Выбрать главу

ELLIDA Jes, kara, fidela Wangel, – nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Ĉar nun mi venos al vi en libereco, – libervole, kaj sub respondeco.

WANGEL (rigardas ŝin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos vivi tute unu por la alia –

ELLIDA – kaj kun kunaj memoroj. Viaj – kiel ankaŭ miaj.

WANGEL Jes, ĉu ne, vi kara!

ELLIDA – kaj por niaj du infanoj, Wangel!

WANGEL Niaj vi nomas ilin!

ELLIDA Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni.

WANGEL Niaj –! (kisas ĝoje kaj rapide ŝiajn manojn) Ho, – senfinan dankon pro tiu vorto!

(Hilde, Ballested, Lyngstrand, Arnholm kaj Bolette venas de maldekstre en la ĝardenon.)

(Samtempe multaj el la junuloj de la urbo kaj somergastoj ekstere sur la vojeto.)

HILDE (duonlaŭte al Lyngstrand ) Jen vidu – kiel novgefianĉiĝinte ŝi kaj patro aspektas!

BALLESTED (kiu aŭdis ŝian eldiron) Estas somera tempo, fraŭlineto.

ARNHOLM (rigardas al Wangel kaj Ellida ) Nun la anglo forvojaĝas.

BOLETTE (iras al la barilo) De ĉi tie oni povas plej bone vidi ĝin.

LYNGSTRAND La lasta vojaĝo ĉi-jare.

BALLESTED Baldaŭ ĉiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas malĝojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaŭ perdos vin por ioma tempo. Morgaŭ vi ja transloĝiĝos al Skjoldvik, mi aŭdas.

WANGEL Ne, – ne okazos. Ĉar ĉi-nokte ni du redecidis.

ARNHOLM (rigardas ilin alterne) Ah, – vere!

BOLETTE (venas antaŭen) Patro, – ĉu estas vero!

HILDE (proksimiĝas al Ellida ) Ĉu vi tamen restos ĉe ni!

ELLIDA Jes, kara Hilde, – se vi volas havi min.

HILDE (luktante inter ploro kaj ĝojo) Ho! – imagu – ĉu mi volas –!

ARNHOLM (al Ellida ) Sed tio ĉi estas ja vera surprizo –!

ELLIDA (ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm –. Ĉu vi memoras, – ni parolis pri tio hieraŭ? Kiam oni fariĝis surtera estaĵo, – oni ne facile trovos la vojon reen – al la maro. Kaj ankaŭ ne al la mara vivo.

BALLESTED Sed estas ja ĝuste kiel pri mia mara virino!

ELLIDA Proksimume, jes.

BALLESTED Nur kun tiu diferenco ke la marvirino – ŝi mortos . La homoj, kontraŭe, – ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, – mi certigas al vi, sinjorino Wangel, – ili povas sin a-kli-matizi!

ELLIDA Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested.

WANGEL Kaj sub respondeco, kara Ellida.

ELLIDA (rapide, etendas al li la manon) Ĝuste tiel estas.

(La granda vaporŝipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko aŭdiĝas pli proksime sur la tero.)