Выбрать главу

Jes, trafa, ĉar en tiu ĉambro estis ne nur diversaj nacioj, sed ankaŭ diversaj religoj; romaj katolikoj kaj rusaj katolikoj, kiuj havos sian Kristnaskon post dektri tagoj, inter niaj gastoj estis protestantoj, judoj el la militkaptitejoj, kaj du Kon-Fu-Ĉe-anoj. Neforgesebla, vere paca kristnaska vespero. Post la solenaĵo parolis Paŭlo kaj Kuratov. Li denove tre kortuŝis nin kaj sinjorinon Bogatireva. Iĉio Pang deklamis sian novan poemon. Nur pri la lasta strofo mi rememoras:

Ĉino, judo kaj kristano,

ruso, polo kaj germano

nun egalas ĉe l' abio.

Kandellumo ĝin ornamas,

Nova Sento en ni flamas:

la homfrata harmonio.

Mortu la malam', minaco,

Vivu ĉie niapaco!

Ho, estis bela, tre bela vespero! Ho, vi, "senkorpa Mistero" donu jam fine pacon al la homaro!

La hieraŭo pasis kaj hodiaŭ mi aŭdis en la urbo, ke en la proksima printempo venos ŝipoj por reporti la militkaptitojn al iliaj hejmoj. Printempe ... Jam printempe! Ho, se tiu ĉi vintro neniam pasus! Mia printempo estas nun. Nun, kiam la arboj havas neĝfoliaron, sur la vintroj de la fenestroj pompas glacia florĝardeno kaj el du malgajaj okuloj brilas al mi la maja suno. Neniam pasu tiu ĉi vintro! ... Dio, ne punu min pro la egoista penso! Mi amas lin, mi amas lin!

Tago de la teruro, la ... 1920

Kiel priskribi tion, kio okazis dum tiu ĉi nokto? Mia korpo tremas, la larmoj fluas al la koro. Hieraŭ vespere, kiam ni ĉiuj kune estis gaje babilante kaj ĝojante pro la progreso de la novaj kursanoj, neniu povis konjekti, ke la mateno alportos nur doloron kaj funebron. Hieraŭ tage kiel bonhumore mi laboris en la kontoro ne pensante, ke hodiaŭ mi trovos nur ruinon tie, kie mi gajnis la ĉiutagan panon. Vespere en la granda lernoĉambro (ne tie, kie ni lernis) ankoraŭ kunvenis pli ol sepdek homoj kaj nun ni ne scias, kiam kaj kiujn ni revidos el ili?!

Ho, kiel priskribi? Politiko ... Politiko, oni diras. Jes, politiko, sed kia? Ĝi rajdis preter niaj domoj, tenis en la mano pafilon, ĵetis bombojn sur niajn tegmentojn, mortigis senarmilajn centojn kaj detruis la hejmojn de pacaj familioj, kiuj eĉ ne sonĝis pri politiko.

"Ĝi pasis jam. Ne ploru, filino" — diras mia patrino. Ho, patrineto, vi estas fatalista. Ĝi pasis, pasis ... sed ĝi povos reveni unu-, du-, dek-, centfoje! Ĝi pasis jam. Sed kial okazis? Neniu scias. Nur tion oni scias, ke noktomeze la japana armeo atakis la rusajn kazernojn, la soldatoj kuris for, restis kelkcent mortintoj el ili sur la deklivo de la apuda monto, la bomboj detruis domojn. Kelkaj bomboj falis sur la hospitalo mortigante kaj vundante malsanulojn, flegistinojn kaj nun matene sur ĉiu grava konstruaĵo estas japana standardo. Nur tion oni scias el la tuta politiko.

Kaj kio okazis al li? Onidire la rusaj soldatoj rifuĝis al la direkto de la montoj tra la militkaptitejo. La kugloj de la japanoj trafis ankaŭ multajn militkaptitojn, kiuj trankvile ripozis. Estas eĉ mortintoj. Kio okazis al li? Dio, indulgu min! Mi ne volas pensi. Nur ne pensi!

Ĵus estis Koluŝ ĉe ni. Li estis pala kiel la papero. Terure, terure! Kio okazis? Miaj korbatoj formortis por momento kaj poste ĉiun baton ĝian mi sentis en la gorĝo. Kio okazis?!

Subite tiu granda forta viro ekploris. La vortoj balbute forlasis liajn lipojn.

— Bomboj falis ... ankaŭ sur la ĉinan kvartalon ... kelkaj domoj detruiĝis ... detruiĝis ... Ho, kial? ... Jes ... Iĉio Pang ... nia bona Iĉio ... li

— Ĉu li mortis? — kaj mi sentis, ke miaj vortoj krie veis.

— Ne! Li ne mortis ... sed tre grave li vundiĝis ... tre grave.

— Kaj Sunfloro? Ilia patro?

— Ili restis senvundaj ... Sed li, la malfeliĉulo. Ankaŭ li ... ankaŭ li, se ... Kiam li aŭdis la unuajn pafojn, li iris eksteren por rigardi, kio okazas. Li estis ĉe la pordo, kiam grenado trafis la domon de Lon Fu kaj ĝi detruis ankaŭ la pordon, ĉe kiu li staris. Lignopeco detruis lian ventron ...

— Terure! — kaj mi devis fermi miajn okulojn pro la sanga bildo, kiun tiuj vortoj aperigis antaŭ mi.

— Frumatene, kun kelkaj el miaj kamaradoj mi kuris en la urbon kaj ... kaj ni portis la malfeliĉulon en nian hospitalon.

— Kaj la kuracisto, kion diras?

Koluŝ faris geston, kiu mortigis ĉiun esperon. Subite teruro kaptis mian koron pro li, kiu estas nun ie en la militkaptitejo. Sed kiel? En kia stato?

— Koluŝ, kion vi aŭdis pri la militkaptitejo? Ĉu Nadai?

— Ĉu ankaŭ la militkaptitejo? ...

— Oni diras.

— Dio, Dio, miaj kamaradoj ... Ĉu ne sufiĉas, vi, kruela Dio?! Vi!

Kaj li forkuris.

La ...-an de ... 1920

Du tagoj pasis. Kiaj du tagoj! Mi pensis, ke mi freneziĝos. Japanoj patroloj marŝis sur la stratoj. Ĉiumomente ili trumpetis. Japanaj rajdistoj galopis tra la urboj en ĉiu horo. Ili haltigis la homojn, parolis en lingvo nekomprenebla por ni. Kaj mi sciis nenion pri Paŭlo.

La kazernoj estis plenaj de rusoj soldatoj. Ili fariĝis militkaptitoj de la japanoj .... kaj nun ili estas liberaj. Ĉiuj liberaj! La japanaj standardoj estas for de la domoj. Kial? Politiko ... La politiko de la amerikanoj kaj angloj ne permesas venki la politikon de la japanoj. Politiko, pro kiu miloj mortis en multaj siberiaj urboj. Dutaga venko, kiu postlasis nur novajn orfojn, novajn vidvinojn kaj kiu vestas la vivantojn en funebran koloron.