Выбрать главу

En sia monaЬa ĉelo, aranĝita kiel ĉelo de jezuita fariseo, super la supraj ĉeloj de l' Vatikano, sidis sur sia malmola benko la altkreska, peze melankolia papo. Lia vizaĝo estis kvazaŭ uragananta maro, plena de tempestaj sulkoj. La longaj haroj de la densa blanka hirta barbo moviĝis rigide, kvazaŭ dratoj. Sed el inter la ondoj de Sulkoj elrigardis desub la densaj brovoj du bluaj infanaj okuloj, estingitaj, senmovaj kiel estingitaj fajroŝtonoj.

— De kiam la Seĝo de Petro estas regata de la sultano de nekredantoj? La papo demandis la mallaŭtan, trankvilan kardinalon Aleksandro-n Fornese, kiu gvidis la eksteran politikon de Vatikano.

— La judo Josef Nasi akiris grandan influon en la kortego de l' sultano. Li estas sultana konsilanto, kaj ni devas gajni lian amikecon. La fajro en Ankona kostis al ni la komercon kun Oriento, — Trankvile respondis la kardinalo.

— Ĉu la sultano diktos al la anstataŭanto de Kristo, kiel li agu kun herezuloj kaj malamikoj de Kristo? — Demandis la papo.

— Romo estas ne nur la ĉefa sidejo de la eklezio, sed ankaŭ la rezidejo de la roma regno. Aliaj regnoj de Italujo riĉiĝis per la komerco kun Oriento dank' al la judoj. Venecio, Ferarra, Arbana gajnis la amikecon de la judaj konsilantoj de l' sultano. Eĉ Hispanujo, la ĉefmalamiko de la judoj, serĉas la amikecon de la juda ministro Josef Nasi. Ĝi ordonis al sia ambasadoro en Konstantinoplo sekrete intertrakti kun Josef Nasi — Tiel oni komunikas al ni el Porto.

Aŭdinte la vorton "Hispanujo", la papo konfuziĝis. Lia vizaĝo ruĝiĝis, kaj liaj okuloj perdis sian kvietecon, ĉar kiom ajn li malamis la judojn kaj maranojn, ankoraŭ pli li malamegis la hispanojn, kiuj militis kontraŭ li.

— Mi pruvos al la sultano de ĉiuj islamanoj, al la judoj, hispanoj kaj ĉiuj aliaj herezuloj, ke en Romo sidas ankoraŭ la anstataŭanto de Kristo, Diris la papo stariĝante. -Iru kaj alvoku mian kuzon, la gubernatoron de Romo.

Vespere, kiam la kardinalo Fornese ĉeestis la festenon de la fama hispana kurtizano Imperia, kiun ŝi aranĝis okaze de tio, ke ŝia afrika papago ellernis deklami verson el poeziaĵo de Virgilo, en la vilaon, kiu staris sur la bordo de Tibro, dum danco, prezentata de junaj nudaj knabinoj, venis viro kun maskita vizaĝo kaj postulis vidi kardinalon Fornese. Kiam la kardinalo demandis, kion li deziras, li flustris en la orelon de l' kardinalo:

— La papo donis sekretan ordonon al la gubernatoron de Romo ekbruligi la judan geton en ĉiuj kvar anguloj kaj zorgi, ke neniu judo saviĝu el la fajro.

La kardinalo paliĝis kaj demandis:

— Kiel vi eksciis tion?

— Mi estas el la kortego de la venecia kardinalo, — Respondis la viro.

La kardinalo plu ne demandis. Li sciis, ke la venecia kardinalo estas la plej bone informita viro en Romo. La venecia kardinalo estis ne nur reprezentanto de la eklezio, sed antaŭ ĉio reprezentanto de la venecia respubliko. Li sciis, ke la veneciaj spionoj, kiuj servis ĉe la kardinalo, pli rapide ekscias, kio okazas en la papa kortego, ol la kardinaloj. Kaj li sciis, ke li povas fidi lin.

— Junulo, mi ne scias, kiu vi estas, sed vi multe meritas por la Eklezio pro via misio, — Li diris. -Mi esprimas al vi mian dankon.

La junulo respondis:

— Bonfaro pro bonfaro. Mi deziras, ke vi kompense komuniku al mi ĉiun danĝeron, minacantan al la roma geto flanke de l' Vatikano.

— Kion? Ĉu amiko de judoj?

— Ne, amiko de la eklezio.

La junulo demetis la vizaĝmaskon, kaj la kardinalo ekvidis la pentriston Pastilla.

— Pastilla, la penetristo el Venecio! — Miris la kardinalo. -Kion do vi serĉas en la geto?

— Mi perdis tie mian koron, — Respondis la pentristo.

— Kaj la okulo ĉiam gardas tie, kie la koro ripozas, — Ridetis la kardinalo.

Ne helpis la koketado de la bela safirokula Imperia al lia Eminenco, ke li restu ĝis la momento, kiam oni metos ŝian papagon en oran kaĝon, kaj li faru al la papago la honoron aŭskulti la deklamadon de verso el la poemo de Virgilo. Li komprenis, ke la vivo de dekmiloj da homoj estas pli grava ol papago. Tamen li tion ne faris dekmil homoj, nek pro la honoro de la kristana kredo, sed pro la interesoj de la eklezio.

Post duonhoro li kuŝis ĉe la piedoj de l' papo en ties dormoĉambro kaj petegis lin:

— Sankta Patro, la Eklezio estas en danĝero. El Germanujo ni ricevas sciigojn, ke la herezaj teorioj de Luther disvastiĝas tra la lando, kiel pesto. Ankaŭ Anglujo disiĝas de ni. En Francujo disvastiĝas la herezaj pensoj. Tie oni publike bruligis en la urboj la bulaojn de l' papo. La Seĝo de Petro ŝanceliĝas. La reformantoj gajnas pli kaj pli da adeptoj. Nun, se oni plie aŭdos en la mondo, ke vi ordonis bruligi dekmilojn da homoj (oni ja scios, ke la Vatikano faris tion — kaj la senditoj de judoj sidas ĉie, en ĉiuj kortegoj troviĝas judaj kuracistoj kaj financistoj), oni utiligos tion kontraŭ la Eklezio, kaj tio donos materialon al la herezuloj kaj reformistoj daŭrigi iliajn atakojn kontraŭ la eklezio, kaj ili forŝiros de l' Krista Trono popolojn kaj landojn.

La papo kuntiris la okulojn kaj fermis ilin, kvazaŭ li ekdormetus, kaj silentis.

Ĉe la pordo, en angulo, staris la gubernatoro de Romo kun la ordono en la manoj kaj atendis la komision de la Sankta Patro.

— Kion la judoj pagis al vi pro tio? — Fine la Sankta Patro demandis la kardinalon.

La kardinalo silentis momenton. Li leviĝis de sia loko, signis krucon kaj diris:

— Dio atestu, ke mi faras tion sole por la bono de la Eklezio. Elpensu kontraŭ la judoj ĉiajn ajn suferojn kaj turmentojn, sed faru ĝin tiel, ke neniu sciu, ke tio ĉi devenas de la sankta eklezio. La judoj fariĝis potenco en la kortego de l' sultano. Reĝoj kaj dukoj serĉas ilian amikecon. Ili disvastiĝis tra la tuta mondo kaj povas multe helpi al niaj malamikoj.

— Reĝoj kaj dukoj povas serĉi la amikecon de l' judo en la sultana kortego, sed ne la papo de la katolika kredo. Kun la malamikoj de Kristo mi volas havi nenion komunan, — Energie diris la papo.

Fine ekparolis la gubernatoro de Romo:

— Sankta Patro, se vi ne povas puni ilin per fajro, punu per akvo.

— Al kio vi pensas? — Demandis la papo.

La gubernatoro rigardis la kardinalon. La papo signis al li per la mano, kaj la kardinalo eliris el la papa dormoĉambro, lasinte solaj la Sanktan Patron kaj la gubernatoron.

— La akvoj de l' Tibro ĉiujare elbordiĝas kaj inundas la geton, — Diris la gubernatoro. -Kaj kiam vi devigis la judojn konstrui pli alten la murojn de ilia geto, ili tion tiel ruze utiligis, ke ili fortikigis la bordojn de l' Tibro kaj starigis altajn digojn, por ke la akvo de l' Tibro ne inundu en la geton. En septembro ni ree esperas la elbordiĝon de l' Tibro. Ordonu, kaj ni sekrete forigos la digojn de l' Tibro, kaj kiam la akvo inundos, ĝi en la geton fluegos kaj dronigos ĉion, kio troviĝas en tieaj keloj, — Mallaŭte diris la gubernatoro.

— Kaj vi gardostarigu miajn fidelajn svisajn kaj germanajn soldatojn, por ke dum dudek kvar horoj post la inundo neniu homo forlasu la geton, — Ordonis la papo.

— Mi obeos, — Klinis sin la gubernatoro antaŭ lia sankta moŝto.

— Kaj nun alvoku la judason, la kardinalon.

Kiam la kardinalo eniris, la Sankta Patro ekparolis en pia tono, turnante la okulojn al la ĉielo:

— Ne pro amo al la nekredantoj ni faris tion, ne pro materia profito dum nia surtera vivo ni faris tion, sed pro la Sankta Eklezio, kiu instruas nin ami niajn malamikojn.