Выбрать главу

Cigaro, la severa apaĉo, gapis la knabinon per tiu respektoplena, flanka rigardo, per kiu li sekrete, mirante kaj suspektante atentis ŝin iafoje, kvazaŭ dirante al si mem:

„Ĉu vere bubineto estas tiu Prücsök? Ĉu ne temas pri bestio kun tre multe da saĝo, ruzo sub la masko de tiu ĉarma, senkulpa bubineto?”

Sed ŝiaj grandaj, klaraj, malgajaj okuloj, la ne prizorgitaj, buklaj, fortaj, nigraj haroj, similaj al tiu de papuino, la neĝeblanka, timema, infaneta vizaĝo, kiun travibris kelkfoje decideco kaj spitemo, kiam ŝi tuj kaj sen hezito faris tion, kio subite ekideis al ŝi kaj ĝi estis frenezaĵo, ŝia melodie distrita irmaniero en tiuj tro grandaj ŝuoj, kaj ŝiaj mildaj brakoj, svingiĝantaj apud ŝiaj koksoj, ŝia muzikanta, trista, inafaneca nazvoĉo atestis, ke tiu vere orfa, senkulpa, 16 jara Prücsök estas en originala, verda pakumo.

Se tio ne estas vera, tiam lia nomo ne plu estu Cigaro, la unuaranga ĉiuriska sentimulo.

Tio certas, ke en tiu kaprica bubinaĉo, kiu konstante okupis la plimulton de la loĝantaro de la haveno per siaj privataj aferoj, kvazaŭ neniu havus alian laboron (aŭ ripozon); tio do certas, ke iafoje, en ŝiaj kapricaj frenezaĵoj ekbrilis io eksterodinara.

Ĉu talento?… Ĉu saĝo aŭ instinkto?

Kion komunan li havas al tio?

Cetere, kial li iradas kun tiu nazmukulino, kiel ia maljunega hundo san-bernarda aŭ juna, mamluka korpogardisto? Ĉu li estas Cigaro aŭ vartistino?…

Li ne faros tiun idiotaĵon, kaj eĉ se li helpos la bubinon, li ne lasos superkreski ŝin. Tion tute ne!

— Cigaro! Donu al mi monon.

— Kion? Ĉu vi estas idioto? Mi havas unu frankon por pagi en la drinkejo.

— Ankaŭ mi bezonas ĝin tiucele.

— Ĉu vi iros en la drinkejon?

— Jes. Kaj mi bezonas vian frankon por aĉeti brandon. Donu ĝin al mi, Cigaro, se vi havas animon.

— Kion vi volas fari per la brando?

— Mi renveresos ĝin per mia kubuto. Sed mendi estas devige. Tiel mi ne havas aŭtoritaton.

— Mi ne donos ĝin.

— Krevu!

Kaj ŝi fajfis. Tiu bubino povas fajfi tre impertinente. Iam li vangofrapos ŝin, fine ŝi provokos tion.

Sed li ne faris. Eĉ, kiam Prücsök frapadis la korbon al liaj genuoj, kiel tamburon, kaj ŝi fajfis tre false pro ia kaŭzo, kio cetere neniam okazis, la apaĉo rigardis ŝin pli ekzakte.

Tiam li vidis, ke du grandaj gutoj ruliĝas el ŝiaj okuloj sur ŝiaj vangoj.

— Ĉu vi ploraĉas?…

— Vi havas nenion kumunan al tio… Mi estas sola ofrino. Zorgu pri via hundo.

Cigaro ege koleriĝis. Tiu haveno estas neeltenebla.

— Jen la franko, kaj rapidu, ĉar pluvos.

— Mi ne akceptas ĝin…

— Kial vi spitadas?… Ĉu mi diris, ke mi ne donos ĝin al vi?

— Vi bezonas ĝin por pagi en la drinkejo. Ĉu ne tion vi diris?

— Vi pravas. Mi bezonas tion por pagi en la drinkejo, ĉar ankaŭ vi bezonas ĝin, mi donos la franon al vi, ĉar sen tio vi ne havas aŭtoritaton, kaj vi petis ĝin bele.

— Mi ne petis ĝin bele. Mi diris tion, ke vi krevu.

Kion volas tiu impertinentulino?

— Ĉu vi bezonas ĝin aŭ ne?

— Mi bezonas ĝin, sed tiel, ke mi ne petis ĝin bele, kaj vi tamen donos tion al mi. Aŭ mi ne bezonas ĝin. Donu tion al via hundo, ĝi ne estas orfa…. Kaj ĝi petas bele.

— Mi ne havas hundon. Jen ĝi estas, kiel vi volas, sed prenu tion, ĝis mi havas bonan humoron, per la sep sakramentoj, ĉar vi havas menson kiel korktirilon.

Transpreninte la frankon, Prücsök tuj komencis rikani, larĝe, mokante, triumfoplene.

— Nur ne murmuru, Cigaro. Kiam la viroj murmuras, ili estas tiaj, kiel la dresita urso: ĝi grumblas pro la nazringo, trenite, ĝi tamen sekvas sian dresiston… Prenu tiun korbon, kaj atendu…

Cigaro, tiu ĝisoste severa apaĉo, denove postrigardis ŝin suspekteme. Ĉu tiu bubino estas vera Prücsök.

Egale! Li finis la aferon kun tiu nazmukulino. Tute ne! Li ne fariĝos vartisto kun blankaj haroj, kun du oraj dentoj kaj kun kvardek centimetra poŝtranĉilo — li pensis kolere, kiel li staradis tie, en la mano kun gracia florkorbeto. Kaj multaj preterirantaj konatoj priridis lin.

Li do nun finos tion!

Dume komencis ploregi, kaj li ege tramalsekiĝis, kiam Prücsök alvenis ĉarme ridetanta, post unu kaj duono da horoj.

— Mi esperas, ke vi ne atendis longe?

La viro murmuris ion, kaj la knabino ekiris antaŭ li.

— Nur portu la korbon, Cigaro, mi ekbatis mian brakon — ŝi ankoaraŭ diris malantaŭen. — Kaj ne grumblu, kiel denaturita urso. Mia brako doloras.

— Vi ĉiam mensogas — respondis la severa apaĉo.

Sed nun esceptokaze Prücsök diris la veron.

Ŝi vundiĝis. Ŝi fariĝis viktimo de atenco.

La krimafero okazis jene.

Prücsök rapidante alvenis al la Muzikanta Rato. Nur tiel, kvazaŭ ŝi volus trinki brandon. Hümér la Elĵetanta lavis glasojn per globforma broso ĉe la drinkejtablo.

— Saluton, strabulo.

Ŝi nomis la spiliston tiel, ĉar ŝi sciis, ke tio nervozigas lin. Hümér la Elĵatanta estis tiel straba, ke ĉiu serĉis ŝirmejon, kiam li skuis la sodakvujon por ŝpruci. Okazis, ke li ŝprucverŝis la mineralakvon en la buljonon anstataŭ la glaso.

— Donu al mi ian brandon, sed ĝi estu forta — diris Prücsök.

— Forportu vin, nazmukulino!

— Bonvolu priservi min!

Ankaŭ Matiaso estis tie, la ŝoforo de la furgono kaj sinjoro en pluvmantelo, kiu nomiĝis Dormema Elefanto, sed Prücsök ne konis lin. Kvankam li portis monoklon.

La spilisto moke okulmezuris la knabinon kaj verŝis fortegan arakon en glaseton.

— Ne!

Prücsök ankoraŭ neniam trinkis alkoholaĵon, sed Hümér la Elĵetanta kolerigis ŝin. Ŝi ne renversos la glason! Spite al tio ŝi eltrinkos ĝin. Unue ŝi tusis, poste haltis ŝia spiro. Krome ŝi komencis ploraĉi kaj nomis lin ĉiaspeca kanajlo. Kompreneble oni priridis ŝin.

— Kial vi koleras, Prücsök — demandis Matiaso, en sia nigra ŝoforjako, kiel li dece vestis sin ĉe la direktilrado.

— Impertinentulo! — ŝi kriis kaj ĵetis la frankon antaŭ la spiliston. — Mi diros tion al Patro Korn!

— Vi volis brandon — ridaĉis la spilisto. — Vi ne devas pagi! Se vi havos emon, ankaŭ alifoje vi ricevos ĝin, senpage.

Kaj li reĵetis la moneron. Sed li estis straba, la franko do falis sur la plankon. Prücsök grimpis sub la tablon, trovis la monon kaj rapide enpoŝigis ĝin. Poste ŝi ploraĉis, pro kio ŝi ne trovis ĝin.

— Cetere vi volis pagi — diris Hümér la Elĵetanta.

— Sed vi redonis ĝin! Vi ja nun intence ĵetis ĝin sub la glaciŝrankon, kaj vi serĉos ĝin vespere. Tiel estas facile ŝajnigi vin bonkora.

— Impertinetulino! Ne diru tiaĵon pri mi. Jen estas alia! Per la sep sakramentoj, vi, kolera meleagroulino!

— Perlaborinte unu frankon, Prücsök denove, larĝe, preskaŭ negrine ridetis kaj turnis sin al Matiaso.

— Ne sukcesis la enŝteliĝo. Oni malkovris min antaŭ la sekcado.

— Stultaĵo — diris Matiaso. — Se vi volas paroli kun la registara komisaro, vi devas fari alimaniere.

— Mi ŝatus doni al vi bonan konsilon, fraŭlino Prücsök — diris la Dormema Elefanto.

— Kiu li estas? — demandis la knabino laŭte.

— Li estas Ludoviko la Saĝa, la Dormema Elefanto — respondos Matiaso.

Ludoviko la Saĝa, la Dormema Elefanto onidire laboris en la juĝejo, dum li estis nepunita. Ne li diris tion, sed multaj homoj rekonis lin, tiuj, kiuj vizitis la juĝejon. Laŭ kelkiuj li estis advokato, aliaj diris lin suboficiro, kaj iu kategorie asertis, ke li vendis bulkojn sur la koridoro de la kriminala tribunalo. Ili ĉiuj konsentis en tio, ke li havis gravan funkcion en la juĝejo.

— Vi ne bone faras, knabino, vian aferon — li diris al Prücsök. Envere mi ne konas min, sed mi scias tion pri via afero, ke vi volas viziti lian ekscelencon, registaran komisaron, doktoron Mervin.