Выбрать главу

EPISKOPO NIKOLAS

Vi ne kuraĝis -

SKULE JARLO

Poste Erling Steinvegg salutiĝis kiel reĝo de la Slittungoj. Tiam denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; – tio estis la faŭko tiam.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Erling fariĝis reĝo de la Slittungoj, kaj poste por la Ribbungoj, kaj Vi atendis!

SKULE JARLO

Mi atendis la morton de Guthorm.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, fariĝis reĝo.

SKULE JARLO

Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua paŝo; ĉiun matenon, kiam ni renkontiĝis por la sankta meso, mi sidis kaŝrigardante, ĉu la malsano ne estus pli grava. Ĉiu ektiro de doloro pasanta sur lia vizaĝo estis por mi kiel bloveto en la velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Ĉiu ĝemspiro kiu malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj klariono fore sub la deklivoj, kiel mesaĝoj venantaj de fore por anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elŝiris kun radiko kaj fibroj ĉiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon venis, – kaj la Birkibejnoj prenis lin kiel reĝon.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Vi atendis.

SKULE JARLO

Ŝajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la reĝan forton en mi, kaj mi maljuniĝis; ĉiu tago kiu pasis, estis tago, kiu preniĝis el mia vivotasko. Ĉiun vesperon mi pensis: Morgaŭ okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan seĝon.

EPISKOPO NIKOLAS

Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis nur paŝo, nenio pli, sed Vi ne alpaŝis.

SKULE JARLO

Tiu paŝo tamen estis granda; ĝi estus min disigita de mia tuta parencaro kaj ĉiuj miaj amikoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes jen la afero, Skule jarlo, – jen la malbeno, kiu estas kuŝinta super Via vivo. Vi volas havi ĉiujn vojojn malfermaj en ekstrema bezono, – Vi ne kuraĝas rompi ĉiujn pontojn, kaj nur reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aŭ fali tie. Vi metas kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi ŝutas venenon en ĉiuj pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptiĝi en unu el ili, Vi ne kuraĝas tiri la ŝnuron; se li etendas la manon por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke okazu vespere.

SKULE JARLO

(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne parolu pri mi; mia tasko estas ĉarpenti la reĝajn seĝojn en ĉi tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.

SKULE JARLO

(post mallonga paŭzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antaŭeniras sur la rekta vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuraĝa ol mi.

EPISKOPO NIKOLAS

Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?

SKULE JARLO

Tion faras la plej elstara viro.

EPISKOPO NIKOLAS

Sed kiu estas la plej elstara viro?

SKULE JARLO

La plej kuraĝa.

EPISKOPO NIKOLAS

Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, – saĝulo dirus, ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej feliĉa viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu faras la plej grandajn agojn; li, al kiu la postuloj de la epoko venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li tamen iras, kaj devas iri, ĝis li aŭdas la popolon krii en ĝojo, kaj li ĉirkaŭrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris grandfaron.

SKULE JARLO

Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas tio, kion la romanoj nomis ingenium. – Mi ne estas precipe lerta en latino; sed tio nomiĝas ingenium.

SKULE JARLO

(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el alia materialo ol mi? Estus el la feliĉuloj? – Jes, ĉu ne ĉio prosperas por li? Ĉu ne ĉio adaptiĝas al la plej bona por li? Eĉ la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn ĉiun someron dum Håkon estas reĝo. La vilaĝaro en Vermlando, kiun li brulrabis, ĝi kuŝas brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur ĉiuj kampoj svingiĝas peze en la vento. Estas kvazaŭ la sango kaj la cindro sterkigas tie, kie Håkon tramarŝas militire; estas kvazaŭ la Sinjoro kovras per rikoltaĵo, kion Håkon subtretis; estas kvazaŭ la sanktaj potencoj rapidigas sin forigi ĉiun pekon post li. Kaj kiel facile li ja fariĝis reĝo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia patrino venis kaj portis ĝin por li.

EPISKOPO NIKOLAS

(en senvola ekkrio) Sed ni – ni du -!

SKULE JARLO

Vi?

EPISKOPO NIKOLAS

Jes Vi – Vi do!

SKULE JARLO

Håkon havas la rajton, episkopo.

EPISKOPO NIKOLAS

Li havas la rajton, ĉar li estas la feliĉulo; – la plej granda feliĉo estas tiu, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon la rajton, kaj ne Vi?

SKULE JARLO

(post mallonga paŭzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas preĝi al Dio, ke li savu min el pensoj pri ili.

EPISKOPO NIKOLAS

Ĉu Vi neniam vidis bildon en la Kristpreĝejo en Nidaros? Ĝi prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas ĉiujn montojn, ke restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; – kaj la filo tiras la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li volas malsuprentiri ankaŭ la patrinon, – kaj edzinon kaj ĉiujn infanojn, por atingi supren mem; – ĉar tie supre estas piedlarĝa spaco; tie li povas teni sin horon. – Tiu, jarlo, estas la sagao de la saĝeco, kaj la sagao de ĉiu saĝulo.

SKULE JARLO

Sed la rajto!

EPISKOPO NIKOLAS

La filo havis la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; – sekvu vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas ĉiuj.

DUKO SKULE

Al tio, kio bona estas, jes.

EPISKOPO NIKOLAS

Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie Vi neniam faros la lastan paŝon, neniam saltas trans la faŭkon. (mallaŭte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aŭ aferon, ĉar la aro aŭ la afero volas tion ĉi kaj ne tion; sed Vi malamu ĉiun viron en la aro, ĉar li kontraŭas Vin; kaj Vi malamu ĉiujn tiujn, kiuj staras subtene al afero, ĉar la afero ne antaŭenigas Vian volon. Ĉio, kion Vi povas uzi, estas bona, – ĉio, kio metas transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.

DUKO SKULE

(rigardas antaŭ si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu reĝa seĝo, al kiu mi tamen ne atingis – kaj kiom li pagis por ĝi, li, kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi preĝis al la sanktuloj, ke doniĝu al mi filon, – mi ekhavis nur filinojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Håkon ricevas filojn, jarlo, – nur vidu!

DUKO SKULE

(iras al la fenestro dekstre) Jes, – ĉio adaptiĝas por Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS

(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la feliĉo Vian tutan vivon! Ĉu Vi estas blinda? Ĉu Vi ne vidas, ke estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaŭ Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj, kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskiĝo! Kaj por tiuj enviantoj Vi kurbas Vin! Ekstaru, viro; ĝibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo fariĝis de iu, kiu ekstaris kontraŭ potencan regnon!