Выбрать главу

— Tio estas idiotaĵo!

— Ankaŭ mi pensis tie. Sed tiu Matiaso estas faklaboristo en la prizonul-sanitaro, ĉar li estas aŭtomobilisto.

— Ĉu ŝoforo?

— Ne. La ŝoforo direktas taksion, sed li liveras mortintojn el la prokurorejo per nigra aŭtomobilo, kiu ne havas taksimetron, kaj ĝi ne estas ŝarĝaŭto. Do, kiu estas ŝoforo tie, tiu estas aŭtomobilisto. Sed gravas, ke li estas sperta pri la prizono. Li diris, kiu enŝteliĝas tien, tiu venos antaŭ la militan tribunalon. Kaj oni deponas la lignon kaj la karbon en la kelo. Tiam jam la ĉefpordisto plurfoje elĵetis min, kiu estas malbelega, ruĝa kaporalo. Tiam mi decidis grimpi en la kelon. Mi ja volis al la lignejo, eble al la karbejo, sed okazis tiel, ke mi venis en la sekcejon.

— Kiajn aferojn vi faras! — miregis Cigaro kaj teruriĝis pro la penso.

— Oni jam estus sekcantaj min, se mi ne ekparolintus. Ĉar mi kuŝis sub litotukon sur iu tablo. Tiam mi diris, ke mi estas fifama spionino, kiu volas kaŝesplori la militajn sekretojn de la hospitalo. Sed anstataŭ ol pridemandi min, kaj tiam mi povintus diri al la esplorjuĝisto tion, kion mi volis, oni kaptis min kaj…

— Elĵetis vin. De tie mi konas la historion. Vi vidos, ke vi havos malagrablaĵon, ĉar oni enkarcerigos vin pro tio, ke vi rememoros ĝin.

— Eĉ tio egalas al mi. Mi devas paroli kun la esplorjuĝisto. Mi ne lasos la aferon de mia patro. Ĉu eble vi lasus enkarcerigi vian patron?

Cigaro iomete ekmeditis pri la levita demando.

— Okazis tiaĵo en mia familio. Kaj mi devis lasi tion.

— Sed mia patro estas senkulpa. Mi scias tion sen pruvaĵo. Sed nun mi havas pruvaĵon.

— Sed ĝi ne estas pruvobjekto. Nur kadavro. Aŭ, kion konfesis tiu kadavro. Sed post la morto oni ne povas ĵurigi eĉ kadavron por konfesi, tiel do la pruvaĵo estas nulo. Aŭ kadavro.

— Se vi ne kredas lin, iru en la inferon, Cigaro. Vi ne estos mia amiko.

— Vi estas idioto. Mi kredas la senkulpecon de via patro. Sed kie estas la oficiala aŭtoritato, per kio mi povus absolvi lin? Mi havis gravan rolon en la tribunalo nur kiel akuzito.

Ili sidis tiel. La severa apaĉo gratis sian kapon, pro kio lia ĉapo ŝoviĝis ĝis lia nuko. Poste li prenis cigaron de ĉe sia orelo kaj ekfumis.

— Mi jam denove havas planon — ekparolis la knabino kun ekbrilantaj okuloj.

— Aj — rimarkis Cigaro pesimisme, tiu tute severa apaĉo. — Vi havas tiajn planojn, ke tremfebro kaptas min pro tio. Ĉu eble vi denove arestigos vin?

— Ne! — diris la knabino entuziasme. — Mi arestigos vin!

— Ĝi estos tre afabla — respondis Cigaro, tute malgaje. Kvankam pruvi mian senkulpecon estos malpli facila afero, ol pruvi tiun de via patro.

— Ĝi ne estos malfacila — respondis la knabino ĉiam pli entuziasme, — ĉar mi akuzos vin pro rabmurdo, en kio vi estas senkulpa.

— Povas esti — respondis la apaĉo ĉiam pli malbonhumore, — tamen ni ne tuŝu mian antaŭvivon. Elpensu ion alian, ĉar tiom da idiotaĵo venas en vian kapon.

— Sed ĝi estas pli perfekta ol ĉio.

— Vidu — diris Cigaro kaj ekstaris ŝovinte siajn manojn en la poŝon, — vi jam tro sufiĉas al mi. Ĝi tedas min ĝisgorĝe. Kial mi zorgas kaj timas pri vi kiel patrino, dum vi pasigas la tagon per idiotaĵoj.

— Ĉu iu invitis vin?

— Krome vi estas impertinenta, ni do finis. La tuta haveno pro vi ne ridaĉos pri mi.

— Du tristaj larmogutoj aperis en la okuloj de la knabino.

— Vi pravas. Iru do… mi estas ŝarĝo por ĉiu. Se vi havus hundon, eble vi irus al la prokurorejo por ĝi.

Cigaro nervoze turnadis sian kapon, kaj demordis la ekstremaĵon de pajlero, kion li trovis en sia poŝo.

— Kial vi ploraĉas denove?!.. Vi konstante ploraĉas. Ŝlemilulino. Kian planon vi havas…?

— Mi alparolos policiston sur la strato kaj montros sur vin, ke vi estas rabisto kaj murdisto. Tiam oni arestos vin. Mi venos antaŭ la esplorjuĝiston kiel plendanto por peti revizion de proceso en la afero de mia patro.

— Tiam denove okazos via elĵeto, kaj oni malliberigos min pro intenca erarigo de la instanco.

— Jes… Ĉu tio estas problemo?

Kaj en ŝiaj okuloj videbliĝis timema atendo de senkulpa animo, tra la vualo de ŝiaj denove aperantaj larmoj.

Cigaro gratis sian nukon. Tiu nazmukulino troigas la aferon…

— Sed kial mi estas bezonata al tio? Diru mian adreson.

— Vi ne havas tion… Sed se vi ne volas…

— Hm… Mi sidos en la vidalvidan drinkejon. Ĉar se ĝi eblas sen malliberigo, tiam kial ne?

La knabino kapjesis:

— Ankaŭ tiel estos bone. Gravas via intereso, Cigaro.

La apaĉo preskaŭ diris ion,

Li vidis tion el la drinkejo, ke Prücsök iras al la ruĝa kaporalo.

— Bonvolu raporti al sinjoro Mervin, kiu estas la ĉefo ĉi tie, ke mi venis pro murdo.

— Foriru de tie ĉi, dum mi havas bonan humoron.

— Mi venis al la kapo, kaj vi estas la piedo. La piedo povas elĵeti pseŭdokadavron, sed vi ne povas fortrakigi murdaferon en la prokurorejo.

La ruĝa kaporalo hezitis.

— Kiun oni mortigis?

— Malbelegan kaporalon kun ruĝa vizaĝo.

— Vi! Se mi ekbatos vin…

— Ĉu vi pensas, ke vi estas la sola, malbelega, ruĝa kaporalo? Vi vidos, se vi nun forsendos min, okazos al vi malagrablaĵo! Kvankam mi rekonas, ke la realo estas kontraŭ la ŝajno.

— Aŭskultu min! Se vi eniros, kaj evidentigos, ke vi blagis min…

— Ne minacu la klientojn! Baldaŭ evidentiĝos, ke mia patro estas sekreta generalo, kaj oni bele maldungos vin!

…Cigaro vidis la knabinon eniri. Li ekstaris nervoze. Ĝi jam sufiĉas. Tiu bubino estas preta denunci lin. Li ne estas freneza atendi tion.

— Mi volas pagi!

Prücsök proksimume tiam paŝis antaŭ junulon, en la oficiala ĉambro numero 18, sur la dua etaĝo.

— Mi venis al registara komisaro, esplorjuĝisto Mervin pro murda hommortigo.

— Kiu estas mortigita?

— Mi povas diri tion nur al li. Ĝi estas kapokosta militista afero. Iu mortigis sekretan florvendistinon, kiu civile dancis en la Orfeo kiel Verda Rido. Oni trovis paperon ĉe la sangokovrita murdito, adresitan al Ŝtipgambulo. Li estas la farinto!

— Kion vi rakontas? Kiun oni mortigis? Kiu estas la farinto?!

— Oni vidis nur ruĝan kaporalon en la proksimo de la mortino. Sed mi devas paroli kun la sinjoro esplorjuĝisto, registara komisaro…

Cigaro saviĝis! Subite li vidas tra la fenestro de la drinkejo, ke iu flugas…

Poste aŭdiĝis la bone konata ploraĉo.

Li tuj rapidis tien. La preterirantoj denove haltis scivoleme.

— Nun jam sufiĉe! — li ekgrumblis al la knabino severe.

Prücsök forte batis lin je la brusto.

— Per la sep sakramentoj!

Li kaptis la ŝrikantan knabinon kaj portis…

…Kiu estis tiu knabino, nomata Prücsök, kiu traktis Cigaron tiel, la severan apaĉon, la malnovan, konfidencan konaton de tiom da ĉefinspektoroj, rilate gravajn krimaferojn? Proksimume antaŭ unu kaj duono da jaroj, ke ŝi aperis, kvazau el ia fabelo en la mano kun florkorbeto, kaj ŝi apartenis al neniu. Tiel ĉiu okupiĝis pri ŝi.

Ŝi loĝis ĉe onjo Babette, apud la vendohalo de la haveno. Onjo Babette havis sian propran nemoveblaĵon. Ĝi estis konstruaĵo, registrita en la katastro, havanta parcel-numeron. Kvankam la konstruaĵo havis parcel-numeron, sed ŝtonmuron, kelon kaj subtegmenton ne, ĉar tiaj komplikaj ejoj ne apartenas al simpla lignokabano. Je la kvina horo matene onjo Babette aperis en la aperturo de la fronta flanko de la kabano, kovrita per ĵaluzio, fermebla per seruro, ĉar tiam ŝi devis vendi fiŝojn. Onjo Babette nur tiom diferencis la fabelan sorĉistinon, ke nek ilustristo de fabellibro vidis en sia sonĝo tiel turpan maljunulinon, havana karakterizan eksteraĵon de sorĉistino. Kvankam onidire apartenas al la profesio de la ilustristo de fabellibroj vespermanĝi tenacan bovaĵon, kaj pasigi la nokton en inkubo, por ke ili povu desegni la sonĝitajn modelojn al la verkoj de Andersen kaj Hauf. Por sonĝi pri onjo Babette, ilustristo devus manĝi minimume najletojn dum vespermanĝo. Ŝi havis tiel kurban, grandan nazon, kia estas videbla nur ĉe formikleonoj, ŝiaj kelkaj, hirtaj, blankaj haroj disstaris sur ŝia kapohaŭto, kaj faris ŝin repuŝa kvar grandegaj verukoj sur ŝia nazo, krome kelkaj harfaskoj. Ŝiaj du kojnodentoj elstaraj el ŝia atrofia gingivo, mil faltoj, ŝia larĝa, enorma staturo perfekte kompletigis ŝian nekredeble abunde benitan aŭ eble malbenitan ekstereaĵon, havanta sur si ĉiun akcesoraĵon de malbeleco kaj maljuneco.