— Magdaleno[6]… — mallaŭte eligis Van-Konet.
— Tial, — komencis Snogden, ree ekposedante la antaŭan tonon, kiu jam komencis soni en liaj rapidaj, imponaj vortoj, — via patro estas preparita. Per tio ĉio estos finita.
Van-Konet ekstaris kaj, malestime kantetante, foriris el la loĝejo.
Li ne ŝatis puŝojn de sentoj, antaŭlonge forĵetitaj de li, kiel floroj per pinto de boto, tamen Gravelot, Consuelo kaj Snogden puŝis lin per bonkoraj sentoj, ĉiu en sia maniero. Li povis ripozi en la interparolo kun sia patro. Pri tio li estis certa.
La venĝo de la gubernatoro esprimiĝis per fermita rideto kaj per scivolema esprimo de la sensanga vizaĝo; liaj maljunaj nigraj okuloj rigardis tiel, kiel rigardas grandsperta virino al junulino, perdinta sen speciala bezono la unuan literon de sia alfabeto.
— Infera tago! — diris la juna Van-Konet, malgaje observante la patron. — Ĉu vi jam ĉion scias?
— Malplej multe mi scias vin, — respondis la maljuna Van-Konet. — Sed estas vane paroli kun vi, ĉar vi kapablas faraĉi eĉ pli malbonajn aferojn ĝuste antaŭ la edziĝo.
— Ne ekzistas garantio kontraŭ atako de frenezulo.
— Ne konvenas, karulo. Vi kondutis, kiel fripono.
— Estas via feliĉo, ke vi estas mia patro… — komencis Van-Konet, paliĝante kaj farante moviĝon, por ekstari.
— Ĉu feliĉo? — ironie interrompis la gubernatoro. — Pensu pri viaj vortoj.
— Bonege. Skoldu. Mi sidos kaj aŭskultos.
— Mi agnoskas malfacilecon de la stato, — diris la patro kun malbone kaŝata incitiĝo, — kaj, diablo prenu, oni fojfoje devas toleri eĉ vangofrapon, se ĝi kostas tion. Tamen vi ne devis sendi al mi tiun Snogden-on. Vi devis senprokraste veni al mi, — mi en certa senco valoras ne malpli, ol Snogden.
— Kiu sendis Snogden-on! — ekkriis Georgo. — Li venis al vi, nenion dirinte al mi. Mi nur antaŭnelonge eksciis tion!
— Ĉu tiel aŭ ne tiel, mi pasigis kelkajn agrablajn minutojn, aŭskultante rakonton pri la drinkejo kaj la bato.
— La afero okazis…
— Imagu, Snogden estis kortuŝe sincera, do vi bezonas neniun alian version.
Van-Konet ruĝiĝis.
— Pensu ĉion, kion vi deziras, — diris li, impertinente oscedinte. — Kaj plej baldaŭ esprimu vian malestimon al mi, kaj ni finu, pro Dio, la scenon de moralinstruo.
— Vi devas scii, kiel niaj malamikoj pasie deziras malhelpi vian edziĝon, — ekparolis la maljuna Van-Konet. — Se Consuelo Juárez nenion diras al vi, do mi anstataŭe bonege scias, kiaj rimedoj estis uzataj, por konfuzi ŝin. Klaĉoj kaj anonimaj leteroj estas ordinara afero. Oni penis subaĉeti vian Laŭra-n, por ke ŝi venu en la horo de la subskribo de la geedza kontrakto kaj afiŝu, en la franca gusto, vian konatecon kun ŝi. Sed tiu saĝa virino estis ĉe mi kaj atingis pli pozitivajn promesojn.
— Estas bone, ke tiel, — subridis la fianĉo.
— Bone kaj multekoste, multekoste kaj lacige, — daŭrigis la gubernatoro. — Vi ne devos rememorigi ŝin pri tio. Ricevinte la monon, ŝi forveturos. Tia estis la kondiĉo. Nun aŭskultu pri alio. Moderigu, reduktu vian furiozan soifon de diboĉo! Almenaŭ unu monaton da deca vivo — rigardu al tiu neceso, kiel al ofero, se vi deziras, — kaj vi havos en la manoj senlimajn eblecojn. Lasu min venki la registaran kontrolon, disĵeti koruptaĵojn, fondi propran ĵurnalon, kaj vi tiam estos libera fari ĉion, kion vi deziros. Sed se via edziĝo fiaskos, — nek mi, nek vi evitos amarajn minutojn! Gardu vian edziĝon, Georgo! Vi per via malpacienco vivi rememorigas katon en vianda vendejo. Amen.
— Ĉu ĉio estas aranĝita? — ekstarante, malserene demandis Georgo.
— Ĉio. Mi esperas, ke ĝis postmorgaŭ vi ne sukcesos ricevi ankoraŭ unu vangofrapon, tiel pro la malgranda tempo, kiel pro via propra estonteco.
— Do ĉu vi ne koleras plu?
— Male. Sed la emociojn mi ne povas regi. Dum kelkaj tagoj vi estos abomena al mi, poste tio ĉesos.
Van-Konet eliris de la patro kun definitive malbona humoro kaj pasigis la restintan tagon en kompanio de Laŭra Muldwey, en ŝia loĝejo, kien baldaŭ venis Snogden, kaj post unu tago je la dekunua de mateno li alvenigis al la pordo de la solene ornamita halo de la gubernatora domo la junulinon, al kiu li promesis dum la tuta vivo esti amiko kaj edzo. Kun granda kredo je forto de amo iris kun li Consuelo, ridetante al ĉiuj rigardoj kaj gratuloj. Ŝi estis tiel trankvila, kiel reflekto de verda herbo en kvieta akvo. Kaj, lerte ŝajnigante, ke li estas kaptita de la alta sento, serioze, milde rigardis al ŝi Van-Konet, aspektanta eĉ pli bela kaj nobla pro la proksimeco al li de la grandanima junulino kun blankaj floroj sur la malhelaj haroj.
La rideto ne forlasadis ŝin. Respondante al la notario, Consuelo prononcis «jes» tiel grave kaj karese, ke, cedinte al ĉarmo de ŝia animo, la invititaj gastoj kaj atestantoj por kelkaj minutoj ekkredis je Georgo Van-Konet, kvankam ili tre bone konis lin.
La civila kaj la eklezia ritoj pasis bonorde, sen peripetioj. La novgeedzoj pasigis tri tagojn en la bieno de Juárez, la patro de Consuelo, kaj poste forveturis al Poket, kie Van-Konet-on atendis aferoj pri la enpostenigo de li kiel direktoro de la agrokultura akcia kompanio; li povis nun akiri la necesan kvanton da akcioj.
Post semajno, laŭ sekreta interkonsento kun sia amoranto, tien venis Laŭra Muldwey, kaj poste venis ankaŭ Snogden, sen kiu al Van-Konet estus malfacile plu vivi laŭ siaj kutimoj.
Ĉapitro VI
La kapton de «Ursino» la doganejo ŝuldis ne al Nickles, kiel dum iu tempo pensis Tergens, havante por tio proprajn konsiderojn, sed al kontrabandisto, kies subaĉeto kaj nomo baldaŭ iĝis konataj, tiel ke li ne sukcesis elveturi kaj estis murdita en unu el malhelaj noktoj sub aspekto de ebria interbatiĝo.
En la unua pridemando Davenant nomiĝis «Gantrey», ne dezirante interesigi iun el la malnovaj konatoj kaj pri la nomo «Tirrey Davenant», kiu povus iĝi konata per gazeta artikolo, kaj pri la nomo «Gravelot», danĝera pro Van-Konet. Tamen sur «Ursino» Tergens kelkfoje hazarde nomis lin Gravelot, kaj tial en oficialaj dokumentoj li estis nomata duece — Gantrey-Gravelot; tial laŭ la ligo de la krimatestoj — la fuĝo de la mastro de «Sekaĵo kaj maro», la mortiga trafkapablo de la homo, ial troviĝinta inter la kontrabandistoj de «Ursino», lia aspekto kaj la klare skribita, kvankam konvencia, nomo Gravelot — Van-Konet, sciante de la patro ĉion, tuj zorgis uzi rimedojn. Al li helpis la gubernatoro, kaj tial la plua rakonto tuŝos tiujn anticipajn notojn pli detale — per la tuta disvolviĝo de la intrigo.
La prizono de Poket staris ĉe la rando de la urbo, kie en la lastaj jaroj aperis komenco de strato, transiranta post kelkaj domoj en montetan dezerton kun limantaj tiun stratkomencon komencoj de du interstratoj, finiĝantaj: la unua — per ravino, la dua — per ŝosea taluso, tiel ke sur la plano de la urbo ĉio, kune prenita, similis aparte elstarantan branĉon kun flankaj vergetoj. La pordego kaj la antaŭa fasado de la prizono estis turnitaj al kuŝanta kontraŭ ĝi longa unuetaĝa domo, loĝata de prizonaj oficistoj kaj konvojistoj; je unu domo post la kazerno la vicon de domoj estis fermanta manĝovara butiko kun du fenestroj kaj pordo inter ili, kies klientoj estis preskaŭ sole la prizonuloj kaj la prizonaj oficistoj. Matene la prizongardistoj laŭ specialaj listoj aĉetadis en la butiko kontraŭ mono de la arestitoj, konservata en la kontoro de la prizono, diversajn nutraĵojn, permesatajn de la prizona instrukcio. Okazadis, ke en bulko troviĝis pakaĵeto da kokaino, opio, en pano — ludkartaro, en melono — flakono da alkoholo, sed la gardistoj, pripensantaj liveron de tiuj malpermesitaj aĵoj, agis akorde, kaj tial neniu tiris en juĝejon kaj la mastron de la butiko, kaj la provosojn. Du kameroj, destinitaj por kontrabandistoj, estis ĉiam plenaj. Tiu publiko, disponanta decajn monrimedojn, ne rifuzadis al si plezurojn. Krome, la kontrabandaj ĉefoj, konsistigantaj ion similan al neŝanĝebla ministraro, ĉiam havis inter provosoj fidelan homon, pedanton de la prizona reĝimo rilate de ĉiuj prizonuloj, krom la siaj. Se tiun homon oni kaptadis ĉe elportado de leteroj aŭ ĉe aranĝado de fuĝo, — lin oni tuj anstataŭigadis per alia, agante tiel per subaĉeto, kiel per ĉantaĝo aŭ per protektado fare de diversaj konatoj. Tia kaŝita vivo de la prizono aspekte neniel reflektiĝis en la oficiala flanko de la afero; ŝanĝado de deĵorantoj, gardantoj, horoj de promenoj, kancelaria raportaro kaj komunikado de enketistoj kun la prizona administracio fluis kun klareco de militservo, kaj arestito, ne havanta utilajn ligojn en la prizono aŭ ekster ĝi, eĉ ne suspektis, kiajn aferojn povas fari homo, sidanta apude, en la najbara kamero.
6
Magdaleno — laŭ la katolika tradicio, pentinta ĉiesulino, iĝinta fervora disĉiplino de Kristo