Выбрать главу

La Sankta Instruo de

Ŭonbulismo

 

Ŭonbulismo

 

 

Ŭonbulismo (Ŭonbulgjo 원불교 en la korea) estas religio fondita de Sotesano (1891-1943), en 1916, Koreio. Ĝi prenas, kiel kredobjekton kaj praktikmodelon, la darmkorpan budhon, unu cirklon. Sotesano esprimis per cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li iluminiĝis meminstruite post dudekjara penado.

 

Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ŭonbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.

 

La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el la kvar bonfaroj kaj la kvar nepraĵoj, kaj el la tri studoj kaj la ok sintenoj. La kvar grandaj principoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko.

 

Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn librojn de tradiciaj religioj kaj konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion, surbaze de la budha darmo. Ŭonbulismo strebas al la ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo de la budha darmo kaj ankaŭ utiligas instruojn de ekzistantaj religioj.

 

Nun ŭonbulismo havas firman statuson en la korea socio kaj disvastiĝas tra la mondo. Ĉi tiu libro enhavas la baza sankta libro de ŭonbulismo kun la fundamenta doktrino.

 

 

Sloganoj

 

Jam progresas materio,                                                         

ni disvolvu la spiriton.                                                        

 

Ja budhofiguro estas ĉie,         

ni adoru budhon ĉiuage.                

 

Iamajne ni meditu,                                                         

ieajne ni meditu.                                                          

 

Vere unu estas movo kaj senmovo,

ni kunperfektigu korpon kaj spiriton.                                        

 

Budha darmo estas ĉiutaga vivo,                                                 

ĉiutaga vivo estas budha darmo.                                         

 

 

1

Ĝenerala enkonduko

 

1.1        Fondmotivo

 

Nun laŭ la progreso de scienca civilizo pli kaj pli malfortiĝas la spirito de homo, kiu devas uzi materion, dum la potenco de materio uzenda por homo ĉiutage prosperas kaj venke regas la spiriton malfortiĝantan, tial male ĉiuj homoj ne povas eviti vivon sklavan al tiu materio. Kiel do en ilia vivo ne estus ondoplena sufermaro1?

Do la fondmotivo estas konduki ĉiujn vivulojn2 en ondoplena sufermaro al senlime vasta paradizo, pligrandigante spiritan potencon kaj venkante materian potencon per verreligia kredo kaj realmorala trejno.

 

1.2        Instruresumo

 

Budhismo estas superega vojo3. Ĝiaj veroj kaj rimedoj estas vastaj, tial surbaze de ĝi majstroj dividiĝis en diversajn ekleziojn kaj skolojn, malfermis siajn pordojn de propagando kaj instruis multajn homojn. La fundamenta principo de ĉiuj religioj en la mondo origine estas unu, sed ili apartigis unu de la alia kaj de longe havis diferencajn sistemojn kaj rimedojn, tial malestis komunikiĝoj inter ili. Tion kaŭzas nescio pri la fundamenta principo de ĉiuj religioj kaj skoloj. Kiel do tio estus la volo de ĉiuj budhoj4 kaj sanktuloj?

Interalie la sistemo de tradicia budhismo estis organizita precipe por bonzoj vivantaj for de la ĉiutaga mondo kaj ĉiuflanke ne konvenis al ordinaruloj vivantaj en la ĉiutaga mondo, tial kiu ajn volis iĝi vera budhano, tiu devis ignori siajn devojn kaj respondecojn pri la ĉiutaga vivo kaj eĉ profesion. Tiuokaze al ĉiuj vivuloj en la vasta mondo malfacilas ricevi budhan bonfaron malgraŭ la boneco de la budha darmo5. Kiel do ĝi nomiĝus perfekta kaj granda vojo?

Tial ni adoras kiel kredobjekton kaj praktikmodelon la darmkorpan budho6, unu cirklon7, kiu estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj la mensosigelo8 de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj. Ni prenas kiel la ĉefajn principojn de kredo kaj de praktikado la kvar bonfarojn9 de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj kaj la tri studojn10 de spirita kultivo, afera-principa esploro kaj justaga elekto. Ni integrigas kaj utiligas ankaŭ la ĉefinstruojn de ĉiuj religioj por iĝi kredantoj de vasta kaj perfekta religio.

 

2

Doktrino

 

2.1        Unu cirklo

 

2.1.1        Vero de unu cirklo

 

Unu cirklo estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo, la mensosigelo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj, la naturo11 de ĉiuj vivuloj, la stato en kiu ne distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto12, la stato en kiu ne estas naskiĝo, morto, veno kaj iro, la stato en kiu ĉesas karma repago por bono kaj malbono kaj la stato en kiu tute malplenas vorto, nomo kaj formo. Laŭ la lumo de okulta saĝo en trankvila malpleno distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto, malsamiĝas karma repago por bono kaj malbono kaj evidentiĝas vorto, nomo kaj formo, tiel ke la tri mondoj13 en la dek direktoj14 klare elmontriĝas kiel perlo sur manplato. La povo de mistera esto en vera malpleno libere aperas kaj malaperas pere de ĉiuj estaĵoj en la universo tra senkomenca vasta eono15. Tio estas la vero de unu cirklo.

 

2.1.2        Kredo je unu cirklo

 

Ni kredas, ke la vero de unu cirklo estas la fonto de ĉiuj estaĵoj en la universo, kredas ke ĝi estas la mensosigelo de ĉiuj budhoj kaj sanktuloj, kredas ke ĝi estas la naturo de ĉiuj vivuloj, kredas ke ĝi estas la stato en kiu ne distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto, kredas ke ĝi estas la stato en kiu ne estas naskiĝo, morto, veno kaj iro, kredas ke ĝi estas la stato en kiu ĉesas karma repago por bono kaj malbono, kredas ke ĝi estas la stato en kiu tute malplenas vorto, nomo kaj formo, kredas ke laŭ la lumo de okulta saĝo en tiu trankvila malpleno distingiĝas grando, malgrando, esto kaj neesto, kredas ke malsamiĝas karma repago por bono kaj malbono, kredas ke evidentiĝas vorto, nomo kaj formo, tiel ke la tri mondoj en la dek direktoj klare elmontriĝas kiel perlo sur manplato, kaj kredas ke la povo de mistera esto en vera malpleno libere aperas kaj malaperas pere de ĉiuj estaĵoj en la universo tra senkomenca vasta eono. Tio estas la kredo je unu cirklo.

 

2.1.3        Praktikado de unu cirklo

 

Kredante la veron de unu cirklo kaj samtempe prenante ĝin kiel praktikmodelon, ni sciu nian menson, kiu estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma kiel unu cirklo, nutru nian menson, kiu estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma kiel unu cirklo, kaj uzu nian menson, kiu estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma kiel unu cirklo. Tio estas la praktikado de unu cirklo.

 

2.1.4        Voto al unu cirklo

 

Unu cirklo kiel la nepriskribebla stato de koncentriĝo16, kiel la eston kaj neeston transcendanta pordo de naskiĝo kaj morto, kiel la fonto de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj kaj kiel la naturo de ĉiuj budhoj, patriarkoj, ordinaruloj kaj vivuloj povas esti kaj konstanta kaj nedaŭra. Rigardate kiel konstanta, ĝi estas eterne senmorta kaj senŝanĝa, tiel ke ĝi disvolvas la senliman mondon. Rigardate kiel nedaŭra, ĝi ŝanĝas la universon en formiĝon, daŭradon, detruiĝon kaj malplenon, ĉiujn estaĵojn en naskiĝon, maljuniĝon, malsanon kaj morton kaj la kvar naskulojn17 en la ses vojojn18 laŭ la ago de korpo kaj menso, jen progresante, jen malprogresante, jen bonfaron estigante en damaĝo, jen damaĝon estigante en bonfaro, tiel ke ĝi same disvolvas la senliman mondon. Ni malsaĝuloj votas, ke sekvante la darmkorpan budhon, unu cirklon, ni faros tutforte la studojn por gardi korpon kaj menson perfekte, por scii aferon kaj principon perfekte kaj por uzi korpon kaj menson perfekte, progresos kaj ricevos bonfaron anstataŭ malprogresi kaj damaĝiĝi, ĝis ni akiros la potencon de unu cirklo kaj unuiĝos kun la esenco de unu cirklo.