Выбрать главу

— Nun ni estas proksimume ĉi tie, dek mejlojn de Nemas-Rumba — montris Alfonso la Neniulo sur la mapo. — Se ni marŝos fortosteĉe, ni atingos Azumbar-on matene… Tie ni denove elpensos ion, kiel akiri akvon kaj manĝaĵon.

— Sed en tiu oazo oni jam kaptos tiun, se iu el vi eniros tien.

— Eble nokte… iel…

Ni silentis. Ni ne havas multe da espero transiri Azumbar-on. Ni ne povas eviti ĝin. Ni bezonas akvon kaj nutraĵon…

— Ĉi-norde estas oazo kun garnizono — klarigas aldone Alfonso la Neniulo. — La fortikaĵo Bu-Gabendi. Ni evitos ĝin, kaj ĉe Colomb-Bechar jam estas fervojo.

— Ĉu vi volas veturi sur la Afrika Fervojo? — miregis Hopkins.

— Ni ne povas atingi nian celon alimaniere — kaj li ĵetis rapidan rigardon al la knabino. — Ni devas trairi Atlason. Ni provos fari tion lerte… Ĉu vi estas sufiĉe forta, Yvonne?

— Ho, mi fartas tute bone.

— Tiam ni iros plu. Estos pli oportune marŝi en la tagmeza varmego. Malpli facile, sed la persekutantoj ĝuste tiam ripozas.

Kaj ni galopis plu sub la pli ol 60 celsiusgrada, mortiga suno.

Nun jam ni estis ĉiam pli singardemaj. Alfonso la Neniulo konstante iris antaŭ ni, Ŝtipulo postrestis iomete. Nia kvar-persona karavano daŭrigis sian vojon, kiel ia laŭregula marŝkolono kun antaŭ- kaj postgvardio. Ĉar mi estis meze, mi povis paroladi kun Yvonne.

— Mi konas vian leteron, kiun vi skribis al mia amiko — mi diris tion kun mia denaska, alloga modesteco.

— Ĉu vere? Tiam mi estis tre malesperiĝinta…

— Jes, mi povas imagi, fine ja mi estas artisto, kiu havas multe da komprenemo.

— Ĉu vere? Sur kiu muzikinstrumento vi ludas?

Kiel? Ĉu ĝi denove estas ia forkaŝo de la sentoj?

— Kara Yvonne, estas superflue forkaŝi viajn sentojn — mi diris tion kun tia verva simpleco, kion miaj kolegoj kutimas nomi babilado en siaj verkoj.

— Alfonso la Neniulo montris al mi ankaŭ vian duan leteron.

— Sed mi ja skribis nur unu leteron krom tiu, kiun mi adresis al Thorze.

— Pardonon, sed eblas, ke vi ne bone memoras… Vi skribis ankaŭ duan leteron al Alfonso la Neniulo, en kiu vi mencias min… Kaj mian verkon…

— Jes… jes… kion vi pentris, sinjoro Fowler?

— Mi estas verkisto! Mi pensis, ke vi scias tion, Yvonne!

Ŝi rigardis sur min kun mirantaj, grandaj okuloj.

— Ne. Mi vere ne sciis tion.

Infero kaj diablo! Mi volis galopi tuj al Alfonso la Neniulo, kiam Hopkins laŭte kriis, li surventrigis la kamelon, kaj ankaŭ li kuŝiĝis sur la sablon. Ni tuj sekvis lian ekzemplon. Certe li vidi ion. Ni kuŝis en la polvo nervoze apud niaj kameloj.

Nun aperis trupo da spahioj el post la malproksimaj montetoj. Ili galopis rapide en dissemita svarmlinio, ilia gvidanto esplorrigardis Saharon tra binoklo.

Ili serĉas nin…

Sed ili estis sufiĉe malproksime, kaj Hopkins rimarkis ilin ĝustatempe. Ni saviĝis. Kiam la lasta spahio malaperis, Hopkins tuj enseliĝis

— Ek! Nun ni devas galopi tre rapide unu horon. Kiam tiu trupo revenos, ni jam estus sub la horizonto.

— Bone.

La kameloj kuris kun freneza elano dum unu horo. Yvone subite kliniĝis antaŭen en la selo.

— Haltu!

Hopkins ankoraŭ sukcesis kapti ŝin ĝustatempe, cetere ŝi estus falinta. Ŝi svenis… Estas mirinde, ke ŝi eltenis ĝis nun. Sed ni jam estis malproksime de la vojo de la revenanta trupo. La knabino sterniĝis en la polvo senviva. Ni frotadis ŝiajn manojn, piedojn, ni verŝis rumon en ŝian buŝon, kaj ni ne ŝparis la restintan akvon, ni metinte kompreson sur ŝian kapon. Eble ni havos okazon provizi nin per akvo ĉe Azumbar, aŭ ĉio finiĝos. Sed Azumbar ankorŭ estas malproksime, kaj restis tre malmulte da akvo.

— Knaboj. Posttagmeze ĉiu ricevos nur gluton da akvo — diris Alfonso la Neniulo, dume la knabino dormis. — Ni rezervos tiun plenan ladbotelon da akvo por Yvonne. Eble estos malfacile, sed ni eltenos iel.

— Ĉu vi?

— Mi eltenos sen akvo.

— Ni protestas kontraŭ tio — kriegis Hopkins la Ŝtipulo. — Nun ne eblas fanfaroni! Nek vi estas pli ol la aliaj! Bone rimarku tion!

— Sed se mi ne bezonas akvon!

— Tiam ni verŝos vian porcion sur la sablon! — furiozis la dikulo.

— Mi tute ne trinkos, tio certas — mi diris kolere.

Tiel ankaŭ li ricevis el la akvo. Ĝi rapide konsumiĝis. Yvonne eĉ konjekton ne havis, ke ni levas nur la malplenan ladbotelon al nia buŝo en la varmego, ĉar ni ne volis, ke li divenu la veron. Ni terure suferis, sed la knabino ankoraŭ havis duon-litron da akvo, kiam aperis la amikemaj, malhelverdaj palmoj de la oazo Azumbar en la malproksimo.

Ni jam apenaŭ povis flustri, ĉar nia gorĝo ŝveliĝis, kaj krevis nia lango. Tamen de tempo al tempo ni levis la malplenan ladbotelon al nia buŝo.

— Vespere ni bivakos ĉi tie — diris Alfonso la Neniulo per fremdeca, raspa voĉo.

La knabino freŝe desaltis, sed ni iom pezmove elseliĝis, kaj mia ladbotelo hazarde falis sur la teron, sed tiel, ke ties ŝtopilo forruliĝis.

— La akvo… — kriis Yvonne kaj kaptis ĝin. Sed ŝi vidis mire, ke nenio verŝiĝas sur la polvon… Li levis la ladbotelon kun grandaj okuloj. Ni ne kuraĝis rigardi unu al la alia. Ŝi ŝovis sian fingron en ĝin kaj palpadis la emajlon. Ĝi estis tute seka. Ŝi rigardis sur nin per siaj varmaj, malgajaj okuloj, kiuj komencis pleniĝi per larmoj.

— Ĉu vi… donis al mi… vian tutan… akvoporcion?

— Ĝi estas nur tiom — mi diris. — Hm… Ĉar…

— Nenio venis en mian kapon…

Ŝi prenis ambaŭmane miajn manojn. Ŝi rigardis min tiel.

— Kiel mi povus iam rekompenci tion… kion vi faris por mi? — Alfonso la Neniulo manipulis selon de kamelo, kaj Hopkins murmuretis tiaĵon, ke en okazo de bezono ni petos kvitigi la konton, kaj li ŝajnis kolera, sed Yvonne iris al li kaj prenis lian neprizorgitan, barbostoplan vizaĝon:

— Vi estas vera kavaliro kaj korpogardisto, kion ajn vi murmuras.

— Mi protestas kontraŭ tio, ke vi konstante mencias tiujn korpogardistojn! — li kriis. Sed Yvonne kisis lin subite, tiam la dikulo fariĝis fajroruĝa kaj komencis singulti pro konfuziĝo.

D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

1

Vespere ni devis iel ŝelumi en la oazon. Nun ni ne komencis ludi „ĉu fronto aŭ dorso”. Hopkins la Ŝtipulo entraprenis la grandan riskon ĉe Nemas-Rumba, la vico do estis sur ni. Alfonso la Neniulo kaj mi faros honorviziton tie. Hopkins komence tre energie „protestis” kontraŭ tio (unufoje por ĉiam), poste li tamen akceptis tion.

Yvonne venis al mi kaj brakumis min.

— Gardu vin…

— Nun ni ne havas tempon por tio! — diris Alfonso la Neniulo. — Ni iru!

Mi rigardis, ĉu mia revolvero estas en ordo. Dume Neniulo kisis la manon de Yvonne. La sceno daŭris unu tutan minuton, kaj la knabino galtigis lian hararon.

Haho! Ĉu ni havas tempon por tio?!

Irante al la oazo, mi menciis la aferon.

— Diru… kion vi rakontis al mi en Manson pri Yvonne kaj pri letero, en kiu ŝi skribis pri mi?

— Ĉu mi?… Pri kio vi parolas?

— Ŝi diras, ke ŝi skribis nur unu leteron al vi.

— Ĉu vere? — li demandas kun surprizita miro. — Nu, tiuj virinoj!

— Parolu sincere. Ĉu vi trompis min? Ĉu vi blagis vian amikon?

— Vi estas stulta! Ĉu vi pensas, ke Yvonne estas tiaspeca kanbino, kiu konfesas en la unua momento, ke vi interesas ŝin?