Выбрать главу

“Tiel oni diras,” mi daŭrigis. “Sed, Glaŭkono, laŭ via kredo, se Homero vere kapablis instrui kaj plibonigi homojn, se li estis kapabla ne nur imiti sed efektive scii tiajn aferojn, kial li ne akiris multajn disĉiplojn kiuj honorus kaj amus lin? Protagoro de Abdero kaj Prodiko de Keoso,[126] kaj tre multaj aliaj sukcesas konvinki siajn privatajn studentojn ke oni ne estas kompetenta prizorgi familion aŭ civiton, se ili ne estras la edukadon. Ili estas tiel honorataj pro sia erudicio ke oni preskaŭ portas ilin sur siaj kapoj. Se Homero kapablus plimoraligi onin, liaj kunuloj ne estus lasintaj lin kaj Hesiodon ĉirkaŭiradi rapsodiante, sed opinius ilin pli valoraj ol oro kaj devigus ilin resti. Kaj se Homero kaj Hesiodo rifuzus resti, oni akompanus ilin kien ajn ili iris, ellernante iliajn instruojn.”

“Ŝajnas al mi, Sokrato,” li diris, “ke vi estas tute prava.”

“Konsekvence komencante kun Homero ni diros ke ĉiuj poetoj nur imitas bildojn de moraleco kaj de la aliaj temoj, pri kiuj ili verkas. Ili ne atingas la Veron, sed kiel ni ĵus diris, portretisto pentras la aspekton de ŝufaristo kvankam sciante tute nenion pri ŝufarado—kaj li ja pentras por personoj kiuj scias nenion pri ĝi, sed taksas la bildon nur per ĝiaj koloroj kaj desegnaĵoj.”

“Certe.”

“Kaj laŭ mia opinio ni prave dirus ke poeto uzas kvazaŭkolorojn por ĉiuj metioj. Liaj koloroj estas nomoj kaj vortoj. Sed li tute ne scias la metiojn, li nur imitas ilin tiel lerte ke liaj vortoj ŝajnigas al aliaj personoj ke li tre lerte informas pri ŝufarado per siaj metro kaj ritmo kaj tonoj. Kaj estas same kiam li poezias pri stragegio aŭ kiu ajn alia temo. Tiel granda estas la ĉarmo de poezio. Sed se ni senvestigas la poezion je ĝiaj koloroj kaj vidas ĝian enhavon mem, nu, mi kredas ke vi scias kiel aspektas la rezulto—vi ja rimarkis tion, ĉu ne?”

“Jes, certe,” li respondis.

“Analogio estas la belaj vizaĝoj de junuloj kies beleco malaperas kiam oni vidas ilin post la perdiĝo de ilia florado.”

“Perfekta analogio,” li komentis.

“Nun pripensu: La poeto kiu faras bildon, kiu imitas, scias, laŭ kion ni diris, nenion pri la realo sed nur pri aspektoj, ĉu ne?”

“Tiel estas,” li diris.

“Sed ni ne lasu tion nur duone ekzamenitan, ni kompletigu nian enketon.”

“Parolu,” li diris.

“Ni diru ke pentristo faris bildon de brido.”

“Jes.”

“Sed la bridon efektive faras ledisto kaj forĝisto.”

“Certe.”

“Ĉu la pentristo scias kia devas esti brido? Eĉ la farantoj, la forĝisto kaj ledisto, ne scias. Efektive, scias nur la uzanto, la ĉevalisto.”

“Tute vere.”

“Ĉu ne necesas simile paroli pri ĉio?”

“Ekspliku.”

“Tri teknikoj zorgas pri ĉiu faritaĵo: Uzado, konstruo kaj imitado.”

“Jes.”

“Nu, la valoro kaj beleco kaj ĝusteco de ĉiu objekto aŭ vivantaĵo aŭ ago estas taksendaj laŭ la celo por kiu ĝi estiĝis.”

“Vi pravas.”

“Do la neevitebla konsekvenco estas ke la uzanto estas la eksperto kiu informas la farinton pri kiel bone aŭ malbone li faris instrumenton por ĝia celata uzo. Ekzemple, flutisto informas flutfariston pri la kvalito de liaj flutoj kaj ordonas kiaj li devas fari siajn flutojn kaj la flutfaristo obeas.”

“Certe.”

“Do eksperto informas pri la kvalito de la flutoj kaj la faristo sekvas.”

“Jes.”

“Ni povas fari ĝeneralan konkludon: Faristo de instrumentoj ricevas sian scion pri la bona aŭ malbona kvalito de siaj faraĵoj per kunhelpo de eksperto kaj pro sia devo aŭskulti la eksperton. Tiu eksperto estas la uzanto.”

“Tiel estas.”

“Nu kiam temas pri artisto, ĉu li ricevis sian scion pri tio kion li desegnas per propra uzo, por tiel scii ĉu la bildo estas kaj bela kaj ĝusta? Aŭ ĉu li ricevis ĝustan komprenon per devo akompani la eksperton kaj ricevi ordonojn pri kiel li devas pentri?”

“Mi devas diri ‘ne’ rilate ambaŭ demandojn.”

“Do tiu imitanto, la artisto, nek scias nek ĝuste komprenas pri la kvalito de tio kion li imitas.”

“Ŝajnas ke ne.”

“Do poeto tre elegante komprenas tion, pri kio li poezias!”

“Neniel.”

“Tamen li imitadas, ne sciante ĉu li faras valorajn aŭ senvalorajn versojn. Lia sola kriterio estas ĉu la publiko, kiu tute ne scias pri la temoj, aprobas.”

“Kiel povus esti alie?”

“Mi kredas ke ni prave kunakordas ke imitanto scias nenion atentindan pri la temoj de sia poezio kaj li nur ludas, tute malkredinde. Kaj tio estas plej valida rilate al la imitantoj kiuj verkas trageDiojn, ĉu per jamboj, ĉu per eposoj.”

“Certe.”

“Je Zeŭso!” mi diris. “Tia imitado estas sur la tria nivelo sub la Vero, ĉu ne?”

“Vi pravas.”

“Kion en la homo influas la forto kiun ĝi havas?”

“Mi ne komprenas.”

“Nu, jen: Objekto ne ŝajnas al niaj okuloj esti samdimensia kiam ĝi estas proksima kaj kiam ĝi estas malproksima.”

“Tiel estas.”

“Simile, stango aspektas malrekta kiam ni vidas ĝin en la akvo, sed rekta kiam ekster la akvo. Kaj koloroj trompas la okulojn, tiel ke objekto en bildo povas ŝajni konkava aŭ konveksa. Klare ke ĉi ĉiaj konfuzoj estas en la menso. Pro tiu konfuzebleco de la menso, pentrado de panoramoj ne malsuperas sorĉadon aŭ magion kaj aliajn tiajn trompojn.”

“Estas vere.”

“Mezurado kaj kalkulado kaj pesado estas vere valoraj helpiloj por korekti tiajn misaspektojn. Sekve, granda aŭ malgranda aŭ multeca aŭ peza aspekto ne regas nian scion, pro nia kapablo kalkuli kaj mezuri kaj pesi.”

“Nepre.”

“Kaj tia kalkulado estas ago de la menso.”

“Prave.”

“Tamen kvankam ni multfoje mezuris kaj pruvis ke io estas pli granda aŭ malpli granda ol io alia, aŭ same granda, la misaspekto povas resti.”

“Jes.”

“Sed ni diris ke ne estas eble kredi samtempe du malajn konkludojn pri unusama afero.”

“Ni prave diris tion.”

“Do tiu parto de la menso kiu kredas ion kontraŭan al la mezuro ne povas esti la sama parto de la menso kiu kredas la mezuron.”

“Ĝi ne povas.”

“Sed la parto kiu kredas konforme al mezuro kaj kalkulo devas esti la plej alta parto de la menso.”

“Jes.”

“Kaj la parto kiu kredas alie devas esti unu el la plej malaltaj.”

“Nepre.”

“Estas pri tio ke mi volis konsenton kiam mi diris ke la arto de desegnado kaj la aliaj artoj bazitaj sur imitado faras sian laboron tre malproksime de la Vero. Kaj ĉar ĝi estas malproksima de nia intelekto, ĝi estas kolego, kunulo kaj amiko de nenio sana aŭ vera.”

“Vi plene pravas.”

“Do imitado estas infanaĉo de kuniĝintaj gepatraĉoj.”

“Tiel ŝajnas.”

“Ĉu,” mi demandis, “tio estas valida nur rilate al vido, aŭ ankaŭ al aŭdo—tiu speco de imitado kiun ni nomas poezio?”

“Verŝajne ankaŭ al tio.”

“Ni ne fidu konkludon bazitan nur sur ‘verŝajno’ estigita de grafiko. Ni konsideru tiun parton de nia pensado kies kamarado estas poezia imitado, por vidi ĉu ĝi estas malalta aŭ altestiminda.”

“Tio ja estas necesa.”

“Ni konsideru la aferon tieclass="underline" Ni povas diri ke drampoezia imitado prezentas homojn kiuj agas volonte aŭ pro devigo kaj sekve de tiuj agoj ili opinias sin bonsortaj aŭ malbonsortaj. Kaj samtempe ili ĝojas aŭ malĝojas. Ĉu estas io aldonenda al tio?”

“Nenio.”

“Kaj dum ĉio ĉi, ĉu oni restas senemocia?[127] Aŭ ĉu, ĝuste kiel rilate al vido estis malakordo kaj kontraŭaj opinioj samtempe pri la samaj aferoj, tiel estas malakordo kaj sinkontraŭado rilate al agoj? Nun mi memoras ke ni ne bezonas diskuti tion, ĉar ni jam plene diskutis ĝin antaŭe. La menso estas plenplena de sennombraj sinkontraŭaĵoj samtempe.”

вернуться

126

Protagoro (ĉ. 490-post 421 a.K.) estis tiutempe fama edukisto, i.a. pri politiko kaj pri gramatiko. Li estas ĉefrolanto en la verko de Platono titolita Protagoro. Agnostika, Protagoro estas plu memorata ankoraŭ nun pro sia aforismo” la homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj”. Laŭdire li kaj Sokrato tre bone konis unu la alian. Prodiko (ĉ. 465-post 399 a.K.) estis fama retoro.

вернуться

127

Ne estas klare, ĉu en la sekvanta diskuto Platono parolas pri la emociaj spertoj de la aktoroj dum sia prezentado, aŭ pri la spertoj de la aŭskultantaro/rigardantaro. Verŝajne ambaŭ. Aristotelo post multaj jardekoj diskutos tiun temon pli detale.