Выбрать главу

 

2.1.5        Prediko pri unu cirklo

 

Se ni iluminiĝas pri la vero de ĉi tiu cirklo, ni scias, ke ĉiuj tri mondoj en la dek direktoj estas nia havaĵo, ke ĉiuj estaĵoj en la universo diferencas per nomo, sed ne estas du, ke la vero de ĉi tiu cirklo estas la naturo de ĉiuj budhoj, patriarkoj, ordinaruloj kaj vivuloj, ke la principo de naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto estas sama kiel tiu de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, ke la principo de karmo19 estas sama kiel tiu de la reciproka antaŭenpuŝo de jino kaj jango20, kaj ke la vero de ĉi tiu cirklo estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.

 

Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas okulon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.

 

Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas orelon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.

 

Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas nazon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.

 

Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas langon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.

 

Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas korpon, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.

 

Ĉi tiu cirklo estas uzenda, kiam ni uzas menson, kaj estas perfekta kaj kompleta, justa kaj malegoisma.

 

2.1.6        Versaĵo

 

Esto senen, seno esten

turniĝadas, kaj en fino

ja malplenas est’ kaj seno,

tamen plenas la malpleno.

 

2.2        Kvar bonfaroj

 

2.2.1        Ĉiela-tera bonfaro        

 

1. Ŝuldprincipo al ĉielo kaj tero

 

Se ni volas plej facile rekoni nian ŝuldon al ĉielo kaj tero, ni antaŭ ĉio nepre pensu, ĉu ni povas konservi nian ekziston kaj vivi sen ili. Tiam eĉ idioto kaj malsaĝegulo aprobos la nepovadon vivi sen ili. Se estas rilato nepova vivi sen ili, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?

Ĝenerale ĉielo kaj tero havas siajn vojon kaj virton. La aŭtomata moviĝo de la universa organismo estas ilia vojo kaj la rezulto aperanta laŭ la sekvado de ilia vojo estas ilia virto. La vojo de ĉielo kaj tero estas ekstreme brila, ekstreme konstanta, ekstreme justa, bonorde natura, senlime vasta, eterne senmorta, jeŝance malplena kaj enage senpensa21. Kiam ĉi tiu granda vojo vaste plenumiĝas kaj granda virto aperas, ĉiuj estaĵoj daŭrigas sian vivon kaj konservas sian figuron.

 

2. Ŝuldpunktoj al ĉielo kaj tero

 

1.        Estas aero en ĉielo, tial ni spiras kaj vivas.

2.        Estas grundo en tero, tial ni apogas nian korpon sur ĝi kaj vivas.

3.        Estas la lumo de la suno kaj la luno, tial ni distingas kaj scias ĉiujn estaĵojn.

4.        Estas bonfaro de vento, nubo, pluvo kaj roso, tial ĉiuj estaĵoj kreskas kaj ni vivas de iliaj produktoj.

5.        Ĉielo kaj tero ne havas naskiĝon kaj morton, tial ĉiuj estaĵoj akiras senliman vivdaŭron laŭ ilia vojo.

 

3. Dankprincipo al ĉielo kaj tero

 

Se ni volas danki22 ĉielon kaj teron pro ilia bonfaro, ni antaŭ ĉio nepre sekvu kaj plenumu ilian vojon.

 

4. Dankpunktoj al ĉielo kaj tero

 

1.        Sekvante la ekstreme brilan vojon de ĉielo kaj tero, ni esploru kaj senobstakle sciu ĉiujn aferojn kaj principojn.

2.        Sekvante la ekstreme konstantan vojon de ĉielo kaj tero, ni senĉese kaj konsekvence atingu la celon ĉe ĉiu ago.

3.        Sekvante la ekstreme justan vojon de ĉielo kaj tero, ni tenu nur la mezan vojon23 ĉe ĉiu ago sen tiriĝi de proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco24 kaj de plezuro, kolero, malĝojo kaj ĝojo.

4.        Sekvante la bonorde naturan vojon de ĉielo kaj tero, ni analizu racion kaj absurdon ĉe ĉiu ago, prenu racion kaj forlasu absurdon.

5.        Sekvante la senlime vastan vojon de ĉielo kaj tero, ni forigu menson alkatenitan al unu flanko.

6.        Sekvante la eterne senmortan vojon de ĉielo kaj tero, ni liberiĝu de la transformiĝo de ĉiuj estaĵoj kaj de la naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto de homo.

7.        Sekvante la jeŝance malplenan vojon de ĉielo kaj tero, ni trovu bonan ŝancon en malbona kaj malbonan ŝancon en bona kaj ne tiriĝu de bona kaj malbona ŝancoj.

8.        Sekvante la enage senpensan vojon de ĉielo kaj tero, ni nutru la senpensan vojon ĉe movo kaj senmovo25, forigu ajnajn penson kaj ideon post spirita, korpa kaj materia bonfaroj kaj ne pli malamu, nek malamiku ŝuldanton pro nia pasinta bonfaro, eĉ se li ne dankas.

 

5. Nedanko al ĉielo kaj tero

 

Nedanko al ĉielo kaj tero estas ne scii ŝuldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgraŭ scio.

 

6. Dankrezulto al ĉielo kaj tero

 

Se ni plenumas ĉiujn dankpunktojn al ĉielo kaj tero, ili kaj ni ne estos du, sed ni estos ili kaj reciproke. Eĉ se tiu ĉielo malplena kaj tiu tero silenta rekte ne donas feliĉon kaj plezuron, ni nature akiros la potencon kaj vivdaŭron kiel ĉielo kaj tero kaj la lumon kiel la suno kaj la luno, tiel ke homoj, ĉielanoj kaj la mondo respektos nin kiel ĉielon kaj teron.

 

7. Nedankrezulto al ĉielo kaj tero

 

Se ni ne dankas ĉielon kaj teron, ni ricevos ĉielpunon. Se paroli facilvorte pri la enhavo, pro la nepovado sekvi ĉielan vojon ni ne scios aferon kaj principon, malmulte penos por ĉiu ago, multe havos troon kaj mankon ĉe ĉiu ago, multe faros absurdon ĉe ĉiu ago, multe havos partiecon ĉe ĉiu ago, ne scios pri la transformiĝo de ĉiuj estaĵoj kaj pri la naskiĝo, maljuniĝo, malsano, morto, bonŝanco, malbonŝanco, katastrofo kaj feliĉo de homo, kaj fieros interne kaj fanfaronos ekstere pro alkroĉiĝo al la ideo pri farita virto. Kiel do al tia homo ne estus puno kaj damaĝo? Kvankam ĉielo malplenas kaj tero silentas, sufero hazarde venanta kaj sufero kaŭzita de propra ago estas puno ricevata pro nedanko al ili.

 

2.2.2        Gepatra bonfaro

 

1. Ŝuldprincipo al gepatroj

 

Se ni volas plej facile rekoni nian ŝuldon al gepatroj, ni antaŭ ĉio nepre pensu, ĉu sen ili ni povas naskiĝi en la mondo, aŭ ni kun senpova korpo povas mem plenkreski malgraŭ naskiĝo. Tiam iu ajn aprobos la nepovadon. Se ni ne povas naskiĝi kaj kreski sen gepatroj, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?

Ĝenerale ni povas atribui al natura leĝo la naskiĝon kaj morton de homo, sed ni ŝuldas al gepatroj tion, ke ili naskis kaj nutris nin dum nia senpova tempo, kaj ke ili instruis nin pri la devoj de homo.

2. Ŝuldpunktoj al gepatroj

 

1.        Gepatroj estas, tial ni ricevas ĉi tiun korpon, kiu estas la bazo de ĉiuj aferoj kaj principoj.