Выбрать главу

Li eltiris koloran, mol-kovrilan libron el la sako. Tio estis skribita sur ĝi per koloraj literoj:

AL LA GRANDA

LEVIN

de liaj dankemaj

DISĈIPLOJ

DUCENT MANĜAĴ-REVOJ

La libro enhavis receptojn de ducent diversaj manĝaĵoj, „laŭ la maniero de Levin”. Sur ĝia interna kovropaĝo estis foto, kiu prezentis la majstron kaj liajn disĉiplojn. La foto estis farita antaŭ dekses jaroj, ĝi evidentiĝis el la presitaj ciferoj de la jaro. La majstro sidis en la societo de siaj dudek disĉiploj meze de la grupo. Ĉiuj havis blankan kuiristan antaŭtukon, blankan banton kaj… Diable? Kvazaŭ ĝi estus piĵamo. Sub la ĝisgenua, bruston kovranta antaŭtuko estas striaj pantalontuboj, leĝera, stria jako. Ĉu ili kuiras en piĵamo?

La plej granda surprizo tamen estas Levin antaŭ dekses jaroj. La granda Levin, nun estas neprizorgita, trampa, barbostopla, ĉifona, kiel ia strata vagabondo. Kaj jen estas Levin antaŭ dekses jara. Certe en sia brilperiodo!

Kia surprizo!

Li estis ĝuste tiel neprizorgita kaj trampa kiel en sia brilperiodo, kvazaŭ la foto estus farita pri li nur hieraŭ!

— Kiu povis esti tiu Levin? — meditis Alfonso la Neniulo, kaj li longe rigardis la bildon ĉe la lumo de la lampo.

— Ia kuiristo — opiniis Ŝtipulo.

— Kaj kiuj estas liaj disĉiploj?

— Kiurhelpistoj — mi respondis trafe.

— Ili aspektas plie banditoj.

Vere ŝajnis sufiĉe miksa societo la grupo de la disĉiploj de majstro Levin.

— Jen trovite!

Malpura koverto estis elprenita el la fundo de tornistro. La letero de Francis Barré. Kiun Levin gardis inter sia havaĵo, nelegitan.

Mi ne scias, kial ni fariĝis tiom ekscititaj. Kian komunan ni havas al Barré? Alfonso malfermis la koverton, kaj ni ambaŭ legis la leteron super lia ŝultro:

„Levin!

Indiĝena knabino kontrabandas tiun ĉi leteron al la poŝto. Mi povas skribi nur kelkajn liniojn, bedaŭrinde, ĝi estas malmulte al la esenco. Kaj mi estas malsana. Grave. Oni gardas min en Igori kiel arestiton, sed ne inter la kondamnitoj pro punlaboro. La plej granda friponaĵo en la mondo okazas ĉi tie… Dio mia, kiel mi skribu ĉion… ĉion…? Mi ne aliĝis al ili, tial ili tenas min en kaptiteco… Nek mi scias la esencon. Ili koruptas ĉiun per fabelaj sumoj, kiu divenas ĝin. Mi povas danki mian vivon nur al Pittman… Pittman ne mortis… Li estas dizertinta legiano! Mi havas altan febron… Tiun leteron transigu al mia fratineto, ŝi mobilizos la militistan instancon… Denunci neeblas. Sed ni havas multajn kontaktojn en la militestraro… Mia patro estas tre altranga oficiro. Tuj ekagu… Temas pri Francio. Bedaŭrinde mi estas grave malsana, kaj ĉio estas konfuza antaŭ mi… Mi petegas, urĝe faru, kion vi povas por Francio kaj por via

kamarado Francis Barré.”

— Vere li havis altan febron — diris Hopkins.

Alfonso la Neniulo diris nenion. Li ekfumis cigaredon, poste li metis la leteron en la kuirlibron.

— Kiel vi opinias pri la afero? — mi demandis, ĉar nervozigis min tiu stulta silento.

— La knabino estas tre bela — li respondis.

— Tio estas vera — mi konsentis.

— Ĉu vi estas idiotoj? — kriis Hopkins koleriĝinte. — Ĉu ni faris tiun frenezaĵon tial, ke vi parolu pri bela virino?

Tia ulaĉo li estis. En la legio ankaŭ la plej fia homo ekĝemas iafoje, aŭ li zumkantas malnovan melodion, kaj la okuloj de ĉiu soldato fariĝos malgajaj, kiam temas pri virinoj. Sed tiu Hopkins vivas nur por la amuziĝo. Lin interesas nenio alia, ol la ŝtelo kaj la interbatado.

— Kompreneble ni kopios la leteron kaj sendos ĝin al la knabino — diris Neniulo. — Poste estus bone scii, kio okazas en Igori… Ĉu ne?

Kaj li denove elprenas la foton de la virino. Tio certas, ke ŝi estas bela.

— Stultaĵo — diris Hopkins. — Se mi devus ekmarŝi kun la transporto, ekironta al Igori, mi pendumus min.

Alfonso la Neniulo rigardis malproksimen per siaj grandaj, brilaj, nigraj okuloj. Liaj nazloboj ektremetis. Nun li aspektis tiel, kiel revema tigro. Li estas belvizaĝa viro. Lia simetria, interesa fizionomio elradiis tiom da morta malvarmo, fremdeca trankvilo, ke oni timis lin plej bone tiam, kiam li ridetis.

— Mi volas iri al Igori tute ne kun la transporto, sed mi fuĝus.

Hopkins la Ŝtipulo ekstaris, senpolvigis sin kaj diris al mi.

— Li idiotiĝis… Ni iru.

Tiaĵo povis ekidei nur al Alfonso la Neniulo! Fuĝi el la legio, sen kondamno, propravole viziti la plej malproksime situantan, la plej malbonfaman punkolonion?!

— Tiam estus pli bone arestigi vin. Vi multe pli certe atingos Igorion, ol sola.

— Nek tio estas malbona ideo — li respondis milde kaj ekfumis cigaredon.

— Nu ekiru — diris Hopkins kolere.

— Vi pravas — mi respondis saĝe. — Ni ne partoprenos tiun frenezaĵon.

— Ĉu mi diris, ke mi bezonas vin? — li demandis paŭtante.

Ĝi estis tia impertinenteco, ke ni eĉ ne respondis.

T R I A   Ĉ A P I T R O

1

Fosinte la du tornistrojn, ni atendis du horojn kaj akurate transprenis la deĵoron kune kun Wurm.

Je la sepa matene la esploro jam daŭris intense. Iu rompŝtelis en la deponejon. La kapitano sidis ĉe tablo en la mezo de la korto, kaj la garnizono viciĝos antaŭ li. Oni malkovris la rompŝtelon duonon antaŭ la kvara, kaj la skribisto lastfoje estis en la deponejo je la naŭa. Ĉiu devis atesti tiun tempon per alibio.

Kvar-kvin homoj estis nur, kiuj iris en la dormoĉambregon malpli frue, ĉe tiuj oni kontrolis la alibion pli ekzakte. Ĉiu havis alibion por la nokto. La kapitano estis tre nervoza. Tiaĵo estas malofta en la kolonia armeo. La legiano nur „kompletigas” siajn perditajn ekipaĵojn malrektavoje, sed li ne ŝtelas. Sed nun malaperis la havaĵo de ruso, nomata Dimitrov kaj la pakaĵo de Rivers, kiuj estas kondamnitaj al punlaboro.

Potrien raportis:

— Sinjoro kapitano! Troviĝas ĉi tie tri homoj, kiuj estas protokanajloj. Ili partoprenas ĉiuspecajn komplikajn fiaferojn, kaj hodiaŭ nokte ili estis liberaj, ĉar ili plenumis dekdu horan deĵoron.

— A moi!

Ni elpaŝis. La okuloj de la kapitano subite fiksiĝis sur nian kamizolon.

— Kie vi ricevis la honormedalon?

— En Senegalio — respondis Alfonso.

— Kial?

— Ni patrolis esplore ĉe la negroj, kaj ni akiris gravajn informojn.

— Kie vi estis hieraŭ vespere inter la deka kaj tira horo.

— Ĉe Selim. Drinkinte ni ekdormis en ebrieta stato. Selim vekis nin, kaj ni alvenis kurpaŝante dek minutojn antaŭ la tria horo por deŝanĝi la deĵorantojn. — Tio estis vera. — Kolerege ni vekis Wurm-on, kion li imagas, ke li ankoraŭ dormas, kaj ni alvenos ĝustatempe tien, poste ni kurpaŝante atingis la pordegon, precize je la tira horo.

— Wurm! — diris la kapitano.

— Okazis tiel, mon commandant. Mi stumblis survoje, kaj ĉiu mia havaĵo disruliĝis… Pro tio ni devis kuri poste.

Li eĉ konjekton ne havis pri tio, ke dume li dormis kvin tutajn horojn.

Ankaŭ Selim konfesis tion, ke vekiĝinte pro la bato de la horloĝo je la kvarono antaŭ la tria, li vekis nin.

— Vi povas foriri! Serĝento! Tiuj tri homoj estas tute bonaj soldatoj.

Potrien pro kolero ordonis al ni purigi la karcerojn, ĉar lia denunco ne sukcesis, kvankam ĝi bezontas nur tiam, kiam estas malmultaj la prizonuloj fari tiun laboron, kaj nun ili estis sufiĉaj.

— Nun jam ni komencos la dekutimigan kuracadon ĉe la bona, olda Potrien — diris Alfonso la Neniulo.

— Kion ni faru? Bati serĝenton signifas tre malbonaŭguran ĉeftraktadon laŭ la sonĝklariga libro de la legio.