Выбрать главу

Iom post iom la trompa taĉmento fariĝis tiel forta, ke la granda verko povis elformiĝi.

Inĝeniero de bankrotita fervojkonstrua kompanio faris proponon pri livero de materialoj al la konstruistoj de la fervojo Belga Kongo. Tre malmultekoste. Oni akceptis la proponon. (Baldaŭ evidentiĝis, ke estis komplicoj ankaŭ ĉe la belga konstru-laboro.)

Poste oni liveris plu la materialon, alvenintan al la franca fervojkonstruo al la belga laborloko, kiu estis je ducent kilometra distanco. Oni simple enpoŝigis la nekredeble altajn monsumojn. Laŭdire oni konstruis la francan fervojon el la malgranda parto de la materialo.

La traveturantoj aŭ pilotoj ne povis vidi el la alteco, ke la taluso, la kunliga ponto, la cement-bazo ĉie estas maldika kiel papero. Oni uzis tre malmultan, malbone miksitan materialon. La reloj estas sternitaj nur sur mallonga parto, kaj tiuj finiĝas ĉie, kie la trako atingas la arbaron.

…Tamen la konstruaĵoj preterkure ŝajnis demalproksime tunelo, ponto, taluso. Dum jaroj konstruiĝis perfekta, mallonga itinero de la belga fervojo el la defraŭdita, franca materialo! Intertempe la trompistoj prosperantaj en Igori jam havis multmil-frankajn enmetaĵojn en diversaj, eksterlandaj bankoj.

Vere estis neniaĵo funkciigi „legian paradizon” el tiu mono. Ĉu gravis dekmil cigaroj Havano, ĉiom ajn hektolitroj da vino aŭ sukeraĵo, kiam oni forŝtelis tutajn fervoj-itinerojn, tunelojn kaj pontojn?

Se iafoje tamen alvenis delegitaro al la bagno, tion oni antaŭe sciis en Fort Lamy. Tiam la malliberuloj laboris, ili kolektis la luksajn meblojn en malplena hangaro kaj sendis la negrajn laboristojn hejmen. Kion oni tute ne atendis: la pureco, la diciplino de la malliberuloj, la sanitaraj aferoj vekis la plej bonan impreson en la delegitoj, kaj „ĉefleŭtenanto Fleurien” estis prezentita eĉ al rangaltigo.

La senranga soldato Fadeno venis en Igori-on pro dizerto, kaj li tuj ekkonis Pittman-on, kun kiu li soldatservis en la oazo Rakhmar. Fadeno informis sian bonan amikon Brigeron-on, la unuokulan rabiston, kiu estis drinkejestro en Rakhmar. Poste Brigeron pli bone ekspluatis la situacion ol la idiota Fadeno. Sed venis ĉi tien ankaŭ la ebria relvojgardisto de la oazo Oguri.

Li estis tie, kiam la araboj mortigis oficiron Fleurien, kaj ili liberigis Pittman-on. Rekompence por lia silento oni transpostenigis lin al la fervojo de Igori laŭ la propono de Fleurien, kie la ludeman fantazion havanta Pittman efektivigis ankaŭ lian revon: li konstruis grandan fervojstacion, ili ja havis sufiĉe da materialo. Poste li povis drinki, ordoni, furiozi laŭplaĉe, kaj oni ne devis timi katastrofon, ĉar fervoja trafiko okazis nur en la vizioj de la staciestro.

La bank-enmetaĵoj de la trompistoj ne kovris eĉ la dekonon de la damaĝo, sed la rapida subpremo de la krimo savis la francan financon de netakseblaj perdoj.

Kompreneble devis esti komplicoj ankaŭ ĉekape. Kelkaj neatenditaj transpostenigoj, emeritigoj, du-tri strangaj sinmortigoj forglutis la lastajn spurojn de la krimafero, kaj la detaloj restis en eterna obskuro.

6

…La aŭtoj povis veturi nur tre malrapide de la Gare de St. Lazar ĝis la palaco Elysée.

Kia homamaso…!

Oni kuntrenas filmreporteron kun la kamerao.

Tiel venas en mian kapon, ke en la kinoĵurnalo tiam oni kutimas mansvingi al la popolo. Mi levis mian manon, sed adjutanto Potrien, sur kies kamizolo estis la tute nova ordeno „pour le merite”, li sidis tiel, kiel reproduktaĵ de la statuo Budho en la vitrino, admonis min:

— Kondutu dece, vi, fripono… Kion pensas, se la prezidento demandos: „Nu, kara Potrien, kia estis via veturo sur la stratoj de Parizo?…” — kion mi diros al li?

— Vi respondos al li, mon chef…

— Ne respondu, vi, kanajlo, ĉar mi puŝfaligos vin…

Hopkins la Ŝtipulo sidis apud Alfonso la Neniulo kiel civilulo. En nigra redingoto, portanta nigran cilindran ĉapon kaj blankajn gantojn, kun levita kapo.

Li aspektis, kiel ekzekutisto la matenon de la ekzekuto. Nur tio mildigas iom lian festan eksteraĵon, ke lia flankenŝoviĝinta ĉemizbrustumo lasas vidigi sur granda parto lian strian trikotaĵon…

Ni alvenas al la palaco Elysée.

Ni supreniras sur la marmora ŝtuparo malantaŭ generalo Duron, kaj ni alvenas en grandegan halon, kie atendas multaj elegantaj, paradvestitaj homoj. Ni staras streĉe.

Unu suboficiro, du legianoj kaj unu ekzekutisto.

Ĉiuj okuloj rigardas nin scivoleme, de la plando ĝis la vertebro.

La respublikestro prenas nian manon unu post la alia. Kaj la miraklo okazas al Potrien! Kion li menciis de jaroj kiel ekzemplon! La grandsinjoro alparolis lin jene:

— Nu, kara Potrien, kia estis via veturo en Parizo…

Li neniun antaŭe elpensitan respondon povas diri. Lia vizaĝo estas flamruĝa.

7

Alfonso la Neniulo tre ofte ricevas libertempon, kaj tiam li estas kun Yvonne.

La afero komencas esti por mi tre suspektinda! Ĉu la knabino tiom forkaŝas siajn sentojn?! Estas vere, ke vizitinte min, ŝi donacis al mi belegan, oran horloĝon, sed tian ricevis ankaŭ Hopkins. Alfonso la Neniulo post iom da tempo kondutas tre embarasita, kiam ni renkontiĝas. Kio estas en la fono de la aferoj? Hopkins la Ŝtipulo ĉiutage ricevas permeson viziti min, kaj li salutas al Potrien tieclass="underline"

— Dio donu benon…

— Mi ne estas Dio por vi, sed sinjoro adjutanto! Kanajlo!

— Mi ne estas kanajlo por vi, sed sinjoro civilulo!

— Vi estas ĝuste tiel impertinenta, kiel vi estis. Forportu vin! Tiu urtikfloro atendas vin en la kantino.

La urtikfloro estis mi. Sed tiun tagon mi iomete malgaje sidadis.

— Kio okazis al vi? — demandas Ŝtipulo. — Venu en la kafejon vespere. Mi aĉetis la „Kvar strangajn ratojn” kun la Turko, kiu estas mia negocpartnero. Sed mi opinias, ke la fripono trompas min ĉe la kalkulo. Li estas suspektinda, tre suspektinda.

— Min ne interesas tio. Ĉu vi aŭdis, ke Alfonso la Neniulo ekssoldatiĝas,

— Ĉu vere?

— Li anonciĝis al kuracista kontrolo. Laŭ la stabkuracisto Alfonso la Neniulo ne estas servokapabla pro ĝenerala korpa malforteco.

— Nu, kio okazis al tiu stabkuracisto? Ĉu li estas nekuracebla, aŭ li malsaniĝis nur pro insolacio?

— Nek iu, nek la alia. Mi opinias, ke generalo Duran vizitis lin. Alfonso la Neniulo ekssoldatiĝos — kaj mi aldonis per mallaŭta, vira ĝemo: — Li edziĝas al Yvonne!

Hopkins ĉirkaŭrigardis, poste li flustris:

— Ne zorgu pri tio. Tial ŝi edziniĝas al Alfonso la Neniulo, ĉar ŝi tiel volas forkaŝi, ke ŝi amas vin.