Выбрать главу

2.        Gepatroj kun ĉia amo domaĝas nenian penon kaj nutras kaj protektas nin ĝis nia sendependiĝo.

3.        Gepatroj instruas nin pri la devoj kaj respondecoj de homo kaj gvidas nin al homa socio.

 

3. Dankprincipo al gepatroj

 

Ni rekonu ŝuldon dum nia senpova tempo al gepatroj kaj laŭkapable protektu senpovulojn.

 

4. Dankpunktoj al gepatroj

 

1.        Ni surpaŝu komplete la esencajn vojojn de praktikado, nome la tri studojn kaj la ok sintenojn26, kaj la esencajn vojojn de vivo, nome la kvar bonfarojn kaj la kvar nepraĵojn27.

2.        Kiam gepatroj estas senpovaj, ni laŭkapable ĝojigu ilian menson kaj vivtenu ilian korpon.

3.        Ĉu gepatroj vivas aŭ forpasis, ni laŭkapable protektu senpovajn gepatrojn de aliuloj kiel niajn.

4.        Post kiam gepatroj forpasis, ni konservu iliajn biografiojn kaj portretojn kaj memoru ilin longtempe.

5. Nedanko al gepatroj

 

Nedanko al gepatroj estas ne scii ŝuldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgraŭ scio.

 

6. Dankrezulto al gepatroj

 

Se ni dankas gepatrojn, la mondo nature favoros kaj respektos nin, kvankam ni dankas nur niajn gepatrojn. Estas la neevitebla principo, ke infanoj sekvas kaj faras bonojn kaj malbonojn, kiujn iliaj gepatroj faras. Do kompreneble niaj infanoj nepre sekvos nian dankon al gepatroj kaj priservos nin, kaj ankaŭ rezulte el nia protekto de senpovuloj homoj ĉiam helpos nin, kiam ni estos senpovaj en sennombraj vivoj.

 

7. Nedankrezulto al gepatroj

 

Se ni ne dankas gepatrojn, la mondo nature malamos kaj malakceptos nin, kvankam ni ne dankas nur niajn gepatrojn. Kompreneble niaj infanoj tuj sekvos nian nedankon al gepatroj kaj rekte malfeliĉigos nin, kaj ankaŭ homoj ĉiam forlasos nin, kiam ni estos senpovaj en sennombraj vivoj.

 

2.2.3        Kunvivula bonfaro

 

1. Ŝuldprincipo al kunvivuloj

 

Se ni volas plej facile rekoni nian ŝuldon al kunvivuloj28, ni antaŭ ĉio nepre pensu, ĉu ni povas solaj vivi en la loko sen homoj, birdoj, bestoj, arboj kaj herboj. Tiam iu ajn aprobos la nepovadon. Se ni ne povas vivi sen la helpo, subteno kaj provizado de kunvivuloj, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?

Ĝenerale en la mondo estas la kvar ĉefaj profesioj29 de klerulo30, terkultivisto, metiisto kaj komercisto. Kiam homoj aktivas sub tiuj ĉefaj profesioj kaj interŝanĝas ĉiujn aĵojn per sia respektiva enspezo, ili helpas kaj ŝuldas unu la alian nur en reciproka profito.

 

2. Ŝuldpunktoj al kunvivuloj

 

1.        Klerulo, lernante kaj esplorante, gvidas kaj edukas nin per ĉiuj scioj kaj oficoj.

2.        Terkultivisto, semante kaj kreskigante, liveras al ni materialon por vesto kaj manĝo.

3.        Metiisto fabrikas diversajn varojn kaj provizas nin per loĝejo kaj vivnecesaĵo.

4.        Komercisto interŝanĝas miriadojn da varoj kaj helpas la oportunecon de nia vivo.

5.        Ankaŭ birdo, besto, arbo kaj herbo helpas nin.

 

3. Dankprincipo al kunvivuloj

 

Klerulo, terkultivisto, metiisto kaj komercisto jam ŝuldiĝas al kunvivuloj en reciproka profito. Tial se ili volas danki ilin pro ilia bonfaro, ili sekvu la principon kaj ĉiam faru tion en reciproka profito, kiam ili interŝanĝas miriadojn da scioj kaj da varoj.

 

4. Dankpunktoj al kunvivuloj

 

1.        Kiam klerulo instruas per miriadoj da scioj kaj plenumas ĉiujn oficojn, li ĉiam faru tion en reciproka profito bazita sur justeco.

2.        Kiam terkultivisto liveras materialon por vesto kaj manĝo, li ĉiam faru tion en reciproka profito bazita sur justeco.

3.        Kiam metiisto provizas per loĝejo kaj vivnecesaĵo, li ĉiam faru tion en reciproka profito bazita sur justeco.

4.        Kiam komercisto interŝanĝas miriadojn da varoj, li ĉiam faru tion en reciproka profito bazita sur justeco.

5.        Ni senprave ne detruu eĉ herbon kaj arbon, nek mortigu eĉ birdon kaj beston.

 

5. Nedanko al kunvivuloj

 

Nedanko al kunvivuloj estas ne scii ŝuldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgraŭ scio.

 

6. Dankrezulto al kunvivuloj

 

Se ni dankas kunvivulojn, ĉiuj kunvivuloj kortuŝitaj de reciproka profito amos unu la alian kaj ĝojos. Protektiĝos kaj respektiĝos ni ankaŭ kaj estos amo inter individuoj, amikeco inter familioj, kompreniĝo inter socioj kaj paco inter ŝtatoj, tiel ke fine estiĝos neimageble ideala mondo.

Sed se la tuta homaro ne iĝas dankanto, aŭ se ĉiuj kunvivuloj eniras en sufermaron pro la misfaro de nedankanto, mondsavaj sanktuloj uzos korfavorajn kaj kompatajn rimedojn kaj savos la nedankantojn per moralo, politiko aŭ militforto.

 

7. Nedankrezulto al kunvivuloj

 

Se ni ne dankas kunvivulojn, ĉiuj kunvivuloj malamos, malŝatos kaj malamikos unu la alian. Estos kverelo inter individuoj, malsimpatio inter familioj, malakordo inter socioj kaj malpaco inter ŝtatoj, tiel ke estiĝos milita mondo.

 

2.2.4        Leĝa bonfaro

 

1. Ŝuldprincipo al leĝoj

 

Se ni volas plej facile rekoni nian ŝuldon al leĝoj31, ni pensu, ĉu ni povas vivi pace kaj orde sen la leĝoj kultivi sin, estri familion, regi socion, regi ŝtaton kaj regi la mondon. Tiam iu ajn aprobos la nepovadon. Se ni ne povas vivi sen ili, kie do estus pli granda bonfaro ol ilia?

Ĝenerale leĝo signifas la senpartian regulon por homa justeco. Se la senpartia regulo por homa justeco speguliĝas en individuo, la individuo ricevos helpon; se ĝi speguliĝas en familio, la familio ricevos helpon; se ĝi speguliĝas en socio, la socio ricevos helpon; se ĝi speguliĝas en ŝtato, la ŝtato ricevos helpon; se ĝi speguliĝas en la mondo, la mondo ricevos helpon.

 

2. Ŝuldpunktoj al leĝoj

 

1.        Sanktuloj laŭtempe alvenas kaj per religio kaj moralo igas nin surpaŝi ĝustan vojon.

2.        Leĝoj establas la instituciojn de ofico, terkultivo, metio kaj komerco, tutforte gvidas kaj kuraĝigas nin kaj igas nin konservi vivon kaj vastigi scion.

3.        Leĝoj distingas juston de maljusto, profiton de malprofito, punas maljuston kaj starigas juston, bontenas pacon kaj ordon kaj igas nin vivi trankvile.

 

3. Dankprincipo al leĝoj

 

Se ni ŝuldiĝas al leĝa malpermeso, ĝin ni obeu, kaj se ni ŝuldiĝas al leĝa rekomendo, ĝin ni obeu.

 

4. Dankpunktoj al leĝoj

 

1.        Ni kiel individuoj lernu kaj plenumu la leĝon kultivi sin.

2.        Ni en familio lernu kaj plenumu la leĝon estri familion.

3.        Ni en socio lernu kaj plenumu la leĝon regi socion.

4.        Ni en ŝtato lernu kaj plenumu la leĝon regi ŝtaton.

5.        Ni en la mondo lernu kaj plenumu la leĝon regi la mondon.

 

5. Nedanko al leĝoj

 

Nedanko al leĝoj estas ne scii ŝuldon, dankon kaj nedankon al ili, nek danki ilin malgraŭ scio.

 

6. Dankrezulto al leĝoj

 

Se ni dankas leĝojn, ili protektos nin kaj kun la tempo foriĝos mallibero kaj akiriĝos libero. Pliboniĝos respektiva personeco, bonordiĝos la mondo kaj pli progresos la ofico, terkultivo, metio kaj komerco, tiel ke estiĝos senkompare komforta mondo. Tio ankaŭ estos danko al leĝdonanto kaj leĝadministranto.