Выбрать главу

— Vi estas bravaj soldatoj! Tiuj tri homoj kaŭzis al ni multe da zorgoj — diris la kapitano.

Ili regalis la tri ĝendarmojn. Ankaŭ la pala junulo, gardanta la kamelojn ricevis vespermanĝon. Poste oni pagis la 20 000 frankojn da premio al ili, kaj la ĝendarmoj ekiris rapide reen al Timbak.

Malantaŭ sablomonteto, sed oni jam ne povis vidi tion el la fortikaĵo, la ĝendarmoj desaltis de sur la kameloj kaj ekdancis.

Tiaĵo ankoraŭ ne okazis en Saharo!

Ili rondodancis, ridadis, brakumadis unu la alian, eĉ la kamelisto, kaj ili saltadis, kiel la virkaproj.

Baldaŭ ili enseliĝis kaj rapide ekgalopis al la dezerto.

4

Oni ne serĉos nin dum dudek kvar horoj, tio certas. Ĝis tiam la ebriaj ĝendarmoj, kiujn ni transdonis al la personaro de la fortikaĵo en niaj vestaĵoj, dormos.

Ni galopis rapide. Ni estu trans almenaŭ la unua grava loko Colomb-Bechar tiel, ke ni povu provizi nin per ĉio.

Sed la lacaj kameloj ĉiam malpli bone eltenis la vojon. Oriente jam videbligis la eskarpo, tie kondukas la ŝoseo de Saharo, kiu renkontiĝas ie kun la Granda Karavanvojo ĉe la deklivoj de Atlaso, kaj ĝi estas paralela kun la fervojo de Saharo al nordo.

Alfonso la Neniulo longe rigardis en la malproksimon:

— Ni iru — li diris poste. — Tie proksimiĝas io el suda direkto.

Ni rajdis tiel rapide, kiel la lacaj kameloj povis galopi. Kiam ni atingis la supron de la taluso, ni jam vidis, ke landira aŭto kuregas sur la vojo el la malproksimo.

Subite la ŝoforo rimarkas, ke tri goumeir staras la ŝoseso. Blankhara, angla sinjoro sidas ĉe la direktilrado. Li haltas.

— Kion vi volas?

— Ni persekutas rabiston! Ni ekzekucios vian aŭton en la nomo de la leĝo. Vi rericevos ĝin en Colomb-Bechar ĉe la ĝendarmejo.

— Sed mi estas lordo Geoffrey…

— Egalas, kiu vi estas. Ĝi estas leĝo. Eĉ unu sekundon ni ne atendas plu.

Nun aperis ankaŭ la juna kamelisto sur la taluso. La anglo faris heziteman movon al la startigilo, sed la „serĝento” elprenis sian revolveron:

— Se vi ekfunkciigos la motoron, sinjoro, mi mortpafos vin.

— Jes. Nu transprenu do la aŭton.

— Sed vi devas elaŭtiĝi.

— Ĉu?… Kiel mi atingos Colomb-Bechar-on?

— Kvin kameloj estas je via dispono apud la taluso, sed eĉ unu momento ne. Ni persekutas iun, kaj la tempo valoras multe.

La lordo elaŭtiĝis kaj iris al la kameloj…

Je lia plej granda miro, ankaŭ la juna kamelisto sidis en la aŭton kaj forvetruregis kune kun la ĝendarmoj.

— Nun kio estos? — ni demandis preskaŭ samtempe de Alfonso la Neniulo.

— Ni vidos tion, ni nur estu trans Colomb-Becha, antaŭ ol la goumier-oj, kaptitaj anstataŭ ni, rekonsciiĝos.

Kian ajn problemon ni havis, en kia ajn peĉo ni sidis, ni sciis, ke post kelkhora paŭzo oni komencos eĉ pli furiozan pelĉasadon kontraŭ ni kun renoviĝinta forto: tamen ni veturegis fiere fronte al la malbono! Kiom da homoj atingis tien de Kongo?! Malgraŭ tiom da persekutantaj aviadiloj, militistaro, ĝendarmoj kaj dezertaj danĝeroj?

Posttagmeze estis elĉerpiĝonta la benzino, sed eble ĝi sufiĉos…

Malproksime, inter sporadaj domoj, verdaj palmokronoj videbliĝis: Colomb-Bechar! Malantaŭ la urbo sur monteto altiĝis la fortikaĵo. Se oni distrumpetis el Timbak, ke la tri dizertintoj estas kaptita, kio estas verŝajne, tiam neniu zorgos pri ni ĉi tie.

La aŭto subite bremsis, kaj ni puŝiĝis antaŭen. Ĝi haltis apud ĉifona arabo, portantan civilan vestaĵon.

— He! Kie troviĝas benzinstacio?

— Antaŭ la urbo. Trans tiu subirejo. Nur kriadu laŭte, ĉar la benzistaciisto estas surda.

— Dankon.

Ni veturegis plu, kvankam la motorujo strange bruadis, kaj ni timis, ke la piŝto rajpos, ĉar la mezurilo apenaŭ signalis oleon. Sed ni atingis feliĉe la benzinstacion. Alfonso la Neniulo kriegis tiel laŭte, ke oni povus pensi ĝin hurlo de leono.

— Hej! Benzinstaciisto!

Blankhara maljunulino elvenis. Post terura kriegado ni prenis sufiĉe da benzino kaj oleo, poste ni veturis plu…

Nur antaŭen!

— Ni postlasas sufiĉe multajn postsignojn… Kio okazos, se oni denove reserĉigos nin? — mi demandis.

Hopkins levis sian ŝultron kaj lange direktis en la buŝangulon sian cigaron, kiu havis netolereblan odoron.

— Tiam ni denove akiros tri kaptitojn. Tiaĵo trankviligas ilin por iom da tempo, kaj tiel ni povas kolekti multe da mono.

Yvonne diris nenion. Alfonso la Neniulo sidis apud ŝi antaŭe, kaj ŝia kapo de tempo al tempo kliniĝis sur la ŝultron de la hispano.

Eĉ lace ŝi volas forkaŝi siajn sentojn

…Nun! Ni alvenis en Colomb-Bechar-on! La trafiko ankoraŭ estas vigla en la urbo. Estis ĉirkaŭ la oka horo vespere. Se la sciigo alvenis el Timbak, tiam oni rapide arestos la tri goumier-ojn, sidantajn en la aŭto. Sed ĝi ankoraŭ ne alvenis. La venenitaj ĝendarmoj el Timbak ankoraŭ dormis profunde en siaj celoj. Nun rapide traveturi la urbon… Yvonne svenis.

Stop.

— Descendu! — diras Alfonso la Neniulo kaj haltigas la aŭton.

— Ĉu vi pensas tiel?

— Eĥ! Kiel ajn estas, ni devas ripozi. Ankoraŭ ni havas almenaŭ unu horon.

La tri goumier, alvenintaj per aŭto vekis grandan sensacion. Baldaŭ venis ĝendarmo.

— Kio okazis?

— Ni trovis la aŭton en la dezerto — diras Alfonso la Neniulo. — Tiu bubo estis apud ĝi. Li asertas, ke ĝi apartenas al lordo Goffrey. La lordo konfidis ĝin al la knabo por gardi ĝin, kaj li foriris kun sia pafilo. Li ne revenis de mateno. Li diris al la bubo, ke li alvenis per la aŭto el Ain-Sefra.

— Hm… Malagrable. Ne pasis pli ol kvin tagoj, kiam la lordo traveturis ĉi tie. Li ests bona amiko de la guberniestro.

— Ni serĉis lin en la ĉirkaŭaĵo, sed ni nenia trovis liajn spurojn. Li ne kunportis akvon, malbono okazis al li, tio certas.

— Kion vi volas fari? — demandis la „kolego”.

— Ni veturis per la aŭto en Ain-Sefra-on.

En la gastejo Yvonne kuŝiĝis en iu ĉambro. Ŝi povis nek manĝi pro la elĉerpiĝo. Ni vespermanĝis en la drinkejo. Malrapide, trankvile, kiel la ĝendarmoj kutimas fari tion.

Alfonso la Neniulo levis sin glason al la lumo, li trinkis tiel senzorge.

Hopkins resendis la viandon, por ke oni rostu ĝin pli bone. Mi petis ĵurnalon. Jen tio estis sur ĝia titolpaĝo:

„Oni kaptis la tri dizertintojn!

La senekzeple lartaj aventuristoj kondukis la tutan armeon je la nazo.

Kiu respondecas pro la hontinda fiasko?”

Ni eksciis el la artikilo, ke la gazetaro de tagoj okupiĝas nur pri ni. Oni faras vetojn. La popolo sekrete estas niaflanke. La tri rezolutaj homoj imponas al ili. La pozicio de la ministro pri koloniaj aferoj ŝanceliĝis, okazis kelkaj transpostenigoj, oni kantas kanzoneton pri ni en iu Pariza amuzejo. Ĝi estas la vera ŝlagro.

Se oni scius, ke ni vespermanĝas ĉi tie!

Alia anonco:

„Markizo de Surenne estas en la ĉefkomandejo de Maroko.”

— Ni transdonos la leteron al li — diras Alfonso la Neniulo.

Nun envenas kvin soldatoj. Legianoj. Ili parolas laŭte kaj mendas vinon. Inter ili estas dikstatura, liphara homo.

— Mi asertas, miaj amikoj, ke tiuj tri homoj estas veraj bravuloj — diras iu.

— Kvankam ili sukcesus fuĝi! Mi elkore deziras tion! Tiuloj meritas ĝin!

Veni de Kongo ĝis Timbak! Senarmigi taĉmenton! En manbatalo… Trompi duonon da Afriko!

— Mi asertas, Thorze, ke bona soldato ne dizertas.

5