Выбрать главу

Rabisto Moor. – Ĉu vi sola volas esti feliĉa? For, mi ne mortigas virinon!

Amalio. – Ha, sufokisto! vi taŭgas nur por mortigi feliĉulojn, – tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo, vi preterpasas! (Ŝi rampas al la rabistoj.) En tia okazo vi kompatu min, vi lernantoj de la ekzekutisto! El viaj okuloj elrigardas tia sangavida kompato, ke ĝi estas konsolo por malfeliĉulo. Via majstro estas vanta, malkuraĝa fanfaronisto.

Rabisto Moor. – Virino, kion vi diras? (La rabistoj sin deturnas.)

Amalio. – Neniu amiko? eĉ inter ĉi tiuj neniu amiko? (Ŝi leviĝas.) Nu, tiam Didono instruu min morti! (Ŝi volas foriri, unu rabisto celas kontraŭ ŝin.)

Rabisto Moor. – Halt’! Ne kuraĝu permesi al vi! La amatino de Moor devas morti nur de la mano de Moor! (Li ŝin mortigas.)

Rabisto. – Hetmano! hetmano! Kion vi faris? Ĉu vi freneziĝis?

Rabisto Moor, rigardante la kadavron per rigidaj okuloj. – Ŝi estas trafita! ankoraŭ unu momenta konvulsio, kaj ĉio estos finita… Nu, rigardu do! Ĉu vi havas ankoraŭ ion por postuli? Vi oferis al mi vivon – vivon, kiu plu ne apartenis al vi, vivon plenan de abomenaĵoj kaj malhonoro, – mi buĉis por vi anĝelon. Nu, rigardu do bone! Ĉu vi nun estas kontentaj?

Grimm. – Vi pagis vian ŝuldon kun procentego. Vi faris, kion neniu homo farus por sia honoro. Nun venu pluen!

Rabisto Moor. – Tion vi diras? Ne vere, la vivo de sanktulino por la vivo de kanajloj estas ŝanĝo ne egala? Ho, mi diras al vi, se ĉiu el vi irus al la ekzekutejo kaj lasus deŝiri al si per ardanta pinĉilo unu pecon da karno post alia, kaj la turmentego daŭrus dek-unu somerajn tagojn, ĝi ne egalpezus tiujn larmojn. (Kun maldolĉa rido.) La cikatroj, la Bohemaj arbaroj! Jes, jes! ĉi tio kompreneble devis esti pagita.

Schwarz. – Trankviliĝu, hetmano! Venu kun ni, ĉi tiu vidaĵo ne estas por vi. Konduku nin pluen!

Rabisto Moor. – Atendu, ankoraŭ unu vorton, antaŭ ol ni iros pluen. Atentu, vi malbonavidaj servistoj de miaj barbaraj ordonoj, – de la nuna momento mi ĉesas esti via hetmano. Kun honto kaj abomeno mi formetas ĉi tie ĉi tiun sangan ordonbastonon, sub kiu vi sentis vin rajtigitaj fari krimojn kaj makuli la ĉielan lumon per agoj de mallumo. Iru dekstren kaj maldekstren – de nun ni neniam havos inter ni ion komunan.

Rabistoj. – Ha malkuraĝulo! kie estas viaj altflugaj planoj? Ĉu ili estis sapaj vezikoj, kiuj krevas sub la ekspiro de virino?

Rabisto Moor. – Ho, kia malsaĝulo mi estas, ke mi esperis plibeligi la mondon per teruraĵoj kaj fortikigi la leĝojn per kontraŭleĝaĵoj! Mi nomis ĝin venĝo kaj praveco! Mi arogis al mi, ho Dia forto, forakrigi la breĉetojn de via glavo kaj rebonigi vian partiecon… sed – ho vanta infaneco – nun mi staras ĉe la rando de terura vivo, kaj plorkriante kaj dentofrapante mi nun ekscias, ke du tiaj homoj, kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo. Pardonu, pardonu la knabon, kiu volis sin enmiksi en viajn aferojn, – nur al vi apartenas la venĝo. La manon de homo vi ne bezonas. Estas vero, ke mi jam ne havas plu la povon rebonigi la pasintaĵon; jam restas difektita, kio estis difektita; kion mi renversis, tio jam neniam leviĝos; sed restis al mi ankoraŭ io, por kio mi povas repaciĝi kun la ofenditaj leĝoj kaj resanigi la skuitan ordon. Ĝi bezonas oferon – oferon, kiu videbligus ĝian netuŝeblan majeston antaŭ la okuloj de la tuta homaro; tiu ĉi ofero estas mi mem. Mi mem devas morti pro la difektita ordo.

Rabistoj. – Forprenu de li la spadon – li volas sin mortigi.

Rabisto Moor. – Ho vi malsaĝuloj, kondamnitaj al eterna blindeco! Ĉu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego? Ĉu vi pensas, ke la harmonio de la mondo ion gajnus de tia malpia dissoneco? (Li ĵetas al ili malestime siajn batalilojn antaŭ la piedojn.) Ili havu min vivan. Mi iras mem transdoni min al la manoj de la justeco.

Rabistoj. – Enĉenigu lin! Li freneziĝis!

Rabisto Moor. – Ne, ĉar mi dubas, ke ĝi pli aŭ malpli frue min trovos, se tion volas la supraj fortoj. Sed povus okazi, ke ĝi kaptus min dormantan, aŭ atingus min forkurantan, aŭ akirus min per forto kaj glavo, – kaj tiam mi perdus eĉ tiun solan meriton, ke mi propravole mortis por ĝi. Por kio mi, simile al ŝtelisto, plue kaŝus vivon, kiu jam antaŭ longe laŭ la decido de la ĉielaj gardantoj estas forprenita de mi?

Rabistoj. – Lasu lin, li iru! Ĝi estas manio de grandhomeco. Li volas fordoni sian vivon pro vanta admirado.

Rabisto Moor. – Oni povus min admiri pro tio. (Post kelka meditado.) Mi rememoras, ke venante ĉi tien mi parolis kun iu malriĉa mizerulo, kiu laboras por taga pago kaj havas dek-unu vivajn infanojn… Oni anoncis, ke oni donos mil luidorojn al tiu, kiu liveros vivan la grandan rabiston. Tiu malriĉulo povas ricevi helpon. (Li foriras.)

Fino
1781
1908