Выбрать главу

“La eltere venintaj lamentante kaj plorante rakontis siajn memorojn pri kion ili suferis kaj vidis dum sia vojaĝo subtera—la vojaĝo daŭris mil jarojn—kaj la elĉiele venintaj rakontis pri siaj agrablaj spertoj kaj la nekredeble belaj vidaĵoj. Nu, Glaŭkono, longa tempo estus necesa por rakonti al vi ĉion. Sed li diris ke la plej grava afero estis ke ĉiu persono estis punita pro ĉiu malmorala ago, dekoble pro ĉiu fiago, tio estas, dekoble cent jarojn pro ĉiu ago, laŭ la premiso ke la homa vivo daŭras cent jarojn—por ke oni estu plene punita pro ĉiu fiago. Ekzemple, se iu kulpis pri la morto de multaj personoj, aŭ perfidis civitojn aŭ armeojn kaj transdonis ilin en sklavecon, aŭ kulpis pri iu alia krimo, tiu ricevis dekoble pli grandan suferon pro ĉiu kulpo. Kaj se iu faris bonajn agojn kaj estis morala kaj pia, tiu ricevis taŭgan rekompencon. Li ankaŭ parolis pri beboj kiuj mortis nelonge post sia naskiĝo, sed tio ne meritas diskuton. Kaj li raportis pri la pli grandaj repagoj donitaj al homoj kiuj malpie aŭ pie respektis Diojn kaj gepatrojn aŭ propramane murdis.

“Li diris ke li apudestis kiam iu demandis al alia, pri kie estas Ardiajo la Granda. Tiu Ardiajo de Pamfilio estis tirano de iu civito antaŭ mil jaroj. Li murdis sian maljunan patron kaj sian pli aĝan fraton kaj laŭdire li faris multajn aliajn malpiajn agojn. La respondo estis: ‘Li ne venis kaj neniam venos, ĉar tio estas unu el la teruraĵoj kiujn ni vidis. Kiam ni estis proksimaj al la elirejo, pretaj supreniri post ĉiuj niaj suferoj, ni subite vidis lin kaj aliajn,—plejparte ili estis tiranoj, sed inter ili estis ankaŭ treege pekintaj privatuloj—kiuj supozis ke ili ankaŭ supreniros, sed la elirejo rifuzis trairon. Ĝi muĝegis kiam ajn unu el tiuj nekuraceblaj fiuloj provis supreniri kaj ĝi ankaŭ muĝis kiam alproksimiĝis iu ankoraŭ ne sufiĉe punita.’ sonegon kaj kaptis kaj forkondukis ilin. Sed ili kunligis la manojn kaj piedojn kaj kapon de Ardiajo kaj aliaj, faligis ilin kaj bategis ilin kaj, tirinte ilin al la flanko de la vojo, torturis ilin per dornegoj. Kaj ili informis la apudstarantojn pri kial ili kondukis ilin kaj ĵetis ilin en Tartaron. Tio plej terurigis ilin, Ero diris, ĉar ĉiu ektimis ke la voĉo muĝegos kiam li supreniros. Kaj ĉiu ĝojegis, suprenirinte dum silento. Tiaj, do, estas la punado kaj venĝo kiel ankaŭ la feliĉoj. Kiam oni jam estis sur la kampo sep tagojn, la okan tagon ili devis stariĝi kaj marŝi. Post kvar tagoj ili atingis lokon kie ili supren povis vidi lumon kiu kiel kolono trairis la ĉielon kaj teron. Ĝi similis al ĉielarko, sed ĝi estis pli brila kaj pura. Post ankoraŭ unu tago ili atingis ĝin kaj tie, en la mezo de la lumo, ili trovis la pozicion de la finoj de la ĉenoj—la lumo estis ligita al la ĉielo kiel triremkablo[134] por stabile fiksi la cirkonferencon. De la finoj pendas la ŝpinilo de Neceso kaj ĉirkaŭ ĝi estas la rivoluoj. La akso kaj la hoko estis el ŝtalo kaj la peza turnilo[135] estis el miksaĵo de ŝtalo kaj aliaj aĵoj. La turnilo estis tia: Ĝi estis simila al niaj kutimaj turniloj, sed, laŭ kion li diris, ĝi estis granda kaj kava kiel vazo. Dua, malpli granda, sed ekzakte simila ujo estis en ĝi, perfekte konforma kaj en tiu estis tria kaj en tiu estis kvara kaj tiel plu, sume estis ok. Do estis ok turniloj, ĉiu interne de alia—tiel ke de supre oni vidis ok randojn kiuj kune konsistigis surfacon de turnilo ĉirkaŭ la akso. La akso trairis la mezon de la oka.

“La unua, plej ekstera turnilo havis la plej larĝan, rondan randon; post ĝi, la plej larĝan randon havis la sesa turnilo; post tiu, la plej larĝan randon havis la kvara turnilo; post tiu, plej larĝa estis la rando de la oka turnilo; post tiu, la sepa; post tiu, la kvina; post tiu, la tria; kaj la plej mallarĝan randon la dua. La plej larĝa rando estis plurkolora, tiu de la sepa estis plej brila, la oka ricevis sian koloron de la brilado de la sepa, la dua estis simila al la kvina, ili estis pli flavaj, la tria estis plej blanka, la kvara estis iom ruĝa kaj la sepa estis iom malpli blanka ol la tria.[136]

“La tuta grupo turniĝadis, sed la sep internaj ankaŭ turniĝadis malrapide laŭ kontraŭa direkto. Plej rapide turniĝadis la oka, post ĝi la sepa, sesa kaj kvina kiuj samrapide turniĝadis. Post ili, plej rapida estis la kvara kies direkto aspektis kvazaŭ kontraŭa. Post tiu sekvis la tria kaj plej malrapida estis la dua. La tuto turniĝadis sur la genuoj de Neceso. Sur ĉiu el la randoj staris sireno,[137] kiun la rando ĉirkaŭen kunportis. Ĉiu sireno sonigis unu noton kaj la notoj kune konsistigis oktavon. Tri aliaj sidis ĉirkaŭe sur tronoj je egalaj distancoj inter si. Ili estis la Destinoj, la filinoj de Neceso kun girlandoj ĉirkaŭ la kapoj kaj portantaj blankajn robojn. Ili estis la Disdonantino de Lotoj, kun la ŝpinistino kaj Neevitebleco. Ili kantadis laŭ la melodio de la sirenoj, la Lotistino pri la pasinteco, la ŝpinistino pri la aktualo kaj Neevitebleco pri la estonteco. La ŝpinistino foje per sia dekstra mano helpas la plej eksteran randon turniĝi, Neevitebleco per sia dekstra mano foje puŝas la internajn kaj la Lotistino puŝas la eksteran kaj internajn alterne, per siaj manoj. Kiam oni alvenis, oni devis iri rekte al la Lotistino. Oficialulo unue starigis ilin laŭ vico kaj poste li prenis de sur la genuoj de la Lotistino lotojn kaj ekzemplojn de vivoj. Li ekstaris sur alta poDio kaj diris:

“‘Proklamo de la Lotistino, juna filino de Neceso: Efemeraj psikoj, komenciĝas nova periodo de vivo por vi, finiĝonta per morto. Neniuj dajmonoj estos donitaj al vi, vi devos mem elekti proprajn dajmonojn. Kiu ricevos la unuan loton, tiu unue elektos vivon kiu fariĝos necesa por li. Virto havas neniun mastron. Ĉiu ricevos tiom da ĝi kiom li respektas aŭ ne respektas. La respondeco estas de la prenanto. Dio ne estas kulpa.’

“Dirinte tion, li disĵetis la lotojn inter ilin. Ĉiu prenis tiun kiu falis apud lin. Sed oni ne permesis ke Ero prenu loton. Ĉiu klare vidis kiun numeron li mem prenis. Post tio, la oficialulo metis la ekzemplojn de vivoj sur la teron antaŭ ili. Estis multe pli da vivoj ol da ĉeestantoj. La vivoj estis ĉiaspecaj, vivoj de ĉiaj bestoj kiel ankaŭ de ĉiaj homoj. Vivoj de tiranoj estis inter ili—iuj estis tiranoj dum la tuta vivo, aliaj estis de tiranoj kiuj sukcesis nur ĝis la mezo de la vivo kaj post tio fariĝis mizeraj kaj fuĝantaj kaj almozpetantaj. Estis vivoj de personoj famaj pro sia beleco aŭ forto aŭ atletiko, aŭ pro sia familio kaj ankaŭ estis vivoj de nefamaj personoj—viroj kaj virinoj. Sed ne estis rangoj laŭ karaktero, ĉar kiu prenis vivon, tiu neeviteble akiris respondan karakteron. Aliaj sortoj, ekzemple gradoj de riĉeco kaj malriĉeco, malsano kaj sano, estis disŝutitaj en la vivojn. Pro tio, Glaŭkono, estas danĝero por ĉiu homo. Tial estas urĝe ke ĉiu el ni forlasu ĉiun alian studon kaj anstataŭe studu kaj serĉu iun personon kiu povos instrui al ni la kapablon rekoni ĉu iu vivo estas bona aŭ malbona, tiel ke laŭeble ni elektos ĉiam la plej bonan. Ni devas zorge atenti ĉion jam diritan. Ni devas konsideri kiel ĉio rilatas al bona vivo, ĉu helpe, ĉu malhelpe. Ni devas povi rekoni kiel beleco reagas kiam ĝi estas kombinita kun malriĉeco aŭ riĉeco. Kaj kiel ĝi estigas bonon aŭ malbonon kiam ĝi estas kombinita kun la diversaj specoj de psikoj. Ni devas scii kiel nobeleco kaj manko de nobeleco kaj privata kaj publika vivoj kaj forteco kaj malforteco kaj kapablo facile lerni aŭ nur malfacile lerni kaj ĉiu alia karakterizaĵo natura en la psiko, aŭ akirita—ni devas konstati kiel ĉiuj tiuj aferoj interagas, por ke ni povu konsideri ilin kaj elekti laŭ iliaj influoj sur la karakteron de la psiko kaj tiel estigi pli bonan aŭ malbonan vivon. Ni nomas tiun vivon malbona kiu kondukas al malmoraleco. Kaj ni nomas tiun vivon bona kiu kondukas al moraleco. Ĉio alia estas forlasebla, ĉar ni trovis ke tiu elekto estas plej grava por vivanto kaj mortinto.

вернуться

134

Kablo ĉirkaŭis la cirkonferencon de triremo por teni firma la strukturon de la ŝipo. Ĉe la malantaŭo de la ŝipo la finoj de la kablo eniris la ŝipon, tiel ke oni povis pli streĉi ĝin laŭ bezono. La bildo pervorte prezentita de Platono ne estas klara kaj oni multe disputas pri la detaloj. Ŝajne la bildo estas ke luma kolono agas kiel akso por la turniĝo de la ĉielo kaj Platono volas ke ni imagu ke la planedoj ĉirkaŭiras ĝin kvazaŭ fadeno volviĝanta ĉirkaŭ ŝpinilon—kaj tiu sama lumo ankaŭ ĉirkaŭas la cirkonferencon de la tero kaj do estas la horizonto.

вернуться

135

Greka ŝpinilo konsistis el stango kiu ĉe la kapo estis hokforma. Proksima al la malsupro estis peza bovloforma rondaĵo, tra kies mezo iris la stango. En la analogio donita de Platono, ni devas imagi ke la rondaĵo similis al vazo, en kiu estis dua, malpli granda vazo, en kiu estis tria, ankoraŭ pli malgranda vazo ktp.

вернуться

136

La ok randoj do estis la orbitoj laŭorde de (1) la steloj, (2) Saturno, (3) Jupitero, (4) Marso, (5) Merkuro, (6) Venuso, (7) la suno kaj (8) la luno.

вернуться

137

Mitologia kantanta virino (pli larĝasence ol indikas PIV).