Выбрать главу

— Mi deziras esti kuiristo. Ĉar mi estas konvinkiĝinta, se ĉiu homo povus vivteni sin laŭ ŝatata profesio, tiam ne estus krimulo sur la terglobo.

— Kio vi estis antaŭe?

— Gladisto de pantalonoj. Kaj tio kaŭzis mian pereon. Mi ne sentas elvokitecon al la pantalongladado. — Li kriis plendinde, pugne frapinte sur sian bruston: Lasu min kuiri, kaj mi plibonigos la homaron!

Oni ne tro bone akceptis tiun lian aserton, sed Levin devis preni ĉiuvespere hipofosfaton laŭ la ordono de la adjutanto, ke liaj nevoj iomete resaniĝu, antaŭ ol tiu ideo ekregus la tutan organismon de la malliberulo.

Post unu semajno la traveturanta kimra princo vizitis eĉ la pundomon, kaj tiam Levin (kvankam li regule prenis la hipofosfaton) li ĵetis sin antaŭ la piedojn de la tronheredanto kaj ekkriis jene:

— Sinjoro! Mi volas kuiri! Kial estas tiel, ke la malliberuloj povas lerni ĉion, nur kuiri ne?!

La princo ĝisaŭskultis la peton de Levin. La ideo plaĉis al li, laŭ kio ne estus krimulo, se ĉiu homo povus vivi el sia ŝatata profesio.

— Direktoro — diris la princo, — estu Cape Town la sola prizono, kie la malliberuloj povas lerni ankaŭ kuiri.

— Sed sinjoro, kiu estu la instruisto?

— Mi komprenas. Mi transdonos mian ŝipkuiriston kiel instruiston al la kuir-kurso.

Post du monatoj la kuiristo de la princo revenis al sia posteno, kaj Levin transprenis la instruadon por unu tuta jaro. Tiam la granda homo liberiĝis. Lia princa moŝto ĉiufoje, kiam li estis en Cape Town, konsideris kiel devon, portigi la tagmanĝon el la prizona kuirejo de Levin. Tion jam nur malbonvolaj homoj disvastigis, ke la tronheredanto tial ne ofte vizitis Sud-Afrikon.

Oni publikis longan artikolon pri la afero, kaj la hotelo Savoy en Londono dungis Levin-on post lia liberiĝo. Sed post duonjara laboro oni kondamnis lin al longdaŭra puninstruado en kuir-kurso de malliberejo.

La nomo de Levin fariĝis nocio! Foje dank’ al stranga hazardo li longe estis en libera stato, kaj la princo invitis lin sur sian ŝipon por kuiri al la gastoj laŭ la menuo de Levin. Tiuokze ankaŭ la foto de Levin aperis en ĉiu grava ĵurnalo, kiu prezentas, ke li atendas la kimeran princon en la societo de bovid-frikando kaj helpkuiristo…

— Tiu foto en la kuirlibro — finis la kaporalo la historion — estis farita en la prizono de Johanesburgo, en Sud-Afriko, kie ankaŭ mi estis la instruito de Levin, pro kontrabando.

— Bonvolu diri — ekparolis Alfonso la Neniulo kaj fingre montris sur ulon, kiu portis antaŭtukon de helpkuiristo kaj vestaĵon de malliberulo. — Ĉu vi konas ankaŭ tiun kolegon?

— Jes, kompreneble!.. Li estas Brigeron! Agresema, kruela rabmurdisto!

Mi rigardis tien, kaj mia buŝo restis malfermita. La disĉiplo de Levin, la rabmurdisto, nomata Brigeron estas neniu alia, ol la unuokula inĝeniero el Igori!

2

Neniulo ridetis, ĉar mi staris tie, kiel idioto.

– Ĉu vi ne komprenas? La unuan tagon, kiam ni alvenis al Igori. Levin mendis marinitan fiŝon. Kaj li rekonis sian iaman disciplon el lia kuir-stilo! Poste li apartenis al la pli bona kategorio… li iradis kiel inĝeniero en eleganta vestaĵo… Kompreneble, tiu disĉiplo faris tion al li, kiu estis preta kuiri marinitan fiŝon…

— Brigeron ne bone kuiris fiŝon — rimakis la kapralo. — La rabmurdistoj pretigas bone nur surkrade aŭ pikstange rostitajn viandojn, eksluzive laŭ angla maniero, la fiŝo estis la specialaĵ de ricelistoj kaj enŝteliĝintaj rapistoj. La granda Levin sciis preciye, ke iuj krimuloj al kio havas talenton. La vere bonajn supojn el kokin-viando kaj kuiritajn bov-viandojn pretigis la la ĉantaĝistoj, sed baki dolĉaĵojn kaj kremaĵojn alproprigis plej rapide la knabin-komercistoj kaj la poŝoŝtelistoj.

Post la mallonga ekspliko oni akompanis nin en karceron.

— Diru, de kiam vi scias, ke la foto de la unuokululo estas en ĝi — mi demandis de Alfonso la Neniulo.

— Kiam Levin venis al ni en la Trogo kaj mi demandis lin, al kiu li povas danki tiun karieron? Li respondis, ke li havas disĉiplon en Igori, kiu protektas lin.

— Mi memoras!

— Nu… Tiam venis en mian kapon la foto, trovita en la libro, kiu prezentas Levin-on en la rondo de siaj disĉiploj. Kiam mi rigardis la bildon, mi tuj vidis la unuokulan inĝenieron inter la disĉiploj.

— Kio okazis al la Turko? Li jam longe devintus alveni kun la letero.

— Mi ne scias. Estas suspektinde.

— Ĉu ĝuste la Turka Sultano ne estos suspektinda?!

— Ĉu vi pensas, ke markizo de Surenne ankoraŭ ne legis la leteron? — mi demandis iom poste.

— Mi timas, ke eble nek tio helpos nin, se li legis ĝin.

— Ĉu? Kiel vi komprenas tion?

— Eble okazis tiaĵo en Igori, ke… kiel la generalo diris: oni prisilentos ĝin! Tiam oni oferos ankaŭ nin, ignorante la leteron. Ni estos postenigitaj en iu malproksima garnizono de Sharo kiel dizertintoj.

Eblas, ke Alfonso la Neniulo denove trafis la veron…

3

…Poste oni kondukis nin al la kapitano. La granda kontoro estis plenplena de scivolemaj oficiroj. Generaloj, majoro, unu kapitano de la spahioj, la adjutanto de la gubernatoro: ĉiuj oficiroj, restadantaj en Maroko ĉeestis, kiuj havis eblon veni ĉi tien.

— Alkonduku ankaŭ tiun dikan friponon… — diris la kapitano al la suboficiro.

Do ankaŭ Hopkins estas ĉi tie.

— Vi estas frenezaj homoj. Sed vi amare pagos pro la hontigo de la armeo.

Ĉefleŭtenanto paŝis antaŭ nin.

— Kie estas la kanbino, kiu estis kun vi ankoraŭ ĉe Colomb-Bechar?… Ĉu?!

— Ni diros nek tion, nek ŝian nomon, mon commandant — respondis Alfonso la Neniulo. La oficiro skuis sian pugnon antaŭ nia nazo:

— Gardu vin, se vi mensogos! La dikulo konfesis ĉion!

Li volas trompi nin per tia truko! Ĝuste Hopkins estas tiu, kiu konfesas. Kaj ĉion!

Sed ĝuste nun li estas alkondukita. Eble oni iomete draŝis la knabon, ĉar liaj nazo kaj lipoj estas ŝvelintaj.

Sed kio okazis?!.. Kiel li envenas? Kiu vidis tiaĵon? Li ridetas kaj eklevas sian ĉapon:

— Humile via!

— Senrangulo! — krias la kapitano. — Kiel vi kondutas?

— Mi dankas vian demandon, sinjoro kapitano…

Ĉu li freneziĝis? La leŭtenanto staras antaŭ lin.

— Kanajlo! Ĉu vi simulas?!

— Mi ne simulas. Mi estas civilulo, kiun vi tenas en kaptiteco kontraŭleĝe!

Nun oficiro paŝas al la leŭtenanto.

— Mi petas vin, ĝi estas tre stranga afero. Ŝajnas, ke la arestito vere estas civilulo, ĉar soldato nomata Thorze, registrita kun la samaj personaj indikoj servas ĉe nia bataliono la dua, en Meknes…

— Ĉu ankaŭ vi asertas, ke vi estas civiluloj? — turnis sin la komandanto al ni.

— Ne, mon commandant…

La leŭtenanto minace sibletis per sia bastono.

— Kie estas la kanbino?! — li demandis mallonge.

— Se la sinjoro leŭtenanto nun malbone traktos nin, post nelonge vi bedaŭros tion — mi diris tion kun soldata estimo.

— Kiel?! Vi do kondutas nun tiel…

— Atendu… — interrompis la majoro. Ŝajnas, ke li lernis el la afero de Hopkins.

— Kiel komprenas tion, vi, patromurdisto, ke ni bone traktu vin?

Sed li ne havis tempon respondi. La pordo malfermiĝis, kaj markizo de Surenne enrapidis.

D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

1

Lia ekscelenco venis persone… Huh! Kiel li aspektis! Lia vizaĝo estis ruĝa. Ĝi elradiis koleron, ĝojon kaj fierecon.