Выбрать главу

Nun oni ĝoje bonvenigis ŝin, kvankam neniu, escepte de Ozma, unue sciis ke fine ŝi venis por resti por ĉiam.

Tiun vesperon Doroteo akceptis multajn vizitantojn, kaj inter ili estis granduloj kiaj Tiktoko, maŝinulo kiu pensis kaj parolis kaj moviĝis per horloĝmekanismo; ŝia malnova akompananto la afabla Vilulo; Joĉjo Kukurbokapo, kies korpo estis el branĉoj kaj kies kapo estis matura kukurbo sur kiun vizaĝo estis ĉizita; la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, du grandaj bestoj el la arbaro, kiuj servis

Princinon Ozman; kaj Profesoro M. P. Ŝancelinsekto, P. E.

La ŝancelinsekto estis rimarkinda ulo. Iam li estis eta insekteto, rampanta en lernejĉambro, sed oni ekvidis lin kaj li estis multe pligrandigita por ke oni povu pli klare vidi lin, kaj estante pligrandigita li eskapis. Li ĉiam restis granda, kaj li vestis sin kiel dando kaj estis tiom plena de scio kaj informo (kiuj estas tute apartaj aferoj), ke li nomumiĝis Profesoro kaj la ĉefo de la Reĝa Kolegio.

Doroteo ricevis belan viziton de tiuj malnovaj amikoj, kaj ankaŭ longe konversaciis kun la Sorĉisto, kiu estis malgranda kaj maljuna kaj velkinta kaj sekiĝinta, sed gaja kaj aktiva kiel infano. Post tio ŝi iris vidi la rapide kreskantan kokidan familion de Vilĉinjo.

Toto, la nigra hundeto de Doroteo, ankaŭ estis elkore akceptata. Toto estis speciala amiko de la Vilulo, kaj li konis ĉiun alian. Ĉar li estis la sola hundo en la Lando Oz, lin multe respektis la popolo, kiuj kredis ke bestoj meritas ĉian respekton se ili dece kondutas.

Doroteo havis kvar belajn ĉambrojn en la palaco, kiuj estis ĉiam rezervitaj por ŝia utiligo kaj nomiĝis “la ĉambroj de Doroteo. ”Ili konsistis el bela salono, sinvestoĉambro, delikata litoĉambro kaj granda marmora banĉambro. Kaj en tiuj ĉambroj estis ĉio kion koro povus deziri, metita tien pro ama konsidero fare de Ozma por ke ŝia amikineto povu uzi ĝin. La reĝaj vestofaristoj konis la dimensiojn de la knabineto, do ili ĉiam certigis ke la ŝrankoj en ŝia sinvestoĉambro estas ĉiam plenaj de belaj roboj ĉiaspecaj kaj taŭgaj por ĉia bezono. Ne mirigas ke Doroteo rifuzis kunporti siajn malnovajn kalikotajn kaj plejdkatunajn robojn! Ĉi tie ĉio kara al la koro de knabineto estis provizita abunde, kaj nenio egale riĉa kaj bela estus trovebla en la plej grandaj magazenoj en Usono. Kompreneble Doroteo ĝuis ĉiujn tiujn luksaĵojn, kaj ŝi preferis ĝis tiam loĝi en Kansas nur ĉar ŝiaj onklo kaj onklino amis ŝin kaj bezonis ke ŝi estu kun ili.

Nun, tamen, ĉio estos ŝanĝita, kaj Doroteo vere pli ĝojis sciante ke ŝiaj karaj parencoj partoprenos en ŝia bona fortuno kaj ĝuos la ĝojojn de la Lando Oz ol ke ŝi mem posedos tian lukson.

La sekvan matenon, pro peto de Ozma, Doroteo vestis sin per bela ĉielblua robo el riĉa silko, ornamita per veraj perloj. La bukoj de ŝiaj ŝuoj ankaŭ estis inkrustitaj per perloj, kaj pli da tiuj senprezaj gemoj estis sur bela koroneto kiun ŝi portis sur sia frunto.

“Ĉar, ”diris ŝia amikino Ozma, “ekde nun, kara, vi devos alpreni vian justan rangon kiel Princino de Oz, kaj estante mia elektita kunulino vi devos vesti vin konvene laŭ la digno de via rango. ”

Doroteo konsentis al tio, kvankam ŝi sciis ke nek roboj nek juveloj povus fari el ŝi ion alian ol simplan, senafektan knabineton, kia ĉiam ŝi estis.

Tuj kiam ili finis la matenmanĝon —la knabinoj kunmanĝis en la bela buduaro de Ozma —la Reganto de Oz diris:

“Nun, kara amikino, ni uzos la Magian Zonon por transporti viajn onklon kaj onklinon el Kansas al la Smeralda Urbo. Sed mi opinias ke estus dece, akceptante tiel distingitajn gastojn, ke ni sidu en mia Trono- Ĉambro. ”

“Ho, ili ne estas tre ’stingitaj, Ozma, ”diris Doroteo.

“Ili estas nur ordinaraj homoj, kia mi. ”

“Ili estas viaj amikoj kaj parencoj, Princino Doroteo, do ili certe estas distingitaj, ”respondis la Reganto ridetante.

“Ili —ili apenaŭ ne scios kompreni viajn belajn meblojn kaj aliaĵojn, ”protestis Doroteo, serioze. “Eble timigos ilin vidi vian grandan Trono-Ĉambron, kaj eble ni prefere iru en la malantaŭan ĝardenon, Ozma, kie la brasikoj kreskas kaj la kokidoj ludas. Tiel ŝajnos pli nature al Onklo Henriko kaj Onklino Em. ”

“Ne; ili unue vidos min en mia Trono-Ĉambro, ” respondis Ozma, decideme; kaj kiam ŝi parolis per tiu tono Doroteo sciis ke estus malsaĝe oponi ŝin, ĉar Ozma kutimis esti obeata.

Do kune ili iris al la Trono-Ĉambro, grandega kupolhava ĉambro en la centro de la palaco. Tie staris la reĝa trono, konstruita el solida oro kaj inkrustita per valoraj ŝtonoj su fiĉaj por provizi la stokon de deko da juvelbutikoj en nia lando.

Ozma, kiu surhavis la Magian Zonon, sidigis sin en la tronon, kaj Doroteo sidis ĉe ŝiaj piedoj. En la ĉambro kuniĝis multaj gesinjoroj de la kortego, vestite per riĉaj vestaĵoj kaj surhavante valorajn juvelojn. Du grandegaj bestoj kaŭris, unu ĉe ĉiu flanko de la trono —la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro. En balkono alte en la kupolo orkestro ludis dolĉan muzikon, kaj sub la kupolo du elektraj fontanoj sendis ŝprucojn de kolorita parfumita akvo alten preskaŭ trafante la arkan plafonon.

“Ĉu vi pretas, Doroteo? ”demandis la Reganto.

“Mi pretas, ”respondis Doroteo; “sed mi ne scias ĉu Onklino Em kaj Onklo Henriko pretas. ”

“Ne gravos, ”deklaris Ozma. “La malnova vivo certe malmulte interesas ilin, kaj ju pli frue ili komencos la novan vivon ĉi tie des pli feliĉaj ili estos. Ili venas nun, kara! ”

Dum ŝi parolis, tie antaŭ la trono ekaperis Onklo Henriko kaj Onklino Em, kiuj kelkmomente staris senmove, gapante per blankaj kaj surprizegitaj vizaĝoj la scenon kiu frontas ilin. Se la gesinjoroj ĉeestantaj ne estus tiom ĝentilaj, mi certas ke ili mokus la du fremdulojn.

La jupo de la kalikota robo de Onklino Em estis iom levita, kaj ŝi surhavis fadintan bluan antaŭŝirmtukon ornamitan per kvadratetoj. Ŝia hararo estis iom senorda kaj ŝi surhavis paron da malnovaj panto floj de Onklo Henriko. Per unu mano ŝi tenis sekigotukon kaj per la alia parte fenditan porcelanan teleron, kiun ŝi viŝadis kiam subite ŝi estis transportita al la Lando Oz.

Onklo Henriko, kiam atingis lin la alportigo, estis en la brutejo “taskante. ”Li surhavis ĉifonan kaj multe malpuran pajlan ĉapelon, kvadratetornamitan ĉemizon sen kolumo kaj bluan kovroveston kies maleolumoj estis en liaj malnovaj bovinhaŭtaj botoj.

“Jadi! ”anhelegis Onklo Henriko, ĉirkaŭrigardante kvazaŭ tute senkomprene.

“Nu, jadjadi! ”guglis Onklino Em, per raŭka timoplena voĉo. Ŝiaj okuloj ekvidis Doroteon, kaj ŝi diris:“Ĉu-ĉ-ĉ-ĉu ne aspektas kiel nia knabineto —nia Doroteo, Henriko? ”

“Ho, atentu, Em! ”kriis la maljuna viro, dum Onklino Em antaŭenpaŝetis; “atentu la sovaĝajn bestaĉojn aŭ vi p’reos! ”

Sed jam Doroteo antaŭensaltis kaj ĉirkaŭbrakumis siajn onklinon kaj onklon ame, kaj poste prenis iliajn manojn per la propraj.

“Ne timu, ”ŝi diris al ili. “Vi nun estas en la Lando

Oz, kie vi loĝos por ĉiam kaj estos komfortaj kaj feliĉaj.