Выбрать главу

Mi tuj rekonis lin, kvankam li estis kovrita per malhela mantelo kaj tiris la cxapon sur la vizagxon. Fingropinte li preteris. Ne rimarkis min, kvankam nenio min sxirmis, sed mi tiom kurbigxis kaj sxrumpis, ke sxajnis kvazaux mi sternigxus surtere. La jxaluza, murdonta Otelo subite transformigxis en lernanton... Mi tiom timis la surprizan aperon de l'patro, ke komence ecx ne rimarkis de kie li iris kaj kien li vanuis. Tiam mi nur rektigxis kaj pensis: "Por kio la patro nokte pasxadas tra la gxardeno?" - kaj denove cxio silentigxis. Pro la timo mi ellasis la trancxilon sur la herbojn, sed ecx ne sercxis gxin. Mi tre hontis. Tuj mi rektigxis. Tamen, revenonte hejmen mi venis al mia subsambuka benketo kaj jxetis la rigardon al la fenestro de dormocxambro de Zinaida. La etaj fenestraj vitroj, iom konveksaj, malhele bluis en la pala lumo de la nokta cxielo. Subite, la koloro komencis sxangxigxi... Postvitre - mi vidis, klare vidis - diskrete kaj kviete mallevigxis blanka kurteno, gxi atingis la fenestrobreton kaj restis senmova.

- Kion gxi signifas? - mi diris preskaux plenvocxe, preskaux nevole, kiam mi denove trovigxis en mia cxambro. - Songxo, hazardo, aux... La supozoj, kiuj neatendite inundis mian kapon, estis tiom novaj kaj strangaj, ke mi ne kuragxis pripensi ilin.

CxAPITRO 18

Matene mi vekigxis kun kapdoloro. La hierauxaj emocioj vanuis. Ilin anstatauxis peza perplekso, kaj iu malgxojo, gxis nun nekonata - kvazaux io mortus en mi.

- Kial vi aspektas kiel kuniklo el kiu oni forprenis duonon da cerbo? - diris Lusxin, renkontinta min.

Cxe la matenmangxo mi kasxe pafis rigardojn jen al la patro, jen al la panjo; li trankvilis, kiel cxiam; sxi, kiel cxiam, interne brulis.

Mi atendis, ke la patro almenaux alparolu min amike, kiel li foj-foje faris... Sed li ecx ne degnis regali min per la ordinara frida kareso. "Cxu mi cxion rakontu al Zinaida?.. - mi pensis - ja nun ne gravas, inter ni cxio estas finita". Mi direktigxis al sxi, sed ne nur diris nenion pri la okazajxo, sed ecx ne konversis kun sxi. Al la princino venis el Peterburgo por ferii sxia filo, dekdujara kadeto, Zinaida tuj komisiis al mi la prizorgadon.

- Jen, por vi, - sxi diris, - mia kara Volodja (sxi unuafoje tiel karese min nomis), kamarado. Ankaux li estas Volodja. Bonvolu ami lin; li estas dume iom sovagxa, sed bonkora. Montru al li Neskucxnoje, promenu kun li kaj protektu lin. Vi ja faros tion, cxu ne? ja vi estas tiel bona!

Sxi tenere metis la manojn sur miajn sxultrojn, kaj mi tute perdis la kapon. La veno de tiu knabo, knabigis ankaux min. Mi silente pririgardis la kadeton, dum tiu same mute gapis min. Zinaida ridis kaj pusxis nin unu al la alia.

- Nu, brakumu vin reciproke, infanoj.

Ni brakumis.

- Cxu vi volas, ke mi konduku vin en la gxardenon? - mi demandis la kadeton.

- Bonvolu, - li respondis per la rauxka vocxo, gxuste kadeta.

Zinaida denove ridis... Mi rimarkis, ke ankoraux neniam sxi havis tiel belajn kolorojn de l' vizagxo. Mi kaj la kadeto ekiris. En nia gxardeno staris malnova balancilo. Mi sidigis lin sur la mincan tabulon kaj ekbalancis. Li sidis senmova en sia nova dikdrapa uniformo kun vastaj oraj pasamentoj kaj firme tenis la sxnurojn.

- Ja malbutonumu la kolumon, - mi konsilis al li.

- Ne gravas; ni kutimas, - li diris kaj tusetis.

Li similis al la fratino, precipe la okuloj similigis sxin. Komplezi lin estis agrable por mi, sed la sama doloriga tristo plu rongxis mian koron. "Nun mi gxuste farigxis infano, - mi pensis - sed hieraux..." Mi rememoris, kie mi perdis la trancxilon, kaj retrovis gxin. La knabo elpetis gxin, plukis iun kanon, faris per la trancxilo sxalmon kaj ekfajfis. Ankaux mi - Otelo - fajfetis.

Sed vespere, kiel ploregis tiu Otelo cxe la sino de Zinaida, kiam sxi trovinte min en gxardena rando demandis pri la kauxzo de mia tristo. Mi eklarmis tiel arde, ke sxi ecx ektimis.

- Kio, kio okazis al vi, Volodja? - sxi ripetadis kaj, vidante ke mi restas senresponda kaj dauxre ploranta, sxi ekvolis kisi mian larmozan vizagxon.

Sed mi deturnis la vizagxon kaj singulte flustris:

- Mi scias cxion; kial vi ludis per mi?.. Por kio vi bezonas mian amon?

- Mi kulpas, Volodja... - sxi prononcis. - Ahx, tre kulpas. Kiom multas en mi malico, pekoj kaj obskuro... Sed nun mi ne ludas per vi, mi vin amas - vi ecx ne scias kial kaj kiel... Tamen kion do vi scias?

Kion mi povus respondi? Sxi staris antaux mi kaj rigardis min, kaj mi komplete estis sxia, de la kap' gxis la piedoj, kiam sxi tiel rigardis... Post kvarona horo ni jam tusxludis; mi ne plu ploris, nur ridis, kvankam la pufigxintaj palpebroj pro la rido gutigis larmojn. Anstataux kravato cxirkaux mia kolo estis nodigita rubando de Zinaida, kaj mi jubile kriis pro la gxojo, kiam mi sukcesis kapti sxin je la talio. Sxi faris el mi cxion, kion sxi volis.

CxAPITRO 19

Mi estus ege embarasita, se oni igus min detale rakonti kio okazis al mi dum la semajno, kiu sekvis mian malsukcesan noktan aventuron. Tiu tempo estis stranga, febra kaj kaosa, en kiu turbulis la plej kontrauxaj sentoj, pensoj, suspektoj, esperoj, gxojoj kaj suferoj. Mi timis ekzameni min, se la deksesjara knabo kapablas je tia ekzamenado, timis konfesi ion ajn al mi mem; mi simple rapidis travivi la tagon gxis la vespero, sed nokte mi dormis... la infana legxero helpadis min. Mi ne volis scii, cxu oni amas min aux ne; ne volis konfesi, ke mi ne estas amata. Mi evitadis la patron, sed eviti Zinaidan mi ne povis. En sxia cxeesto min kvazaux bruligus fajro... sed mi nenial volis scii pri la deveno de tiu fajro, super kiu mi brulis kaj degelis - ja tiu brulado kaj degelo estis tiel dolcxaj. Mi plene fordonis min al miaj impresoj kaj trompis min mem, ne konsideris la rememorojn kaj sxirmis miajn okulojn antaux la venonta io. Tiu langvoro, kredeble, ne dauxrus tro longe... tondra bato unumomente cxesigis cxion kaj jxetis min sur alian vojon.

Foje, reveninte al tagmangxo post iom longa promeno, mi mire eksciis, ke mi mangxos sola, la patro forveturis, kaj la panjo malsanas, ne volas mangxi kaj sxlosigxis en sia cxambro. Laux la vizagxo de la lakeoj mi divenis, ke okazis io eksterordinara. Mi ne kuragxis demandi ilin, sed mi havis amikon, junan tabloserviston Filipp, kiu pasie sxatis poezion kaj artis gitaron. Mi adresis al li. De li mi sciigxis, ke inter miaj patro kaj panjo okazis skandala sceno (en la servistinejo cxiu vorto estis bonege auxdata; kvankam ili multe parolis en la franca, cxambristino Manjo, kiu kvin jarojn logxis cxe pariza kudristino, komprenis cxion). La panjo akuzis la patron pri malfidelo kaj rilatoj kun la najbara frauxlino, la patro komence provis senkulpigxi, sed poste ekbolis kaj siavice diris ian krudajxon "kvazauxe pri la sinjorina agxo", pro kio la panjo ploris; la panjo menciis ankaux kambion, kvazaux donitan al la olda princino kaj molestis sxin kaj la frauxlinon, je kio la patro minacis.

- Kaj la plagon kauxzis, - Filipp dauxrigis, - anonima letero, kies skribinton konas neniu; kaj kial tiuj aferoj enmondigxu, tute ne estas kauxzoj.

- Sed cxu vere io okazis? - pene mi diris, dum miaj manoj kaj kruroj fridigxis kaj en la korfundo io ektremis.

- Okazis. Tiujn aferojn oni ne povas kasxi. Certe, via pacxjo cxe tio bone gardas sin, sed ja oni estas devigata lui fiakron kaj simile... Sen homa helpo ja nenio 'stas farebla.

Mi liberigis Filipp'on kaj jxetigxis sur la liton. Mi ne ploregis, nek desperis, nek demandis min pri la kialoj kaj kieloj de la okazajxo; mi ne demandis min, kial mi ne pli frue divenis, ecx ne akuzis la patron... Tio, kion mi eksciis superis min: la subita revelacio min dispremis... Cxio finigxis. Cxiuj floroj miaj estis unupluke elsxiritaj kaj kusxacxis cxirkaux mi, disaj kaj tretitaj.

CxAPITRO 20

Sekvonttage la panjo anoncis, ke sxi revenas en la urbon. La patro matene venis en sxian dormocxambron, kaj ili longe restis inter la kvar okuloj. Neniu auxdis, kion li diris al sxi, sed post tio la panjo ne plu ploris, retrankviligxis kaj ordonis matenmangxon, tamen ne vidigis sin, nek sxangxis sian intencon. Mi memoras, ke la tutan tagon mi vagis, sed ne vizitis la gxardenon kaj ecx unufoje ne rigardis al la dometo - vespere mi vidis mirindan aferon: patro mia je la brako kondukis grafon Malevskij tra la salono en la antauxcxambron kaj en cxeesto de lakeo fride diris al li: "Antaux kelkaj tagoj en certa domo oni montris al via grafa mosxto pordon; nun mi ne volas arangxi trakton kun vi, sed mi havas la honoron raporti al vi, se vi denove vizitos nin, mi forjxetos vin tra la fenestro. Via skribmaniero ne placxas al mi". La grafo riverencis, grincis la dentojn, sxrumpis kaj vanuis.