Выбрать главу

Psalmo 7

Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kuŝ, la Benjamenido.
1 Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min, 2 Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, Ĝin disŝirante, dum neniu savas. 3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj, 4 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze: 5 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. [Sela.] 6 Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon. 7 Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren. 8 La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco. 9 Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio! 10 Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn. 11 Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage. 12 Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin. 13 Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj. 14 Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. 15 Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis. 16 Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo. 17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

Psalmo 8

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David.
1 Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la ĉielon. 2 Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon. 3 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis: 4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? 5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. 6 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; Ĉion Vi metis sub liajn piedojn: 7 Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn, 8 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. 9 Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Psalmo 9

Al la ĥorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David.
א Alef
1 Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn. 2 Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
ב Bet
3 Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen, Ili falas kaj pereas antaŭ Vi. 4 Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
ג Gimel
5 Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
ה He[4]
6 La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili. 7 Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo. 8 Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.
ו Vav
9 Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero. 10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
ז Zain
11 Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn. 12 Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.
ח Ĥet
13 Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto, 14 Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi ĝoju pro Via savo.
ט Tet
15 Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo. 16 Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. [Higajon. Sela.]
י Jod
17 La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
כ Kaf
18 Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne. 19 Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo. 20 Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. [Sela.]

Psalmo 10[5]

ל Lamed
Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero? 2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo; Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis. 3 Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon. 4 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas. 5 Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj; Viaj juĝoj estas tro alte super li; Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas. 6 Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone. 7 Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero. 8 Inside li sidas en la vilaĝoj; Kaŝe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malriĉulon. 9 Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malriĉulon; Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton. 10 Li insidas, alpremiĝas, Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn. 11 Li diras en sia koro: Dio forgesis, Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.
вернуться

[4]

Strofo por Dalet mankas.

вернуться

[5]

En Septuaginto, Klementa Vulgato, en la Slavona kaj rusa Bilioj la masora Psa 10 aperas kiel daŭrigo de la Psalmo 9ª, do kiel Psalmo 9:22–39; la kuno formas unu akrostiĥon. Sekve, la masoraj Psalmoj 11–113 en la Septuaginta tradicio havas la numerojn 10–112. Ĉi-poste la Septuagintaj numeroj aperas interkrampe.