Выбрать главу

Ni eltrinkis ĝin.

— Je la flago!

Ni devis eltrinki tion ĝis la fundo. Kaj ĝenerale ĝi okazis tiel ĉe ĉiu glaso, ke ni ne rajtis lasi eĉ guton sur la fundo de la glaso, se ni estas veraj viroj. Nu, kaj ni estis tiuj.

La efiko de la rapide trinkita palmo-vino estis eksterordinara post la ruĝa vino, ricevita en la kantino. Krome iom da rumo estis verŝita iel en la glason de Wurm, dum li truniĝis flanken, kaj tiu miksaĵo efikas kiel fulmofrapo.

Wurm je la naŭa kaj duono kuŝis surdorse, ronkis kaj stertoris.

Selim dormetadis. La naŭdek jaraj homoj dormetadas profunde.

Alfonso la Neniulo iris sur la piedfingroj al la horloĝo. La alibio nun estas farata.

Li antaŭenŝovis la montrilon de la horloĝo al la kvarono antaŭ la tria.

De la duono antaŭ la deka.

La batmekanismo ekfunkciis post unu minuto.

Tiam ankaŭ nia trio jam kuŝis sur la planko kaj ronkis.

— Sinjoroj! — akre kriis la sibite vekiĝinta Selim — rapidu! La vojo daŭras pli ol dek minutojn… Tuj estos la tria horo…! Deĵoro!

Ni salte leviĝis, kvazaŭ ni nun estus vekiĝintaj.

— Hej, Wurm!

Estis malfacile bate veki lin. Sed ni povis bati lin. Kaj estis grave pro la alibio, ke li sobriĝu por iom da sekundoj.

— Hej, Wurm! — mi kriis kaj batis lin iomete je la kapo.

— Hej — kriis Hopkins, kaj li frapetis lian ŝultron instige. (Wrum sekvan tagon venis en la malsanulan ĉambron, ĉar sur lia skapolo, li ne scias kiel, kartilago deiĝis.)

Alfonso la Neniulo surverŝis lin per sitelo da akvo.

Pro tio li reviviĝis iomete

— Nu… — li diris mirante kaj malfermis siajn okulojn.

— Rapidu! Tuj estos la tria.

Ni ne helpis al li reordigi lian ekipaĵon. La bonega ekzercado de la legianoj ankaŭ ĉe li estis perfekta. Li estis preta por ekiri dum sekundoj, malgraŭ lia ebria stato. Dume li plurfoje rigardis sur la horloĝon.

— Estus bone iri… kurpaŝante… — li balbutaĉis. — Kial ne vekis nin… tiu satato… plu frue…

Selim, kiun li nomis satano, jam transprenis la monon kaj denove dormetadis.

— Kurpaŝo!

Ni ekiris.

Alfonso la Neniu, kiu estis la lasta, malantaŭ la dormanta Selin reŝovis rapide la malgrandan montrilon sur ties ĝustan lokon.

Denove estis la kvarono antaŭ la deka horo. La maljunulo nun jam dormetados ĝis mateno. Ni kuregis.

— Ni iomete… fordormis… — spiregis Wurm kaj stumblis en io.

Tio estis mia kruro. Li falegis kaj blasfemis. Ĉiu lia havaĵo disruliĝis. Li amare ĝemis sur la tero.

— Per la sep sakramentoj! Kolektu lian havaĵon kaj reordigu lin…! Estas la tria horo! — kriis Alfonso la Neniulo.

Dum ni ŝajne serĉadis liajn armilon kaj ĉapon en la mallumo, Wurm denove endormiĝis ĉe la rando de la vojo.

Ni atendis nur tion. Ni kovris lin per mantelo.

Li ronkis ritme kaj per longaj tiroj.

Estis ĉirkaŭ la deka horo. Nun ek antaŭen! Ni alvenis de sur elstara roko tra la muro de la fortikaĵo sur la tegmenton de la stabejo. La legianoj kutimas fuĝi ĉi tie. Post alia kvar minutoj ni malsuprengrimpis malantaŭ la konstruaĵo en la lavĉambron, kaj ni denove suprenvenis tra la aeruma fenestro. Ni estis sur la koridoro de la administrejo.

Silente rompi la pordegon de la deponejo por tiaj tri homoj, kiel ni, estas neniaĵo. Ĝi staris malfermita dum momentoj. La delikataj manoj de Alfonso la Neniulo palpadis per sorĉista rapideco la gravajn ŝraŭbojn, kiuj fiksis la seruron.

Dume mi malmuntis senbrue la tri ŝtal-bendojn, poste mi simple levis iun grandegan alon el ĝia akso. Mi povas aserti sen malmodesto, ke ne multaj verkistoj estas spertaj pri tio, kiel mi, sed tiun aferon eble nek Shakeskpeare farus tiel rutine, rilate la pordon. Almenaŭ ne tiel senbrue.

— Antaŭen… — flustris Neniulo, kaj jam ekbrilis la ŝtelita lampo en lia mano. Bretoj kaj fakoj estis laŭlonge apud la muro de la deponejo. Meze kuŝis taglibrosimila dosiero sur tablo, plena de dokumentoj: posedanto de la enhavo de ĉiu fako laŭ alfabeta ordo.

Francis Barré… 242/VII. 193…

Krude farbita, blanka numero estas super ĉiu breto. Kie troviĝas la fako n-ro 242? Post unu minuto… kaj la pakaĵo de Barré estas en nia mano.

242.

Francis Barré infanteriano

n-ro 108. regimento I. plotono 45.

puntendaro

Kolonio: Igori

Neniulo deŝiris la paperon kaj transdonis la sakon al Hopkins.

— Kunportu ĝin… — li flustris. — Antaŭen. Ni renkontiĝos apud Wurm.

Hopkins iris. Nun sekvis la pakaĵo de Levin, en ĝi estis la letero, kiun nia samprizonano ricevis de Francis Barré, kaj li formetis ĝin nelegitan. Senprobleme ni trovis ankaŭ tiun fakon.

— Jen ĝi estas… — diris Neniulo. — Rapidu post Hopkins-on. Kaj li deŝiris ankaŭ la alian slipon.

— Ĉu vi?

— Mi metos aliajn sakojn en la malplenajn fakojn kun tiuj slipoj. Por ke oni ne sciu, kiuj bagaĵoj malaperis. Mi metos la sakojn de Dimitrov kaj Rivelles en la malplenajn fakojn. Poste mi ankoraŭfoje rigardos ĉion, ĉu ni ne lasis ian postsignon. Rapidu!

Mi iris. Ni volonte, sed estas malfacile kontraŭdiri al Alfonso la Neniulo.

Mi revenis al Wurm… Ĉio iris glate. Ŝtipulo jam kaŭris apud la dormanto, kaj precize je la dekunua ankaŭ Neniulo estis tie.

Tiun nokton, mi opinias, ke ni atingis la mondrekordon de la pleja pezo de la rompŝelo. Dum unu horo ni penetris en la administrejon, ni rompŝtelis la deponejon kaj revenis al la „nia bazo”. Wurm ronkis tiel, ke ni metis tornistron sur lian buŝon pro singardo.

Unue ni traserĉis la pakaĵon de Francis Barré. Ĝi estis plena de tiaj objektoj, kiujn li ne rajtis kunporti en la puntendaron. Unuavice librojn.

Ankaŭ mi mem legis multe, interalie la verkojn de Gil Blas, Genoveva kaj, kial mi jam menciis, La amantojn de Roccambole, sed krom la supraj sciencaj verkoj, mi multfoje legis ankaŭ la historion de la cigno-kavaliro Lohengrin, kiu formas la bazon de mia nuntempe kulturiteco. Tiu Francis Barré samtiel ŝatis la literaturon, kiel mi. Li legis de multaj poetoj. Kiuj havis la nomon Dante (?), Puskin kaj Browning. Ĉi-lasta estis ne nur verkisto, sed li okupiĝas ankaŭ pri revolver-fabrikado.

Nenio alia. Aŭ foto de knabino. Kun pasintjara dato.

„Yvonne!” — tio estas skribita per plumo sur ĝin. Ŝi estas lia fratineto, kiu skribis al Ŝtipulo. Yvonne Barré.

Ŝi estis admirinde bela virino. Saĝa, grandsinjora, delikata, iom malgaja, kun tre kara vizaĝo. Alfonso la Neniulo longege rigardis la bildon.

— Kiel bela ŝi estas — li flustris mirante.

— Ŝi memorigas min pri filmaktorino — mi diris, — kiu tiom enamiĝis al mi, ke ŝi preskaŭ freneziĝis

— Eble ŝi ne estis sanmensa, tio certas — murmuris Hopkins la Ŝtipulo, kies kulturitecon nenio montris pli klare, kiel ĝuste tiu ofenda rimarko.

Alfonso la Neniulo metis la foton en sian poŝon, kion li ne rajtis fari, kaj li komencis traserĉi la pakaĵon de Levin…

Ĝi jam estis pli interesa.

Unuavice ni trovis en ĝi ĉirkaŭ ducent diversajn menukartojn, en orumita led-bindaĵo. Iuj manĝaĵoj estis substrekitaj per krajono, apud aliaj troviĝis kriosigno! Krome kelkajn riĉe ornamitajn receptojn de tortoj, skatolon da dentpikiloj kaj multajn kulerojn, trancilojn, forketojn kun signo de diversaj restoracioj. Baldaŭ troviĝis enigme en la sako de Levin malnovmoda korseto, farita el fiŝosto, kaj jen tio estis skribita sur ĝi per grandaj literoj, kvazaŭ oni estus farbinta ĝin per peniko:

Par

Maitre Levin

SOUVENIR

Tiu ĉarma virino, laŭ la mezuro de la korseto, pezis pli ol ducent funtojn.

— Jen rigardu! — kriis Alfonso la Neniulo.