Выбрать главу

— En la profunda trabumita kelo, kie ni unuafoje renkontis la pentriston, ariĝis nun la judoj de Romo. Estis vespero post varmega somertago. Romo dormis ĉe la bordoj de Tibro post la peza seka tago. Malhelaj estis la nigraj kurbaj stratetoj de l' geto, ĝiaj altaj mutaj domoj staris kiel gigantaj ombroj. Tra la stratetoj de l' geto sur la muroj de l' dometoj glitis solecaj ombroj, kiuj malaperis tra sekreta enirejo en la kelon de Josef Pinsi.

La kelo estis nun lumigita: la sola luma ĉelo en tuta Romo. En grandaj arĝentaj kandelabroj brulis oleo-meĉoj. Apud la mallumaj muroj grupiĝadis ombroj de junaj kaj maljunaj homoj, parolantaj sekretojn. Iliaj nigraj vestoj kaj kapkovraĵoj ĵetis terurantajn ombrojn sur la murojn de l' kelo. Sed tuj ĉio silentiĝis. La judoj ariĝis en unu grupon kaj eksilentis.

Pordo malfermiĝis, kaj la kelon eniris la maljuna blinda judo. Kvankam liaj okuloj estis malvivaj, tamen ili brilis el la larĝaj okulkavoj kun tia vigleco, kvazai ili vidus ne la vanecon de tiu ĉi mondo, sed lumon de vero kaj mondon de justeco. Lin kondukis la knabino, la filino de la kastilia komercisto. Тia nomo estis Jefta. Тi tamen ne estis filino de l' komercisto. Тi estis la nepino de la blinda maljunulo. Lia nomo estis Jakov Medigo, laŭ la familia nomo de la Abarbaneloj. Li konsideris sin membro de la familio Abarbanel, kaj li estis rekonata de la hispanaj judoj En Romo kiel ilia gvidanto. Lia familio pereis pro multa vagado tra la mondo. Multaj el ili estis kaptitaj de korsaroj kaj venditaj kiel sklavoj. Multaj infanoj estis perforte kristanigataj, kaj el la tuta familiio restis nur la maljunulo kun sia nepino, kiu vivis ĉe Josef Pinsi, la agento de la riĉa Mendesa. Kun la maljunulo envenis du senditoj, venintaj al la judoj en Romo: unu, kiu rifuĝis el Ankona, kaj la alia sendita el Konstantinoplo. Li nome estis sendita de la sultano Suliman al la papo koncerne la regatojn de Turkujo; sed li estis ankaŭ la sendita de la riĉulino Donna Mendesa kun sekreta komisio al la judoj en Romo.

En la kelo ekregis silento. Estis aŭdebla la kraketado de l' meĉoj en la oletubetoj. Kvazaŭ glaciiĝintaj restis la ombroj sur la muroj, senmovaj kiel la judoj en la kelo. La maljuna reb Jakov sidiĝis en profundan seĝon, kaj konforme al la kutimo de la hispanaj judoj kaj maranoj, ĉiuj unu post la alia aliris al sia gvidanto kaj kisis lian manon. La maljunulo metis sian manon sur iliajn kapojn kaj benis ilin, murmurante ion. Poste Josef Pinsi, la mastro de l' kelo, en iu sekreta loko frapis la muron, elstarantan en la straton. Ekstere, ĉirkaŭ la domo, ĉe la stratanguloj staris gardantoj, junaj maranoj, kiuj atentis, ĉu ne vidiĝas inspektistoj de la inkvizicio. Ili respondis al li per interkonsentitaj signoj, ke ĉio estas trankvila. Li elŝovis kaŝitan kurtenon, kaj vidiĝis torŝranko. La kunvenintoj komencis preĝi la vesperan preĝon.

Preĝis por ili kantoro, laŭ kiu ĉiuj mallaŭte ripetadis vorton post porto. Post "Тmona Esra" la maljunulo etendis la manon, kiel signon, ke la kunvenintoj eksilentu. En la kelo ekregis silento, kaj la sendito el Ankona stariĝis, aliris al la torŝranko kaj komencis rakonti en kastilia lingvo pri tio, kio okazis en Ankona. Li rakontis, kiel oni subite iun sabatan vesperon atakis ĉiujn sinagogojn en la urbo kaj trenis ĉiujn maranojn, virinojn kaj infanojn, en la kelojn de la inkvizicio, kie oni turmentis ilin per ĉiuspecaj torturoj, oni ligis ilin al la radoj kaj rompmaŝinoj. Multajn oni torturis ĝis morto. Multaj ne povis elteni la turmentojn kaj akceptis la kristanan kredon. Oni katenis kaj ekzilis ilin sur la insulon Malta. Sed dudek ses maranoj kun la maljuna virino Donna Majora obstine persistis la kredon de siaj prapatroj. Kun eklezia kantado kaj ekleziaj flagoj oni kondukis ilin al la brulŝtipoj, starigitaj por ili sur la urba placo. La maljuna virino Djnna Majora kuraĝigis kaj fortigis la maranojn en ilia kredo per "Тma Israel", kaj ili ĉiuj bruliĝis.

Sankta silento regis en la kelo. Ĉiu lasis la kapon sur la bruston kaj pensis esti preta, kiam veno9s lia tempo.

Subite la maljuna reb Jakov leviĝis de sia seĝo, etendis sian manon, kvazaŭ li vidus iun, kaj ekkriis kun tremanta voĉo:

— Sanktaj martiroj por la nomo de Dio! Sanktaj martiroj por la Nomo de Dio! Sanktaj martiroj!

Kaj la kunvenintoj respondis:

— Sanktaj martiroj!

kaj el dekoj da buŝoj subite elŝiriĝis la vortoj:

— Isgadal veiskadaŝ!

Kaj ĉiuj respondis al ili:

— Isgadal veiskadaŝ!

Kiam la kunvenintoj trankviliiĝis, ekstaris la sendito el Konstantinoplo kaj ekparolis:

— Pri la kaptitaj maranoj, kiujn oni ekzilis sur Malta-n, mi povas sciigi vin, ke ili ĉiuj troviĝas sub la protekto de la granda justa sultano Suliman alta estu lia gloro! — kaj ili publike servas la unikan vivantan Dion, kaj neniu malhelpas ilin.

— Kiamaniere? Kiamaniere? — Demandis voĉoj.

— La nobla sinjorino Donna Graia Mendesa, kiu estas juvelo de nia popolo, kaj ŝia bofilo, la nobla duko Don Josef Nasi, venis al la sultano kaj ĵetis sin al liaj piedoj, petante indulgon por siaj fratoj. La sultano vidis iliajn larmojn kaj aŭskultis ilian peton. Do, ili sendis siajn ŝipojn al la insulo Malta kaj venigis siajn maranojn en la ĉefurbon de lia granda regno.

— Eterne laŭdata estu la nomo de Dio! Levis la maljunulo siajn manojn al la ĉielo.

La kunvenintoj respondis al li:

— Amen!

— Kaj mi estas sendita de la nobla sinjorino Donna Grazia Mendesa kaj duko Josef Nasi por averti vin, ke neniu ankru ŝipon en Ankona. Neniu vendu tie varojn! Inter la duko de Arbana — kiu estas malamiko de la papo kaj amiko de la maranoj — kaj la judoj el la sultanaj landoj estas farita eterna interligo. Ekde hodiaŭ ĉiuj ŝipoj, irantaj el oriento, evitu la havenojn de Ankona, sed albordiĝu en Arbana. Pekaro, la haveno de Arbana, fariĝu la celpunkto de l' juda komerco. Tie ombru la veloj de l' ŝipoj el oriento, kaj en ilia ombro la maranoj ripozu en paco.

Post li stariĝis la maljuna reb jakov kaj etendis la manojn al la kunvenintoj:

— Idoj de Izrael, turmentataj kaj nobligitaj! Aŭskultu Dion, vian Dion! En la nomo de l' martiroj, en nomo de la verŝita juda sango kaj bruligitaj judaj ostoj mi deklaras fajran "Рejrem" super Ankona, la sanga lando de niaj malamikoj. Malbenita estu tiu, kiu ankros ŝipon en la haveno de l' papo. Malbenita estu tiu, kiu etendos panon al sia malamiko, helpos lian komercon, pliriĉigos lian havaĵon. Dezertigita kaj ekstermita fariĝu Ankona — Ьerem! Рerem!

Kaj murmurado fluis inter la kunvenintoj:

— Рerem! Рerem!

— Ne dormas la gardisto de Izraelo! — Levis la maljunulo siajn manojn. -Dio kompatas la restintojn inter Izraelo, kaj Li sendis al ni savanton kaj ŝirmanton en la persono de sultano Suliman. Dio fortigu lin super liajn malamikojn! Ho, ne plu verŝiĝos juda sango en Italujo. Ne plu flagros judaj ostoj sur la brulŝtipoj. Dio ne deturnas sian favoron de ni tage, nek nokte. En ĉiu generacio Li sendas al ni savanton. Ni laŭd Dion pro la favoro, kiun Li faras al ni.

Neniu sciis, pri kio la maljuna reb Jakov pensis. Sed ili komprenis, ke io grava okazis. Kaj ili levis kun li la manojn al la ĉielo kaj laŭdis Dion.

Sekvintan matenon konsterniĝis la judoj en Romo kaj ĉiuj Rom-anoj pro la novaĵo, kiu disvastiĝis tra la urbo: la sultano sendis al la papo delegiton, kiu en nomo de lia sultana moŝto deklaris la maranojn civitanoj de Turkujo. pro

ĉiu marano, kiun oni torturos en la keloj de la Inkvizicio, la sultano igos torturi kristanon. Pro ĉiu marano, kiu estos bruligita sur aŭtodafeo en Italujo, la sultano mortbruligos kristanon en sia regno.

Kaj la keloj de la inkvizicio malfermiĝis. Kaj ĉiuj maranoj, turkaj regnanoj, estis liberigitaj je la ĉagreno de l' papo.

IV.

En fajro kaj akvo.

Sur la trono de Kristo en Romo sidis la maljuna, okdekjara tirano Nion Pietro Karafa, sub la nomo Paŭlo la kvara. Estante ankoraŭ kardinalo, dum la regado de Paŭlo la tria, li bruligis la judajn librojn en Romo. Sed Paŭlo la kvara estis sidigita sur la tronon de Kristo, por ke per la veneno de sia fanatismo kaj per la forto de la inkviziciaj torturadoj li konservu la papan potencon, kiu ekŝanceliĝis sub la tiel forta influo de l' herezuloj: Luther en Germanujo kaj Kalvin en Ĝenevo. Paŭlo IV, estante tro senforta por venki la protestantan movadon, kiu komencis disvastiĝi en Germanujo, ekcelis la sagojn de sia kolero kontraŭ la nekredantoj en sia propra regno: kontraŭ la judojn, maŭrojn kaj maranojn.