Выбрать главу

— Iom post iom ni dekutimigos lin iel.

Post du tagoj okazis parado, ĉar delegacio de oficiroj traveturis al Agadir, kaj la garnizono akceptis ilin en Manson.

— Serĝento! — krakis la voĉo de la kapitano, kaj li fikse sidis sur la selo, ĉar multe da verdaj ornamoj, similaj al arbofolio estis videblaj sur la ĉapo de iu proksimiĝanto, kio estas minimume la rangon de generalo, sed estis en la delegacio kolonelo, kapitano, eĉ, kiel ĝi evidentiĝis poste, ankaŭ la adjutanto de la gubernatoro venis kun ili.

— Oui, mon colonel! — kriis Potrien.

— Defilu kun la plotono la unua! En avant!

La serĝento elpaŝis kaj akre kriis per komandvoĉo, foren sonoranta:

— En route!

Kaj eltiris sian glavon.

Aŭ li ektiris ĝin, sed la glavo ne moviĝis. Potrien sentis dum momento, ke la tero tremas…

— Li provis denove… Diable, kio estas al tiu glavo…! La kapitano sidis sur la selo mortepala… Tiaĵo ankoraŭ ne okazis! Senekzempla afero ekde la ekzisto de la respubliko: serĝento ne povas eltiri sian glavon por komandi.

Potrien spiregante tiradas la glavon kun karotruĝa vizaĝo.

La delegacio de la oficiroj, gvidate de la generalo, dume alvenas tien, kaj ili atentas la fortostreĉan provadon de la suboficiro kun sincera interesiĝo.

— Nu, iu helpu al li — diras la genero bonvole.

Esence mi havas molan koron, mi do elpaŝas rektadorse, poste mi prenas la finon de la glavo, Potrien ties tenilon. Kaj ni tiras ĝin. Mil diabloj… Nu ankoraŭ!.. Ĝi ne moviĝas! Nu ankoraŭ!

— Dum batalo — rimarkas la kapitano — tiu maniero de la glaveltiro estus iom longdaŭra procedo.

— Ankaŭ mi opinias same — kapbalancas la generalo. — Malpacienca arabo eble batos tien, antaŭ ol la procedo finiĝus.

— La kapitano vertiĝis sur la selo. Tia hontiga afero!

La malnova cikatro sur la vizaĝo de Potrien preskaŭ flamas. Li forte ektiras la ingon, kaj… Fine ĝi estas ekstere!.. La generalo ekkrias!

La glavo estas rusta ĝis la tenilo!

— Mi raportas… obeeme — balbutaĉas Potrien, fikse staranta, — la stalo… rustaj glavoj kaj… iu interŝanĝis…

Sed kiu aŭskultas lin? Serĝento kun rusta glavo! En la legio! La kapitano provas helpi lin.

— La suboficiro estas malnova soldato, sinjoro generalo… Li maljuniĝas.

Apopleksio ĉirkaŭis Potrien-on.

…Post la parado okazis pridemandado. Kion li parolis kun la kapitano, oni ne povas scii tion, sed Potrien venis en la kantinon kun fajroruĝa vizaĝo, kaj li disfrakais seĝon je pecetoj pro io. La kantinestrino, al kiu onidire la serĝento havas sekretan amrilaton, kredencis la vinon kun larmoruĝaj okuloj…

Renkontiĝinte kun ni, li rigardis sur nin kelkfoje, akre, minace. Ĉar li sciis en la profundo de sia animo, de kie blovas la vento.

Sekvan tagon alvenis al respondo.

Li reprenis la forpermeson de Alfonso la Neniulo; ĉar li trovis iun buton de lia kamizolo malpura. Mi ricevis kvar tagan enkarcerigon pro mispaŝo dum paradmarŝo. Hopkins la Ŝtipulo lavis la stalon. Dufoje…

Tiam jam ankaŭ la soldatoj de la fortikaĵo eksentis, ke io pendas en la aero. Ia sekreta milito, ia sinistra kalmo eksplodonta.

Ankoraŭ tiun vesperon trafis alia malagrablaĵo Potrier-on, kiun nuntempe perseskutas la malfeliĉo. Hieraŭ ekzemple iuj certaj personoj oleumis vespere la ŝtuparon antaŭ la pordo de la kantinestrino. La senbrue ŝtelumanta serĝento falegis, ke la fortikaĵo ektremis, kaj la gardostranto volis blovsignali alarmon. Vespere la kompatindulo metas la tagmezan tagordonon en koverton kune kun la serĝenta raporto, kiel kutime, li sendas ĝin al la kapitano pere de servosoldato. Mi ankoraŭ parolis kun la servosoldato sur la koridoro, kaj ŝajnas, ke Hopkins la Ŝtipulo estis ebria, ĉar li puŝiĝis al li hazarde kaj komencis brakumadi lin. Sed la servosoldato lasis lin tie, ĉar li rapidis al la kapitano. Poste — tio jam ne apartenas al la vico de la kutimaj, tagaj okazaĵoj — la kapitano rapidas al Potrien. Estas granda bruo, ĉar mokversaĵo troviĝis en la koverto anstataŭ la eksvalidiĝinta tagordono, kiun la servosoldato kunportis de la serĝento.

La legianoj jam longe kantas la mokversaĵon sekrete. Ĝi temas pri tio, ke dum batalo la kuglo de la malamiko trafis kapitanon el dorsdirekto.

Bedaŭrinde, nia kapitano iam vundiĝis je la dorso ĝuste tiel hazarde. Laŭdire tiam, kiam li turniĝis sur sia ĉevalo por komandi sturmon.

Certe ĝi okazis tiel. Sed tiuj legiano elturnas ĉion. Kaj tiu malnova vundo estas dolora punkto de la kapitano porĉiam. Kvankam la kuglo trafis lin el dorsdirekto tute ne dum kuro. Ĝi estas kalumnio. Tamen kompreneble nervozigis lin, ke Potrien sendis tiun versaĵon al li anstataŭ la tagordono.

Sekvan tagon Potrien neatendite kontrolas la ordon en nia ĉambro. Ni triope (pro niaj polvokovritaj bretoj) ne ricevas forpermeson, sed ni devas purigi la ĉambron. Ĝi estas la respondo. La gerilo-batalo disvolviĝas. Tiun nokton iu ŝlosis la pordon deekstere, kiam la serĝento vizitis la kantinestrinon sekrete. Li devis elpaŝi tra la fenestro, bedaŭrinde, en la pudingon de la kapitano, kion malica nekonato metis antaŭ la fenestron. Kia friponaĵo!

Sekvan tagon nia trio ricevis kvar tagan enkarcerigon pro neregula soldatsaluto.

— Li amare pentos la karcerpunon — stertoris Hopkins la Ŝtipulo dentogrincante.

Alfonso la Neniulo fajfadis.

— Kian planon vi havas?

— Nenian.

— Ĉu vi freneziĝis? Se ni ne rebatos, tiam estis domaĝe komenci tion.

— Li rebatos al si mem — li respondis leĝere. — Matene, antaŭ la alveno de la kapitano mi purigis la kontoron. Mi senpolvigis la grandan ŝrankon interne, kaj mi forgeis elveni el ĝi… Ĉar interesis min la raporto de Potrien…

— Ĉu vi subaŭskultis tion en la ŝranko, kion li parolis kun la kapitano?

— Jes.

— Ĉu pri ni?

— Kompreneble. Li diris al la kapitano, ke ni pasigos nian punon en la ĉelo numero kvar, kion ni komencos hodiaŭ je la kvina horo kaj duono. La malnova ventumtubo de la ĉelo estas kuntuŝa kun tiu de la gardistejo, kaj ĉiu vorto el la ĉelo estas aŭdebla tie. Potrien proponis al la kapitano veni en la gardistejon por subaŭskulti nian paroladon, kiam ni jam estos en la ĉelo. Ni certe elbabilos kelkajn sekretojn. Laŭ li, ili ekscios eĉ tion, kiu rompŝtelis en la deponejon. Li asertas, ke ni interŝanĝis lian glavon kontraŭ rusta aĉaĵo, kiun ni purigis ekstere per smirga papero

— Kia kalumnio! Kie troviĝas smirga papero ĉi tie? — murmuris Hopkins. — Mi devis forigi la ruston per fajlilo…

— Ni do ne devas insulti la oldulon. Ni fidu tion, ke evidentiĝos pri ni nenia malbono hodiaŭ vespere je la sesa horo en la ĉelo. Nun venu en la ŝtuparejon. Espereble ne estas malnova ventumtubo en la muro…

Ni flankentiriĝis triope.

— Mi ricevis leteron de Yvone per la hodiaŭa poŝto — diris Neniulo.

— Kiu ŝi estas?

— Yvone Barré. Mi sendis al ŝi la kopion de la letero de Francis Barré antaŭ tri semajnoj per aerpoŝto. Ŝi respondis dankeme. Mi skribis al ŝi en la nomo de nia triopo. Ŝi scias ĉion ankaŭ pri vi.

— Mi ne kredas tion — rimarkis Hopkins. — Virino el sinjora familio ne povas estis pli informita ol la policoj de kvar kontinentoj.

Multe da vero estis en tio.

„Estimata Sinjoro! — legis Alfonso la Neniulo. — Mi tre dankeme pensas pri Vi kaj pri viaj amikoj. Dume mi eksciis de sinjoro Boulanger, ke li serĉas la veran Thorze-on, kiu ne estas identa kun la adresito de mia lasta letero. Laŭ la konsilo de sinjoro Boulanger mi montris al neniu la kopion de la letero de mia frato, ĝi ja estas tiel konfuza, kaj la kompatinda Francis certe skribis ĝin malsana. Sinjoro Boulanger transprenis la kopion por ekagi en tiu afero. Ĝi okazis antaŭ du semajnoj, de tiam via amiko ne anonciĝis. Tio estas nekomprenebla por mi…”