Выбрать главу

Moor. – Fi, fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo kaj kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco kaj sensencigi ilin per tragedioj. La forto de la lumboj malaperis, kaj nun biera feĉo devas helpi pluplanti la homan genton.

Spiegelberg. – Teo, frato, teo!

Moor. – Ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj, ne kuraĝas eltrinki glason, ĉar ili devas trinki nepre pro ies sano, – ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto, kaj ili regalas per la piedo la mizerulon, kiun ili ne timas. Ili adoras sin reciproke pro tagmanĝo kaj estas pretaj veneni sin reciproke pro matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de ili per plidono. Ili kondamnas la sadukeon, kiu ne venas sufiĉe diligente en la preĝejon, kaj ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe la altaro; ili genufleksas, por ke ili povu bone etendi la trenaĵon de sia vesto, – ne deturnas okulon de la pastro, por ke ili vidu, kiel lia peruko estas frizita. Ili svenas, kiam ili vidas sangantan anseron, kaj plaŭdas per la manoj, kiam ilia konkuranto iras bankrote de la borso… Kiel ajn varme mi premis al ili la manojn… «nur unu tagon ankoraŭ»… vane! «En malliberejon la hundon!»… Petoj, ĵuroj, larmoj… (Piedfrapante la plankon.) Infero kaj diablo!

Spiegelberg. – Kaj pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj…

Moor. – Ne! mi ne volas pensi pri tio! Ke mi enpremu mian korpon en korseton kaj mi laĉu mian volon per leĝoj! La leĝo faris limakan iron el tio, kio devis fariĝi flugo de aglo. La leĝo kreis ankoraŭ neniun grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn kaj ekstremaĵojn. Ili enpalisas sin en la peritoneon de tirano, penas plaĉi al la kapricoj de lia stomako kaj lasas sin premi per la ventoj de liaj intestoj. Ha, se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia cindro! Oni metu min antaŭ anaron da knabegoj kiel mi, tiam Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj! (Li ĵetas la spadon sur la tablon kaj leviĝas.)

Spiegelberg, suprensaltante. – Brave! Bravisime! Vi venigas min rekte al la ĝusta ĉapitro. Mi diros al vi ion en la orelon, Moor, kio jam de longe min okupas, – kaj vi estas la ĝusta homo por tio… drinku, frato, drinku!… Kiel plaĉas al vi, se ni fariĝus hebreoj kaj ni denove restarigus la regnon?

Moor, ridas el la tuta gorĝo. – Ha, nun mi komprenas, nun mi komprenas, – vi volas eligi el modo la prepucion, ĉar la barbiro forprenis jam vian?

Spiegelberg. – Ha, vi, malfaremulo! Estas vero, ke mi per stranga okazo estas jam antaŭe cirkumcidita. Sed diru, ĉu ĝi ne estas sprita kaj kuraĝa plano? Ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la mondo, kaj ni vokos al Palestino ĉion, kio ne manĝas porkan viandon. Tiam mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco, estis mia praprapatro kaj tiel plu. Jen ĝi estos venka kriado, mia kara, kiam ili denove elrampos supren kaj povos rekonstrui Jeruzalemon! Poste tuj la Turkojn for el Azio, dum la fero estas ankoraŭ varmega, – haki cedrojn sur la Libano, konstrui ŝipojn, kaj la tuta popolo brokantu per malnovaj pasamentoj kaj bukoj. Dume…

Moor, ridetante prenas lian manon. – Kamarado! al la malsaĝaj petoloj venis nun fino.

Spiegelberg, mirigite. – Fi, vi ja ne volos ludi la rolon de erarinta filo? Tia knabego kiel vi, kiu per la spado pli gratis sur vizaĝoj, ol tri kancelariuloj en la daŭro de superjaro skribis en la libron de ordonoj! Ĉu mi revoku en vian memoron la historion pri la granda hunda kadavro? Ha, mi devas repentri al vi denove vian propran figuron, – tio ĉi enblovos fajron en viajn vejnojn, se nenio alia vin plu entuziasmigas. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel la sinjoroj de la kolegio forpafigis piedon al via dogo, kaj vi pro revenĝo ordonis faston en la tuta urbo? Oni koleris pri via ordono; sed vi, ne mallaborema, lasas foraĉeti por vi la tutan viandon en la tuta urbo tiamaniere, ke post ok horoj ne restas jam eĉ unu osto en la tuta ĉirkaŭaĵo kaj la prezo de la fiŝoj komencas leviĝi. Urbestraro kaj urbanaro krias pri venĝo. Ni, studentoj, vigle eliras en la nombro de dek-sep centoj, kun vi antaŭ la fronto, kaj viandistoj kaj tajloroj kaj butikistoj malantaŭe, kaj hotelistoj, barbiroj kaj ĉiuj metiistaj korporacioj, kaj ili krias, ke ili bombardos la urbon, se oni tuŝos al la studentoj eĉ unu haron. Tiam la afero finiĝis, kiel la pafado ĉe Hornbergo, kaj ili devis foriri kun longa nazo. Vi venigas doktorojn, tutan kuracistan konsiliĝon, kaj vi proponis tri dukatojn, se iu volos skribi recepton por la hundo. Ni esperis, ke la sinjoroj havos tro multe da honoro en si kaj diros «ne», kaj ni jam antaŭdecidis, ke ni ilin devigu perforte. Sed tio ĉi estis senbezona, la sinjoroj interbatis sin pro la tri dukatoj, kaj per konkura marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj; en unu horo estis skribitaj dek-du receptoj, tiamaniere, ke la besto baldaŭ kadavriĝis.

Moor. – Malnoblaj kanajloj!

Spiegelberg. – La funebra soleno estas aranĝata en plena parado, funebraj versaĵoj pri la hundo en granda amaso, kaj ni elmarŝis en la nokto, ĉirkaŭ mil personoj, havante lanternon en unu mano kaj niajn spadojn en la alia, kaj tiel ni iris tra la urbo kun sonorigado kaj tintado, ĝis la hundo estis enterigita. Tiam komenciĝis manĝegado, kiu daŭris ĝis lumo malena; poste vi dankis la sinjorojn por la kora kondolenco kaj vi lasis vendi la viandon por duono de la prezo. Mort de ma vie! tiam oni respektis nin, kiel garnizonon en militakirita fortikaĵo…

Moor. – Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Vi ne havas eĉ tiom da hontemeco, por honti pro tiuj petoloj?

Spiegelberg. – Iru, iru! vi ne estas plu Moor. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel milfoje vi, tenante la botelon en la mano, mokadis la maljunan avarulon kaj diradis, ke li ĉiam plu nur kolektu kaj ŝparu, kaj vi por tio drinkkrevigos vian gorĝon? Ĉu vi memoras ankoraŭ? he? vi memoras ankoraŭ? Ho, vi, malpia, mizera fanfaronisto! tio estis ja parolita vire kaj nobele, sed…

Moor. – Malbenita vi estu, ke vi min rememorigas pri tio! Malbenita mi estu, ke mi tion ĉi diris! Sed ĝi estis nur en la ebrieco de la vino, kaj mia koro ne aŭdis, kion mia lango fanfaronis.

Spiegelberg, balancas la kapon. – Ne, ne, ne! Tio ĉi ne povas esti. Ne eble, frato, vi ne povas tiel opinii serioze. Diru, frateto, ĉu ne la mizero vin tiel agordas? Venu, mi rakontos al vi peceton el miaj bubaj jaroj. Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco, kaj ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin. Sed la penado estis vana. Pum! vi jam kuŝis, kaj oni mokis kaj ridis pri vi kaj superĵetadis vin per neĝbuloj. Apud mia domo kuŝis sur ĉeno la hundo de ĉasisto, tre mordema bestego, kiu kaptadis kiel fulmo la knabinojn per la rando de la vesto, kiam ili ne rimarkis kaj iris tro proksime. Nu, por mi ĝi estis la plej kora ĝojo inciti la hundon, kie mi nur povis, kaj mi preskaŭ krevis de ridado ĉiufoje, kiam la kanajlo min tiam tiel kolerege rigardis kaj tiel volonte sin ĵetus sur min, se ĝi nur povus. – Kio okazis? Unu fojon mi denove faras al ĝi tiel, kaj mi ĵetas al ĝi ŝtonon en la ripon tiel forte, ke de furiozo la besto deŝiras sin de la ĉeno kaj ĵetas sin al mi, kaj mi, kiel pelata de ĉiuj diabloj, forkuras per ĉiuj fortoj… Fulmo kaj tondro! jen estas ĝuste la malbenita foso antaŭ mi! Kion fari? La hundo min jam atingas, kaj ĝi estas furioza, – tial, rapide decidite, mi faras salton – kaj mi troviĝas transe. Al tiu ĉi salto mi devis danki mian vivon, ĉar la bestego disŝirus min al pecetoj.

Moor. – Sed por kio vi nun tion ĉi rakontas?