Выбрать главу

CxAPITRO 2

Mi kutimis vagi vespere en nia gxardeno kun pafilo kaj cxasi kornikojn. Al tiuj atentemaj, rabaj kaj ruzaj birdoj mi delonge sentis malamon. Ankaux la tagon, pri kiu temas, mi iris en la gxardenon, kaj vane trapasxinte cxiujn aleojn (la kornikoj min rimarkis kaj nur abrupte grakis de fore), hazarde proksimigxis al nealta barilo apartiganta nian bienon dis de la malvasta zono de la gxardeno, etendigxanta post la najbara dometo dekstren kaj apartenanta al gxi. Mi iris kun mia kapo suben. Subite auxdigxis vocxoj; mi rigardis trans la barilon - kaj sxtonigxis... Antaux miaj okuloj vidigxis stranga sceno.

En kelkaj pasxoj de mi - sur la kampeto, inter verdaj frambujoj staris alta svelta frauxlino en stria rozkolora robo kaj blanka tuketo sur la kapo; sxin cxirkauxis kvar junaj viroj, kaj sxi lauxvice klakis iliajn fruntojn per tiuj grizaj floretoj kies nomon mi ne scias, sed kiuj estas bone konataj al infanoj: tiuj floretoj formas etajn saketojn kiuj kun krako eksplodas kiam oni batas ilin kontraux io dura. La junuloj tiel volonte disponigis siajn fruntojn - kaj en la frauxlinaj movoj (mi vidis sxin deflanke) estis io tiel cxarma, ordona, karesa, moka kaj kara ke mi preskaux ekkriis pro miro kaj plezuro - ke mi sxajne tuj fordonus cxion en la mondo, por tio ke tiuj cxarmaj fingretoj klaku ankaux mian frunton. Mia pafilo glitis sur herbejon, mi cxion forgesis, mi voris per la rigardo tiun sveltan torson, kaj koleton, kaj belajn brakojn, kaj iome tauxzitan blondan hararon sub la blanka tuketo, kaj tiun duonfermitan sagxan okulon, kaj tiujn okulharojn, kaj delikatan vangon sub ili...

- Junulo, junulo, - subite diris iu vocxo apud mi, - cxu licas tiel rigardi al nekonataj frauxlinoj?

Mi ektremis, rigidigxis... Antaux mi post la barilo staris iu homo kun kurte tonditaj nigraj haroj kaj ironie observis min. Sammomente ankaux la frauxlino turnigxis al mi... Mi ekvidis grandajn grizajn okulojn sur la movigxema vigla vizagxo - kaj subite sxia tuta vizagxo ektremis, ekridis, blankaj dentoj ekbrilis sur gxi, la brovoj iel burleske levigxis... Mi rugxigxis, kaptis la pafilon de sur la tero kaj sekvita per sonora sed ne malica ridego forkuris en mian cxambron, jxetis min sur la liton kaj sxirmis la vizagxon per la manoj. Mia koro saltis, mi hontis kaj gxojis, mi sentis ekstreman emocion.

Ripozinte, mi kombis miajn harojn, brosis la vestojn kaj desupris por teumado. La imago pri juna frauxlino flugis antaux miaj okuloj, la koro cxesis salti, sed iel agrable sxrumpis.

- Kio okazis al vi? - subite demandis min la patro, - cxu vi mortpafis kornikon?

Mi intencis cxion al li rakonti sed detenis min kaj nur ridetis por mi mem. Antaux enlitigxo mi, ne konsciante por kio, trifoje turnigxis sur unu piedo, pomadis la harojn, kusxigxis kaj la tutan nokton dormis kiel mortinto. Antaux mateno mi vekigxis por momento, levetis mian kapon, cxirkauxrigardis admire - kaj denove ekdormis.

CxAPITRO 3

"Kiel eblas konatigxi kun ili?" - estis mia unua penso matene tuj post la vekigxo. Antaux la matena teo mi iris en la gxardenon, sed ne proksimigxis al la barilo kaj neniun vidis. Post la teumado mi kelkfoje promenis preter la vilao - kaj defore rigardis la fenestrojn. Al mi sxajnis, ke post la kurteno aperis sxia vizagxo kaj mi kun timo hastis foriri. "Tamen necesas konatigxi, - mi pensis, senorde vagante laux sabla ebenajxo etendigxinta antaux Neskucxnyj, - sed kiel? Jen la demando". Mi rememoris la plej etajn detalojn de la hierauxa renkonto: precipe klare mi memoris kiel sxi priridis min. Sed dum mi ekscitigxis kaj kreis diversajn planojn la sorto jam favoris min.

En mia foresto la panjo ricevis de sia nova najbarino leteron sur griza papero sigelita per bruna vakso, uzata nur por posxt-avizoj kaj korkoj de cxipaj vinoj. En cxi letero skribita en fusxa lingvo kaj malneta skribmaniero la princino petis mian panjon pri protekto: panjo mia, laux la princina opinio, estis bone konata kun eminentuloj de kiuj dependis sxia sorto kaj la sorto de sxiaj infanoj, cxar sxi havis tre gravajn procesojn. "Mi adresas al vi, - sxi skribis, - kiel nobla sinjorino al nobla sinjorino des pli ke min estas agrable utili okazon". Fininte la leteron sxi petis de mia panjo permeson veni al sxi. Mi trovis la panjon malbonhumora: la patro forestis kaj sxi havis neniun por konsulti. Ne respondi al "nobla sinjorino", des pli al princino, ne estis eble, sed kiel respondi - sxi ne imagis. Skribi la respondon france sxajnis al sxi nekonvene, sed en la rusa ortografio sxi mem ne estis forta - kaj sxi mem konsciis tion - kaj ne volis sin kompromiti. Sxi gxojis pri mia veno kaj tuj ordonis iri al la princino kaj busxe klarigi al sxi, ke panjo mia cxiam pretas lauxeble komplezi sxian princinan mosxton kaj bonvenigas sxin post la tagmezo. Surprize rapida plenumo de miaj sekretaj revoj kaj gxojigis kaj timigis min; tamen mi ne montris la embarason kiu ekposedis min - kaj komence iris en mian cxambron por surmeti novajn kravaton kaj surtuton; hejme mi ankoraux portis jakon kaj kolumojn, kvankam mi estis gxenata de tio.

CxAPITRO 4

En la eta kaj malpura antauxcxambro de la dometo, kien mi eniris kun nevola tremo de la tuta korpo, min akceptis olda grizhara servisto kun malhela kuprokolora vizagxo, porkaj obskuraj okuletoj kaj tiaj profundaj sulkoj sur la frunto kaj tempioj kiajn mi neniam vidis. Li portis sur telero cxirkauxmangxitan haringon kaj piedfermante la pordon al alia cxambro abrupte diris:

- Kion al vi?

- Cxu princino Zasekina estas hejme? - mi demandis.

- Vonifatij! - kriis tremanta virina vocxo post la pordo.

La servisto senvorte turnis al mi sian dorson, cxe tio vidigxis tute trivita dorso de lia livreo kun la sola rustigxinta ofica butono, kaj foriris metinte la teleron surplanken.

- Cxu la butikon vizitis? - La sama virina vocxo ripetis. La servisto ion murmuris. - Kio?.. Alvenis iu?.. - denove auxdigxis. - La sinjorido najbara? Nu invitu lin.

- Bonvenu en la salonon, - diris la servisto, denove aperinte antaux mi kaj levante la teleron de la planko.

Mi ordigis la vestojn kaj venis en la "salonon". Mi trafis en etan kaj ne tre puran cxambron kun malricxa, kvazaux haste dismetita, meblaro.

Cxe la fenestro en fotelo kun rompita brako sidis malbela virino, cxirkaux kvindekjara en verda trivita robo, kun nekovrita kapo kaj bunta lansxpinajxa kaptuko cxirkaux la kolo. Sxiaj nigraj okuletoj trapikis min.

Mi pasxis al sxi kaj riverencis.

- Cxu mi havas la honoron paroli kun princino Zasekina?

- Mi estas princino Zasekina; sed cxu vi estas la filo de sinjoro V.?

- Gxuste tiel. Mi venis al vi kun komisio de mia panjo.

- Bonvolu sidigxi. Vonifatij, kie estas miaj sxlosiloj, cxu vi vidis ilin?

Mi sciigis al sinjorino Zasekina la respondon de mia panjo al sxia mesagxo. Sxi auxskultis min frapante la fenestrobreton per siaj dikaj rugxaj fingroj, kaj kiam mi finis, sxi denove fiksis sian rigardon al mi.

- Tre bone. Mi nepre venos, - sxi finfine diris. - Ahx, kiel juna vi estas. Kiom da jaroj vi havas, permesu demandi?

- Dek ses jarojn, - mi respondis kun nevola hezito.

La princino elsxovis el la posxo iujn dense skribitajn grasmakulitajn paperojn, proksimigis ilin al la nazo kaj komencis trarigardi.

- Bela agxo, - sxi subite diris, turnante sin kaj svingmovigxante sur la segxo. - Sed bonvolu ne fari ceremoniojn. Cxe mi estas simple.

"Tro simple", - mi pensis, kun nevola nauxzo ekzamenante sxian tutan hidan staturon.

Tiam la alia pordo de la salono rapide ovrigxis kaj sur la sojlo aperis la junulino, kiun mi vidis hieraux en la gxardeno. Sxi levis sian manon, kaj sur sxia vizagxo preterkuris mokrideto.

- Ahx, jen filino mia, - diris la princino per kubuto montrante sxin. - Zinjo, li estas la filo de nia najbaro, sinjoro V. Kio estas via nomo, permesu demandi?

- Vladimir, - mi respondis, starigxante kaj lispetante pro la ekscito.