— Jen al vi ekzemploj: viro vidas preterirantan virinon, pri tia virino li revis dum la tuta vivo, li konatiĝas kun ŝi, edziĝas aŭ pereas. Malsatulo trovas monujon en la momento, kiam li antaŭsentas, ke lin atendas gajno, eniras en klubon kaj gajnas multan monon. En vilaĝon venas maristo. Reviviĝas revoj pri vojaĝoj de iu revulo. Al li estas donita la puŝo, kaj li foriras vagadi en la mondo. Aŭ homo, iam pensinta mortigi sin, vidas horizontalan branĉon, fleksitan kun esprimo de mistera alvoko… Eblas, ke la malfeliĉulo pendumos sin, ĉar malfermiĝos liaj internaj okuloj, turnitaj al la elokvente altiranta forto de la terura arbo. Tamen ĉio ĉi preteros jenajn homojn: riĉulon — kun la trovo de monujo, sensentemulon — kun la virino, hejmsidulon — kun la maristo kaj homon, hastantan al trajno — kun la horizontala branĉo, oportuna por maŝo. Se mi antaŭ naŭ jaroj havus gravan, interesan celon, — la propono de Stomador neniel povus esti mia hazardo, mi rifuzus. Lia propono trafis al mia senelireco.
— Efektive! — ekridis Barket. — Kiel vi tion… bone priskribis.
— Atendu, atendu! — ekkriis Marta. — Li prefere diru, kiel opinii, se homo gajnis en loterio? Ne atendis gajni, sed ricevis multe, korektis siajn aferojn, riĉiĝis. Kiel, ĉu tio ne estas hazardo?
— Tiel, Marta: tiu, kiu aĉetas loterian bileton, ĉiam deziras kaj esperas gajni. Tio estas konscia peno, ne hazardo.
— Do kia estas via konkludo? — interesiĝis Barket. — Alivorte — la sumo?
— Jen kia: ĉio, kio neatendite ŝanĝas nian vivon, estas ne hazarda. Ĝi estas en ni mem kaj atendas nur eksteran pretekston por esprimiĝo per agado.
— Jen, — diris Marta, — mi mispaŝis, rompis la kruron, kio estas tio?
— Mi ne scias, — flankiĝis de respondo Gravelot, por eviti komplikan klarigon, nekompreneblan por la junulino. — Kvankam, ĉi tie estas alia nivelo de fenomenoj.
— Kiam vi stumblis, tiam tuj alia nivelo.
Ĉiuj ekridis. Poste la konversacio transiris al pridiskuto de la nupta sezono. Marta en la sekva jaro same devis iĝi edzino — de vaporŝipa maŝinisto, — kaj tial ŝi kun plezuro aŭskultis parolojn de la patro kaj Gravelot.
— La nuna sezono pasas tre vigle, — parolis Barket, — kaj mi povus nombri dekojn da familioj, kie oni aranĝas edziĝfestojn. En proksimaj tagoj edziĝas Van-Konet, la filo de la gubernatoro de Gerton, Pejvo kaj San-Fuego; oni diras, ke li mem, tiu Van-Konet, post ĉirkaŭ du jaroj ricevos postenon en Mejklo kaj Saardano.
— Mi deziras, ke la juna gubernatorino faru klopodojn nur por konfitejoj, — diris Gravelot. — Kiu do ŝi estas?
— Ŝi povus fari klopodojn eĉ por amsterdamaj briliantistoj, — deklaris Barket kun fiero de homo, havanta honoron esti sampatrujano de la fama fianĉino. — Consuelo Juárez[5] jam aĝas dek ok jarojn, sed efektive, kiel oni diras, ŝi estas ankoraŭ infano. La edziniĝo mem montras tion. Ja Van-Konet vivas malpure kaj malĉaste. Ŝi ne estas belulino, kompatinda, sed pli ĉarman estaĵon vi ne trovos ekde Poket ĝis Zurbagan.
— Estimata Barket, mi esperas, ke vi ne malbonigos por mi la tagon, dirinte, ke Consuelo estas straba, ĝiba kaj nazparolanta, ĉu? Mi estas ŝatanto de belaj paroj.
— Mi ŝin vidis, — deklaris Marta, — ŝi vere ne estas bela kaj multe ridas.
— Jen tiel ĉiam okazas al virinoj: ne ŝatas ili unu la alian, — rimarkis Barket kaj komencis klarigi. — Temas ne pri malbeleco. Mi volas diri, ke junulino kun ducent mil pundoj da doto, se ŝi ne estas blindige bela, ĉiam donos pretekston por klaĉoj. Verŝajne, oni diros, ke la fianĉo havas pli multe da racio, ol da amo. Consuelo Juárez estas tre plaĉa, ĉarma kaj ĉio tia, sed, kompreneble, ŝi ne estas perfektaĵo de senriproĉa, atika beleco. Foje mi vidis, kiel ŝi iris kun hundo laŭ strato. Ĉarma knabino, vera oranĝa floro!
Ridetinte al tia mikso de admiro kaj pedanteco, Gravelot esprimis esperon, ke la filo de la gubernatoro aprezos la virtojn de sia edzino post kiam ŝi komencos promenadi kun li kaj la hundo kune.
— Sprita konkludo, — diris Barket. — Tamen estas dubinde, ke Georgo Van-Konet aprezos tiun konsolon, kaj eble, eĉ absolvon, kiun sendas al li la sorto. Pli grandan sentaŭgulon vi ne trovos ekde Klondajko ĝis Fajrolando.
— Se estas tiel, — do kio devigas la junulinon ĵeti sin en lian brakumon?
— Ŝi amas lin. Kion vi deziras? Tio solvas ĉion.
La konversaciantoj ne konjektis, ke ili post kelkaj minutoj ekvidos la fianĉon de Consuelo Juárez. En tiu mateno Van-Konet kun sia kompanio estis revenanta el veturo al la minejoj. La proksimeco de la edziĝo devigis Van-Konet-on, por eviti fatalajn onidirojn, aranĝi sian vican orgion en la domo de konata mineja inspektoro. Trans la fenestro ekkantis sireno, kaj ĉe la pordo haltis malhel-verda aŭtomobilo. Barket ekrigardis en la fenestron. Lia vizaĝo etendiĝis.
— Jen, ni nevole vokis lin! — ekkriis Barket. — Venis Van-Konet, forfalu mia kapo, se ne estas tiel! Tio estas li!
— Vi ŝercas! — diris Marta, emociiĝante pro neatenditeco kaj respekto.
Gravelot ne kuris renkonten al la venintoj. Li trankvile sidis. La patro kaj la filino mire rigardis al li.
— Ankoraŭ ne estas eĉ la naŭa horo. Li veturas el Taĥenbako. Kion tio signifas? — balbutis Barket.
— Diboĉis dum la tuta nokto, mi pensas, — flustris Marta, pririgardante la homojn, elirantajn el la veturilo. — Tie estas Van-Konet, lia amoratino Laŭra Muldwey kaj du nekonatoj. Jam estas varmege, sed ili estas en cilindraj ĉapeloj. Ho! Ŝajne, ebrietaj.
— Ci pravas, mia saĝa filino, — diris Barket. Gravelot leviĝis por renkonti la gastojn. Li aliris la malfermitan pordon, observante la diboĉeman fianĉon. Tio estis alta nigraharulo kun senriproĉe regulaj trajtoj de la vizaĝo, aĝa tridek kvin jarojn. Lia bela vizaĝo aspektis orgojle funebra, kvazaŭ li antaŭlonge paciĝis kun la neceso vivi inter estaĵoj, malindaj je li. Tenante sin kun pena firmeco, Van-Konet estis supreniranta laŭ la ligna ŝtuparo de «Sekaĵo kaj maro», portante sur la fleksaĵo de la kubuto la subtilajn malvarmajn fingretojn de Laŭra Muldwey, lia amikino el la gaja mondo de senedzaj virinoj. La alta blonda Laŭra Muldwey, kun infana vizaĝo kaj purkoraj bluaj okuloj, per elasteco de la maldika figuro similis rubandon, flirtantan pro venteto. La verda ĵaketo, la griza ĉapelo kun blanka plumo kaj la grizaj ŝuetoj de Laŭra senspirigis Marta-n. Malantaŭe iris Snogden kaj Weiss. Snogden, kamarado de Van-Konet, ĝibeta kaj nervoza, kun malhelaj vangoharoj sur la sunbruna saĝa vizaĝo, estis ŝanceliĝanta apud Weiss, mastro de jaĥto, antaŭnelonge veninta al Gerton, efelidhava dormema viro, kies blankaj okulharoj estis kovrantaj la malfirman kaj konfuzan rigardon.
— He, bravulo! — diris Van-Konet al Gravelot, kiun ni povas nun nomi per lia vera nomo — Davenant. — La veturo estas laciga, la varmego estas terura, kaj la soifo estas granda. Snogden, mi devas restarigi la firmecon de la mano, mi postmorgaŭ subskribos la geedzan kontrakton. Mi ne deziras, kiel certigas Snogden, fari inkmakulon.
Dirante tiel, li kune kun la ceteraj eksidis al tablo, kontraŭ tiu tablo, kie sidis Barket kun la filino. Snogden aliris al la bufedo, mem elektis vinon, kaj Petronia, la servistino de Davenant, alportis kvar botelojn. Manĝi neniu deziris, kaj tial estis donitaj nur senŝeligitaj nuksoj kaj sekigitaj fruktoj.
— Jes, mi faros inkmakulon, — ripetis Van-Konet, preterverŝante vinon. — Sed mi mortpafos tiun muŝon, Laŭra, se ĝi ne ĉesos turmenti vian marmoran frunton.
Vere, unu el nemultaj muŝoj estis pene tedanta al la virino, eksidante sur la vizaĝon. Laŭra malfacile forpelis ĝin.
— Post tia nokto, — diris Snogden, — mi kuraĝus subskribi nur eble licencon pri rango de mandareno.