Выбрать главу

 

Spirito signifas la staton, ke menso estas klara, trankvila kaj malplena je distingo kaj alkroĉiĝo. Kultivo signifas nutri klaran kaj trankvilan spiriton, interne forigante distingon kaj alkroĉiĝon kaj ekstere ne tiriĝante de maltrankviligaĵo.

 

2. Celo de spirita kultivo

 

Sentpovulo esence havas sciojn kaj dezirojn malgraŭ nelernado. Tamen homo, la plej inteligenta estulo, vide, aŭde kaj lerne havas kelkoble pli da scioj kaj da deziroj ol la aliaj bestoj. Se do homo penas kontentigi nur siajn sciojn kaj dezirojn per siaj rajto, povo kaj militforto sen havi eĉ la tempon por pensi pri deco, honto kaj justa regulo, li fine ruinigas sian familion kaj malhonoras sin kaj pro la ĉagreno, iluzio, kolero kaj senpacienco senesperiĝas, nervomalsaniĝas, freneziĝas aŭ ekstremkaze eĉ sin mortigas. Tial ni kultivu spiriton por forigi ĉi tiujn dezirojn etendiĝantajn al mil branĉoj kaj dek mil folioj33, atingi perfektan spiriton kaj nutri memstarforton.

 

3. Rezulto de spirita kultivo

 

Se ni longe daŭrigas la studon de spirita kultivo, nia spirito fariĝos firma kiel fero kaj roko kaj naskiĝos la memstarforto de menso en miriadoj da situacioj, tiel ke fine ni akiros la kultivoforton.

 

2.4.2        Afera-principa esploro

 

1. Signifo de afera-principa esploro

 

Afero signifas la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de homo. Principo signifas la grandon, malgrandon, eston kaj neeston de la universo. Grando signifas la esencon de ĉiuj estaĵoj en la universo. Malgrando signifas, ke ĉiuj estaĵoj diferencas forme kaj kolore. Esto kaj neesto signifas la cirkuladon de la kvar sezonoj de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro, kaj venton, nubon, pluvon, roson, prujnon kaj neĝon en ĉielo kaj tero, kaj la transformiĝon de ĉiuj estaĵoj en naskiĝon, maljuniĝon, malsanon kaj morton kaj en leviĝon, falon, prosperon kaj malkreskon. Esploro signifas studi kaj sondi profunde aferon kaj principon.

 

2. Celo de afera-principa esploro

 

Ĉi tiu mondo konstruiĝas per la principo de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj funkcias per la afero de justo, maljusto, profito kaj malprofito. La specoj de principoj estas tiel sennombraj, kiel la mondo estas vasta, kaj tiuj de aferoj ankaŭ estas tiel senlimaj, kiel homoj estas multaj. Sed sufero kaj plezuro hazarde venantaj al ni kaj kaŭzitaj de nia propra ago rezultas el la uzo de la ses sentorganoj34. Se ni laŭplaĉe agas sen scii la juston, maljuston, profiton kaj malprofiton de afero, nia ĉiumomenta uzo de la ses sentorganoj estigos pekon kaj sufermaro estos senlima en nia estonteco. Se ni vivas sen scii la grandon, malgrandon, eston kaj neeston de principo, ni ne scios la kialon de hazarde venantaj sufero kaj plezuro, kaj ne scios pro mallarĝa penso kaj partia menso la principojn de naskiĝo, maljuniĝo, malsano kaj morto kaj de karmo, kaj pro la nepovado distingi veron de malvero ĉiam enfalos en iluzion kaj deziros bonŝancon, tiel ke fine ni atingos la staton de familia ruiniĝo kaj persona malhonoriĝo. Tial ni anticipe esploru la malfacile mezureblan principon de la universo kaj la multe komplikan aferon de homo kaj ilin klare analizu kaj rapide juĝu en reala vivo.

 

3. Rezulto de afera-principa esploro

 

Se ni longe daŭrigas la studon de afera-principa esploro, naskiĝos la saĝforto senobstakle analizi kaj juĝi ĉiujn aferojn kaj principojn, tiel ke fine ni akiros la esploroforton.

 

2.4.3        Justaga elekto

 

1. Signifo de justaga elekto

 

Ago signifas en ajna laboro uzi la ses sentorganojn de okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj menso. Elekto signifas preni juston kaj forlasi maljuston.

 

2. Celo de justaga elekto

 

Kvankam ni akiras la kultivoforton post spirita kultivo kaj la esploroforton post afera-principa esploro, la kultivo kaj la esploro disŝaŭmiĝos kaj apenaŭ efikos, se ni ne utiligas ilin en reala ago. Ekzemple tio estas same, kiel ne fruktas arbo kun bonaj trunko, branĉoj, folioj kaj floroj.

Ĝenerale ni, homoj, scias bonon bona, sed ne povas ĝin fari, kaj ni scias malbonon malbona, sed ne povas ĝin fortranĉi, tiel ke ni forlasas ebenan paradizon kaj eniras en kruelan sufermaron. Kio estas la kialo? Tio estas, ke ni ne forlasas malbonon, nek prenas bonon ĉe nia ago pro nescio pri justo kaj maljusto, pro la nepovado regi deziron fajre leviĝantan malgraŭ scio pri justo kaj maljusto aŭ pro tiriĝo de kutimo firma kiel fero kaj roko. Tial ni evitu malŝatatan sufermaron kaj bonvenigu deziratan paradizon, nepre prenante juston kaj forlasante maljuston.

 

3. Rezulto de justaga elekto

 

Se ni longe daŭrigas la studon de justaga elekto, naskiĝos la agforto kuraĝe preni juston kaj forlasi maljuston ĉe ĉiu ago, tiel ke fine ni akiros la elektoforton.

 

2.5        Ok sintenoj                 

 

2.5.1        Kvar havendaj sintenoj

 

1. Kredo

 

Kredo signifas fidon kaj estas la mova forto decidi menson, kiam ni volas plenumi ion ajn.

 

2. Kuraĝo

 

Kuraĝo signifas bravan antaŭeniremon kaj estas la mova forto stimuli kaj akceli nin, kiam ni volas plenumi ion ajn.

 

3. Scivolo

 

Scivolo signifas la volon trovi kaj ekscii nekonataĵon el la aferoj kaj principoj kaj estas la mova forto ekscii nekonataĵon, kiam ni volas plenumi ion ajn.

 

4. Penado

 

Penado signifas senĉesan koron kaj estas la mova forto atingi la celon, kiam ni volas plenumi ion ajn.

 

2.5.2        Kvar forlasendaj sintenoj

 

1. Nekredo

 

Nekredo, kontraste kun kredo, estas nedecidiga, kiam ni volas plenumi ion ajn.

 

2. Avido

 

Avido signifas tro deziri ion ajn, deflankiĝante de ĝusta vojo.

 

3. Maldiligento

 

Maldiligento signifas nefaremon, kiam ni volas plenumi ion ajn.

 

4. Malsaĝo

 

Malsaĝo signifas agi laŭplaĉe, sciante nenion pri grando, malgrando, esto kaj neesto kaj pri justo, maljusto, profito kaj malprofito.

 

2.6 Esencaj vojoj de vivo kaj de praktikado

 

La kvar bonfaroj kaj la kvar nepraĵoj estas la esencaj vojoj de vivo, kaj la tri studoj kaj la ok sintenoj estas tiuj de praktikado. Ni ne povas surpaŝi la esencajn vojojn de vivo sen tiuj de praktikado, nek efikigi la esencajn vojojn de praktikado sen tiuj de vivo. Ekzemple la esencaj vojoj de praktikado estas kiel medicinarto, per kiu kuracisto kuracas malsanulon, kaj tiuj de vivo estas kiel medikamento, per kiu kuracisto kuracas malsanulon.

 

2.7        Kvar devizoj

 

La kvar devizoj estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko.

Ĝustaj iluminiĝo kaj ago estas, ke ni iluminiĝu pri la vero de unu cirklo, t.e. la mensosigelo ĝuste transdonita de budhoj kaj patriarkoj kaj sekvante la veron faru perfektan agon sen partiiĝo, alkroĉiĝo, troo kaj manko ĉe la uzo de la ses sentorganoj de okulo, orelo, nazo, lango, korpo kaj menso.

Pribonfara konscio kaj danko estas, ke ni profunde sentu kaj konsciu la bonfarojn de ĉielo-tero, gepatroj, kunvivuloj kaj leĝoj kaj danku ilin sekvante la vojon de nia ŝuldo, kaj samtempe antaŭ ĉio trovu la devenon de ĉiuj bonfaroj kaj danku ilin anstataŭ plendi, eĉ se ni havas plendindaĵon kontraŭ ili.

Utiligo de la budha darmo estas, ke budhaniĝante ni pli bone faru mondan aferon, malsame ol en la pasinteco, kiam budhano ne povis ĝin fari pro sia tiriĝo de la budha darmo. Alivorte budhaniĝante ni ne iĝu homoj senutilaj al la mondo, sed utilaj al individuo, familio, socio kaj ŝtato, utiligante la budhan darmon.