Выбрать главу

— Verŝajne, vi estas bona pafisto, — rimarkis la enketisto, finante registri la depozicion. — Kio estis kaŭzo de via partopreno en la interbatalo?

Davenant nenion respondis.

— Nun klarigu, — diris la enketisto, ege kontenta pri la precizeco de la respondo pri pafado, — klarigu, kiaj kaŭzoj devigis vin aliĝi al la kontrabandistoj.

— Pri tio mi diros dum la juĝo.

La enketisto penis ekscii la kaŭzojn de la rifuzo paroli, sed Davenant decideme kontraŭis kaj nur aldonis:

— Dum la juĝo iĝos sciate, kial mi nenion povas diri pri tio nun.

La oficisto finis la pridemandon. Davenant subskribis siajn konfesojn, kaj la enketisto foriris, ege interesita pri la persono de la arestito, tiom malsimila kaj al kontrabandisto, kaj al krimulo.

La provoso, ellasinta la enketiston, ŝlosis la kameron, sed post kelkaj minutoj ree enmetis la ŝlosilon en la seruron kaj, ŝovinte al Tirrey negrandan volvaĵon, diris:

— Fumu en la vazistason.

Li haste eliris, nege balancante la kapon signe, ke mankas tempo por paroli. Tirrey ekvidis kvin pundojn da mono, pipon kaj manplenon da tabako. Kaŝinte la tabakon sub la kusenon, li deŝraŭbis la buŝtubon de la pipo. En la aperturon de la tubo estis enŝovita letereto de Tergens: «Tenu vin, mi komencis esplori la grundon, ni faros ĉion, kio estos ebla. Terg.»

Ĉapitro VII

Post veno de la nokto la butikisto ŝlosis la pordon elinterne per bolto, post kio li eliris per la malantaŭa pordo tra la malgranda korto, obstrukcita per malplenaj kestoj kaj bareletoj, kaj pendigis ekstere sur la pordon seruron, sed ne turnis la ŝlosilon. Al la butikisto aliris alta viro en pajla ĉapelo kaj lina jako, surĵetita sur la ŝultrojn. El post la leda zono de tiu homo elstaris kupra tenilo de tranĉilo. La homo estis maldika, variolmarkita, kun severa rigardo kaj en bonega animstato, ĉar li drinkis jam du botelojn da loka flava vino ĉe inferaspekta virino, nomata Katarina la Rufa, loĝanta proksime; nun li deziris regali Katarina-n je sia propra konto.

— Oĉjo Stomador, — diris la kontrabandisto, karese gratante la butikiston malantaŭ la orelo, kaj poste senceremonie metante la kubuton sur lian ŝultron kaj apogante sian flankon, kiel li faradis tion en scenoj kun Katarina, — prokrastu kalkuli la kason.

— Vi neelteneble odoras per cepo, Botredge[7]. Deiru sen kisoj.

— Kio? Sed kion mi faru, se mi fatale amas cepon! — kontraŭdiris Botredge, tamen liberigis la ŝultron de Stomador. — Ĉu ĉe vi troviĝos por mi cepo kaj du boteloj da pipra vodko? Per cepo mi ĝin almanĝas.

— Sed ĉu ne tempas dormi? — penseme demandis la butikisto. — Mi ankoraŭ intencis rekuiri la konfitaĵon, kiu kandiĝis.

— Ne, maljuna venenisto, dormi estas malutile. Ni eniru, mi drinkos kun vi. Mi ĵuras per tiu ĉi domo, kiu staras kontraŭ via butiko, kaj per la animo de la kompatinda Tergens, — al mi plaĉas via mistera, larĝa vizaĝo.

Stomador ĵetis rigardon al Botredge, kortuŝite ridetis, kiel ridetas homoj, ŝatantaj drinki en kompanio, se aperas okazo, kaj decideme klakis per la ŝlosilo.

— Ni eniru tra la korto, — diris Stomador. — Vin, verŝajne, atendas Katarina, ĉu?

— Ŝi atendu, — respondis Botredge, sekvante Stomador-on tra la pasejo inter kestoj al la lumanta porda fendo. — Mi kun Katarina havas firmajn rilatojn. Estas agrable drinki kun viro, speciale kun tia saĝa homo, kiel vi.

Ili eniris sub la malaltan plafonon de la malantaŭa ĉambro de la butiko, kie Stomador loĝis. Ĉe la pieda parto de la lito staris tablo, kovrita per laktolo; kelkaj pezaj seĝoj, fusilo sur la muro, sakoj en la anguloj, kestoj kun bombonoj kaj makaronioj apud la muro kaj antikva pentraĵo, montranta ĉasadon al tigro, konsistigis la meblaron de tiu duonŝedo, malglate tegita per platoj de flava briko.

— Tamen, — avertis Stomador, — almanĝi per cepo mi malpermesas: tre odoraĉas. Ni trovos ion pli bonan.

La butikisto iris en la malhelan butikon kaj revenis el tie, batiĝinte per la kapo al la lintelo, kun du boteloj da ruĝa pipra vodko, skatolo da seka fiŝo kaj karvia pano; poste, metinte la alportitan sur la tablon, li elprenis el la mura ŝranketo tranĉilon, du mallarĝajn glasojn kun dika fundo kaj eksidis kontraŭ Botredge, fumante bonkvalitan cigaron, da kiaj li aĉetadis multe kontraŭ negranda mono ĉe siaj kamaradoj kontrabandistoj.

La ruĝa tuko kun helbluaj rondetoj, per kiu Stomador kutimis ĉirkaŭligi la kapon hejme, per unu angulo pendis sur la orelo, donante al la larĝa, pala pro la sufoka atmosfero vizaĝo de la maljunulo rozan kolornuancon. La grizaj okuloj, la ruzesprimaj lipoj, la ronda, duobla mentono kaj la malakra nazo konsistigis, ĝenerale, la aspekton de korpulenta monaĥo, kiel en bildoj, kie monaĥo sidas apud barelo kun kruĉo da biero. La antaŭtuko, ligita sub la akseloj, la levitaj manikoj de la griza bluzo, la mallonga malhela pantalono kaj la ledaj ŝuoj — ĉio estis oportuna sur Stomador, ĉio konvenis al lia vizaĝo. Sole la grandegaj pugnoj de tiu homo ŝajnis apartaj nudaj estaĵoj, pro sia grandeco. Stomador parolis laŭte, iomete raŭke, ĝisparolante frazon ĝis la fino, kiel sorĉformulon, kaj ne miksadis vortojn.

Kiam unuaj du glasetoj verŝiĝis en la malfermitajn blankdentajn buŝojn, Stomador maĉis fiŝeton kaj deklaris:

— Se vi scius, Botredge, kiel mi bedaŭras, ke mi ne fariĝis kontrabandisto! Tia metio konvenas al mia animo, mi ĵuras per rostbefo kaj agarika saŭco!

— Jes, al ni okazas sukcesaj tagoj, — respondis, diligente senŝeligante fiŝeton, Botredge, — tamen kiam komenciĝas malfeliĉoj, tiam la afero estas aĉa. Jen ekzemple kun «Ursino». Sep homoj estas murditaj, la ceteraj sidas en la prizono kontraŭ via butiko kaj rezonas kun si mem: ĉu naskos en la tago de la juĝo la edzino de la milita prokuroro aŭ tiu afero prokrastiĝos. Oni diras, ke ĉia tia feliĉa patro iradas sur la piedpintoj — bonkora kaj flustras al ĉiuj: «Ŭa-ŭa!» Mi ne scias, mi ne estis patro.

— Vere, kun «Ursino» vi fiaskis. Mi aŭdis, ke iu homo, kiu veturis sur «Ursino» el Gerton, mortpafis preskaŭ la tutan doganejon.

— Jes, ankaŭ li mem estas vundita, sed ne danĝere. Tio estas — ĉu vi scias, kiu? Fremdulo. La mastro de la gastejo sur la Taĥenbaka vojo. James Gravelot.

Stomador pro miro falis per la brusto sur la randon de la tablo. La tablo moviĝis kaj puŝis Botredge-on, kiu mirigite deŝovis sian seĝon.

— Kiel vi bele saltis! — diris Botredge, retenante ŝanceliĝintan botelon.

— Ĉu James Gravelot?! — ekkriis Stomador. — Pala, deksepjara, simila al serioza knabino? Mi ĵuras per fumo kaj rumo, vian respondon mi bezonas pli frue, ol vi tramaĉos la fiŝeton!

— Se mi ne konus Gravelot-on, — kontraŭdiris konsterniĝinta Botredge, — do mi pensus, ke Gravelot havas filon. Per kiu flanko li similas knabinon? Ĉu vi povas al mi diri? Aŭ ne povas? Permesu demandi: ĉu povas knabino havi lipharojn longajn kvar colojn, de koloro de kruda kanabo?

— Vi pravas! — kriis Stomador. — Mi forgesis, ke pasis naŭ jaroj. Ĉu «Sekaĵo kaj maro»?

— Jes, ja mi vizitadis ĝin.

— Botredge, — diris post streĉita meditado emociita Stomador, — kvankam ni estas konatoj nedelonge, sed se vi havas memoron pri iuj komplezoj miaflanke, via Katarina hodiaŭ devos atendi vin pli longe, ol ĉiam.

Li verŝis, por helpi al cerbumado, po glaso da pipra vodko por si kaj por la kontrabandisto, kiu, trinketinte, demandis:

— Ĉu vi maltrankvilas?

— Mi fordonos la butikon, fordonos la enspezon, kiun mi ricevis de la prizono, mi mem, finfine, pretas enprizoniĝi, — diris Stomador, — se pro tiuj miaj oferoj Gravelot estos savita. Kiel li enmiksiĝis en viajn aferojn?

вернуться

7

Botredge — prononcu [bótreĝ] (rim. de la tradukinto).