Выбрать главу

7. Nedankrezulto al leĝoj

 

Se ni ne dankas leĝojn, ili ne pardonos nin kaj ni ricevos malliberon kaj limigon. Malvirtiĝos respektiva personeco kaj malordiĝos la mondo, tiel ke estiĝos tumulta pandemonio.

 

2.3        Kvar nepraĵoj

2.3.1        Kreskigo de propra forto

 

1. Principo por kreskigi propran forton

 

Krom se ni estas senpovaj infanoj, kadukaj maljunuloj aŭ senhelpaj malsanuloj, ni kreskigu propran forton kiel studon, plenumu la devojn kaj respondecojn neeviteblajn por homo kaj samtempe protektu senpovulojn laŭkapable.

 

2. Punktoj de dependa vivo en la pasinteco

 

1.        Se estis plibonhavulo el la gepatroj, gefratoj, geedzoj, gefiloj kaj parencoj, oni volis dependi de li kaj vivi nenifare. Se li malakceptis tion, oni volis loĝi kun li. Se oni ne pagis sian ŝuldon al aliulo, la tuta parencaro mizeriĝis, pene ĝin pagante.

2.        Virino dependis de gepatroj en la infanaĝo, de edzo post la edziniĝo kaj de gefiloj en la maljunaĝo. Ŝi ne povis edukiĝi kiel viro pro neegalrajteco, nek havi la rajton societumi, nek havi la rajton heredi havaĵon. Krome ŝi ne povis libere uzi eĉ siajn proprajn korpon kaj menson ĉe ĉiu ago.

 

3. Punktoj rekomendataj de memstarulo al dependulo

 

1.        Ni ne akceptu malpravan peton de memstarulo.

2.        Gepatroj disdonu havaĵon al infanoj sendistinge, ĉu la unua filo, ĉu la dua filo, ĉu filino, escepte de tiu, kiu ne povas bonteni la heredaĵon.

3.        Geedzoj respektive estu finance memstaraj post la geedziĝo kaj ne restu nur en amo, sed plenumu precipe siajn devojn kaj respondecojn.

4.        Ni administru ĉiujn ceterajn aferojn konforme al cirkonstanco kaj leĝo kaj ne faru diskriminacion inter viro kaj virino kiel en la pasinteco, sed traktu ilin laŭ ilia faro.

 

4. Punktoj por kreskigi propran forton

 

1.        Ĉu viroj, ĉu virinoj, ni ne vivu dependan vivon kiel en la pasinteco, krom se ni estas senhelpaj pro infaneco, kadukeco aŭ malsano.

2.        Ankaŭ virino edukiĝu kiel viro por aktivi en homa socio.

3.        Viro kaj virino kune diligentu en profesio por komforta vivo kaj egale plenumu la devojn kaj respondecojn pri la familio kaj la ŝtato.

4.        Ankaŭ la dua filo priservu gepatrojn ĉu vivajn, ĉu mortajn, kiel la unua en la pasinteco.

 

2.3.2        Unuaigo al saĝulo

 

1. Principo por unuaigi saĝulon

 

Nepras principe, ke saĝulo instruu malsaĝulon kaj malsaĝulo lernu de saĝulo. Se ni volas lerni en ajna cirkonstanco, ni ne tiriĝu de absurda diskriminacia sistemo, sed atingu nur nian celon.

 

2. Punktoj de absurda diskriminacia sistemo en la pasinteco

 

1.        Estis diskriminacio inter nobelo kaj malnobelo.

2.        Estis diskriminacio inter leĝa kaj eksteredzeca infanoj.

3.        Estis diskriminacio inter maljunulo kaj junulo.

4.        Estis diskriminacio inter viro kaj virino.

5.        Estis diskriminacio inter gentoj.

 

3. Punktoj por unuaigi saĝulon

 

1.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun homon, kies naturestrado32 kaj virta konduto superas niajn.

2.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun homon, kies kapablo plenumi ĉiun oficon superas nian.

3.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun homon, kies vivosperto superas nian.

4.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun homon, kies scio kaj tekniko superas niajn.

5.        Ni rigardu kiel nian instruiston tiun, kies komuna saĝo superas nian.

Esence ni neniel diferencigu nin de la ajna homo supre menciita, sed faru tion, nur kiam ni volas lerni.

 

2.3.3        Eduko de aliula infano

 

1. Principo por eduki aliulan infanon

 

Se eduka institucio estas malvasta aŭ eduka spirito ne povas superi la limon de memo kaj aliulo, monda civilizo prokrastiĝas, tial vastigante edukan institucion kaj superante la limon de memo kaj aliulo, ni eduku ĉiujn posteulojn, antaŭenirigu mondan civilizon kaj igu ĉiujn estulojn kunvivi en paradizo.

 

2. Edukaj difektoj en la pasinteco

 

1.        Registaro kaj socio ne faris aktivajn penadon kaj kuraĝigon por eduko.

2.        Eduka sistemo estis tia, ke virino kaj malnobelo ne povis eĉ pensi pri edukiĝo.

3.        El la edukitoj malmultis tiuj, kiuj vaste montris la avantaĝon de edukiteco.

4.        Pro la maloportuneco de parola kaj gazetara komuniko malmultis interŝanĝoj de opinioj pri eduko.

5.        Eduka spirito ne povis superi la limon de memo kaj aliulo, tial bonhavulo sen infano klopodis havi nur propran infanon vane kaj perdis la okazon eduki, kaj senhavulo deziris eduki sian infanon, sed ne povis tion fari pro financa manko.

3. Punktoj por eduki aliulan infanon

 

1.        Renkonte al la tempo, kiam foriĝas edukaj difektoj, por eduki aliulan infanon kiel nian, ni ĉu kun infano, ĉu sen infano helpu ĉiujn edukajn instituciojn laŭkapable kaj eduku tiom multajn infanojn de aliuloj, kiom cirkonstanco permesas tion, kvazaŭ ili estus niaj infanoj.

2.        Ŝtato kaj socio vaste establu edukajn instituciojn kaj aktive plenumu edukon.

3.        Eklezio, socio, ŝtato kaj la mondo premiu kaj honoru laŭmerite tiujn, kiuj plenumas la punktojn por eduki aliulan infanon.

2.3.4        Estimo al sindonulo

 

1. Principo por estimi sindonulon

 

Se la mondo tutkore estimas sindonulon, multiĝos sindonuloj al la mondo. Se ŝtato tutkore estimas sindonulon, multiĝos sindonuloj al la ŝtato. Se socio kaj eklezio tutkore estimas sindonulon, multiĝos sindonuloj al la socio kaj la eklezio. Ni do estimu laŭmerite tiujn, kiuj diverskampe kontribuas al la mondo, ŝtato, socio kaj eklezio, kiel gefiloj gepatrojn kaj ankaŭ respektive aktivu por la publiko, sekvante ilian altruismon.

 

2. Difektoj de publika laboro en la pasinteco

 

1.        Malmultis faka eduko pri la ofico, terkultivo, metio kaj komerco, kiuj estas la ĉefokupo de vivo kaj la fundamento de la publika bono.

2.        Malmultis la ekipaĵoj kaj institucioj de ofico, terkultivo, metio kaj komerco.

3.        Religiaj doktrinoj kaj sistemoj ne povis populariĝi.

4.        Registaro kaj socio malofte honoris sindonulojn.

5.        Ĉiu eduko ne povis memstariĝi, nek liberiĝi de ekstera forto.

6.        Trois egoismo por memprofiti eĉ damaĝante aliulon kaj alkroĉiĝemo al proksimeco, malproksimeco, intimeco kaj malintimeco.

7.        Malmultis scio kaj komuna saĝo.

8.        Malmultis tiuj, kiuj distingis la familian estimon ricevatan sindone al la familio de la publika estimo ricevata sindone al la publiko.

 

3. Punktoj por estimi sindonulon

 

1.        Renkonte al la tempo, kiam foriĝas difektoj de publika laboro, ni distingu familian laboron de publika, kaj se ambaŭ egale farindas, ni superu la limon de memo kaj aliulo kaj faru publikan laboron.

2.        Ni vivtenu laŭmerite sindonulojn en ilia maljunaĝo, kaj post ilia forpaso ni respondecu pri la funebra rito, konservu iliajn portretojn kaj biografiojn kaj memoru ilin longtempe.

 

2.4        Tri studoj

 

2.4.1        Spirita kultivo

 

1. Signifo de spirita kultivo