Выбрать главу

Kiam la gardisto foriris, ni akre alparolis la dikulon.

— Kial vi provokas la suboficiron?!

— Ĉu vi volas tion, ke ni purigu la araban karceron?

Hopkins rigardis al ni iom ofendite.

— Ĉu vi ne kredas, ke mi iam laboris en cirko?

— Ni tute ne kredas, ke vi iam laboris — respondis Alfonso la Neniulo tuj, kaj li tute pravis! Sed la gardestro jam venis.

— Kiu estas tiu pajaco, kiu asertas, ke li trovos mian bajoneton?

— Mi estis tiu, mon capolar.

— Kia idiotaĵo estas ĝi, Thorze?

— Ĝi ne estas idiotaĵo. Se mi havas bonan humoron, tiam mi torvos eĉ pinglon, kaŝitan sur la domtegmento.

— Atentu min! Se vi kuraĝas ŝerci pri mi…

La gardestro estis tute pala. Perdo de armea objekto, precipe se temas pri armilo, estas kapokosta peko. Li povas iri en Saharon al la sturmotrupo, se ne troviĝos lia bajoneto ĝis vespero.

— Mi ne ŝercas.

— Tiam trovu ĝin.

— Se mi sentas ian ĝojon, tiam mi estiĝas en tiun… Kiun scias ankaŭ Neniu… Sed nun mi estas malgaja, ĉar mia letero kuŝas en la poŝtkesto de la regimento, kaj la serĝento ne volas doni ĝin al mi. Se sinjoro kaporalo portus la leteron ĉi tien, mi tuj estiĝus en ĉiuspecan epilepsion pro la ĝojo, kaj troviĝus la bajoneto.

— Ĉu porti leteron el la kontoro? — ekstertoris la suboficiro.

— Leginte ni regluos kaj la sinjoro kaporalo remetos ĝin…

— Vi… mi atentigas vin, se vi trompos min…

— Tute ne transdonu la leteron, ĝis la bajoneto ne retroviĝos.

— Stop!

…La kaporalo facile akiris la leteron kaj revenis. Ĉar Hopkins la Ŝtipulo persistis, ke ni helpu lin (cetere li ne povintus ektranci), post nelonge ni triope staris kun li en la gardistejo.

— Mi petas remburitan seĝon — diris la dikulo unue kaj fermis siajn okulojn.

Oni portis al li konforan seĝon. Tiam li plenigis sian pulmon per aero, kvazaŭ li estus subakviĝonta.

— Estos malfacile — li diris malgaje kaj ĉirkaŭrigardis helpopete. — Iu donu al mi cigaron.

…Baldaŭ li petis ankoraŭ kapkusenon, li fumis kun zorgoplena vizaĝo kaj kelkfoje ĝemis.

Apopleksio ĉirkaŭis la suboficiron pro lia nervoziĝo. Ankaŭ mia manplato jukis.

— Unu homo iru laŭ la dekstra flanko de la korto sur la kahelo, alia rigardu la legomĝardenon malantaŭ la kantino.

— Mi tute ne estis tie.

— Faru, kion mi diras — li respondis kaj klopodis igi sian raŭkan voĉon eĉ pli raspa.

Poste li petis botelon da ruĝa vino kaj sendis Alfonson la Neniulon sur la domtegmenton.

Ŝajnis dum momento, ke Alfonso vangofrapos la mediumon. Poste li tamen iris. Dume oni alportis la ruĝan vinon. Hopkis eltrinkis ĝin je unu tiro.

— Mi opinias, Thorze, ke mi ŝnurpendigos vin, se vi faros el mi amuzaĵon — diris la suboficiro mortepala.

— Paciencon, sinjoro kaporalo! Rigardu ĝin en la dormoĉambrego sur la breto, kiu estas super via lito.

— Tie ĝi certe ne estas.

— Mi petas vin fari tion, kion mi diras — li ekparolis plorinde kaj mapacience. — Poste vi povas enkarcerigi min, se la bajoneto ne retroviĝos.

La kaporalo iris. Ni restis en duopo: la mediumo kaj mi.

— Ĉu vi estas idioto?! — mi akre alparolis lin. — Ĉu ne sufiĉas, ke Potrien persekutas nin, nun vi volas, ke ankaŭ kaporalo kleru pri ni?

— Kial, mi volas nur bonon — miregis Ŝtipulo.

— Sed se ne retroviĝos la bajoneto?

— Mi ne perdas tiaĵon — li diris trankvile kaj elprenis la suboficiran bajoneto el la profundo de sia vasta pantalono. — Mi ŝtelis ĝin de sur la seĝo, kiam oni traserĉis nin dum la akcepto, kaj mi renversis la seĝon.

Li metis la bajoneton kun granda trankvilo sub rimenaron en la angulo de la ĉambro.

— Kial vi sendis Alfonson la Neniulon sur la domtegmenton.

— Por ke li laboru iomete, se li jam tiel grave prenis la laboron al sia koro, ke li riproĉas min pro tio, ke mi neniam laboris.

— Li estas tia ulaĉo!

Sed venis la suboficiro. Poste kelkaj membroj de la gardistaro spiregante, polvokovrite. Fine Alfonso la Neniulo kovrita per araneĵoj. Ĉiu laboris. Kompreneble sen rezulto.

— Nun finite! — kriis la suboficiro kolere. — Pro tio…

— Silenton! — krakis la vingusta voĉo de Hoplins la Ŝtipulo. — Nun sekvos tiu… stato…

Li fermis siajn okulojn kaj spiregis, ĉar li ebriiĝis iomete pro la haste trinkita ruĝa vino.

— Ĉu troviĝas ĉi tie amaso da malnovaj rimenzonoj?

— Jes… sed mi ne estis tie, kaj nun jam…

— Silenton! — li ĉesigis la suboficiron per reglament-rompa voĉo. — Mi sentas ion sub la rimenzonoj…

Irinte tien, li palpadis ilin… Li ĵetis flanken la multajn foruzitajn ledaĵojn…

La kaporalo laŭte ekkriegis:

— La bajoneto!

Ĉiuj okuloj estis sur la mediumo. Ĝenerale mirantaj rigardoj. Sed troviĝis kelkaj suspektemaj inter ili. Ekzemple tiu de la kaporalo…

— Hm… Vi do estas sorĉisto…? Ĉu?!!

— Jes… Mi scias tion ankaŭ sur trapezo kaj ĉevalo…

— Ĉu ŝnurpendigite sub la suno, sen akvo?! Nu?!!

Hopkins mallevis siajn okulojn.

Sed la kaporlalo liberiĝis de grava koŝmaro kaj estis tiel feliĉa, ke li ne povis koleri pri li.

— Jen estas via letero, vi… rekovisto de spiritoj! Kial vi sendis du homojn malantaŭ la kantinon? Ĉu?!

— Nu do… eble tie…

— Forportu vin — kriis la kaporalo, sed poste li mildiĝinte etendis sian manon al la bajoneto. — Cetere, ĉio estas en ordo. Gravas, ke ĝi retroviĝis… Nun diru nur tion, kial vi bezonis la ruĝan vinon?

— Ĉar mi estas drinkemulo — respondis Hopkins kaj rapide foriris.

4

Hopkins la Ŝtipulo kiel fariĝis Herman Thorze kaj usona civitano?

Estas frenezige!

Hopkis havis grandan rolon en mondfama krimo, kaj strange ne kiel farinto, sed kiel malkaŝanto de la krimo. En la komenco de la afro tamen okazis tiel, ke Hopkins kaj degradita kapitano estis serĉata fare de la ĉiuj koloniaj policistoj. Ŝajnis preskaŭ neeble forlasi Oran-on tra la netrairebla polica blokadringo. Tiam fariĝis Hopkins kaj la kapitano „honoraj legianoj”. Uzante la armeajn veturbiletojn de du rekrutoj, ili sukcesis eniri tra la pordego de la forkikaĵo St. Therese inter la soldatojn. Sen tio, ke ili estus soldatoj, ili prenis sur sin uniformon, kaj jen tie, jen ĉi tie kuradis tien-reen en la grandega fortikaĵo. Sed la polico ne serĉis ilin en la fortikaĵo St. Therese. Alfonso la Neniulo kaj mi jam estis soldatoj de semajnoj, kaj kiam kompleta bataliono ekmarŝis al Senegalio, ankaŭ Hopkis venis kun ni. En uniformo, sed sen tio, ke li iam estus dungita ĉe la legio. Li ŝtelumis de iu kompanio al la alia. Foje li estis sapeisto, foje kuiristo (tiu lia rolo eĉ hodiaŭ memorigas pri travivaĵoj de horor-romano por ĉiuj, kiuj manĝis el lia kuiraĵo), li servis ĉe la Ruĝa Kruco kaj stiris tankon.

Sen tio, ke li havus la plej miniuman rilaton al la armeo. Li havis rilaton nur al la polico. Kiel persekutato. Sed pasis la danĝero, kaj la sukceso de la afero riĉigis nin. Sed la subita riĉiĝo neniun absolvas de la soldatservo. Ni do devis ekmarŝi kun la regimento al Manson, al nia nova posteno. Tiam Hopkins la Ŝtipulo trompis la mondon en la uniformo de la senranga soldato n-ro sepdek unu, regimento unu el Meknes. Tiu vestaĵo n-ro sepdek unu estis la uniformo de Herman Thorze, kio evidentiĝis post la lego de la nomlisto. Sed la vera Thorze (nun komenciĝas la kalvario de Hopkins) estis liberiĝinta prizonulo. Li estis komandita al la kompanio el Colomb-Béchar, neniu do konis lin ĉi tie. Gardistoj akompanis lin.