Выбрать главу

“Nepre,” li diris.

“Kial, laŭ via opinio, oni malrespektas permanan laboron kaj metiojn? Ĉu ni povas trovi alian kialon ol ke la malrespektanto havas malfortan plejbonan parton en si, tiel ke li ne kapablas regi la bestojn en si? Li servas ilin ĉar li nur sukcesis lerni plaĉi ilin.”

“Tiel ŝajnas,” li respondis.

“Por ke li estu same regata kiel la plejbona, ni diris ke li devas esti sklavo de tiu plejbona en kiu regas dieco. Ni ne kredas ke li devas esti regata por esti damaĝata kiel Trasimaĥo kredis pri regantoj, sed ĉar estas pli bone ke ĉiu persono estu regata de dia saĝeco. Plej bone estas ke tiu saĝeco estu interne de li. Sed se ĝi mankas en li, li serĉu ĝin ekstere. Tiel ni ĉiuj laŭeble estos egalaj kaj amikoj kun unusola gvidanto.”

“Tute ĝuste,” li diris.

“Estas klare,” mi daŭrigis, “ke la leĝo celas tion kaj tial ĝi aliancas kun ĉiuj civitanoj. La regado al infanoj celas ke ili ne estu liberaj ĝis estos establita en ili socio respondanta al la socio de la civito. Ni kulturas la plejbonon en ili kiu estas simila al tiu en ni, kaj tiel ni starigas similan regantan gardiston en ili. Post tio ni liberigas ilin.”

“Estas klare,” li konsentis.

“Kiel, do, Glaŭkono, per kia argumento ni povus pretendi ke esti maljusta estas profite? Aŭ esti malmorala aŭ fari malbonon por akiri pli multan monon aŭ iun alian potencon pro kiuj li fariĝus pli senvalora?”

“Ne povas esti,” li respondis.

“Kaj kiel li profitus se li kaŝus sin kaj ne estus punita? Se li kaŝas sin li ja fariĝas eĉ pli senvalora. Sed se li ne kaŝas sin kaj estas punita, lia besteco endormiĝas kaj malsovaĝiĝas kaj lia humaneco liberiĝas. Tiel la tuta psiko estas dediĉita al la natura plejbono kaj plivaloriĝas. Ĝi akiras prudenton kaj justecon kaj saĝecon, kiuj estas pli valoraj ol korpaj forto kaj beleco kaj sano, samkiel la psiko estas pli valora ol la korpo.”

“Neeviteble,” li diris.

“Do inteligentulo vivus celante ĉion ĉi. Unue, li honorus studadon de temoj kiuj tiel formas la psikon kaj li malhonorus alicelajn studojn.”

“Klare,” li diris.

“Plue,” mi diris, “li ne vivus tiel ke la stato de lia korpo kaj ĝia trejnado servus brutan kontraŭracian plezuron, aŭ eĉ ke li ĉefe celus sanon por fariĝi forta aŭ sana aŭ bela krom se tio kondukas al prudenteco. Ĉiam li agordus la harmonion en la korpo kun tiu en la psiko, por ke ili sonu unuece.”

“Nepre,” li diris, “se li volas vere esti artisto.”

“Ankaŭ,” mi diris, “li volus similan harmonion kaj bonordon kiam temas pri akirado de mono. Li ja ne estus blindigita de la amo de la publiko al senfina amasigo de mono kaj per tio enirus senfine malbonan staton, ĉu?”

“Mi kredas ke ne,” li diris.

“Ĉar,” mi diris, “observante la internan socian ordon en si, li zorgus ne ŝanceli ĝin per tro aŭ maltro da riĉaĵoj. Laŭ tiu principo li laŭeble gvidus la pliigon aŭ malpliigon de siaj riĉaĵoj.”

“Ĝuste tiel,” li diris.

“Kaj same pri honoroj. Laŭ la sama principo li volonte partoprenus kaj ĝuus ilin kiam li opinius ke ili faros lin pli bona persono. Sed se li opinius ke ili detruus la esencan kvaliton en li, li evitus ilin negrave ĉu temus pri privataj aŭ publikaj honoroj.”

“Li tute ne volus partopreni en politiko,” li obĵetis, “se li devus priatenti tion.”

“Je la Hundo!” mi respondis. “Li ja volus en sia propra civito. Sed eble ne en sia patrio krom pro miraklo.”

“Mi komprenas,” li diris. “Vi volas diri ke li volonte partoprenus en civito kian ni diskutis kiel idealan. Sed mi dubas ke ĝi iam establiĝus sur la tero.”

“Sed,” mi diris, “povas esti ke modelo de ĝi ekzistas en la ĉielo, por tiu kiu volas vidi ĝin kaj kiu vidinte ĝin volus esti partoprenanto. Sed tute ne gravas ĉu ĝi ekzistas aŭ ekzistos, ĉar li akceptus partopreni nur en ĉi tia socio.”

“Verŝajne vi pravas,” li diris.

Parto Dek

“Nu,” mi diris, “el la multaj aspektoj de la organiziĝo de nia civito, mi opinias ke nia takso pri poezio estas plej grava.”

“Kial?” li demandis.

“Ĉar ni tute malpermesis imitadon.[119] Ŝajnas al mi ke nun tio estas eĉ pli forte malpermesenda, post nia ekzamenado de la naturo de la psiko.”

“Pro kio?”

“Mi eksplikos al ĉi tiu grupo—sed nepre ne ripetu al la tragediverkistoj kaj aliaj imitistoj kion mi diros. Estas fie kiam ili atakas la mensojn de la aŭskultantoj kiuj ne havas rimedon scii la veron.”

“Precize kion vi celas diri?”

“Ŝajnas ke mi devos diri ĝin,” mi respondis, “eĉ kvankam la amo kaj respekto kiujn jam de infaneco mi havas al Homero avertas ke mi ne rajtas diri tian opinion—ĉar li ja estas la instruisto kaj gvidanto de ĉiuj gravaj tragediverkistoj. Sed respekti homon pli ol la veron estas malinde, do mia opinio estas direnda.”

“Certe,” li diris.

“Aŭskultu, do, aŭ preferinde estas ke vi respondadu.”

“Nu, demandu.”

“Ĉu vi povas skizi por mi ĝuste kio estas imitado? Ĉar mi mem vere ne scias kiun celon ĝi havas.”

“Do kiel mi povus scii?”

“Ne estus mirinde,” mi diris, “ĉar ofte malakrevidaj okuloj rimarkas ion pli rapide ol la akrevidaj.”

“Vere,” li respondis. “Sed kiam vi ĉeestas, mi ja ne povus havi sufiĉe da kuraĝo por diri kion mi nur kredas vidi.”

“Ĉu do ni komencu nian enketon laŭ nia kutima metodo? Estas nia kutimo koncepti unusolan prototipon por la multaj diversaĵoj, al kiuj ni donas nur unu nomon.[120] Ĉu vi komprenas?”

“Mi komprenas.”

“Nun ni elektu kiun ajn grupon, laŭ via prefero. Ekzemple, ni povus diskuti pri la fakto ke ekzistas multaj specoj de litoj kaj de tabloj.”

“Certe.”

“Tamen, ekzistas nur unu koncepto—nome, lito, aŭ tablo.”

“Jes.”

“Kaj ni kutimas diri ke la ĉarpentisto kiu faras ĉiun el ili, laŭ tiu prakoncepto konstruas la litojn aŭ tablojn kiujn ni uzas. Kaj estas same pri aliaj objektoj. Neniu ĉarpentisto konstruas la koncepton mem, ĉu?”

“Tute ne.”

“Nun diru kiel vi nomus alian fabrikanton.”

“Kiun?”

“Personon kiu kapablas konstrui ĉion faratan de ĉiuj ajn metiistoj.”

“Tiu estus vere mirinda persono.”

“Vi kredos lin multe pli mirinda baldaŭ. Tiu unusola metiisto ne kapablas fari nur ĉiujn tiajn objektojn, sed ankaŭ li faras ĉion kreskantan sur la tero kaj ĉiujn vivaĵojn, eĉ sin mem kaj krome ankaŭ la teron kaj la ĉielon kaj Diojn kaj ĉion en la ĉielo kaj en Hadeso sub la tero.”

“Vi parolas pri nekredeble mirinda lertulo.”

“Ĉu vi ne kredas min?” mi demandis. “Diru al mi, ĉu vi kredas ke tia metiisto tute ne povus ekzisti? Aŭ ke laŭ unu senco tia metiisto povus ekzisti kaj laŭ alia senco li ne povus ekzisti? Ĉu vi ne agnoskas ke, laŭ unu senco, vi mem povas fari ĉion ĉi?”

“Kiel?”

“Ne estas malfacile,” mi diris. “Tio estas ebla plurmaniere kaj rapide. Se vi volas scii la plej rapidan metodon, nur prenu spegulon kaj ĉirkaŭmovu ĝin. Vi tre rapide faros la sunon kaj ĉion en la ĉielo kaj egale rapide la teron kaj vin mem kaj ĉion alian vivantan kaj fabrikaĵojn kaj kreskaĵojn kaj ĉion kion ni ĵus menciis.”

“Jes,” li diris, “sed ili estus nur iluzio, nenio vere ekzistanta.”

“Bonege!” mi diris. “Vi trafis la kernon de la argumento. Mi opinias ke pentristo estas ĝuste tia metiisto, ĉu ne?”

“Certe.”

“Sendube vi dirus ke li ne vere faras kion li faras. Tamen, laŭ unu vidpunkto, pentristo ja kreas liton.”

вернуться

119

Vidu la antaŭan diskuton (329-398).

вернуться

120

Ĉi tio rilatas al arketipoj—ke en la menso ni havas ĝeneralan koncepton pri ĉiu afero, al kies ekzempleroj ni donas unusolan nomon eĉ kvankam ilia aspekto varias. Ekzemple, Amo, kiun ni nomas unusola emocio, sed kiu havas multajn formojn. Simile estas pri Vero, Belo kaj ĉiuj abstraktoj. Laŭ Platono, kiel ni tuj vidos, tio estas vera ankaŭ rilate al konkretaĵoj. Sur ĉi tiu principo Kantio konstruis sian filozofian teorion pri la manieroj laŭ kiuj ni komprenas la mondon. Carl Jung, en nia jarcento, siavice uzis la filozofion de Kantio kiel bazon por Analiza Psikologio, kaj repopularigis la vorton “arketipo”.