1 Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:
2 Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo?
La mallaŭdanto de Dio tion respondu.
3 Kaj Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
4 Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi?
Mi metas mian manon sur mian buŝon.
5 Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos;
Tion mi ne faros duan fojon.
6 Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:
7 Zonu kiel viro viajn lumbojn;
Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
8 Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton,
Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio,
Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu,
Vestu vin per gloro kaj belegeco;
11 Elverŝu la furiozon de via kolero;
Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
12 Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin;
Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
13 Kaŝu ilin ĉiujn en la tero;
Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
14 Tiam Mi gloros vin,
Se via dekstra mano vin helpos.
15 Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi;
Herbon ĝi manĝas, kiel bovo.
16 Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj,
Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro.
17 Ĝi streĉas sian voston kiel cedron,
La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.
18 Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj,
Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.
19 Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio;
Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon.
20 La montoj alportas al ĝi manĝaĵon,
Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas.
21 Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas,
Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo.
22 Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro,
Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj.
23 Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas;
Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon.
24 Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj,
Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?
Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko,
Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
2 Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo
Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
3 Ĉu ĝi multe petegos vin,
Aŭ parolos al vi flataĵojn?
4 Ĉu ĝi faros interligon kun vi?
Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
5 Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo?
Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
6 Ĉu kamaradoj ĝin dishakos,
Kaj dividos inter komercistoj?
7 Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton
Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
8 Metu sur ĝin vian manon;
Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
9 Vidu, la espero ĉiun trompos;
Jam ekvidinte ĝin, li falos.
10 Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin;
Kiu do povas stari antaŭ Mi?
11 Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li?
Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
12 Mi ne silentos pri ĝiaj membroj,
Pri ĝia forto kaj bela staturo.
13 Kiu povas levi ĝian veston?
Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
14 Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo?
Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
15 Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj,
Interligitaj per fortika sigelo;
16 Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel,
Ke aero ne povas trairi tra ili;
17 Unu alfortikiĝis al la alia,
Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
18 Ĝia terno briligas lumon,
Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
19 El ĝia buŝo eliras torĉoj,
Elkuras flamaj fajreroj.
20 El ĝiaj nazotruoj eliras fumo,
Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
21 Ĝia spiro ekbruligas karbojn,
Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
22 Sur ĝia kolo loĝas forto,
Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
23 La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si,
Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
24 Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono,
Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
25 Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj,
Konsterniĝas de teruro.
26 Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni,
Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
27 Feron ĝi rigardas kiel pajlon,
Kupron kiel putran lignon.
28 Ne forpelos ĝin sago;
Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
29 Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon,
Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
30 Sube ĝi havas akrajn pecetojn;
Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
31 Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon;
La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
32 La vojo post ĝi lumas;
La abismo aperas kiel grizaĵo.
33 Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi;
Ĝi estas kreita sentima.
34 Ĝi rigardas malestime ĉion altan;
Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.
1 Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:
2 Mi scias, ke Vi ĉion povas fari,
Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.
3 Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon?
Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj,
Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.
4 Aŭskultu, kaj mi parolos;
Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.
5 Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi;
Sed nun mia okulo Vin vidis.
6 Tial mi faras al mi riproĉon,
Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.
7 Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano: Mia kolero ekflamis kontraŭ vi kaj kontraŭ viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob. 8 Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob. 9 Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon. 10 Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe. 11 Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo. 12 Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil ŝafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn. 13 Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn. 14 Al unu el ĉi tiuj li donis al nomon Jemima,[1] al la dua la nomon Kecia,[2] kaj al la tria la nomon Keren-Hapuĥ.[3] 15 Kaj en la tuta lando ne troviĝis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedaĵon inter iliaj fratoj. 16 Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn ĝis la kvara generacio. 17 Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satiĝinta de la vivo.