Psalmo 32 (31)
Instruo de David.
1 Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon
Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis
De mia ĉiutaga ploregado.
4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;
La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. [Sela.]
5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. [Sela]
6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,
Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7 Vi estas mia ŝirmo;
Kontraŭ sufero Vi min gardos,
Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. [Sela.]
8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri;
Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,
Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
Alie ili ne venos al vi.
10 Multajn frapojn havas la malpiulo;
Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;
Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!
Psalmo 33 (32)
1 Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo;
Al la justuloj konvenas glorado.
2 Gloru la Eternulon per harpo,
Per dekkorda psaltero ludu al Li.
3 Kantu al Li novan kanton,
Bone ludu al Li kun trumpetado.
4 Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo,
Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
5 Li amas justecon kaj juĝon;
La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
6 Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo;
Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
7 Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro,
Li metis la abismojn en konservejojn.
8 Timu la Eternulon la tuta tero;
Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
9 Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis;
Li ordonis, kaj tio aperis.
10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj,
Li detruas la intencojn de la nacioj.
11 La decido de la Eternulo restas eterne,
La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
13 El la ĉielo la Eternulo rigardas,
Li vidas ĉiujn homidojn.
14 De la trono, sur kiu Li sidas,
Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
15 Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj,
Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
16 La reĝon ne helpos granda armeo,
Fortulon ne savos granda forto.
17 Vana estas la ĉevalo por helpo,
Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas,
Kiuj esperas Lian favoron,
19 Ke Li savu de morto ilian animon
Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
20 Nia animo fidas la Eternulon;
Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
21 Ĉar pro Li ĝojas nia koro,
Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
22 Via favoro, ho Eternulo, estu super ni,
Kiel ni esperas al Vi.
Psalmo 34 (33)
De David, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.[6]
א Alef
Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo;
Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.
ב Bet
2 Per la Eternulo gloriĝas mia animo;
La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.
ג Gimel
3 Gloru la Eternulon kun mi,
Kaj ni altigu kune Lian nomon.
ד Dalet
4 Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi,
Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
ה He
5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon,
ו Vav
Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.
ז Zain
6 Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis,
Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
ח Ĥet
7 Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas,
Kaj Li ilin savas.
ט Tet
8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo;
Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
י Jod
9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj;
Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
כ Kaf
10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj;
Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
ל Lamed
11 Venu, infanoj, aŭskultu min;
Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
מ Mem
12 Kiu ajn vi estas, homo,
Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
נ Nun
13 Gardu vian langon kontraŭ malbono,
Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
ס Sameĥ
14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon,
Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
ע Ain
15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
פ Pe
16 La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon,
Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
צ Cadi
17 Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas,
Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
ק Kof
18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita,
Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
вернуться
[6]
Malkiel la Londona Bibio, multaj aliaj eldonoj traktas ĉi tiun avizon kiel la unuan versiklon. Tio tamen malakordas kun ĝia akrostiĥa aranĝo (hebree la avizo komenciĝas per lamed).