Выбрать главу

La vortkunmetoj povas havi ankaŭ epiteton: olimpika luktoĉampionado, tritaga remkonkurso ktp.

2. La nerekta aŭ prepozicia formo: konkurso de biciklado («ad» restas!), ĉampiono de skiado («ad»!), rekordo de halterlevo, ĉampiono de naĝo, konkurso de moderna pentatlono, teamo de piedpilkado, ĉampiono de kajakado ktp.

Pli longaj esprimoj kun epitetoj: olimpika ĉampionado de pistolpafo, olimpika ĉampionado de manpilkado, internacia ĉampionado de atletiko, olimpika rekordo de 100-metra sprinto, olimpikoĉampiona formacio de la virina unuremlia kvaropa remo kun stiristo, olimpikoĉampiona teamo de la 4×200-metra vira stafeta ebenkuro ktp.

Per la nerekta formo ĉiuj variantoj estas esprimeblaj, sed ne ĉiuj el ili estas transformeblaj en la rektan formon

a) pro senca difektiĝo en kelkaj okazoj, ekz.: Ĉampiono de 3-kilometra virina skikuro. La esprimo estas klara. Sed: 3-kilometra virina skikurĉampiono — jam iome konfuza: ĉu 3-kilometra ĉampiono? Aŭ ekz.: Ĉampionado de vira unuremila okopa remo kun stiristo. Esprimo klara. Sed: Vira unuremila okopa remĉampionado kun stiristo — jam ne estas senerara, ja la remo estas kun stiristo, ne la ĉampionado;

b) pro ekesto de tro plumpaj esprimoj en tiuj kazoj, kiam la vortojn ĉampiono, ĉampionado kaj rekordo, antaŭas kaj kun ili formas komunan vortkunmeton la vortoj mondo, Eŭropo, Ameriko, Azio, Afriko (kun streketo post la kontinentonomoj!), ekz.: Eŭropo-ĉampiono de dorsonaĝo, Ameriko-rekordo de pezglobĵeto, mondĉampionado de keglado, estas esprimoj klaraj kaj facile eldireblaj, sed tri- aŭ kvaroblaj vortkunmetoj, kiel dorsonaĝo-Eŭropo-ĉampiono, aŭ pezglob-ĵeto-Ameriko-rekordo k.s. estas jam formoj malpli elegantaj kaj malpli plaĉaj, kvankam gramatike seneraraj.

En paralele uzeblaj formoj mi rekomendas la rektan formon:

Olimpika virina rapirĉampionado (Olimpika ĉampionado de virina rapirado)

Ameriko-ĉampiona vira gimnastoteamo (Ameriko-ĉampiona teamo de vira gimnastiko)

Pafkonkurso per etkalibra sportfusilo (Konkurso de pafo per etkalibra sportfusilo)

VI.

Pledo por kelkaj esprimoj.

a) Analoge al la vortoj «Triunuo», «triangulo» kaj «tripiedo», troveblaj en PV, mi rigardas regulaj ankaŭ la kunmetojn «trisalto» (en la atletiko), «duringo» (en la gimnastiko) kaj «kvarnaĝo» (en la naĝo).

b) La plumpa vortkunmeto «piedfrapi» jam longe necesigas pli simplan vorton por tiu simpla ago. La angla-germana «to kick, kicken» ŝajnas konveni tiucele. La verbo «kiki» signifu do kaj en la sporto, kaj ekster la sporto la agon abrupte, rapide kaj forte movi la piedon antaŭen aŭ malantaŭen, sendepende, ĉu ĝi frapas ion, aŭ batas nur en la aeron. Ekzemploj: En la sporta ludo piedpilkado estas grava kaj punenda malregulaĵo, se iu ludisto vole kikas la alian. La ĉevalo ektimis kaj kikis per ambaŭ postaj piedoj. La bebo kuŝas surdorse kaj kiketadas. La plonĝisto forkikis sin de sur la tramplilo. La knaboj lerte kikadis la pilkon unu al la alia.

c) «ŝoti» signifas: aa) kun granda forto, kvazaŭ pafe ĵeti la pilkon por atingi golon en la sportaj ludoj akvopilkado, korbopilkado kaj manpilkado; bb) kun granda forto, kvazaŭ pafe kiki la pilkon por atingi golon aŭ plenumi liberan ŝoton aŭ punŝoton en la sporta ludo piedpilkado; cc) kun granda forto, kvazaŭ pafe frapi per hokeilo la hokepilkon aŭ glacidiskon, por sendi ĝin nepareteble en la golejon, respektive per la rakedo la tenispilkon nerebateble sur la kontraŭan duonkampon.

ĉ) En Esperanto, precipe en ĝia sporta lingvo, tre senteble mankas esprimoj indikantaj la senperan lokon, la scenejon de diversaj sportaj aktivadoj. La grandaj lingvoj (certe ankaŭ la ceteraj) havas plurajn vortojn por tiu nocio. Anglaj: track, court, alley, field, route, ring, rink, lane, course; francaj: piste, court, parcours, ring ktp; rusaj: doroĵka, ploŝadka, pole, trassa, ring ktp; hispanaj: pista, terreno, ring, recorrido, cercedo, cuadrilatero ktp; italaj: campo, ring, quadrato, percorso, pista ktp; germanaj: Bahn, Spielplatz, Strecke ktp.

Tiucele la universala uzado de la sufikso «ej» ne estas panaceo. Mi opiniis do necese krei adekvatajn terminojn — evidente ne tiel multajn — ankaŭ en Esp. Tamen la tasko ne estis facila kaj la solvo estas diskutebla.

Nome, dum ekz. por la bokso mi akceptis la plej universalan terminon «ringo» kaj por la sportaj ludoj mi enkondukis la vorton «kampo» en formoj de ludkampo kaj duonkampo, konvenan vorton por la nocio «track», «piste», «pista», «Bahn», t.e. por esprimi la scenejon de la kuro, biciklado, rajdo, eĉ ankaŭ tiun de la remo, skiado, (do la vojon, sur kiu disvolviĝas la movo de la konkursanto al difinita celo) mi ne povis elekti el la supra kolekto de diverslingvaj vortoj, ĉar ĉiuj eventuale taŭgaj havas jam Esperantan varianton, sed kun tute malsama signifo (trako, pisti, bani, kurso, ruto, streko).

Volante eviti homonimion, sed ankaŭ ne volante krei tute arbitran vorton, fine mi transprenis el la germana la vorton «vego» (weg), kiu estas logike tre proksima al la dezirata nocio, samtempe mallonga, simpla, kaj troviĝas en la Esperanta vorttrezoro nur kiel propra nomo de astro: latine = Vega, Esperante = Vego.

En la Esperanta sporta terminologio la vorto «vego» indikas do unuavice tiun por sporta celo konstruitan, aŭ nur elmezuritan kaj diversmaniere indikatan vojon, vojstrekon, sur kiu la konkursanto disvolvas sian antaŭenmovon, kiu movo estas la ĉefa elemento de la sportaktivado en la koncerna disciplino. Ĝi povas esti:

aa) rekta movo, disvolviĝanta ekz. sur kurvego, naĝvego, remvego ktp.

bb) rondlinia movo, disvolviĝanta ekz. sur sketkurvego, biciklovego, kurvego ktp.

cc) zigzaglinia movo laŭ indikita traco (vojlinio), disvolviĝanta sur rajdsalto—vego, skikurvego, biciklovego ktp.

Per la termino «vego» mi nomis duavice la tutan scenejon de la atletikaj saltaj disciplinoj, kie kaj la komplementa aktivado de la disciplino, nome la svingoakira, impetodona alkuro, kaj la salto mem efektiviĝas same sur certa vojstreko. La esprimoj altosaltovego, trisaltovego ktp inkluzivas do krom la skorian alkurejon ankaŭ la forsaltilon (forsaltan trabon) kaj la sablan surteriĝejon. Ankaŭ la esprimo skisaltovego apartenas al tiu ĉi grupo.

Triavice, — baze de analogio — la termino «vego» estas la nomo ankaŭ de la scenejo de la atletikaj ĵetaj disciplinoj (ekz. pezglobĵetovego, martelĵetovego ktp) kie, escepte la lancoĵeton, temas ne nur pri mallonga movo de la konkursanto, sed pri la movo de la forĵetita sportilo. La senco de la termino inkluzivas do la ĵetejon (ĵetrondon aŭ ĵetrondon kun kaĝo) — ĉe la lancoĵeto ankaŭ la alkurejon — kaj la teritorion de la sektoro, kie la ĵetsportilo povas surteriĝi.

Estas sendube, ke la uzo de tiu ĉi termino estas pli oportuna ankaŭ ĉe la vortkunmetoj (veglongo, vegjuĝisto ktp) ol ekz. la vortoj konkursejo, disciplinejo aŭ similaj, kaj ankaŭ pli unusenca ol la derivaĵoj skiadejo, kurejo aŭ ekz. rajdejo, kiu lasta estas tute alia nocio ol la rajdsaltovego aŭ terenrajdovego; se ne paroli pri la problemo, kiel esprimi ekz., ke «oni riparis kaj reordigis ĉiujn vegojn de la atletikejo», se oni ne havas la ĝeneralan formon vego.

Ĉe certa nombro da sportobranĉoj la vorto vego tamen ne estas rekomendebla kiel termino por la scenejo de la tiea sportaktivado.

aa) Kiel jam menciite, por ĉiu sporta ludo kaj por la sketado (arta sketado kaj glacidanco) mi enkondukis la terminon «kampo» en formo de ludkampo kaj duonkampo resp. sketkampo por sketado. Surbaze de analogio mi uzas la terminon ankaŭ por la sporta ludo akvopilkado: akvopilkoludkampo.

bb) Por ĵudo mi kreis la esprimojn «ĵudfaco», kiu inkluzivas la tutan tapiŝkovritan areon, dum la scenejon de la efektiva, valida aktivado mi nomas «batalfaco».

La regularo de lukto parolas simple pri tapiŝo kaj ŝirmotapiŝo, kiu diferencigo sufiĉus ankaŭ por ĵudo, sed oni devas konsideri kaj respekti la faklingvon de la unuopaj sportobranĉoj.

cc) Por la bokso, kiel mi jam menciis, mi transprenis la universalan terminon «ringo».