Выбрать главу

WANGEL Nu? Diru do!

ELLIDA Li prenis el la poŝo ŝlosilringon kaj tiris de la fingro sian propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du ringojn li pendigis kune sur la ŝlosilringon. Kaj li diris, ke ni nun geedzigu nin kune al la maro.

WANGEL Geedzigu –?

ELLIDA Jes, tiel li diris. Kaj li ĵetis la ringojn per sia tuta forto tiom fore kiom li kapablis en la profundon.

WANGEL Kaj vi, Ellida? Vi akceptis?

ELLIDA Jes, imagu, – mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. – Sed, je bona Dio, – li forvojaĝis!

WANGEL Kaj kiam li efektive estis for –?

ELLIDA Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis kiel stulta kaj sensenca tio estas.

WANGEL Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciiĝis de li poste?

ELLIDA Jes, mi sciiĝis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. Li nur skribis, ke li intencis vojaĝi al Ameriko. Kaj li donis adreson, kien mi povus sendi respondon.

WANGEL Ĉu vi respondis?

ELLIDA Tuj. Mi kompreneble skribis, ke ĉio inter ni devus esti finita. Kaj ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaŭ mi neniam plu pensu pri li.

WANGEL Sed li tamen skribis reen, ĉu?

ELLIDA Jes, li skribis reen.

WANGEL Kaj kion li respondis al viaj eldiroj?

ELLIDA Eĉ ne vorton pri tio. Estis kvazaŭ mi ne rompis kun li. Li skribis tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li.

WANGEL Ne volis lasi vin?

ELLIDA Ne. Mi denove skribis. Preskaŭ samvorte kiel en la unua letero. Aŭ ankoraŭ pli decide.

WANGEL Kaj li cedis?

ELLIDA Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antaŭe. Neniun vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu mi skribis al li.

WANGEL Kaj eĉ ne aŭdis ion de li?

ELLIDA Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al mi el Kalifornio kaj alian fojon el Ĉinio. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, estis el Aŭstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi oron. Poste venis neniu informo de li.

WANGEL Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida.

ELLIDA Ho jes, jes. La terura homo!

WANGEL Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli freŝa aero ol ĉi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras?

ELLIDA Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiaĵo! Ne estas helpo por mi en tio. Mi bone konscias, – eĉ tie mi ne povos deŝarĝi min.

WANGEL Kion? Kara, – pri kio vi nun pensas?

ELLIDA La teruraĵon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo –

WANGEL Sed tiun vi ja nun deŝarĝis. Antaŭ longe. Kiam vi rompis kun li. Nun tio ja estas pasinta.

ELLIDA (eksaltas) Ne, ĝuste tio ĝi ne estas!

WANGEL Ne pasinta!

ELLIDA Ne, Wangel, – ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke ĝi neniam pasos. Neniam en mia vivo!

WANGEL (kun sufokata voĉo) Ĉu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam povis forgesi tiun fremdan viron?

ELLIDA Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaŭ li revenis.

WANGEL Kiam tio okazis?

ELLIDA Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj. Aŭ iom pli. – Estis dum mi atendis la infanon.

WANGEL Ah, tiam do? Jes Ellida, – mi nun ja komencas kompreneti iom kaj iom.

ELLIDA Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min –. Ho, mi pensas, ke tute ne estas komprenebla.

WANGEL (rigardas ŝin en ĉagreno) Imagu ke – ke vi loĝis ĉi tie tri jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, – sed alian!

ELLIDA Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi.

WANGEL (mallaŭte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi kiel edzino?

ELLIDA Estas pro tiu timo al tiu fremda viro.

WANGEL Timo –?

ELLIDA Jes, timo. Timo tiel terura, ke ŝajnas al mi, ke nur la maro povas instigi ĝin. Ĉar nun vi aŭdu, Wangel –

(La junuloj el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras dekstren. Kune kun ili venas Arnholm, Bolette, Hilde kaj Lyngstrand .)

BOLETTE (preterpasante) Ho, ĉu vi daŭre promenadas ĉi tie?

ELLIDA Jes, estas freŝe kaj bone ĉi tie supre.

ARNHOLM Ni, ni iros malsupren por danci.

WANGEL Bone, bone. Ni baldaŭ postvenos, ankaŭ ni.

HILDE Adiaŭ do, dume.

ELLIDA Sinjoro Lyngstrand, – atendu momenton.

(Lyngstrand haltas. Arnholm, Bolette kaj Hilde iras dekstren.)

ELLIDA (al Lyngstrand) Ĉu ankaŭ vi iros danci?

LYNGSTRAND Ne, sinjorino, mi ne kuraĝas.

ELLIDA Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto –. Vi ja ankoraŭ ne tute resaniĝis.

LYNGSTRAND Ankoraŭ ne tute.

ELLIDA (iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojaĝon –?

LYNGSTRAND Kiam mi ricevis la difekton?

ELLIDA Jes, la vojaĝon, pri kiu vi rakontis antaŭtagmeze.

LYNGSTRAND Ho, estas eble ĉirkaŭ –. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli ol tri jaroj post tiam.

ELLIDA Do tri jaroj.

LYNGSTRAND Aŭ iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. Estis la ekvinoksaj ŝtormoj, kiuj atakis nin.

ELLIDA (rigardas al Wangel ) Do je tiu tempo okazis –.

WANGEL Sed kara Ellida –?

ELLIDA Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu.

LYNGSTRAND Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.)

WANGEL Kara Ellida, – kial vi demandis lin pri tiu vojaĝo?

ELLIDA Johnston estis surŝipe. Mi certas.

WANGEL El kio vi tion konkludas?

ELLIDA (sen respondi) Surŝipe li sciiĝis, ke mi edziniĝis al aliulo. Dum li estis for. Kaj jen – en la sama momento tio ĉi obsedis min!

WANGEL Tiu timo?

ELLIDA Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaŭ mi. Aŭ vere iom flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie.

WANGEL Kiel li aspektas por vi?

ELLIDA Kiel mi laste vidis lin.

WANGEL Antaŭ dek jaroj?

ELLIDA Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian broĉon kun granda, bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fiŝokulo. Kaj ĝi kvazaŭ fiksrigardas min.

WANGEL Je Dio –! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem scias, Ellida.

ELLIDA Jes, jes, – helpu min, se vi povas! Ĉar sentiĝas ke tio tiriĝas pli kaj pli forte al mi.

WANGEL Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn sen konfidi vin al mi.

ELLIDA Sed mi ja ne povis! Ne antaŭ nun, kiam fariĝis necese – pro vi. Se mi konfidus tion ĉi al vi, – mi devus ja ankaŭ konfidi al vi – la nedireblaĵon.

WANGEL La nedireblaĵon –?

ELLIDA (defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraŭ. Kaj tiam nenion pli. – Wangel, – kiel ni komprenu – tiun enigmon pri la okuloj de la infano –?

WANGEL Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagaĵo. La infano havis ĝuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj.

ELLIDA Ne, ĝi ne havis! Ĉu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la infano ŝanĝis koloron laŭ la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, ĝiaj okuloj estis tiaj. En ŝtorma vetero laŭ ĝi. – Ho, mi ja vidis, eĉ se vi ne rimarkis.

WANGEL (cede) Hm, – nu ja, nu ja. Sed eĉ se tiel estus? Kio do?

ELLIDA (mallaŭte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antaŭe.

WANGEL Kiam? Kaj kie –?

ELLIDA Sur la Krutkabo. Antaŭ dek jaroj.

WANGEL (retiras sin paŝon) Kiel – kio –!