Выбрать главу

Antaŭ tiu vizaĝo homoj genufleksos. Al tiu vizaĝo homoj levos siajn manojn kaj preĝos. Tiuj okuloj verŝos en la homajn korojn eldoloriĝintan noblecon kaj koran doloron, kaj silentan puran amon al ĉio, al ĉio, senfinan pardonon kaj profundan kompatemon tiel, kiel ŝi verŝis ĝin en lian koron...

Li estis veneciano ĝisoste. Li malamis Romon kun ĝia triumfa, sata, regema vizaĝo. Li malamis ĝian arton, kaj plej multe li malamis la junan dion Rafael-on, kiu superregis la kristanan mondon per la beleco de siaj virinkorpoj, per la sateco de nuda, malriĉa patrinamo. Ho, Venecio, urbo flugilumita per velŝipoj de ĉiuj riveroj kaj maroj! Ho, Venecio, kiu aspektas kiel vizio de Dio, enkorpiĝinta en la blankan marmoron! Ho, Venecio, kies preĝejoj kaj palacoj ŝajnas havi flugilojn kaj ŝvebi en aero!

Sed plej multe li apoteozis la veneciajn pentristojn. Liaj majstroj estis Tintoreto, Ĝorĝoni kaj Belini. Kaj ĉefe St. Anĝeliko, kies Madonojn li vidis en Florenco. Tiu, kiu malsuprenvenigas ĉielajn figurojn kaj vestas ilin per infana senhelpeco.

Sed Romo estis superregata de la juna dio Rafaelo, kiu trakuris la teron, kiel fulmo. La tuta kristana mondo genufleksis kaj preĝis al liaj Madonoj, kiujn li pentris laŭ sia amatino, filino de bakisto. Li sklavigis kaj alforĝis al sia peniko kaj paletro ĉiujn artistojn, kiuj sekvis post li. Ĉiu Madono devis esti simila al la amatino de Rafaelo, la filino de l' roma bakisto. Se ne, la bildo ne havis ŝancon esti akceptita en preĝejon, kaj ĝia majstro mortis de malsato.

Sed Pastilla, kiel ĉiuj aliaj junaj artistoj, tiam jam portis en si la proteston kontraŭ la estreco de Rafaelo. Ne! — Li pensis — La virino, kiun Dio elektis, por ke ŝi nasku la doloron de l' mondo, posedis ne nur perfektan homan belecon, sed ankaŭ ion alian, kio, dum ni rigardas ĝin, forigas de ni la ĉi-mondan amon kaj kondukas nin en pli altan, nehoman, nekompreneblan senliman amon...

Kaj tion esprimis la vizaĝo de l' juda virgulino, la filino de la kastilia komercisto. En ŝia vizaĝo li vidis tiun nekompreneblan belecon, kiu malkaŝas antaŭ ni la misterojn de alia mondo, kaj kiun belecon li serĉis. Al tiu vizaĝo homoj preĝos, preĝos kun tute aliaj intencoj, kun ĉastaj koroj, ne kun malgrandanimaj deziroj, ne pri iom da homa povra feliĉo, kiel oni preĝas al la Madonoj de Rafaelo, sed alie, tute alie. Senigitaj de ĉia persona deziro, de ĉia eta feliĉo, homoj preĝos pri pli alta feliĉo, pri pli alta redempto. Sed kiamaniere? Kiamaniere li — bona kristano — prenos filinon de nekredanto kaj faros ŝin simila al Dipatrino? Kiamaniere bonaj kristanoj genufleksos antaŭ vizaĝo, pentrita laŭ filino de nekredanto?

Sed tuj viviĝis en li la legendo de Kristo, kaj li demandis sin: ĉu Dio mem ne elektis por Si filinon el tiu gento? Ĉu Тi mem, la Eterna Ĉasteco, la Dipatrino, ne apartenis al tiu nacio? Tio estas ja la nekomprenebla, alta kaj mistika, kio kuŝas en tiu popolo, kiun kaj nur tiun elektis Dio, por ke el ĝi venu la redempto de l' mondo, kaj nur inter ĝiaj filinoj li trovis tiun, kiu portas la belecon, tiel longe de li serĉatan.

Li atendis la patron kaj filinon antaŭ la preĝeja pordo, kaj kiam la komercisto el Kastilio eliris kun sia filino, la pentristo genufleksis antaŭ ŝi:

— Ho, Madono, portanta vizaĝon, kiu plantas piecon kaj noblecon en homajn korojn! Vi ne rajtas kaŝi vian vizaĝon antaŭ vi mem. Dio donis ĝin al vi, por ke vi igu homojn pli belaj kaj pli noblaj. Mi volas pentri laŭ vi bildon de l' Sankta Dipatrino por la monaЬejo "La Sankta Koro". Homoj vidos vian vizaĝon, genufleksos antaŭ ĝi kaj preĝos al ĝi kun ĉasta koro. Ho, Madono, lasu min krei la verkon de Dio por la gloro kaj majesto de Lia nomo.

La junulino silentis kaj teren klinis la kapon, kiel ŝi faris tion en la preĝejo dum la prediko de l' pastro. Pro timo kaj respekto ŝi elaŭskultis lin kaj poste per etaj paŝoj ŝi ekiris post sian patron — Kun teren klinita kapo ŝi ekiris sian vojon.

La pentristo restis unupiede genufleksanta sur sia loko.

III.

La "Рejrem".

En la jaro 1556 la inkvizicio en Ankona bruligis, laŭ la ordono de la reprezentanto de Jesuo Kristo, laŭ la ordono de l' papo, dudek ses maranojn. La aliajn, kiuj konsentis observi la kristanismon, oni katenis kaj ekzilis sur la solecan insulon Malta. La fajro de la inkvizicio en Ankona deprimis la judoijn en la tuta mondo, precipe la judojn de Italujo.

Dum multaj jaroj la maranoj de Portugalujo kaj Hispanujo forkuradis el siaj sangaj kaj fajraj hejmoj en la liberemajn ŝtatojn de Italujo, kie tiutempe regis spirito de klereco, instruiteco kaj humaneco. La papoj Klemenso IV-a, Paŭlo III-a kaj Julio III-a permesis al la maranoj, forkurintaj de la sanga inkvizicio, publike reveni al judaismo, realpreni siajn judajn nomojn kaj vivi sian judan vivon. En la libera respubliko Venecio oni akceptis ilin kun malfermitaj brakoj. Tie ili starigis komercajn interrilatojn kun siaj fratoj, troviĝantaj en la sultanaj landoj, kaj kunhelpis la disvolviĝadon kaj riĉiĝadon de la respubliko. Venecion enviis la duklandoj Ferara kaj Arabena, kiuj, dezirante allogi al siaj ŝtatoj la veneciajn maranojn, per kies helpo ili povus disvolvi sian havenurbon kaj la komercon kun oriento, certigis al la maranoj pli multe da rajtoj kaj permesis al ili konstruadi sinagogojn, judajn presejojn (Tio estis tiutempe la plej granda pruvo de religia toleremo) kaj eduki la infanojn laŭ la spirito de l' judaismo.

En la kortegoj de Ferara, la eta paradizo sur la tero, kies dukoj arigis ĉirkaŭ si poetojn kaj pentristojn, oni pli multe diskutadis pri Virgilo kaj Dante ol pri regnaj aferoj, kaj tie la maranoj ludis gravan rolon. Ili estis ministroj de komerco kaj financoj kaj okupis la plej gravajn postenojn en la socia kaj regna vivo. En la jaro 1553, kiam Paŭlo III-a, laŭ denunco de l' eksjudiĝinta pastro Jozefo Mora, publike bruligis sur strato de Romo ĉiujn judajn librojn, escepte la Zoharo-n, judoj el Romo kaj aliaj italaj urboj sekrete transsendis siajn librojn al Ferara kaj Arabena por kaŝi ilin ĉe la maranoj, por ke la paroloj de juda libro ne pereu sur la itala tero.

Dum la regado de Paŭlo IV-a ĉio ĉi finiĝis. Laŭ sekreta ordono, oni kaptis la maranojn en la havenurbo Ankona kaj ĵetis ilin en la torturkelojn de la inkvizicio. Multaj el ili estis civitanoj de Turkujo, alvenintaj por mallonga tempo komerci kun Ankona. Parto lastminute rifuĝis en aliajn malgrandajn duklandojn de Italujo, kie la papa potenco ne efikis. Sed la plimulton oni torturis ĝis morto en la keloj de l' inkvizicio; multajn oni ekzilis sur insulojn, kaj dudek ses maranojn oni publike bruligis.

Tio estis preskaŭ la unua fajro, kiun la inkvizicio flamigis sur la itala tero, kaj ĝi vekis angoregon tiel ĉe judoj, kiel ĉe maranoj.

En la domo de reb Josef Pinsi aŭ la komercisto (el Kastilio), kiel oni nomis lin en la geto, kunvenadis la maranoj por sekrete preĝi kaj interkonsiliĝi. Ankaŭ la judoj partoprenis tiujn kunvenojn, ĉar kvankam oni ankoraŭ ne malpermesis al ili la observadon de judaismo, tamen oni fermis ĉiujn sinagogojn, lasante nur unu nefermita. Do, la judoj kaj maranoj ekaplikis la malnovan rimedon, kiel ili kutime faris en Hispanujo kaj Portugalujo, kaj kunvenadis en kaŝitaj keloj por celebri diservojn kaj aranĝi konsultadojn.

Josef Pinsi estis la roma reprezentanto de Donna Gracia Mendesa, kiu tiutempe estis jam rifuĝinta el Ferara kun sia bofilo Josef Nasi kaj kvincent maranoj aŭ judoj en Konstantinnopl-on al la sultano, kie ŝi savis sin kaj sian havaĵon el la ungoj de l' inkvizicio. Granda parto de ŝia havaĵo estis arestita de la franca reĝo, de la papo kaj aliaj etaj ŝtatoj, al kiuj ŝi pruntedonis monon. Sed ŝi ankoraŭ daŭrigis sekretan negocadon kun la havenurboj de Italujo, kien ŝi sendadis siajn ŝipojn kun varoj el Konstantinoplo al siaj agentoj, kiujn ŝi ĉie havis. Тiaj agentoj estis samtempe la ambasadoroj de l' maranoj. Dank' al ili ŝi ricevadis de ĉie sciigojn pri la maranoj, kaj la agentoj helpis la maranojn forkuri el lokoj, kie oni persekutadis iliin, en la landojn de l' sultano.