Выбрать главу

vi faras Pacon el malamo

kaj fraton el la malamiko.

Vi donas al mi, Esperanto,

kulturon novan kaj laboron ...

Sed kion donu mi, lernanto?

Akceptu mian tutan koron!

— Iĉio Pang, via poemo estas vere bela, tre bela. La vortoj muzikas en ĝi.

— Vi bele elparolas la vortojn. Estas malfacile al mi la litero "r".

— Via elparolo nun ne gravas. Donu la poemon kaj la geamikoj en la kurso havu belan vesperon.

— Se vi deziras, prenu ĝin. Mi ne havas kuraĝon kaj mi restas hejme.

— Tute ne! La poeto sidu apud mi, inter la geamikoj. Nu, amiko, antaŭ la kurso mi iras al la kazerno de la militkaptitoj. Mi havas diversajn bonajn manĝobjektojn ĉe mi kaj vi scias, mi estas amerika soldato, sed miaj fratoj loĝas en militkaptitejo. Ĝis vespero!

La soldato metas la poemon en la poŝon, li amike prenas la manon de iĉio Pang, soldate salutas lian fratinon kaj eliras sur la straton.

Iĉio Pang staras ĉe la pordo de la komercejo. Li longe rigardas al la bona amiko, al la blanka frato, kiu marŝas sur la vojo kaj portas en la poŝo lian poemon.

La gefratoj senvorte sidas, sidas. La fratino deziras parolon, sed ŝi ne kuraĝas. Ŝi sentas: la frato havas la amon de la amerika soldato, kiu ne estas amerika homo kaj kiu bone komprenas ŝian fraton. La blanka homo komprenas lin kaj ŝi, la fratino, ne. Ĉu ne? Ĉu vere ne? Nun ankaŭ ŝi sentas: inter ŝia frato kaj la amerika soldato estas amika sento, kiu tuŝas ankaŭ ŝian koron.

Ŝi iras al li, metas la malgrandan manon sur la kapon de la frato kaj tre kore parolas:

— Mi ... mi ... kion mi diru? ... Mi ne malamas vian Esperanton ... mi ... mi nur ne ŝatas ĝin. Ĉu vi pardonas al mi?

Iĉio Pang rigardas al la okuloj de la bela fratino. Liaj vortoj pardone muzikas.

— Ho, jes, jes ... Vi estas sur la vojo al Esperanto.

— Ho, ne, ne! Tute ne! ... Kio estas mia nomo en via nova lingvo?

— Sunfloro.

— Sunfloro ... Sunfloro ... ĉu li trovas ĝin bela?

— Li?! Kiu li?

— Nu, li ... via gasto ... via amiko, la ... la amerika soldato, kiu havas hejmon en la malproksima hungara lando kaj kiu estas slovako.

— Jes, li diras, via nomo kaj vi estas belaj.

— Ĉu ankaŭ mi? ... Sunfloro, Sunfloro ... Vere ĝi ne estas malbela vorto.

— Mi diras al vi, vi estas jam sur la vojo al Esperanto.

— Ne, sed ... sed ... Jes, kio estas lia nomo?

— La nomo de kiu?

— Nu, la nomo de via amiko ... Mi pensas, li ne apartenas al la malbonaj blankaj homoj.

— Lia nomo ... Vere mi ne scias. Mi nomas lin "amiko". En la vespero, kiam mi ...

— Ne demandu lin! Li restu Amiko. La nomo Amiko tre plaĉas al mi.

— Ĉu nur la nomo? Pensu, li estas blanka homo.

— Vi diras la puran veron. Li estas blanka homo kaj mi estas vera ĉina knabino. Sed lia nomo restu Amiko.

— Sunfloro, Sunfloro, vi estas granda infano?

— Kaj vi, frato, estas granda stratbubo. Nu!

Ŝi iras al la pordo de la komercejo.

— Patro, patro, aŭskultu, la amiko kaj gasto de Iĉio Pang, la amerika soldato, sciu, li ne estas amerika homo, li ne loĝas en San ...

Ŝi estas jam sur la strato kaj Iĉio Pang ne aŭdas ŝian parolon. Li longe pensas.

— Esperanto estas ne nur lingvo, sed ĝi estas ankaŭ ŝlosilo de la homa koro kaj la koro estas la bona kaj grava parto de la tuta homo.

Gramatiko

-U: Повелительное наклонение у глаголов. Levu la monon = подними деньги. Mi iru en la urbon = Пойду я в город. Li venu matene = пусть он придет утром. Ni iru al la parko = Пойдем к парку. Trinku! = пей!

Притяжательные местоимения образуются от личных местоимений путем окончания -a:

MIa: мой, моя, моё;

VIa: твой, твоя, твое;

ŜIa: её;

LIa: его;

ĜIa: его.

NIa: наш.

ILIa: их.

Prepozicioj

INTER: "между", "среди". Ŝi staras inter la aktoroj = Она стоит среди актеров. Ŝi staras inter la dekstra kaj maldekstra aktoroj = Она стоит между левым и правым актерами.

APUD: "возле", "около", "рядом", "поблизости". La patro sidas apud la tablo = Отец сидит возле стола, рядом со столом. (за столом было бы ĉe)