Выбрать главу

“Ĉu estos batalado? ”demandis la Ĉefo.

“Multa, ”respondis Guf.

Sendube tiu respondo plaĉis al la Ĉefo, ĉar li stariĝis kaj ĉirkaŭdancis trifoje en la ĉambro. Post tio li residigis sin, ĝustigis sian falsan kapon, kaj diris:

“Ni ne kverelas kun Ozma de Oz. ”

“Sed vi, la Kapricloj, amas batali, kaj jen bonega oportuno fari tion, ”urĝis Guf.

“Atendu ĝis mi estos kantinta, ”diris la Ĉefo. Li klinis sin malantaŭen en sia seĝo kaj kantis malsaĝan kanton kiu al la Generalo ŝajnis signi fi nenion, kvankam li aŭskultis tre atente. Fininte, la Kapricla Ĉefo rigardis lin tra la truoj en sia mentono kaj demandis:

“Kian rekompencon vi donos al ni se ni helpos vin? ”

La Generalo jam anticipis tiun demandon, ĉar li pripensadis la aferon dum sia veturo. Oni ofte bonfaras sen espero pri premio, sed por fiago oni ĉiam postulas pagon.

“Akirinte nian Magian Zonon, ”li respondis, “nia Reĝo, Rokato la Ruĝa, uzos ĝian potencon por doni al ĉiu Kapriclo naturan kapon egale grandan kaj belan kiel la falsa kapo kiun li nun havas. Tiam vi ne plu devos honti

ĉar viaj grandaj fortaj korpoj havas tiel malgrandegajn kapetojn. ”

“Ho, ĉu vi faros tion? ”demandis la Ĉefo, fervore.

“Nepre, ”promesis la Generalo.

“Mi parolos kun mia popolo, ”diris la Ĉefo.

Do li kunvokis ĉiujn Kapriclojn kaj informis ilin pri la propono farita de la Knomoj. La ulojn ĝojigis la promeso kaj ili tuj akceptis batali estrate de la Reĝo de la Knomoj kaj helpi lin konkeri Ozon.

Nur unusola Kapriclo ŝajne havis ereton da saĝo, ĉar li demandis:

“Supozu ke ni malsukcesos kapti la Magian Zonon?

Kio okazos tiam, kaj kiel utilos nia multa batalado? ”

Sed ili ĵetis lin en la riveron pro lia stulta demando, kaj ridis kiam la akvo ruinigis lian kartonan kapon antaŭ ol li povis elnaĝi.

Tiel la interkonsento fariĝis kaj Generalo Guf ĝojis pro sia sukceso gajni tiel potencajn alianculojn.

Sed ankaŭ aliajn popolojn, same gravajn kiel la Kapricloj, firme planis la lerta maljuna Knomo gajni kiel alianculojn.

Ĉapitro 7

Kiel Onklino Em Konkeris la Leonon

“Jen viaj ĉambroj, ”diris Doroteo, malfermante pordon.

Onklino Em retiretis sin vidante la grandiozajn meblojn kaj drapiraĵojn.

“Ĉu ne ’stas loko por viŝi miajn piedojn? ”ŝi demandis.

“Vi baldaŭ interŝanĝos viajn panto flojn por novaj ŝuoj, ” respondis Doroteo. “Ne timu, Onklino Em. Ĉi tie vi loĝos, do ne timu enmarŝi kaj senti vin ĉehejme. ”

Onklino Em antaŭeniris hezite.

“Eĉ pli bela ol la Hotelo Topeka! ”ŝi kriis, admire.

“Sed ĉi tiu loko estas tro eleganta por ni, infano. Ĉu ni ne povus havi ian neuzatan ĉambron en la mansardo, pli taŭgan por ni? ”

“Ne, ”diris Doroteo. “Vi devos loĝi ĉi tie, ĉar Ozma ordonis. Kaj ĉiuj ĉambroj en ĉi tiu palaco estas same elegantaj kiel ĉi tiuj, kaj kelkaj eĉ pli. Ne utilos plendi, Onklino Em. Vi devos esti elegantaj kaj altklasaj en la Lando Oz, negrave ĉu aŭ ne vi volas tion; do vi simple devos akcepti ĝin. ”

“Kia misfortuno, ”respondis ŝia onklino, ĉirkaŭrigardante imponate; “sed oni povas kutimiĝi al ĉio ajn se oni provas, ĉu ne, Henriko? ”

“Nu, rilate al tio, ”diris Onklo Henriko, nerapide, “mi preferas preni kion oni proponas al ni kaj ne fari demandojn. Mi ja veturis iom, Em, dum mia vivo, sed ne vi; kaj tio faras diferencon inter vi kaj mi. ”

Post tio Doroteo gvidis ilin tra la ĉambroj. La unua estis bela salono, kies fenestroj vidigis la rozĝardenojn. Sekvis apartaj litoĉambroj por Onklino Em kaj Onklo Henriko, kun bela banĉambro inter ili. Onklino Em ankaŭ havis belan sinvestoĉambron, kaj Doroteo malfermis la ŝrankojn kaj montris plurajn belegajn kostumojn provizitajn de la reĝaj robfaristoj al ŝia onklino, kiuj laboris dum la tuta nokto por pretigi ilin. Ĉio kion Onklino Em povus bezoni estis en la tirkestoj kaj ŝrankoj, kaj ŝia tualetotablo estis okupata de surgravuritaj oraj tualetaĵoj.

Onklo Henriko havis naŭ vestokompletojn, tajlitajn laŭ la populara Manĝtula fasono, kun ĝisgenuaj pantalonoj, silkaj ŝtrumpoj kaj nealtaj ŝuoj kun juvelitaj bukoj. La ĉapeloj kongruaj kun tiuj kostumoj havis kolorajn suprojn kaj larĝajn randojn kun malgrandaj oraj sonoriloj ĉirkaŭ la randoj. Liaj ĉemizoj estis el delikata linaĵo kun krispaj brustoj, kaj liaj veŝtoj estis riĉe broditaj per koloraj silkaĵoj.

Onklo Henriko decidis unue bani sin kaj poste vesti sin per blua satena kompleto kiu allogis lin. Li akceptis sian bonfortunon trankvile kaj rifuzis permesi ke servisto helpu lin. Sed Onklino Em estis “tuttrema, ”laŭ sia deklaro, kaj Doroteo kaj Ĵelea Kon fitaĵ, la dommastrino, kaj du servistinoj bezonis multan tempon por vesti ŝin kaj aranĝi ŝian hararon kaj “beligi ŝin kvazaŭ pupon, ”laŭ ŝia agrable kurioza esprimo. Ŝi volis halti kaj admiri ĉion kion ŝi ekvidis, kaj ŝi ĝemis konstante kaj deklaris ke tiaj belaĵoj estas tro bonaj por maljuna kamparanino, kaj ke ŝi neniam supozis ke ŝi devos “eleganti”je sia aĝo.

Fine ŝi estis finvestita, kaj kiam ili eniris la salonon jen Onklo Henriko en sia blua satena kompleto, marŝante solene tien kaj tien en la ĉambro. Li jam tondis siajn barbon kaj lipharojn kaj aspektis tre digna kaj respektinda.

“Diru al mi, Doroteo, ”li diris; “ĉu ĉiuj viroj ĉi tie uzas vestojn ĉitiajn? ”

“Jes, ”ŝi respondis; “ĉiuj escepte de l’Birdotimigilo kaj la Vilulo —kaj kompreneble la Stana Lignohakisto kaj Tiktoko, kiuj estas el metalo. Vi trovos ĉiujn virojn en la kortego de Ozma vestitaj same kiel vi —kvankam eble iomete pli elegante. ”

“Henriko, vi aspektas kiel aktoro, ”anoncis Onklino Em, rigardante sian edzon kritike.

“Kaj vi, Em, aspektas pl’eleganta ol pavo, ”li respondis.

“Mi supozas ke vi pravas, ”ŝi diris, bedaŭre; “sed ni estas senhelpaj viktimoj de altsocia nobelaro. ”

Tio multe amuzis Doroteon.

“Venu kun mi, ”ŝi diris, “kaj mi gvidos vin tra la palaco. ”

Ŝi gvidis ilin tra la belaj ĉambroj kaj konigis ilin al ĉiu renkontato. Ankaŭ ŝi montris al ili siajn proprajn belajn ĉambrojn, kiuj ne estis malproksimaj de iliaj.

“Do ĉio estas vera, ”diris Onklino Em, larĝokula pro surprizego, “kaj la rakontoj de Doroteo pri ĉi tiu felando estis simplaj faktoj kaj ne revoj! Sed kie estas tiuj strangaj uloj kiujn vi konis ĉi tie? ”

“Jes; kie estas la Birdotimigilo? ”demandis Onklo Henriko.

“Nu, li estas for, ĝuste nun, vizitante la Stanan Lignohakiston, kiu ’stas Imperiestro de la Palpbruma Lando, ”respondis la knabineto. “Vi vidos lin kiam li revenos, kaj nepre li plaĉos al vi. ”

“Kaj kie estas la Mirinda Sorĉisto? ”demandis Onklino Em.

“Vi vidos lin dum la lunĉo de Ozma, ĉar li loĝas en ĉi tiu palaco, ”estis la respondo.

“Kaj Joĉjo Kukurbokapo? ”