabisto Moor. – Ne demandu plu! Por eterne, mi diris.

Maljuna Moor. – Fremdulo! fremdulo! kial vi elprenis min el la turo?

Rabisto Moor. – Sed… Se mi nun elkaptus de li benon? se mi elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus kun la dia akiro? Beno de patro, oni diras, neniam pereas.

Maljuna Moor. – Ankaŭ mia Francisko estas perdita?

Rabisto Moor, ĵetas sin teren antaŭ li. – Mi disrompis la riglilojn de via turo, – donu al mi vian benon!

Maljuna Moor, kun doloro. – Kaj vi devis ekstermi la filon, vi savanto de la patro! Rigardu, Dio neniam laciĝas en la kompateco, kaj ni, mizeraj vermoj, iras dormi kun nia kolero. (Li metas sian manon sur la kapon de la rabisto.) Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema!

Rabisto Moor, leviĝante kvietanime. – Ho, kie estas mia fortikeco? Miaj tendenoj malstreĉiĝas, la ponardo falas el miaj manoj.

Maljuna Moor. – Kiel belega ĝi estas, kiam fratoj vivas en konsento inter si, kiel la roso, kiu falas de Hermono sur la montojn de Ciono. Penu meriti tiun ĉi dolĉegan senton, tiam la anĝeloj de la ĉielo serĉos ĝojon en la lumo de via majesteco. Via saĝo estu la saĝo de grizaj haroj, sed via koro – via koro estu la koro de infaneco.

Rabisto Moor. – Ho donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo – kisu min, dia maljunulo!

Maljuna Moor, kisas lin. – Pensu, ke ĝi estas kiso de patro, kaj mi pensos, ke mi kisas mian filon. Ĉu vi scias plori?

Rabisto Moor. – Mi imagis al mi, ke ĝi estas kiso de patro! Ve al mi, se ili nun lin alkondukus!

(La taĉmentanoj de Schweizer venas en muta malĝoja procesio kun klinitaj kapoj kaj deturnitaj vizaĝoj.)

Rabisto Moor. – Ho ĉielo! (Li timigite paŝas malantaŭen, penante sin kaŝi. Ili pasas preter li. Li rigardas flanken. Profunda silento. Ili haltas.)

Grimm, kun malgaja tono. – Mia hetmano! (Rabisto Moor ne respondas kaj retiriĝas.)

Schwarz. – Kara hetmano! (Rabisto Moor retiriĝas pluen.)

Grimm. – Ni estas senkulpaj, mia hetmano!

Rabisto Moor, ne rigardante ilin. – Kiu vi estas?

Grimm. – Vi ne rigardas nin? Ĝi estas ni, viaj fidelaj.

Rabisto Moor. – Ve al vi, se vi estis fidelaj al mi!

Grimm. – Li alportas al vi la lastan adiaŭon de via sklavo Schweizer, – li jam neniam revenos, via sklavo Schweizer.

Rabisto Moor, kun eksalto. – Sekve vi lin ne trovis?

Schwarz. – Ni lin trovis malvivan.

Rabisto Moor, ĝoje eksaltante. – Dankon al vi, reganto de ĉiuj aferoj! Ĉirkaŭprenu min, miaj infanoj! Kompato estu de nun nia devizo. Sekve ankaŭ tio ĉi pasis, – ĉio pasis.