Выбрать главу
ב Bet
2 Ĉiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.
ג Gimel
3 Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
ד Dalet
4 Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
ה He
5 Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
ו Vav
6 La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
ז Zain
7 Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.
ח Ĥet
8 Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.
ט Tet
9 La Eternulo estas bona por ĉiuj; Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.
י Jod
10 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
כ Kaf
11 Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,
ל Lamed
12 Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.
מ Mem
13 Via reĝeco estas reĝeco eterna, Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
ס Sameĥ
14 La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
ע Ain
15 Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
פ Pe
16 Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore ĉion vivantan.
צ Cadi
17 Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
ק Kof
18 Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
ר Reŝ
19 La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
ש Ŝin
20 La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn, Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.
ת Tav
21 La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.

Psalmo 146 (145)

1 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon. 2 Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. 3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi. 4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. 5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio, 6 Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne; 7 Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn; 8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn; 9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. 10 La Eternulo reĝas eterne, Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja!

Psalmo 147 (146, 147)

1 Haleluja! Ĉar estas bone kanti al nia Dio, Ĉar agrabla estas la glorkantado. 2 La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas. 3 Li sanigas la korprematojn Kaj bandaĝas iliajn vundojn. 4 Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn. 5 Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia saĝo estas nemezurebla. 6 La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero. 7 Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo. 8 Li kovras la ĉielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon. 9 Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias. 10 Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; Ne la femuroj de homo al Li plaĉas: 11 Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.
12 Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon;[10] Gloru vian Dion, ho Cion. 13 Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi. 14 Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko. 15 Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto. 16 Li donas neĝon kiel lanon, Li ŝutas prujnon kiel cindron. 17 Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontraŭstaros al Lia frosto? 18 Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. 19 Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael. 20 Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!

Psalmo 148

1 Haleluja! Gloru la Eternulon el la ĉielo, Gloru Lin en la alto. 2 Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj. 3 Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj. 4 Gloru Lin, plej supraj ĉieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo. 5 Ili gloru la nomon de la Eternulo; Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis. 6 Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos. 7 Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj; 8 Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton; 9 Montoj kaj ĉiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj; 10 Bestoj kaj ĉiaj brutoj, Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj; 11 Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj, Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero; 12 Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj. 13 Ili gloru la nomon de la Eternulo, Ĉar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo. 14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!
вернуться

[10]

En Septuaginto ktp ekde ĉi tiu versiklo komenciĝas la Psalmo 147.