Выбрать главу

— Kio do estas?

— La tuto estas nenio. Ni decidis tiel, ke vi ŝtelos vesperfestan vestaĵon al mi. Mi ŝatus tian, sur kiu estas artefarita floro.

Cigaro konsterniĝis.

— Kia idiotaĵo ĝi estas.

— Mi devas iri en balon. Tial vi akiros vestaĵon, Marie la Vidva donos ŝtrumpojn al mi. Rapidu, ĉar mi ankoraŭ ne vendis florojn…

La apaĉo nun faligis la korbon, ĉar iu ekpuŝis lin, kaj kliniĝinte por ĝi, piediranto, portanta ŝuojn el cervoledo, piedbatis lin je la kapo, ke liaj okuloj fajreris.

— Nu! Vi estas terure mallerta! Mi ankoraŭ ne vidis tiel stultan Cigaron. Mi do atendos vin antaŭ la kinejo, por ke vi portu la vestaĵon!

La glaso superpleniĝis! Cigaro rektigis sin.

Li ektiris sian zonrimenon apud sia kokso, per tiu subita kribranta movo, kiel oni kutimas lozigi la enhavon de la troplena lan-sako, poste li subtiradis sian strian trikotaĵon kaj prenis sian ĉapon en sian manon, kvazaŭ bonedukite.

— Vidu do, Prücsök. Nun ni parolu sincere kaj nerekte. Ni lasu mian opinion, ĉar mi ne kutimas ofendadi insolentajn bubojn. Nur tiom por ĉirkaŭskribo: Vi estas impertinenta, abomeninda, sendanka nazmukulino, kaj mi deprenos mian protektan manon de sur vi. Tio estas fakto.

Li metis sian ĉapon surkapen, tordis siajn ŝikaj lipharojn kaj denove ĝustigis sian flanelan pantalonon, kiu vivis la poltronan vivon de piĵamoj antaŭ la tempo de la historio de Cigaro. Li kapbalancetis, poste li elprenis sian sinjoran promenbastonon el sia interna poŝo, meze rompitan bambuon kun ŝraŭbingo sur ties supra parto. Lastatempe li devis pensiigi sian ŝatatan objekton, ĉar en la proksimo de la knabino lia mano estis plena de laboro dum la tuta tago.

— Dio benu, fraŭlino!..

— Fraŭlino estas via onklino!

— Tio veras. Sed ŝia meza filo nun fariĝis suboficiro en la vendohalo, bonvolu ne preni ŝian nomon sur viajn lipojn, ĉar mi batos tiujn. Vi jam povas komenci serĉi alian idioton anstataŭ mi.

— Mi ne trovos tian, kiel vi! — ploris la knabino.

— Miaflanke la profunda koldoloro!

Kaj turnante la kanbastonon inter siaj fingroj, kies supran finon ornamis ŝraŭbingo, sed ne nur kiel ornamaĵo, ĉar ĝi frotpoluriĝis brila pro multaj batoj, resaniĝantaj pli ol ok tagojn. Poste li eklevis eĉ sian ĉapon kaj salutis kun malestima orgojlo:

— Gud baj!

Kaj li foriris. Tiel! Mi aranĝis tion. Impertinenta trampineto. Eĉ se ŝi estus virino! Sed ŝi estas bubinaĉo, kiu bedaŭrigas sin, por ke oni servu ŝin. Ŝi estas infano…

Li jam preterpasis la stratangulon, kiam akresona voĉo de knabino postkriis lin, superanta la posttagmezan rumoron:

— Mi atendos vin je la sepa antaŭ la kinejo. Kunportu belan, lame-an vestaĵon, kaj ne malfruu! Cigaaaro!

— Vi povas atendi tion — li pensis kaj iris plu.

Li fajfante rigardadis la virinojn kaj iafoje tordis siajn lipharojn. Tiu Cigaro estis belstatura junulo. Lia densa hararo brilis kiel spegulo, kvankam Nanette la Lentuga, la vendistino de pupoj Mikimaus asertas, ke li havas odoron de rostita haringo, ĉar Cigaro kombas sin nur post la manĝado, sed ĉiu scias, ke Nanette la Lentuga, kompromitas la odoron de la knabo pro venĝo. Tial ŝi ricevis du vangofrapojn de Rita Kamelio.

— Saluton, Cigaro!

Bob la Malforte-batu kriis al li el la enirejo de la parko Narciso.

Lia oficejo estis tie, li apogiĝis al la muro, havis rozkoloran kol-ŝirmilon kaj liphararon kiel la usonaj filmaktoroj, en bone gladita vestaĵo. Multaj tiaj junuloj staris tie, portantaj similan kol-ŝirmilon kaj lipharojn. El la ejo aŭdiĝis sono de citro kaj alda kantvoĉo de virino. Kelkaj gajaj virinoj ridetante elrigardis tra la fenestro de iu etaĝo.

Cigaro eklevis sian ĉapon kaj mansvingis al la virinoj.

— Ĉu vi estas surda?! — kriis Bob la Malforte-batu. Li ricevis tiun nomon pere de eksterlanda virino, kun kiu li havis multajn konfliktojn, kaj dum korpa puno ŝi kutimas ŝrikadi kun falsa prononco: „Malforte batu… Bob, malforte, ĉar ĝi doloras!” Tiel li havis la nomon Bob la Malforte-batu.

— Kion vi volas?

— Kiel fartas Prücsök?

— Mi ne konas tiun bubinon — respondis Cigaro. — Mi deprenis mian protektan manon de sur ŝi. — Kaj li foriris kun rigida teniĝo.

Ruĝe brilantaj polveroj ŝvebis en la varmega, gras-odora posttagmezo, kaj ĉirkaŭ la doganejo oficistoj faris sian ĉiutagan kriegadon, tiel esprimante sian opinion pri la trompoj de la frajtistoj.

Ĉe la stratangulo maljuna, barba ostrovendisto turniĝis per sia durada ĉaro. La ruĝaj kaj blankaj boteloj mallaŭte kunbatiĝis surper liaj konkoj, metitaj sur verdajn arbofoliojn.

— He! Cigaro! Prücsök…

— Mi ne konas insekton laŭ tiu nomo!

— Tiam bonvolu diri al ŝi, ke Bubi Kmetter, la ĉeffiŝisto morgaŭ konsignos ostrojn al ŝi, sed ŝi frue venu por tiuj.

Ĝi estis gaja vivo. Bonaj konatoj preterrapidis lin en la polva rumoro, kaj la vento kunportis sonojn de klakado de vangofrapoj el la direkto de la parko Narciso.

Mi diras, ke gaja vivo fluis ĉi tie.

— Sinjoro Cigaro!.. Haho!

— Nu, kio okazis. Ĉu eble vi vojeraris en la neĝoŝtormo?

La usona studento, kiu makleris pri ombro-bildoj en la interna urbo, ĝuste nun iris tien kun sia vakstola ujo, kaj dume li ekvidis Cigaron.

— Mi petas vin: donu ĝin al Prücsök.

Li eltiris ombro-bildon, kiu prezentis la knabinon.

— Iru en la inferon, vi, pentristaĉo! Mi havas nenion komunan al virino. Mi deprenis mian manon de sur ŝi.

— Ah! I’m sorry…

— Ni do restas en tio.

Unubrake li flankenŝovis la knabon kaj iris plu. Kial oni estas ravitaj pro tiu sorĉistineto?

Ĉe li finiĝis. Kiam li pensis tion, alvenis galopante Cefi, la akvokapa Drato, li estis ses jara knabo kaj konstante portis ununuran, longan noktoĉemizon. Al lia beleta, inteligenta vizaĝo konvenus korpo de plenkreskulo, rilate lian kapon, grandan kiel barelo. Sed la enorma kapo estis tre saĝa kaj ege malgaja. Malbelaj cikatroj kovris ĝin, precipe super lia lipo, kie li ofte gratis sian nazon montorfingre. Li agadis kiel rapidkuriero en la eksterurbo, kaj tial oni nomis lin Drato ĉi tie.

Li alvenis el polvoglobo, per subita bremso, balanciĝante sur siaj konveksgamboj, kiel ventego.

— Sinjoro Cigaro! Aŭskultu min! Prücsök mesaĝas, bonvolu ŝteli verdan vestaĵon, se eblas, sed estu artefaritaj floroj sur ties kokso!

— Kion vi rakontas, vi, veziko?

— Bonvolu verdan…

— Forportu vin, ĉar mi tretos sur vin!

Kia impertineteco.

— Mi petas skatoleton da cigaredo Caporal.

Riza la Butonokula, kiun oni nomis tiel pro ŝiaj rondformaj, stultaj, pup-okuloj, vendis kukojn, ruĝan vinon, nigran kafon kaj buljon-kubojn Viandox en la flanko de la teretaĝa domo, en kvadratforma fenestro. Iam la dika virino havis vapor-vestaĵlavejon, sed bohema remburisto, kiu estis ŝia konato, fordisipis ĝin per sia drinkado, tiel Riza la Butonokula dum mallonga tempo iris lavi al privataj domoj. Sed la bohema konduto de la remburisto estis senlima, kaj li fordrinkis ankaŭ la dotaĵon de la filino de sinjoro Vunier, ĝis la lasta neĝeblanka egreto. Tial ili estis mallonge en prizono. La vendejo apartenis al la 72 jara, emerita rodkapitano. Li dungis la tute rondforman virinon, kaj Cigaro, la apaĉo, tiam batis la remburiston, kiam li aperis en la proksimo de la vendejo, ricevinte 45 frankojn da paŭsalo ĉiumonate.

De tiam Riza la Butonokula estimas Cigaron. Sed ŝi mallevas siajn okulojn, kiam li venas aĉeti, ĉar Rita Kamelio foje vangofrapis Hedvigan la Relegaciitan pro flirtado, ke rompiĝis ŝia nova protezo.

— Jen estas la cigaredo Caporal kaj la ruĝa vino. Ĝi kostas entute 25 soldojn…

Ŝi diris laŭte, ĉar la 72 jara rodkapitano ripozis sur kanapo en la malantaŭa ĉambro, kaj li tuj vekiĝis, kiam ĉesis la kutimajn voĉojn de la vendado.