Выбрать главу

Sindonema servo al publiko estas, ke ni forlasu penson nur por memo kaj propra familio kaj laŭplaĉan agon kaj tutkore savu ĉiujn vivulojn nur per altruisma mahajana35 ago.

 

3

Praktikado

 

3.1 Ĉefaj punktoj de ĉiutaga praktikado

 

1.        En la mensogrundo36 maltrankvilo origine ne estas, sed estiĝas laŭ sensobjekto, tial ni starigu la koncentriĝon de memnaturo por forigi la maltrankvilon.

2.        En la mensogrundo malsaĝo origine ne estas, sed estiĝas laŭ sensobjekto, tial ni starigu la saĝon de memnaturo por forigi la malsaĝon.

3.        En la mensogrundo maljusto origine ne estas, sed estiĝas laŭ sensobjekto, tial ni starigu la precepton de memnaturo por forigi la maljuston.

4.        Ni forigu nekredon, avidon, maldiligenton kaj malsaĝon per kredo, kuraĝo, scivolo kaj penado.

5.        Ni turnu plendan vivon en dankan vivon.

6.        Ni turnu dependan vivon en memstaran vivon.

7.        Ni turnu nelernscipovulon en bonlernulon.

8.        Ni turnu neinstruscipovulon en boninstruulon.

9.        Ni turnu egoiston en altruiston.

 

 

3.2        Fiksperioda kaj ĉiutaga trejnoj

 

3.2.1        Fiksperioda trejno

 

Por fiksperiode trejni studanton37 al darmo estas kiel la objektoj de fiksperioda trejno budhonoma ĉantado38, sidmedito39, sankta libro, prelego, diskuto, demando40, principo de naturo41, fiksperioda taglibro, ĉiutaga taglibro, atento kaj konduto. Budhonoma ĉantado kaj sidmedito estas la trejnobjektoj de spirita kultivo. Sankta skribo, prelego, diskuto, demando, principo de naturo, kaj fiksperioda taglibro estas tiuj de afera-principa esploro. Ĉiutaga taglibro, atento kaj konduto estas tiuj de justaga elekto.

Budhonoma ĉantado estas ĉanti ripete frazon de nia difinita preĝvorto. Ĝi celas sur la ĉantatan verson koncentri spiriton disiĝantan milbranĉen kaj dekmilfolien kaj fari mil kaj dek mil pensojn nur unu penso.

Sidmedito estas, por ĝustigi energion42 kaj protekti menson, koncentri ilin sur la subabdomenon43 kaj resti en la vera stato de perfekta trankvilo kaj nenia distingo eĉ sen alkroĉiĝi al unu penso. Ĝi estas la maniero nutri la puran kaj fundamentan spiriton de homo.

Sankta libro estas nia difinita instruverko kaj referenca sutro. Ĝi celas igi studanton orienti sin en studo.

Prelego estas klarigi la signifon de difinita temo pri afero kaj principo. Ĝi celas igi studanton formale interŝanĝi scion antaŭ homoj kaj poluri saĝon.

Diskuto estas libere diri impreson ĉe vido kaj aŭdo. Ĝi celas igi studanton neligite kaj vigle interŝanĝi opinion kaj poluri saĝon.

Demando estas pristudi duban temon el la aferoj de justo, maljusto, profito kaj malprofito, el la principoj de grando, malgrando, esto kaj neesto kaj el la klasikaj demandoj44 de pasintaj budhoj kaj patriarkoj kaj ricevi juĝon. Ĝi celas igi studanton kun la profunda stato de esploro klare analizi aferon kaj principon.

Principo de naturo estas solvi kaj scii la principojn de ĉiuj estaĵoj en la universo kaj de nia memnaturo.

Fiksperioda taglibro estas enskribi la tiutagajn laborhorojn, enspezon kaj elspezon, korpajn kaj mensajn agojn, iluminiĝojn kaj impresojn.

Ĉiutaga taglibro estas enskribi la tiutagajn atentajn kaj senatentajn agojn, studhorojn kaj preceptajn malobeojn.

Atento estas menso por memori kaj plenumi laŭokaze tion, kion homo decidis fari, kaj kion li decidis ne fari, ĉe la uzo de la ses sentorganoj.

Konduto estas havi humanan konduton kiel homo. Ĝi celas igi studanton akiri la realan efikon de studo, iam ajn kontrolante sian studon kaj praktikante ĝin.

 

3.2.2        Ĉiutaga trejno

 

Por ĉiam trejni studanton al praktikado estas faritaj la ses atentaĵoj en la ĉiutaga vivo kaj tiuj dum la templa vizito.

 

1. Atentaĵoj en la ĉiutaga vivo

 

1.        Ĉe ago oni kun perfekta penso atentu preni juston kaj forlasi maljuston.

2.        Antaŭ ol fari agon, oni atentu sin prepari, observante ĝian cirkonstancon.

3.        En libera tempo oni atentu studi sanktan libron kaj regulon.

4.        Se oni pli-malpli studis sanktan libron kaj regulon, oni atentu pristudi demandon.

5.        En la resta tempo antaŭ endormiĝo, fininte ĉiun hejmlaboron post vespermanĝo, aŭ ĉe tagiĝo, oni atentu ĉanti budhan nomon kaj sidmediti por spirita kultivo.

6.        Traktinte ĉiun aferon, oni atentu kontroli, ĉu oni plenumis farendaĵon kaj nefarendaĵon, pensante la traktitan aferon.

 

2. Atentaĵoj dum la templa vizito

 

1.        Kiam ajn oni vizitas templon dum la studo de la atentaĵoj en ĉiutaga vivo, oni atentu demandi kaj respondi pri ĉiu sia intertempa afero.

2.        Se oni iluminiĝas pri iu afero, oni atentu ricevi de instruisto juĝon, raportante ĝin.

3.        Se oni aparte dubas pri iu afero, oni atentu ricevi de instruisto klarigon, prezentante ĝin.

4.        En ĉiujara trejnsesio oni atentu studi fake en trejnejo, antaŭpreparinte la kotizon.

5.        En la tago de ĉiu darmkunveno45 oni atentu tutkore nur studi en templo, anticipe traktinte ĉiun aferon.

6.        Reveninte de templo, oni atentu nepre utiligi sian akiraĵon en la ĉiutaga vivo, ekzameninte tion, kiun iluminiĝon oni atingis kaj kiun dubon oni solvis.

 

3.2.3        Ambaŭtrejna rilato

 

Se paroli pri la rilato inter fiksperioda kaj ĉiutaga trejnoj, fiksperioda trejno kiel la trejno farata ĉe senmovo ĉefigas spiritan kultivon kaj aferan-principan esploron kaj preparas la materialon por ĉiutaga studo, kaj ĉiutaga trejno kiel la trejno farata ĉe movo ĉefigas justagan elekton kaj preparas la materialon por fiksperioda studo. La du trejnoj helpas kaj bazas unu la alian kaj estas la vojo por igi studanton, ĉu laikon, ĉu pastron, ne forlasi studon eĉ en unu minuto kaj sekundo.

 

3.3        Budhonoma ĉantado

 

1. Signifo de budhonoma ĉantado

 

Ĝenerale budhonoma ĉantado estas studo por fari miriadbranĉen disiĝantan spiriton unu penso kaj trankviligi menson ŝanceliĝantan de favora kaj malfavora situacioj. La ĉantata frazo “Namu Amitabul46 signifas en la korea rifuĝi en senlima vivdaŭro kaj iluminiĝo. En la pasinteco homo ĉantis la sanktan nomon de Amitabo, dezirante renaskiĝi en Okcidenta Paradizo, Purlando47 danke al la dia forto de Amitabo48, sed ni celas trovi rekte la Amitabon de nia menso kaj reiri al la paradizo de nia memnaturo. Nia menso origine estas sen naskiĝo kaj morto, tial ĝi estas senlima vivdaŭro, kaj en tio ĝi estas brila kaj okulta kaj neniam mallumiĝas, tial ĝi estas iluminiĝo. Tio estas la Amitabo de nia menso. Nia memnaturo origine estas pura, tial ĝi tute ne havas pekon kaj feliĉon kaj eterne ne havas suferon kaj aflikton49. Tio estas la eterne senŝanĝa paradizo de nia memnaturo. Tial ĉantanto antaŭ ĉio komprenu ĉi tiun principon, bazu sin sur sia menso sen naskiĝo kaj morto kaj konsciu unu penson sen veno kaj iro, tiel ke li restigu nur en unu penso pri Amitabo spiriton disiĝantan miriadbranĉen kaj revenigu al la stato de senfara komforto50 menson ŝanceliĝantan de favora kaj malfavora situacioj. Tio estas la vera studo de budhonoma ĉantado.

 

2. Metodo de budhonoma ĉantado

 

La metodo de budhonoma ĉantado estas tiel ekstreme simpla kaj facila, ke iu ajn povas ĝin fari.