Выбрать главу

Pastilla sekvis ŝiajn paŝojn.

Apud la enirejo de l' geto staris la preĝejo "Sankta Angeliko". La preĝejo, kiel la pordego en la juda geto, havis sub la kruco la surskribon el Jesajo: "Porasti et jadaj kol-hajom al am kŝe oref" (mi ĉiam etendis miajn manojn al la obstina popolo). La preĝejo estis konstruita speciale por judoj, kaj ĉiuj malnovaj dekretoj de iamaj papoj ordonis la judojn viziti ĉiusabate posttagmanĝe la preĝejon kaj aŭskulti la predikojn de kristanaj pastroj. Sed la judoj neniam observis tiun dekreton. Ili savis sin per mono kaj havis en la geto siajn dek "Batlonojn". Tiuj ĉi kutime ĉiusabate iradis en la preĝejon por aŭskulti la predikojn de la pastroj kaj tiamaniere ŝajnigi, ke la dekreto estas observata. La predikoj de l' pastro neniel povis efiki, ĉar la pli multo el la batlonoj, kiujn la geta komunumo elektis, por ke ili anstataŭu ĉiujn en la preĝejo, estis surduloj. Krome ili ŝtopis siajn orelojn, por ke la pastraj vortoj neniel influu ilin. En la tempo de Klemenso IV-a, kiam Тlomo Malho estis en Romo kaj akiris sian mistikan influon je l' papo por la bono de l' maranoj, tiu dekreto entute estis nuligita, kaj la kristana preĝejo en la geto staris fermita. Sed en la tempo de l' papo "Haman", kiel la judoj nomis Paŭlon la Kvaran, tiu dekreto estis renovigata kun pli granda malbono: la kristaniĝintan judon Josefo-n Mora-n la papo nomis pastro en tiu preĝejo, kaj tiu eksjudiĝinta pastro atentis, ke ĉiuj judoj en la geto regule vizitadu la preĝejon ĉiusabate. La judoj timis pri la junaj infanoj, ĉar Jozefo Mora estis tre elokventa oratoro kaj konsiderata en la tuta lando, kiel unu el la plej efikaj predikantoj — do la judoj kaŝis la infanojn hejme kaj mem iradis en la preĝejon kun memfido. Sed Jozefo Mora spite volis havi junajn senkulpajn korojn kaj ĉastajn senmakulajn orelojn inter siaj aŭskultantoj — do li ĉiusabate sendadis siajn eklezi-soldatojn en la domojn de l' juda geto, kaj ili perforte eltrenadis la gejunulojn, kondukante ilin en la preĝejon.

Kiam Pastilla venis en la preĝejon post la komercisto kaj lia filino, la preĝejo jam estis plena de viroj kaj virinoj, junaj knabinoj kaj knaboj, buboj kun "kvaranguloj" kaj knabinetoj. La katolika preĝejo aspektis kiel sinagogo — ĉirkaŭe ĉio estis pentrita per hebreaj versoj el la libro de profetoj, kaj tiuj versoj nerekte aludis al la kristana religio. Ĉe la orienta muro staris bele skulptita torŝranko kaj super la torŝranko pendis arĝenta kruco kandeloj brulis, grandaj vaksaj kandeloj en juda arĝenta kandelabro antaŭ la sankta bildo. Jozefo Mora, volvita en "talison", staris sur la ambono antaŭ la torŝranko. Tenante en unu mano toron, en la alia — krucon, li parolis al la judoj. Li parolis al la judoj en ilia lingvo: kastilie, kaj citis versojn el la biblio, indikis diversajn lokojn en la talmudo kaj Midraŝ, uzis argumentojn el kabalistaj libroj. Li teruris per geheno kaj promesis hedenon, imagigante per vivaj koloroj la suferojn kaj turmentojn en la geheno kaj pentrante la hedenon. Li konsciigis al la judoj ilian malaltan malbonan situacion, kiel ili estas hontigataj kaj kiel ilia kredo estas mokata.

— Kaj kie li estas, via dio? — Li demandis. -Kie estas via mesio? Kial li silentas? Kial li ne donas al vi signon? Per kio vi estas pli malbonaj ol la nejudoj? Kial vi igis vin celo de homa mokado kaj malŝatado?

Kaj li etendis al ili la toron kaj la krucon, petante:

— Venu, venu sub ilian ŝirmon!

lia voĉo estis profunda, metalpeza kaj vekis teruron kaj timon Ĝe liaj aУskultantoj. kaj liaj okuloj ardis, lia vizaĜo estis pala kaj malĜoja.

Apud li sidis la papa notario kun granda plumo kaj longa pergameno. Ĉiu judo, kiu aliris la ambonon kaj klinis sian kapon sub la pluvon de la sankta akvo, tuj ricevis de la notario ateston, kiu donas al li civitanajn rajtojn en romo kaj igas lin la sola heredanto de Ĝiuj havaСoj de lia patro, kaj redonas al li la domojn, kiujn la papo konfiskis de judoj, troviĜintajn ekster la limoj de l' geto.

Sur la unua benko, kontraУ la ambono, sidis la dek "batlonoj". inter ili troviĜis Ьaim adoni kaj mordРaj alpi, la "idiotoj" de l' geto. dum edziĜaj kaj aliaj festoj ili ludadis la mortodancon. ilin oni vokadis al la "toРeРa". ili havis ankaУ la devon reprezenti la judan komunumon de romo en la katolika preĜejo. Ьaim adoni, kiu estis ankoraУ junulo, Тajnigis, ke lia vango Тvelis pro dentodoloro, kaj ĜirkaУligis sian vizaĜon per peco da lanaСo, kiu sufiĜus por kudri tutan veston. memkompreneble restis malmulte da loko, por ke liaj oreloj estu videblaj, kaj ne nur la voĜo de l' pastro — kiom ajn metalsonanta Ĝi estis — ne penetris tra tiu lanaСo, sed ankaУ kanonpafo ne atingus. la alia bandaĜis sian kapon — pro kapdoloro — per citronoj kaj blankaj viТtukoj. liaj oreloj ankaУ havis malmulte da eblo aУskulti la pastran paroladon. la pastro tiom iritiĜis, ke li malsuprenkuris de la ambono kun la kruco en la mano al la benko, proksimigis la krucon al la vizaĜoj de l' "idiotoj" kaj per la pugno devigis ilin rigardi la krucon. li perforte forТiris la tukojn desur la vangoj, la viТtukojn desur la kapo kaj devigis ilin kisi la krucon. sed la idiotoj tiel ekkriegis pro siaj "dentdoloro kaj kapdoloro", ke fine oni devis ilin elСeti el la preĜejo.

Jozefo mora turnis sin al la junaj infanoj. li alvokis ilin kun sia metala voĜo kaj terurigis ilin.

— Kompatu, kompatu viajn junajn infanojn, kiujn vi edukas en honto kaj moko, malТatatajn de Ĝiuj, persekutatajn de Ĝiuj! havigu al ili Тirmon sub la kruco! petis la eksjudo.

Sed la junaj infanoj premis sin al siaj gepatroj, kaj murmurado portis sin de orelo al orelo, de patro al filo, de patrino al filino, unu vorto, unu flustro: "ŝma Israel!" Kaj tiu vorto posedis kvazaŭ sorĉpovon. Koroj ektremis. Aŭdiĝis voĉo de prageneracioj, flagregantaj fajroj ekstaris antaŭ la okuloj: brulantaj homkorpoj, grandaj timaj okuloj, tremantaj lastaj vortoj "ŝma Israel!"

Kaj ili staris, junaj kaj maljunaj, infanoj kaj aĝuloj, teren klinante la kapojn, kaj murmuris kun nehoma voĉo:

— ŝma Israel!

Mutigita kaj terurita de tiu voĉo estis Jozefo Mora. Lia koro ektremis, kaj lia sango ekadis sian propran voĉon, kaj li kunmurmuris:

— Тma Israel!

En la angulo de l' preĝejo staris Pastilla. Li teruriĝis pro la fremdo kaj grando, kiun li vidis. Li admiris la infanojn, obstine starantajn kun teren klinitaj kapoj kaj senmovaj manoj. Nenia movo, neniu rigardo al la etendita kruco, kiun la pastro tenis en la mano kaj kiu portas en si savon por ili por tiu kaj la postmorta mondoj. Li ne komprenis, kial ili ne volas alpreni la kredon, kiu faras finon al ĉiuj iliaj suferoj kaj estas la sola kaj vera kredo. Kial? Kial?

Li ekrigardis la komerciston el Kastilio kaj lian filinon. Lia koro tremis. Al li ŝajnis, ke ŝi etendos la manon al la kruco. Sed ne! Ankaŭ ŝi klinas teren la kapon kiel la aliaj, kaj staras obstina, murmurante ion tra la lipoj. Kaj ŝi estas ja tiom kristaneca, tiel dieca, nobla kaj pia. Ĉu ŝi ne aspektas, kiel la Sankta Madono? Ĉu ŝi ne aspektas, kiel tiu soleca sankta virgulino, al kiu dio alvenas por kuniĝi kun ŝi?

Nur nun li rimarkis ŝian kapon, kiel ŝi klinis sin teren, kaj la doloron, la senfinan, nehoman doloron, kuŝantan ĉirkaŭ ŝia infana buŝo. La doloro de l' mondo malsuprenlumas de ŝia vizaĝo. En ŝiaj okuloj kuŝas malĝojo. Sur ŝian altan klaran frunton ja disverŝiĝis la pieco mem. Li ekhavis la senton genufleksi antaŭ ŝi, levi al ŝi la manojn kaj preĝi al ŝi: "Sankta Maria, Senkulpa Ĉasteco, Vi — klareco de animoj, Vi — kiu portas la dolorojn de l' mondo, kompatu! Kompatu!"

Ekde la unua rigardo, kiam li ŝin ekvidis, li pensis pentri laŭ ŝi la Sanktan Maria-n, tiom simila ŝi estis al Dipatrino. Tiu Virgulino, al kiu Dio rivelis sin, certe havis tiajn malĝojajn okulojn kaj tiun nehoman doloron ĉirkaŭ la buŝo. Sur ŝian vizaĝon certe disverŝiĝis tiu krio, la silenta krio de niaj suferoj kaj la senfina kompato.